Ie tute proksime, maldekstre, freneze ekhurlis sonsignalo kaj
ekjelpis bremsoj. Grandega ombro de buso, tremante, pendis iom super mia auxteto
kaj tuj malaperis malproksime.


Fu, diable. Evidentigxis, ke mi traveturis sub rugxa lumo kaj ecx
ne rimarkis. Tio nomigxas --- dio savis.


Bone. Mi ekkoleris kontraux mi mem. Ja kiu mi estas? Eble, sxi nun
havas lastan eblon reveni al tiu, kiun sxi gxis nun amas?


Gxenerale, kiam mi estis ekscianta, ke al tiu aux alia homo Stanjo
bone rilatas aux, des pli, iam lin amis, tiu homo tuj kreskis en miaj okuloj.
Ecx ne vidinte lin, mi komencis rilati al li iel... amikece, eble; mi komencis
lin pli estimi. Mi ne scias, kial. Eble, subkonscie laboris logiko: ja ne senkauxze
sxi lin amis. Eble, tio estis io parenca al tio, kiel diris en Saguramo Stanjo
pri Liza kaj Pauxlinjo, mi jam ne scias, cxu sincere aux nur dezirante plezurigi
min --- ho, se sincere! --- «ja parencaj homoj». Simple mi nun
frenezigxis, cxar tro neatendite tio okazis. Mi tro nervozigxis dum lastaj tagnoktoj,
kaj pri Stanjo maltrankvilis --- jen sxi preskaux nudpieda pasxadas laux malvarmaj
flakoj, jen ne respondas nokte... kaj gxenerale sxi malproksimigxas...


Necesus legi dum libera tempo, kion tiu Kwiatkowski verkas. Ekzistas,
versxajne, tradukoj en la rusan.


Sed kie gxi estas, tiu libera tempo?


Publikigu li sxin en sia Lodzo... Kaj monon pagu pli...


Sed la animo estis peza. Malgaja.


Unue mi veturis al la flughaveno kaj prenis restintajn en la deponejo
du apetitajn botelojn da «Aragvo»,
kiujn donacis al ni por adiauxo Iraklo. Mi ilin de cxi tie ecx ne prenis antauxe
--- sciis, ke ili necesos al mi kaj Stanjo. Jen, ili necesas.

Mi veturis reen.


Ho dio, nu certe, sxi estas malfelicxa kun mi, por sxi tio estas
humiliga, por sxi tio estas malofta... sxi estu felicxa sen mi. Mi deziras,
ke --- al --- sxi --- estu --- bone!


Sed la animo estis peza.


La plej proksima al sxia hejmo supermerkato --- stulta vorto, mi
gxin malamas, sed gxi enradikigxis, kaj ecx rusan analogon nun ne eblas trovi; tamen,
kiel tion demandis, sxajne, ankoraux Jxukovskij:
por kio ni bezonas fremdan vorton «kolono», se estas belega rusa vorto
«fosto»? --- estis la Torjxoka. Mi traveturis sub fenestroj de Stanjo,
preteris pontojn kaj parkis la auxton.


Mi gxojis almenaux ion fari por sxi.


Rabobeste kaj fiere mi rulis mian kradan cxareton laux senhoma labirinto
inter brilantaj magazentabloj, plukante de ili retsakojn kun elitaj, pure lavitaj
terpomoj el Polesje, paketojn kun Poltavaj brustajxoj kaj femurpecoj, kun Astrahxanaj
fisxajxoj, vazojn kun Muromaj peklitaj kukumoj kaj Valdajaj peklitaj fungoj, danaj
marinitaj petromizoj kaj cxinaj salaj spicoj, Kamcxatkaj kraboj kaj Hokajdaj kalmaroj,
feste kolorigitajn skatolojn de Konstantinopolaj cxokoladaj sortimentoj kaj Lubekaj
marcipanoj, sunajn faskojn de Marokaj orangxoj kaj pezajn, lilajn grapolojn de
tagxika vinbero. Per tio, kion mi prenis, eblis kvin malsatajn amantojn mangxigi
gxis dispepsio. Al sxi suficxos por du semajnoj. Kaj ie sur fundo de torento de
senordaj pensoj batigxis: sxi nur provu redoni al mi monon pro tio cxi...
nur provu... sxi tutegale tiom ne havas.


Al mi mem apenaux suficxis.


--- ... Sacxjo, vi frenezigxis! --- ekkriis sxi, apenaux malferminte
la pordon. Sxi estis fresxa, ripozinta, evidente sxi jxus banis sin; pezaj nigraj
haroj estis cxirkauxligitaj per cxarma rubandeto; facila malfermita bluzo preskaux
malkovris la bruston; mallonga jupeto tegis sxin. Transformigxis virino, atendas
gaston. Ecx estas strange, ke sxi min rekonis --- en amaso da pakajxoj mi tute
perdigxis, kiel perdigxas en ornamajxoj ornamita kun sengusta malavaro Kristnaska
piceo.


