vestita prude, ecx iomete ceremonie, portas testudajn okulvitrojn.
Naskita en Konigsbergo, ne alie. Aux en ia bieno apude. La sxoforo kelkfoje
batis per sxupinto laux maldekstra malantauxa pneuxmatiko, montrante al gxi
per ambaux manoj kaj ion klarigante al la pasagxero; la pasagxero kun
malplezuro kapjesis. Kompatinduloj. Iajn paneojn ili havas, vidu. Spektaklo.
Aux mi havas persekutmanion? Tia vosto malcxifreblas dum tridek sekundoj.
Bone, ni ludu. Mi finfumis, forjxetis la cigaredstumpon, revenis en la auxton
kaj ekruligxis pluen. Kun fajfo mi preterflugis ilin --- la sxoforo, kiu
estis fosonta en la pakajxejo, tuj gxin batfermis, ne rigardante al mi kun
sama peno, kaj la intelektulo indiferente rigardetis. Senaferaj,
bonhumoraj homoj nemalofte inklinas nemalice moketi siajn proksimulojn,
kiuj havas malgrandajn, nedangxerajn, sed cxagrenajn malagrablajxojn --- gxuste
tion mi montris: kun gaja rideto svingis la manon al la intelektulo kaj
lauxte kriis ruslingve en duonmalfermitan fenestron: «Ne cxagrenigxu,
knaboj!». Abrupte altigis rapidon gxis cent sepdek. La «Opel»,
tremetante, rapide sxrumpis en la speguleto. Do, tamen estis persekutmanio.


Ne. Ili preterlasis pompan «Nissan», metinte gxin antaux si,
kaj same ekveturis. Infanaj trukoj. Ili ecx ne tre kasxas sin. Simple montras
elementan maskigxon por ordo, por ne aspekti tute stulte, aux ecx por mi
pli bone ilin rimarku. Kaj kion ili deziras? Cxu premas miajn nervojn?
Stultuloj vi estas, knaboj. Post la alterna dejxorado de la edzinoj mi
entute ne plu havas nervojn.


Bone, ni ludu plu.


Mi enveturis en Schwabing. Stratoj estis plenaj de auxtoj, observi la voston
igxis pli malfacile --- sed de tempo al tempo aperis malantauxe dekliva verda
dorso, jam konata gxisnauxze. Mi turnis orienten kaj rapide transsaltis al
Bogenhausen. Kaj mia marmoto kun mi.
Mi haltis sur ronda placo antaux katedralo Frauenkirche --- bonega specimeno,
sendispute, gxi simple kantas per cxiuj linioj; sed, dirante sincere, min
gxi tiumomente ne interesis. Gxustatempe rememorinte, ke mi estas
korespondanto kaj, kaptinte de sur la malantauxa benko «Canon»-on, mi
elrampis el la auxto. La kara amiko bremsis sur transa flanko de la placo.
Dum eble dudek minutoj mi vantkuradis cxirkaux la katedralo, rigardante en
la objektivon kaj cxagrenite balancante la kapon --- ne, ne konvenas direkto;
ne, trancxigxas la bildo... Mi klakis kvar fojon kaj tiel, kaj cxi tiel.
La verda dorso obeeme kaj silente, kiel orienta virino, enuis en malforta,
truita ombro sub preskaux senfoliigxintaj ulmoj.


Mi ekinteresigxis, tio estis almenaux ia utilo de tiu cxi ludo. Mi plongxis
en la «BMW»-on kaj malrapide ekruligxis al Izaro, elsaltante tuj
kiam antaux la okuloj aperis io pitoreska --- kaj tuj komencis turni la
fotilon, mallevigxi sur genuon, klaki... Sentante sur la nuko pezajn, ecx
por momento ne degluigxantajn rigardojn. Kaj mi ankaux sukcesis amuzi min ---
ecx, sincere dirante, trankviligi, tiu cxi aroga kaj malkasxa persekutado
tamen premis miajn neekzistantajn nervojn --- imagante dolcxan bildon:
sidas mi en la mallumigita gastocxambro kun Stanja knabo sur genuo, la
fratinetoj kiel du komfortaj kokinetoj instaligxis sur la divano, Pauxlinjo,
kiel sxi tion sxatas, mem enmetas en la projekciilon fotojn, kaj mi komentas,
iomete balancante la varman etulon per la kruro: «Nu, Pauxlinjo, nun
cxi tiun... Jen, karulinoj miaj, Frauenkirche, la dekkvina jarcento, gotiko.
Jen, buletoj miaj, Teatina pregxejo, la deksepa jarcento. Jen Gliptoteko,
tio estas klasikismo. Jen hotelo "Otton", nomita tiel omagxe al imperiestro
Otton Wittelsbach, cxi tie mi logxis... Interese, cxu? Cxu mi estas
interesa viro?»


Estas vere interese --- kiu el ili unua batos mian vizagxacxon?


Mi esperas, ke almenaux ne Pauxlinjo.


Mi parkigxis sur duonmalplena haltejo cxe «Otton», en kiu jam
en la flughaveno mi mendis apartamenton. La hotelo staris en luksa loko, sur
bordo mem de Izaro, cxe meandro, kaj mi denove klakumis du fotojn. Somere
«Otton», versxajne, dronis en verdo, sed nun folioj sur kverkoj
estis ecx ne oraj, sed lauxnovembre morte-brunaj, kaj pro ventoblovoj skrapis
unu la alian, kiel ladaj. Mia pakajxo, versxajne, estis jam en la apartamento
--- se oni gxin ne esploras ie; cxio povas esti, se tiel komencigxis. Jen ili,
miaj karuloj, kien do mi iros sen ili --- haltis je dekkvin pasxoj de mi,
cxe gazeta auxtomato; gazeton ili ekdeziris acxeti, buletoj miaj...


Mi denove movis la sxultrojn, ekzercigxante, kaj cxirkauxrigardis. Amuze.
Preskaux sur tiu cxi loko antaux cent tridek jaroj gxibis hoteleto, kie
logxis dum lasta deko da jaroj de sia mallonga vivo kompatinda Raschke. Sed,
verdire, kial kompatinda? Toksinon de amanito li, vidu, bezonis. Por obtuzigi
senton de timo cxe luktantaj por prava afero batalantoj... Mi opinias, ke
tiu batalanto, kiu frapis la hxemiiston laux la nuko, prenis cxe la
pantalono kaj jxetis trans parapeto de la kajo en glacie malvarman Izaron,
estis absolute konvinkita pri praveco de sia afero.


Tamen li estis ne Lapinski, ne
Tkacxov, ne imperiestro Nikolao Pavlovicx.
Kompatindulo, unuvorte.


Kaj la domo, kie logxis kaj skribis sian taglibron, tiel helpintan al mi,
Gerta Büchner, ankaux malestas. Oni gxin delonge malkonstruis. Por
gxardeneto antaux «Otton». Kaj la kverkoj jen kiel jam elkreskis.


Mi ekiris al la hotelo, preskaux auxtomate jxetinte vican rigardon al la
pasxtistoj --- kaj preskaux stumblis; kaj afekta gapo, kiun mi komencis
montri por plia versimileco, simple klakfermigxis per si mem.


La intelektulo estis koncentrigxinte elprenanta el la auxtomato
«Pravda»-n. Kaj sur lia rekta dorso, direktita miaflanken, kvazaux
neona reklamo flamis: «Cxu vi vidas? Mi acxetas "Pravda"-n!»
Plue --- plie. Li tuj malfermis la gazeton, kaj, kvazaux plene absorbita de
legado, nenion rimarkante cxirkauxe, malrapide ekiris miaflanken. Estis
groteska spektaklo: largxaj, kiel veloj, konataj folioj kun rekonebla de
versta distanco tiparo de la titolo, ricevis subite maldikajn prusajn krurojn
kaj iris al mi. La intelektulo preskaux tusxis mian sxultron per papera
rando --- mi konsternite deflankigxis; kaj li, plu sorcxite rigardante al
la dua gazetstrio, ien inter artikolaj titoloj «Grimacoj de merkato»
kaj «Hidroponiko en Tajmiro --- estos!», malrapide, strecxite
preteriris kaj malproksimigxis en unu el aleoj de la gxardeneto. Li evidente
montris al mi ian signon --- sed kian? Ke mi estas malcxifrita? Sed por kio?
Aux tio estas vica etapo de psihxologia premado? Kvazaux sekvante en turista
malstrecxiteco flugon de pigo, mi movis la rigardon maldekstren, al la
ronda dorso de «Opel» --- la atleto, kruciginte la manojn sur
la stirrado kaj metinte sur gxin la kapon per nuko al mi, demonstre dormetis.
Mi decidigxis.


La intelektulo, obstine sxajnigante, ke de la Tajmira hidroponiko dependas
tuta lia estonteco, sukcesis foriri je sepdek pasxoj antauxen kaj preskaux
trairis la gxardeneton survoje al aleo sur transa flanko de la cxirkauxanta
«Otton»-on verda zono. En la gxardeneto mankis homoj; la nuboj,
kiujn mi kun tia plezuro kontemplis du horojn antauxe, igxis kontinua bula
maso, sxtopinta la firmamenton --- pro tio igxis krepuske kaj iel malvarme...
Ahx, dio mia, ja ne pro la nuboj al vi estas malvarme, diris mi al mi mem,
kaj tiu konjekto min kuragxigis. Mi ekiris post la intelektulo. Kaj kiam li,
ne gxisirinte dek pasxojn gxis Tirpitz-aleo, haltis, mallevis la
gazeton kaj turnigxis, rigardante tra la testudaj okulvitroj rekte al mi, mi
cxirkauxglatigis min per la manplatoj --- tute senkulpa gesto, mi kvazaux
kontrolas, cxu ne cxifigxis la kostumo, cxu ne estas ie neatenditaj faltoj,
sed profesia okulo tuj komprenos, ke mi demonstras maleston de armiloj kaj en
la posxoj, kaj sub la akseloj, kaj kie ajn. Li, evidente hastante, faldis
«Pravda»-n --- preskaux cxifis, por sukcesi, dum mi iras ---
kaj ripetis mian movon. Mia animo iomete malpezigxis. Ja mi jam estis preta
al io ajn --- cxu plongxi en arbustojn, cxu
balanci pendolon sur paca vojeto,
supersxutita de seka foliaro... Aliflanke, kion li timu, li ja estas sur
sia tero, kaj li ne estas sola --- oni facilege povas pafi en mian dorson, aux el
la samaj arbustoj elsalti kaj sxpruci en mian vizagxon iun acxajxon;
aux entute... enblovi iel noblan fajron de malakcepto de simplulaj gxojoj
kaj malestimon al edzinoj-bovinoj...


Versxajne, mirindan senton de libero kaj sendependeco devas havi homo, por
kiu cxio cxi vere nenion signifas kompare kun la propra persono kaj zorgeme
vartita manio de nepacigebla lukto por ia bucxa idealo. Sxajne, gxuste
tian staton de libero en pasintaj tempoj oni nomis heroeco. Ne imageblas...


Kaj kiel, versxajne, abomene kaj triste estas por tia homo, libera, vivanta nur
por si mem kaj por la lukto, se almenaux unu tago lia pasos sen kvaronumo,
sen perforto, sen perfido de iu normalulo por la idealo... Ja tiuj kvaronumoj
kaj perfidoj estas la sola afero, per kiu li firmigas sian pozicion en la mondo.
Alia spuro ne restas.


Mi aliris proksime al la intelektulo kaj haltis. Klare demandis ruslingve:


--- Vi, sxajne, volas ion diri al mi?


Li kapjesis.


--- Jes, --- same ruslingve respondis li. --- Mi gxojas, ke vi tiel rapide
kaj tiel gxuste min komprenis.


La lingvon li posedis bonege. Misprononco estis ne pli forta, ol, ekzemple,
de Kruus.


--- Mi vin auxskultas, --- diris mi.


Li iomete silentis.


--- Cxu mi havas honoron paroli kun korespondanto de gazeto «Pravda»
Alekseo Nikodimovicx Cxernysxov?


--- Vere tiel.


Li denove silentetis.


--- Sed, eble, kun kolonelo Aleksandro Lvovicx Trubeckoj?


--- Eble, --- indiferente respondis mi, sed mia koro fakte stumblis. Kie do
mi tiel eraris?


Li etendis la manon kaj konsole tusxis mian kubuton.


Kaj subite li ridetis al mi. Sur osteca mallargxa vizagxo, preskaux duone kasxita
sub la okulvitroj, la rideto montrigxis neatendite milda kaj hela.


--- Ne cxagrenigxu, kolonelo. Vi ne faris profesiajn erarojn. En tio, ke
ni malcxifris vin, ne estas ecx peceto da via kulpo, --- li suspiris. --- Vi
neniel povis scii, same kiel ne povis tion scii ankaux tiuj, kiuj vin sendis,
ke vilao Alvico delonge vokas nian atentan intereson, kaj la Munhxena nodo
de IRU antaux multaj jaroj estis ekipita per malgranda auxtomata aldonajxo.


Li denove suspiris, kaj en tiu suspiro evidente montrigxis faciligxo. Sxajne,
vokante kaj atendante min, li same tro nervozigxis, kaj nun estis poiomete
malstrecxigxanta. Versxajne, li gxojis, ke cxio finigxis sen miskomprenoj.


--- Tuj kiam de ie ajn venas demando, en kiu figuras «Alvico»
aux «Haushoffer», al respektiva terminalo en Berlino tuj iras
informo pri tio, kia demando venis, de kie, kio estas sendita responde.
La unuan signalon ni ricevis antaux pli ol monato. Kvin semajnoj suficxis
por kompreni, kio estas tiu Cxernysxov, tiom interesigxanta pri Alvico.
Des pli, ke karaktero de viaj demandoj praktike ne lasis ajnajn dubojn
pri tio, rilate de kiu enketo ili venas. Interesigxi pri sektoj de
komunistoj-murdistoj povus, plej probable, homo, okupigxanta pri iu
terorisma ago en sfero de moderna komunismo.