--- Kun vi ja eblas frenezigxi, --- anhelante, diris mi. --- Kien
elsxargxi?


Ni iris al la kuircxambro; sxi preskaux dancetis, irante, kaj de
tempo al tempo retrorigardis al mi --- energio simple bolis en sxi. Mi komencis
elsxargxi, kaj sxi --- tuj ordigi sian cxielan manaon:


--- A ha, tion mi mangxos kun vi... ankaux tion kun vi...
la terpomojn mi tuj ekkuiros... Cxu vi estas malsata?


--- Ne, certe ne.


--- Tio estas bona... --- malferminte malvarmujon, sxi
dauxre kaj skrupule densigis vazojn kaj pakajxojn, parolante, preskaux kantante:
--- Mi ne uzurpas --- ja mi venis hejmen, kaj mi ne servas --- ne bezonas panon.
Mi 'stas pasio via, via ripoz' dimancxa, mi estas sepa tago, via cxielo sepa...
Cxu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi?


--- Certe.


--- Kiel fartas Pauxlinjo?


--- Cxu vi scias, mi sxin ecx ne vidis. Kiam mi venis --- sxi jam
dormis, kiam foriris --- sxi ankoraux dormis.

--- Liza?

--- Cxio estas en ordo.

--- Dankon al dio.


Rememoro pri la nokto kiel malrapida fajra blovo ruligxis tra la korpo.

--- Stanjo, cxu vi kredas je dio?


--- Mi ne scias... --- sxi fermis la malvarmujon kaj malfleksigxis,
rigardis en mian vizagxon. Sxia rigardo brilis milde, mole. Malofte okazas tia.
--- Kredi kaj deziri kredi --- cxu tio estas samo?


--- Ami kaj deziri ami --- cxu estas samo? Savi kaj deziri savi
--- cxu estas samo?


--- Nu jen. Mi jam preskaux ekkredis, ke vi estas dio, kaj vi jxus
pruvis, ke dio ne ekzistas... Sed por kio konjako?


--- Kiel «por kio»? Ja Iraklo donacis al ni, do gxi cxe
vi atendu okazon. Kaj, eble, la homo post vojagxo deziros drinki.


--- Li sendube formangxos, sed
kiu ja al li donos
... Mi ecx ne montros, --- enpreminte en cxiu mano
po botelo, sxi ekbaraktis en la kuircxambro, cerbumante, kie arangxi kasxlokon.
Ne trovis; starigis dume rekte sur la tablon. La konjako, kvazaux densa bruna
suno, lumis malantaux vitro. Mi ekdeziris drinki.


--- Kaj jen ankoraux, --- mi prenis el la posxo sxlosilojn de sxia
logxejo, kiujn mi tutegale preskaux neniam kuragxis uzi --- simple portadis, kiel
dolcxan simbolon de posedo; kaj gardeme metis sur la malvarmujon. Neniam plu
mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn.


--- Kia sagxulo! Kaj mi tute forgesis... Cxu vi ne helpos
al mi sensxeligi terpomojn?


Mi sxanceligxis. Antaux minuto, kiam sxi rigardis tiel milde, al mi,
stultulo, sxajnis dum momento, ke sxia viglo, sxia alvoka vestajxo estas por mi.
Trofierigxis vi, Trubeckoj, trofierigxis. Sxi rapide trovis kuirejan trancxilon.


--- Mi helpus kun gxojo, Stanjo, sed mi nun devas reveni al la laboro. Pardonu.


Sxi honeste faris cxagrenitan vizagxon.


--- Lasu! Jam vesperigxas, kion vi tie povos fari? Janusz post
horo kaj duono estos cxi tie, mi vin konatigos; vere, tiam vi drinkos duope,
vi malstrecxigxos iomete. Vi havas tre lacan vizagxon, Sacxjo.


--- Mi cxi tie nur malhelpos. Li estas via malnova amiko, kolego...


Sxi jxetis oblikvan atentan rigardon --- trancxilo estis en unu mano,
terpomo en la alia.


--- Sacxjo, sxajne vi min jxaluzas.


--- Certe.


--- Jen bonege. Ja mi jam pensis, ke al vi estas tutegale.


Mi montris per la manoj hokajn ungegajn manegojn, levis ilin super
sxi kaj per vocxo de Sxer-hxano tire mugxis:


--- Tio estas mia predo!