Lerte, diable. Vere, supozi, ke ili cxi tie interesigxas pri nuna Haushoffer,
estis neeble.


Sed kiuj, fakte, estas tiuj ili?


--- Se vi deziris nur konversacii, por kio estis tiu observado? --- singarde
demandis mi. --- Mi nervozigis vin, vi --- min...


Li iomete kunpremis la lipojn, poste respondis:


--- Jes, versxajne, mi kulpas antaux vi. Sed mi simple ne trovis alian
manieron komprenigi vin, ke mi scias, kio vi estas, kaj deziras renkonti kun
vi, sed pri la renkonto tute ne insistas. Se vi opinius pli konvena por vi
eviti tiun konversacion --- mi ne trudus gxin. Mi jxuras per honoro, ni
ne havas ajnan deziron enmiksigxi vian laboron, aux, des pli, obstakli gxin.
Se miaj agoj sxajnis al vi sentaktaj --- mi elkore petas vin min pardoni.


Li iomete klinis la kapon, poste relevis. Preskaux sen hezitoj mi etendis al
li la manon.


Poste li montris al mi legitimilon kun imperia aglo sur la kovrilo, kaj,
jam ne tiom strecxite, diris:


--- Mi estas laboranto de kvara sekcio de Departemento de imperia sekureco
Heinrich von Kreuwitz. Laux rango mi egalas al vi. Laux titolo mi estas
iomete malpli alta, barono.


--- Cxu Orienta Prusio? --- demandis mi.


--- Cxu rimarkeblas? --- respondis li per demando, kaj en lia vocxo sonis
trankvila fiero. --- Jes, vi divenis. Do... Cxu ni, eble, trinku po krucxo
da biero? Cxi tie estas tute proksime...


--- Pardonu, barono, sed mi tiom longe ne satdormis en Stokholmo, kaj tre
lacigxis en la vojo. Mi timas, ke ecx biero nun estas malutila al mi.
Ne opiniu, pro dio, mian rifuzon demonstra.


--- Tiuokaze, estas mi, kiu ankorauxfoje petas pardonon de vi, princo. Tiu
maldeca hasto, kun kiu mi provokis nian renkontigxon, klarigeblas nur per
timo, ke vi jam hodiaux provos viziti Alvicon, sed mi tute ne volis perdi
eblon konversacii kun vi anticipe. Cxu vi ne estas kontraux promeno laux
la parko?


--- Tute ne.


--- Mi forprenos de vi ne pli ol duonhoron.


--- Mi estas en via dispono, barono.


Ni malrapide ekiris laux unu el flankaj vojetoj.


--- Vi, sendube, pli ol mi scias pri tio, kio okazis kaj okazas en Alvico, ---
komencis la barono. Mi interrompis lin:


--- Mi donas al vi vorton de komunisto... vorton de nobelo, se vi preferas ---
mi nenion scias pri tio!


Li iomete macxis per maldikaj lipoj. Subita ventoblovo de lia flanko surprize
alportis al mi delikatan odoron de bona kolonjakvo.


--- Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tiel: vi konjektas pri pli multa.
En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laux IRU --- sed en la
via estas ankaux tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio,
kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de
historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis
al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj cxu
sciigi entute --- dependas nur de vi.


--- Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.


--- Mi estis certa, ke vi respondos gxuste tiel. Por ni, tamen, sxajnas
nedisputebla, ke en vilao Alvico antaux cent tridek jaroj estis farita iu
malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis cxiujn fakturojn de Klauxso
Haushoffer, cxiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama
Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aux li estis konstruanta ian
hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aux li estis konstruanta
laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenajxojn --- jam en tiu
okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia
afero, kiun mi povus admiri. Aux... sed mi ne lacigu vin, cxiuj cxi supozoj
ne kostas ecx rompitan grosxon, kiel oni diras en via lando. Tiel aux alie,
iu treege grava rezulto estis atingita, cxar, se gxi ne estus atingita,
Haushoffer ne liberigxus de siaj sciencistoj... Ja ankaux vi estas
konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laux
ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li cxion, kion povis, cxu?


--- Jes, --- konfesis mi, --- mi estas konvinkita.


--- La rolo de Stupak, tamen, por mi estas tute malklara, --- diris von
Kreuwitz. --- Raschke, jugxante laux cxio, jam de la fino de la kvindekaj
jaroj gxuis favoron de Haushoffer, plene dependis de lia financa subteno
kaj laboris por li.


--- Sed tamen gxuste Stupak estis inspirinto de tiu projekto, kiu igxis tiom
serioza laux siaj rezultoj, ke devigis Haushoffer-on murdi la sciencistojn.
Pardonu, barono, sed mi malsxatas tiujn euxfemismojn: «liberigxi»,
«likvidi»... Murdisto --- murdas, kaj fino.


--- Vi pravas.


--- Kronologio de la eventoj aspektas jene. Unue Haushoffer trovas Raschke-n,
prenas lin sub sian protekton, kaj izolas de la scienca mondo. Kion donas
Raschke al Haushoffer? Li, sxajne, penas sintezi drogon, kiu senigus homon
je timo.


--- Jes, jes, gxuste tiu temo altiris la atenton de Haushoffer al Raschke.


--- Kaj gxi same altiris al li Stupak-on. Stupak, obsedita de mania ideo
elvoki revolucion per altigo de agresemo de homo...


--- Ahx, jen kiel? --- ne detenis sin von Kreuwitz.


--- Cxu vi tion ne sciis?


Li mallonge ridetis:


--- De kie? Estu singarda, princo. Se vi ne deziras rakonti al mi ion,
pli bone rakontu nenion. Mi tre malmulte scias.


--- Bagateloj, barono, bagateloj. Ni estas kolegoj. Kaj, kiel mi komprenas,
timas la samon. Stupak esperis je tio, ke Raschke provizos lin per necesa
drogo, sed Stupak havis ian sian planon, la hxemio de Raschke estis nur
gxia parto. Ja gxuste renkontigxo de Stupak kun Raschke donis la fajreron!
Gxuste post tio, kiam ili ambaux komencis viziti Haushoffer-on, al Alvico
ekiris mendoj, pri kiuj vi menciis!


--- Jes, versxajne, tiel, --- penseme konsentis von Kreuwitz. --- Kaj gxuste
post la murdo de ambaux sciencistoj Haushoffer tute serioze komencas paroli
pri potenco super la mondo.


--- Ahx, cxu ankaux vian atenton altiris tiu frazo?


--- Sendube!


--- Kio estas tiu kesteto, kiel vi opinias, barono?


--- Mi ne havas ecx plej etan ideon.


Ni silentis iom. Vento estis plifortigxanta; folioj skrapis unu la alian
sur arboj kaj kun rata susuro rampis laux tero.


--- Unuvorte, --- revenis al la interrompita linio de la konversacio la
barono, --- kvankam cxe Haushoffer, jugxante laux cxio, io ne rezultis,
aux rezultis ne tiel, kiel li kalkulis, ni timas, ke la kreitajxo de Raschke
kaj Stupak, kio ajn gxi estu, prezentas minacon por la moderna mondo.


--- Kolektitaj de mi faktoj, --- respondis mi, --- kvankam mi ne povas,
bedauxrinde, diri, kian karakteron ili havas, konfirmas viajn timojn.


--- Jen kio, --- iom pauxzinte, diris von Kreuwitz. --- Des pli. Tiuokaze,
ni vere faras saman aferon, princo. Sed, kun cxiuj cxi abstraktaj ---
cxiuokaze, laux mia amplekso de informoj --- timoj, ni havas nenian
pretekston, por skrupule trasercxi Alvicon aux pridemandi logxantan tie
senelire Alberton Haushoffer-on, kiu, sendube, estas malsana... cxiuokaze,
tre stranga homo.


--- Cxu li estas pranepo?


--- Imagu --- nepo... Antaux du jaroj ni, plene malesperigxinte, decidigxis
al tia malnoblajxo, kiel sekreta sendo en la vilaon de niaj homoj en aspekto
de elektromuntistoj, sxangxantaj en la bieno elektrodrataron.


--- Cxu nenio?


--- Nenio. Ordinara bieno. Kadukigxanta.


--- Cxu la subtera bunkro?


--- Estas neniaj spuroj. Tio ne signifas, certe, ke gxi tie malestas.
Signifas nur, ke ni trovis neniajn gxiajn spurojn. La agentoj havis tre
malmultan tempon... Sed foje al mi sxajnas, ke mi, dum multaj jaroj
okupigxanta pri tiu problemo, estas simple maniulo. Paranojulo.


--- Mi ne povas tuj dispeli tiujn viajn dubojn, barono, sed, mi ripetas,
la materialo, kolektita de ni, viajn delongajn timojn pli konfirmas, ol
kontestas.


--- Mi dankas. Do... Mi iris al la renkontigxo kun vi kun unu propono, nun
mi havas du. Mi komencu de la unua. Kiel mi komprenas, vi havas necesan
pretekston, por penetri en Alvicon, cxu?


--- Ne la plej bonan, sed, se oni malhavas fiskpaperon, oni skribas sur
la simpla.


--- Pardonu... ha, tio estas proverbo. Mi komprenis. Okaze de bona fluo de
eventoj vi, ni esperu, eliros el la pordego de Alvico multe pli informita,
ol enirante tien.


--- Mi deziras tion kredi.


--- Cxu mi rajtas peti vin pri afablajxo konatigi min kun tio, kion vi
sukcesos ekscii?


--- Barono, mi bonege komprenas viajn sentojn. Sed nun mi povas diri nek
jes, nek ne. Cxio dependos de tio, kion mi ekscios tie.


Von Kreuwitz, rigardante sub siajn piedojn, mallauxte fajfetis tra la dentoj.
Batis per la piedo iun brancxeton.


--- Sxajne, mi komprenis. Al Alvico vin kondukis enketo de unu murdo kaj
de unu murdatenco. Kaj la unua, kaj la dua aspektas, kiel politikaj agoj.
Vi venis cxi tien tra biografio de ano de frukomunisma sekto de murdistoj.
Vi mem estas komunisto. Vi timas, ke ricevita en Alvico informo faros
baton kontraux via religio.


--- Mi ne nur timas --- mi treege maltrankvilas pro tia ebleco.


--- Bone. Tio estas sankta afero... Ne eblas ion ajn kontrauxdiri. Krom tio,
ke, se post la reveno vi opinios necesa konatigi la imperian sekurecon kun la
ricevitaj informoj, aux almenaux kun ia parto de ili, ni estos treege
dankaj al vi.


--- Mi promesas al vi atenti interesojn de la imperia sekureco laux miaj
fortoj, barono.


--- Dankon. Nun la dua. Mi konfesu, gxis mi ne konatigxis kun vi, princo,
tiun varianton mi ecx ne intencis pripensi, gxi min ne maltrankviligis. Ni
supozu, ke vi ne eliros el la pordego de Alvico.


Al li mi ne povis diri: «Ne malbonauxguru, ne kreu stabilan
vibradon...» Mi nur kapjesis:


--- Ni supozu.


--- Kiaj instrukcioj estas donitaj al viaj homoj por tiu okazo?


--- Mi havas cxi tie neniajn homojn.


Io tremeris en la vizagxo de von Kreuwitz.


--- Cxu vi iras sen sekurigo? --- singarde demandis li.


--- Jxurnalisto Cxernysxov, kiel privata persono, sercxante materialon por
siaj skizoj, tute povus viziti Alvicon je propra risko, --- mi kuntiris la
sxultrojn. --- Entrepreni ion pli grandskalan sen skrupula diplomatia preparo
estus treege maletike rilate al Germanio kaj al germana krono. Tra mia atasxeo
en Stokholmo mi tion kategorie malpermesis. Oficiala interkonsentado okupus
tro longan tempon, dum cxiu tago, eble, minacas per nova krimo.


Von Kreuwitz glitis laux mi per rapida atenta rigardo kaj senemocie jxetis:


--- Vi estas nobelo.


--- Ne gravas.


--- Sed, en tiu okazo, mia dua propono ricevas ecx pli grandan sencon. Ni
povus opinii vin samtempe kvazaux ankaux nia sendito. Tiuokaze, se vi ne
informos pri vi dum, ni diru, kvin...


--- Dek.


--- Cxu ne tro longe?


--- Al mi sxajnas, ke tio estas ne tiu okazo, en kiu necesas hasti, kalkulante
horojn.


--- Estu laux via deziro. Dum dek tagoj, ni, unue, ricevus deziratan pretekston
bone trasercxi Alvicon --- ja tio estas ne sxerco, malaperis homo, ecx
alilandano, ecx jxurnalisto; kaj due... aux... --- kaj li subite konfuzigxis,
ecx iomete rozkolorigxis, --- pli gxuste, unue... eble sukcesus helpi al vi
en embarasa situacio.


Mi nevole ridetis --- kaj li ridetis per sia neklara hela rideto responde
al mi.


--- Mi dankas kaj estas flatita, --- diris mi. --- Se viaj plenrajtoj suficxas
por fari tiajn interkonsentojn, ni opiniu, ke tio estas nia komuna operacio.


Sur lia vizagxo respeguligxis faciligita kontento.


--- Tiuokaze, mi faris cxion, --- diris li. --- Mi tre gxojas pro la
renkontigxo.


--- Mi same. Kaj mi tre dankas vin.


--- Dek tagojn ni kalkulu...


--- De la hodiauxa vespero.


--- Bone. Trovi min al vi estos facile kaj persone, kaj telefone. Hotelo
«Otton», numero 236.


--- Kaj la mia estas 235! --- ne sukcesis mi deteni min.


Kun absolute senemocia aspekto von Kreuwitz diris:


--- Kia neatendita koincido.


Mi, subridinte, nur balancis la kapon.


--- Kaj nun, princo, mi havas honoron adiauxi. Vi, versxajne, jam delonge
deziras ripozi. Kaj mi devas senprokraste raporti al Berlino pri la rezultoj
de la renkontigxo, tie oni senpacience atendas. Mi tutkore deziras al vi
sukceson.


--- Mi penos plenumi la deziron, barono.


Ni forte manpremis nin reciproke; poste von Kreuwitz turnigxis kaj, rekta
kiel najlo, ekiris al sia verddorsa auxto kun mallerte cxifita «Pravda»
en la maldekstra mano. Ni kelkfoje iris preter rubujoj, sed al li, eble,
sxajnis maldece forjxeti la gazeton en mia cxeesto. Sekaj brunaj folioj,
supersxutantaj la vojeton, disflugadis el sub liaj piedoj. Mi bedauxris,
ke mi nun ne havas fotilon cxe la mano.


Kaj jen, buletoj miaj, kontrauxspionisto de Germana Imperio, tre digna kaj
afabla homo. Cxu vere, estas interese?

    2




La bieno Alvico trovigxis je tridek kvin verstoj for de Munhxeno, en komforta,
izolita valo. Kiam mi alveturis, estis jam preskaux nokto. Vento kuris en la
valo, kiel en tubo; gxi cxifis kaj skuis sekajn balailetojn de herboj,
bruis, trasxirigxante preskaux nudajn kronojn de arboj de malnova neprizorgita
parko. Kaj la domo mem de la bieno ecx en densa krepusko de novembra vespero
ne povis kasxi sian kadukecon, maljunecon kaj, sxajnis, ian nerazitecon.
Kvankam iam gxi estis, versxajne, luksa.


Maljuna virhundo, lamante per malantauxa maldekstra piedo, kalvigxinta kaj
malgaja, eliris el mallumo al la lumo de auxtolanternoj kaj silente flaris
antauxan radon. Mi gardeme, por hazarde ne kontuzi gxin, malfermis la pordeton
kaj eliris. Miaj piedoj iomete sxvelis. Gxenerale mi lacigxis dum tiuj cxi
monatoj. Pasigis duonhoron cxe stirrado --- kaj jam la muskoloj spasmas. Mi bezonus
ripozon. Domagxe, somero jam finigxis, sed al maro ni ne trafis. Kaj ien
en alian duonglobon veturi estus por ni, plej probable, tro multekoste.
Fu, kia maro --- ja sxi baldaux naskos! Nur cxio estu bonsukcesa... La hundo,
levante nudajn orelojn, brilante per malsekaj okuloj, flaris mian piedon
kaj ekgrumblis. Bruis vento.


--- Nu, ne insultu min, ne insultu, --- diris mi paceme.


La hundo levis la kapon kaj rauxke bojis unu fojon. Sen ajna kolero ---
simple, versxajne, informis la mastron pri mia apero.


Sur dua etagxo eklumis fenestro. Mi staris senmove, kaj la hundo staris
senmove. Tute mallumigxis, kaj la mallumo elaste premis al la vizagxo per
vento; de tempo al tempo auxdigxis osteca frapado de nevideblaj brancxoj.
La hela fenestro malfermigxis, kaj sur kadukan balkonon --- mi neniam
decidigxus ekstari sur gxin, gxi povus fali en ajna minuto --- eliris longa
nigra silueto.


--- Kiu estas cxi tie? --- kriis li. Mi sciis la germanan malpli bone, ol
von Kreuwitz --- la rusan, sed ne estis alia eliro.


--- Mi dezirus vidi sinjoron Alberton Haushoffer! --- lauxte respondis mi,
levinte la vizagxon kaj alportinte unu manplaton kiel sontubon al la busxo.
--- Mi venis el Svedio, por lin vidi. En la bieno ne estas telefono, kaj tial
mi...


--- Ne estas kaj neniam estos, --- respondis la silueto de la balkono. ---
Atendu, mi tuj mallevigxos. Himmler, tio ne estas fremduloj.


La lasta frazo evidente estis por la hundo. Stranga nomo, pensis mi, kasxante
la manojn en la posxojn. La manplatoj malvarmigxis pro vento.


Eklumis lampo super la enirejo, priluminte fendigxintan cxizitan pordon
kaj kondukantajn al gxi sulketigxintajn sxtupojn, baritajn per klinigxinta
metala balustrado. Ekknaris interne riglilo, kaj unu pordoklapo pene
malfermigxis. La hundo nehaste levigxis laux la sxtupoj kaj, haltinte, turnis
sin al mi. En blanka, morteca lumo de pendigxinta lampo estis videble, kiel
ventoblovoj tauxzas restajxon de senkolorigxinta hararo sur gxia dorso.
En la kalvajxoj malagrable, internece, videblis rozkolora hauxto.


La homo elpasxis el la pordo.


--- Kial vi staras? --- demandis li. --- Levigxu cxi tien. Mi malvarmigxas.


Mi haste ekiris post la hundo.


La homo estis alta, maldika kaj gxibeta. Kaj tre maljuna. Kaj tre similis
iun, mi neniel sukcesis rememori, kiun. Tralasante min en la domon, li iomete
desxovigxis, krocxigxis al io per la piedo aux simple mallerte mispasxis,
kaj preskaux falis. Mi sukcesis subteni lin cxe la kubuto.


--- Dankon, --- seke diris li. La hundo peteme rigardis al la mastro,
la elsxovita lango facile tremetis. --- Cxu vi deziras scii, pri kio ni
parolos? --- demandis la maljunulo la hundon. --- Malnova kutimo, cxu?


La hundo mallonge, pete jelpetis.


--- Venu, --- decidis la maljunulo, kaj la hundo tuj transiris la sojlon. ---
Mi estas Alberto Haushoffer. Kion vi deziras?


En pli mola lumo de la antauxcxambro mi subite komprenis, kiun similis la
posedanto de Alvico, kaj pro tiu malkovro mia dorso malvarmigxis.


La maljunulo havis vizagxon de Kislenko.


Ne, ne en tiu senco, ke ili estis similaj. Tute ne similaj. Sed mi ne povis
liberigxi de sento, ke la sama kruela kaj longa malfelicxo, kies brulvundo
sxajnis al mi sur la renversita vizagxo de la mortanta tehxnikisto en la fora,
restinta en la junio, Tjuratama malsanulejo, lasis siajn spurojn ankaux sur la
longa vizagxo de Haushoffer. Nur la maljunulo sukcesis trapasi gxin,
konservinte sanan menson.


Aux almenaux gxian parton. Mi rememoris la vortojn de Kreuwitz. Jes, la
posedanto de la bieno vere estis stranga homo, tio videblis per unua rigardo.
Sed nigra cindro de sufero, enigxinta cxiujn liajn porojn, kunpremigis
mian koron.


Al tiu homo mi ne povis mensogi.


--- Via prononco ne estas sveda, --- diris Haushoffer.


--- Rusa, --- respondis mi.


--- Jam tio estas interesa.


La hundo staris cxe la piedo de la mastro kaj esploreme rigardis min.
Kaj la maljunulo rigardis. Cxiu de sia alto: la hundo de malsupre, la
maljunulo de supre.


--- Mi estas kolonelo de MSxS de Rusio Trubeckoj, --- trankvile diris mi,
ial precize sciante, ke de tio, cxu mi diros nun veron aux ne, dependos cxio.
Inklude mian vivon. Kaj eble, ne nur mian. --- Mi enketas vicon de misteraj
krimoj. Lige kun tio mi havas por vi, sinjoro Haushoffer, kelkajn demandojn.
La germania registaro pri mia vizito al vi estas informita.


La hundo denove malfermis la busxegon, elsxovis la langon kaj brue, ofte
ekspiris. La maljunulo tre longe rigardis al mi silente, kaj mi neniel povis
kompreni, kion signifas lia rigardo, kaj estis preta al cxio.


Cxu sukcesos li cxi tie, en hejmaj muroj, murdi min tiel, ke mi ne sukcesos
ion ajn kompreni?


Plej probable, jes.


Ekdoloris la flanko.


--- Ni iru, --- diris la maljunulo.


Ni iris profunden de la domo tra kvar cxambroj, lokitaj unu post la alia,
kaj en cxiu el ili la maljunulo por momento haltis cxe pordo, estingante
lumon. La hundo, klakante per ungegoj laux pargeto kaj de tempo al tempo
iomete glitante, kuretis apude. En kiu el tiuj cxambroj forpasinta Klauxso
donacis al la unujara patro de tiu cxi maljunulo misteran sceptron de
nerealigxinta regxeco? Luksa kaduko... kaduka lukso...


Laux terure blekanta, skuigxanta spirala sxtuparo ni levigxis sur la duan
etagxon.


--- Cxu vi ne timas iri cxi tie? --- demandis mi.


--- Mi jam nenion timas.


--- Sed se falos ne vi, sed iu el tiuj, kiuj venas cxi tien?


--- Cxi tien neniu venas.


--- Sed se falos via hundo?


La maljunulo haltis. Tiu penso, evidente, ne venis en lian kapon antauxe.
Li turnis la kapon al la hundo: kompatinda Himmler, jelpetante pro strecxo,
kun peno pusxadis la maljunan korpon de sxtupo al sxtupo kaj rigardis al la
posedanto petege kaj riprocxe.


--- Cxu vi bedauxrus mian hundon?


--- Certe.


--- Kiel gxi rilatas al vi?


--- Neniel. Mi simple bedauxrus.


La maljunulo ekiris plu, grumblinte:


--- Gxi iras cxi tie unuan fojon dum tri jaroj.


Ni venis en tiun cxambron kun balkono, el kiu li aperis komence. Tie estis
finbrulanta kameno. Cxe granda ovala tablo peze lokigxis trivitaj plusxaj
foteloj, ili agxis ne malpli ol cent jarojn. La maljunulo movis la manon:


--- Sidigxu en iun ajn. Cxu portovinon, konjakon? Vodkon?


--- Glaseton da konjako, se eblas.


La maljunulo turnigxis al mi de malhela sxranko, kiu kun malfermita klapo
sxajnis senfunda, kaj subite ruze, junule duonfermis la okulojn.


--- Por bona homo mi nenion sxparas, --- diris li en la terura, sed tute
komprenebla rusa. Versxajne, tiel mi diris al Iraklo «didad
gmadlobt
».


La glaseto da konjako vere necesis al mi. Mi lacigxis kaj ial frostotremis.
Kaj tre nervozigxis. Tiu cxi maljunulo similis al estro de subplanka bando
de teroristoj, kiel mi --- al azteka imperiestro.


Ni gustumis la konjakon. Milda, rozkolora lumo de staranta sur tablorando
eksmoda lampo estis miksigxanta, sed ne povis finmiksigxi kun etendigxanta
orangxkolora lumo de la kameno. Duoblaj ombroj kusxis sur la muroj, unu estis
senmova, alia malagrable pulsis kaj dancis.


--- Mi estos kun vi absolute sincera, kaj se mi ion preterlasos, tio estos
nur por koncizeco, --- diris mi. --- La krimoj, kiujn mi enketas, havas
vicon da apartigaj trajtoj. Tio estas, unue, nemotiviteco aux pseuxdomotiviteco.
Due, ili cxiam estas ligitaj kun abrupta, per nenio klarigebla levigxo de
agresemo de la kriminto, gxi lauxlitere similas frenezigxon. Trie...


Tre koncize, menciante neniujn nomojn, kaj donante neniujn faktojn, mi
eksplikis al la maljunulo kauxzojn, pro kiuj mi venis. Li longe silentis,
turnante en la fingroj la delonge malplenigitan glaseton. Poste balbutis,
rigardante en vakuon:


--- Do, ili tamen eliradas... Kiel stulte!


Mi silentis, sed interne de mi kvazaux turnigxis viandmuelilo. Haushoffer
prenis la botelon kaj plenigis sian glaseton gxis randoj.


--- Je via sano, sinjoro Trubeckoj.


--- Kaj je vi, sinjoro Ha...


--- Ne, ne! Mi ne rilatas al tio. Je vi, --- li eltrinkis unuglute. --- Vi
estas unua honesta laboranto de speciala servo, kiun mi renkontas en mia
vivo, --- li visxis la anguletojn de la eklarmintaj okuloj per la eta
fingro. --- Ja venadas cxi tien iuj --- ripari drataron. Aux, anstataux la
maljunulo, kiu alveturigas nutrajxojn, venas brava oficiro, kiu ecx la
veston de veturigisto ekvidis unuan fojon je kvin minutoj antaux tio, kiam
venis al mi por maskobalo... «Via veturigisto ekmalsanis, sendis
min»... Kaj mem, dum mi dismetas la pakajxojn, rapide trarigardas la
alojn. Ridinde kaj abomene. Kaj ofende. Por homo, kiu dum naux jaroj
interrilatis kun gestapo, tiuj grimacoj de paradiza polico...


--- Kio? --- ne komprenis mi.


Li pauxzis, rigardante el sub la frunto.


--- Pardonu. Mi kutimis konversacii kun mi mem. Uzante vortojn, konatajn
nur al mi mem.


--- Kial paradiza?


Li versxis por si ankoraux. Mi faris gluton. Tenante la glaseton cxe la
vizagxo mem, li diris:


--- Certe, paradiza. Ja vi ecx ne scias, ke vi vivas en paradizo. Vi havas
proprajn malfacilajxojn, proprajn malfelicxojn, proprajn malsanojn, ecx
proprajn krimulojn --- kaj vi ecx ne imagas, ke cxio cxi estas... paradizo.


--- Dume mi ne komprenas vin, sinjoro Haushoffer, --- singarde diris mi.


--- Certe. Sed tamen vi, sxajne, atingis vian celon. La patro multajn fojojn
avertis: se Ivano komencas ion fari, vere forgesinte pri dangxero --- jen
kiel vi prezentigxis al mi --- li cxiam atingos sukceson. Cxiam. Sed
Hitler... --- li ne findiris, kaj nur neglekte, ecx malestime, svingis la
manplaton en aero. Pauxzis. --- Finfine, mi baldaux mortos, kaj infanojn mi
ne havas. Kaj se tiu ajxo, --- penseme aldonis li, --- vere estas tiom
dangxera... Pri gxia sorto decidu vi. Mi jam ne kuragxas.


Mi silentis. Mi simple ne havis, kion diri, mi ne komprenis lin, ecx kiam
komprenis cxiujn vortojn. Kaj li subite rektigxis en la fotelo kaj senpasie
demandis:


--- Cxu vi amas vian landon?


Tiam rektigxis mi.


--- Mi estas rusa oficiro! --- mi timas, mia vocxo estis tro akra. Kun
malsana homo oni ne devas tiel paroli. Sed Haushoffer nur amare ekridis.


--- Brave! --- li glutis konjakon. --- Jen tiajn oficiretojn
Bela Kun centope dronigis en Krimeo, vivajn...


En Krimeo? Rusajn?


Li evidente deliris.


--- Cxu al vi estus malagrable vidi vian patrujon en, mole dirante,
malbela aspekto?


Mi detenis min. Diris:


--- Certe, malagrable.


--- Mi konsolu vin: ni ankaux estas gxisorele en merdo. Sed ni havis pli
da felicxo: vi nin venkis. Kvankam, se vi nin venkus solaj, tio estus fino.
Felicxe, ekzistis ankaux aliancanoj... Tamen en la purgatorio cxiuj estas
egalaj.


--- Mi vin ne komprenas, --- mallauxte rememorigis mi. Li rekonsciigxis ---
kaj tuj glutis konjakon. Mi demetis duone malplenan glaseton. Li diris:


--- Jes, per du vortoj cxi tion ne eblas rakonti, --- li pauxzis, kvazaux
ion rememorante, kaj poste prononcis en la terura rusa: --- Estas pli bone
unu fojon vidi, ol sep fojojn auxdi, --- kaj, preninte la botelon cxe gorgxeto,
levigxis.


La hundo, kusxinta cxe liaj piedoj, ekstaris. Klare klakis la ungegoj.


--- Kusxu, Himmler! --- kriis la maljunulo. La hundo mallonge jelpetis, kaj
poste obeeme kusxigxis. Kaj denove --- nur gxemis la vitroj pro vento,
kaj de tempo al tempo hurlis ie, turmentante animon, fumtubo. La maljunulo
mizere ridetis.


--- Kompatinda hundo. Gxi ecx ne suspektas, kian acxan nomon gxi havas.
Sed al mi estas agrable. Kvazaux mi finfine estras tiun vampiron, sed ne li
min... Ni iru, Trubeckoj, --- kaj li tuj ekiris reen al la sxtuparo. Himmler
nelauxte bojetis, lastan fojon penante rememorigi pri si, sed la maljunulo
ecx ne turnigxis. --- Ni iru! --- ripetis li.


Laux la sama kaduka sxtuparo ni mallevigxis sub la unuan etagxon, en
subteretagxon. La maljunulo malsxlosis unu el pezaj pordoj, tusxis sxaltilon,
kaj cxeno de malhele-flavaj lampoj eklumis, forkondukante rigardon
malproksimen, laux tuta longo de senfina, sxtopita per kaduka meblaro
koridoro. Foje necesis ecx trapusxigxi, iri flanke, por ne krocxigxi al
elstarantaj piedoj de fotelo, renversita sur trivitan sofon, aux al
rusta sxlosilo, senforte pendanta el serurtruo de kesto de grandega komodo,
sub kiun, anstataux unu el piedoj, estis metitaj libroj de agxo ne malpli ol
cent kvindek jaroj... Ni iris gxis fina muro. La maljunulo iomete staris
senmove; sxajne, li ankoraux hezitis. Poste li skuis la kapon --- kaj mi
subite komprenis, ke gxuste nun li fine decidis lasi min viva.


--- Ankaux mi scipovas esti nobla kaj honesta, --- diris li. --- Krome,
mi opinias, ke gxuste vin mi atendis dum cxiuj cxi jaroj.


Li strange, kvazaux dancetante surloke, kelkajn fojojn malritme premis al
granda malhela ovalo --- spuro de brancxero --- ornamanta randon de unu el
plankaj tabuloj, limantaj la finan muron. Prem'-prem'...
prem'-prem'-prem'-prem'... prem'... prem'-prem'-prem'...
La muro kun neatendita facileco movigxis kaj derampis dekstren. Malfermigxis
malgranda kuba ejo, en kies plafono apenaux flagretis duonsfera blanka lampo.
La muroj estis, sxajne, krudferaj; antauxhistorie sovagxe etendigxis per
vertikalaj vicoj sxvelajxoj de nitoj.


--- En la antauxa jarcento oni ne scipovis multon, kion oni scipovas nun, sed
unu aferon ne eblas kontesti. Tion, kion ili scipovis, ili faris fidinde,
por jarcentoj. Mi petas, --- kaj la maljunulo faris per la mano geston,
tralasantan min antauxen.


Mi eniris la feran kubon.


La maljunulo sekvis min kaj denove faris dancon per unu piedo. La muro
preskaux sensone reekstaris sur sian lokon, kaj nia peza krudfera lifto
malrapide, iomete tremetante, akompanate de obtuza bruo, subite auxdigxinta
deekstere, ekmovigxis malsupren.


Ni mallevigxis, eble, sub sepdek aux okdek metroj. La lifto abrupte haltis.
Dum sekundo nenio okazis, kaj poste unu el gxiaj muroj vaste malfermigxis,
kun abomena metala knaro turnigxinte sur angula akso.


Kaj ekstere jam brulis lumo. Vasta subtera halo malkovrigxis antaux miaj
okuloj; post la subridetanta maljunulo mi pasxis antauxen kaj trovis min
sur mallargxa metala kornico, cxirkauxanta la halon laux perimetro sur duono
de alto de la planko gxis la plafono.


Preskaux tutan volumenon de la halo okupis staranta meze krudfera monstro ---
absurde kaj mallerte grandega, same trastebita per vertikalaj linioj de
nitoj, cxirkauxitaj per disirantaj plektajxoj de dikaj kaj maldikaj, rektaj
kaj artikaj tuboj.


Pleje gxi similis al nekredeble granda vaporkaldrono. Gxi tuj rememorigis
pri mirakloj de scienco de tempoj de Jules Verne. Cxi tie, cxe la lifta
muro, la kornico iris je dek metroj de gxi, sed cxe aliaj tri flankoj gxi
kontaktis, igxante pli largxa, kaj tie gxin sxtopis iaj nekredeblaj,
prahistoriaj regaparatoj: manometroj, stangoj, radoj, teniloj, prismaj
periskopoj, ecx pli aldonante al la giganto aspekton de ia monstra
vapormotoro. Kaj mi iel tuj komprenis, ke --- jen gxi, tiu «kesteto
pli granda kaj pli komplika», pri kiu antaux la gastoj menciis,
sxvelante pro gloramo kaj fiero, Klauxso Haushoffer.


La maljunulo kun bondezira scivolemo rigardis al mi.


--- Vi bone vin tenas, Trubeckoj, --- diris li. --- Sed, mi vetas, vi ecx ne
konjektas, kio estas tio.


Min subite brogis konjekto.


--- En cxi tiu ajxo oni faras homojn agresemaj.


--- Diable, vi preskaux divenis. Sed ecx vi ne imagas ilian skalon. En cxi
tiu ajxo oni FARIS homojn agresemaj. Por cxiam. Ni iru, --- kaj li ekiris
laux kornico, iomete balancigxanta, iomete zumanta pro pasxoj. Mi sekvis lin.


«Trovu ilin kaj mortigu».


Kiun? Cxu jen tiun, muelitan de la vivo, duonfrenezan maljunulon? Kiun?


Ni aliris al densa mallonga tubo de unua periskopo. Haushoffer kun
rimarkebla peno desxovis feran sxirmilon, kaj sur kontrauxan brikan muron
versxigxis blindiga luma makulo; en radio, trabatinta krepuskan aeron, nagxis,
kiel steloj, polveroj. Sur rongxita vizagxo de Haushoffer pli akre
desegnigxis faltoj, blankaj rebriloj kusxigxis sur la antikvajn aparatojn.
Duonfermante la okulojn, Haushoffer tiris al si pendantan sur krada
dissxovebla konzolo diskan kasedon kun sxangxeblaj lumfiltriloj; iomete
turnis gxin, elektante, kaj per la manplato forte frape surmetis unu el la
filtriloj sur la periskopon. La furioza radio, impetanta el infera fajrujo de
la «kaldrono», estingigxis.


--- Bonvolu, --- diris Haushoffer, iomete depasxinte flanken de la
periskopo, levis al la busxo la botelon kaj faris gluton.


En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum
kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis --- la okulo malrapide adaptigxis
al trancxa lumo --- kaj la memoro senorde jxetigxis de unu asociajxo al
alia, penante kompreni, al kio tio similas...


--- Kaj se pli largxe --- do jen tiel, --- diris Haushoffer kaj, mallerte
alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaux manoj iomete turnis
largxan gradigitan radon, cxirkauxintan la korpon de la periskopo.


La bulo fulmorapide sxrumpis, igxis guto. Kaj malproksime flanke de gxi, en
densa, nekredeble densa kaj, sxajne, senlima mallumo al la okulo subite
sxajnis apenaux rimarkeblaj fajreroj. Du... tri...


En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.


--- Tio... tio...


--- La Suna sistemo, malgranda kristalo, --- rauxke diris Haushoffer kaj
denove glutis el la botelgorgxeto.


Interne de mi cxio sxirigxis. Sekundon poste kvazaux paralizanta veneno
ekfluis laux miaj vejnoj, unu mia mano, kusxinta sur la tubo de la
periskopo, senforte deglitis de gxi kaj ekpendis. Post ankoraux momento gxin
sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidigxi.


--- Do, cxu li tamen sukcesis?..


--- Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa gxis la sesdek nauxa. Kaj
poste cxio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por
prepari necesan por venenigo de almenaux unu miliono da homoj kvanton da
drogo de Raschke, la tuta hxemia industrio de tiama Germanio devus labori
dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok
milimetroj, --- Haushoffer sxancelis la gluglintan botelon al la kaldrono,
kaj poste, por la movo ne malsxparigxu vane, en revena sxancelo alportis la
botelon al la busxo kaj faris gluton, --- suficxas per ordinara friza
dissxprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton,
kaj la afero estas farita. Cxar Stupak pleje revis pri forigo de rusia
carismo, do li, nature, sxprucigis rekte super euxropa Rusio. Nu, kaj poste
ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laux la tuta planedo, certe, laux
Euxropo --- unuavice... Komenca potenca rezulto de la ensxprucigo, disiginta
ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo,
gxuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko... Ahx jes, ja cxiuj
cxi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun
ilia historio.


Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian
vizagxon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen...


--- Tamen mi ne komprenas.


--- Atendu, Trubeckoj, atendu. Mi simple ne scias, kiel mi rakontu al vi pli
koncize kaj pli simple. Cxu vi deziras? --- li subite etendis al mi la
botelon. Mi preskaux rifuzis, sed neatendite komprenis, ke mi sovagxe
deziras. Mi silente prenis de li la botelon kaj faris grandan gluton. Post
momento varmega ondo batis mian stomakon, kiel mara ondego apudbordan
sxtonon, kaj la kruroj preskaux tuj cxesis tremi.


--- Tio estis ne simple kreo de alternativa mondo. Pro tia celo ili ne
malsxparus fortojn kaj monon. Ili kreis stablon, sur kiu ili intencis refari
nian mondon. Sed, kiel tio kutime okazas, post la kreo de la stablo cxiu
ekdeziris torni sur gxi ion sian.


Li postuleme etendis la manon; mi fordonis al li la botelon, kaj li faris
gluton. Kaj mi, komencinte post la unua konsternego rimarki detalojn,
ekvidis subite sub la regpanelo tutan monton da malplenaj boteloj.


--- Do, kiam Gorbiger en Germanio komencis en la dudekaj jaroj instrui, ke
Tero kaj Suno trovigxas interne de glacia sfero, kaj ekzistas neniu kosmo,
kaj steloj kun galaksioj estas elpensitaj de judaj astronomoj kun celo
trompi popolon kaj ricxigxi, li estis ne tiom malprava. Versxajne iajn
pecetojn da informo li elpremis el la patro... Por ili, --- li denove
sxancelis la botelon en direkto de la kaldrono, kaj la botelo denove alvoke
gluglis; li pensis dum momento, sed poste decidis ne trinki cxi-foje, --- la
kosmo vere ne ekzistas. Simple tiu infera ajxo transsendas al ili en
respektiva skalo bildon de tio, kio cxirkauxas nin cxi tie. Ho, Trubeckoj,
kiel mi ridegis, kiam usona «Pioneer» --- tiuj stultuletoj
sendis gxin en profundan kosmon kun mesagxo, vidu, al aliaj civilizoj! ---
komencis, kvazaux musxo kontraux vitron, batigxi kontraux muron de la