Lerte turnante terpomon sub trancxila klingo, sxi superece subridetis,
kaj mi bonege komprenis sxian subridon: ja tio estas ankoraux nesolvita demando
--- kiu estas kies predo.


--- Ne maltrankvilu, --- diris sxi poste, --- mi estas tre fidela
knabino. Kaj krome, tute ne uzebla.


--- Cxu «aperis la luno purpura»?


Cxi-foje sxi turnis al mi la kapon kun nekomprenebla por mi miro;
poste sekreteme ridetis.


--- Ne, nur la humoro ne konvenas.


--- Nu, mi esperu, --- diris mi.


Kaj la ektintintan trancxilon, kaj obtuze frapintan terpomon sxi
simple faligis --- kaj ekplauxdis per la manplatoj:


--- Li jxaluzas! Sacxjo jxaluzas! Tiun minuton mi atendis dum duonjaro! Hu ra!


La terpomo, turnigxante kaj frapante, ekruligxis al rando, sed decidis ne fali.


Laux mi, la humoro de Stanjo estis tute konvena.


Kompatinda mia amatino. Cxiam scii tion pri mi, cxiutage...
«Cxu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi? Cxu oni vin mangxigis?»


La gorgxo spasmis pro admiro de sxi.


--- Nu, diru finfine, kiel al vi sxajnas mia nova hararangxo? Cxu
placxas?


Mi sopiris sxin gxis langvoro kaj tremo --- sed, se mi kisos sxin
nun, sxi respondos, sed mem estos pensanta, ke jen la Varsovia avio eligis cxasion,
kaj jen Janusz aliras al taksia haltejo.


--- Tre placxas. Same kiel cxio cetera. Al vi gxenerale konvenas
knabina stilo.


--- Simple vi sxatas knabinojn. Tial mi penas konformi.


Sxi deturnigxis, levis la terpomon kaj la trancxilon. Sur min kvazaux
iu metis cent pudojn --- tiel premis
sento de adiauxo por cxiam. Kaj tutegale estis tia tenero... Mi brakumis
sxin cxe la sxultroj, facile alpremis sxin cxe la dorso al mi kaj mallevis la vizagxon
en aromajn, purajn harojn: la vestita sur nuda korpo malfermita bluzo senhonte
vokis la manplaton tra klaviklo malsupren, al la brusto --- mi estis apenaux
detenanta min.


--- Trubeckoj, ne leku. Mi ja ne sukcesos fari la tagmangxon.


Ne min sxi vokis. Lastan fojon mi facile kunpremis la fingrojn
sur sxiaj sxultroj, kisis je la verto --- kaj lasis.


--- Bone, Stanjo, mi iras. Ne ofendigxu.


--- Domagxe. Sed eble vi post la laboro venos, cxu? Ni babilu...


--- Por kio?


--- Nu, eble mi deziras fanfaroni pri vi? Cxu tio ne venas en vian
kapon?


--- Sincere dirante, ne. Mi ne scias, pri kio en mi eblas fanfaroni.
Al mi sxajnas, ke viaj amikoj opinias min agace honesta soldatacxo --- cxu stulta
pro sentimentoj, cxu sentimenta pro stulteco.


--- Kia ridinda vi estas. Kaj kion vi faros morgaux?


--- Mi flugos al Simbirsko kaj petos renkonton kun la patriarko
de komunistoj.


Sxi trancxvundis fingron. Ekkrietis, sxovis la manon sub akvostrion
--- kaj konsternite turnigxis al mi.


--- Sed por kio?


--- Estas afero. Felicxon, Stanjo!


Sxi pasxis al mi, kiel en Saguramo kasxante la manojn malantaux la
dorso, por ne guti sur sin, nek sur min; ofendite, en knabina stilo pauxtis.


--- Kaj brakumi-kisi?


Mi brakumis-kisis.

4



En mia kabineto mi --- parte por distrigxi, sed plejparte pro servodevo
--- sen aparta entuziasmo provis rekte sur cxemanaj rimedoj kontroli mian version.
Rubriko «fruaj tendencoj de komunismo», sxlosilvorto «kriminalaj».
Sed la vidigilo komencis elmeti sximajn, konatajn nun nur de malvastaj fakuloj
kaj senpasiaj disketoj faktojn kaj nomojn. Francaj bombistoj: murdu per eksplodpaketo
veturantan, ekzemple, el teatro, tute senkulpan oficiston --- kaj ni tuj igxas je
pasxo pli proksime al justa sociordo. Bakunin.
«Nenion kostas ribeligi ajnan vilagxon».
«Revoluciaj inteligencianoj, per cxiuj eblaj rimedoj faru vivan ribelan ligon inter
disigitaj kamparanaj komunumoj».
Necxaev.
Murdisto, degenerulo. Nura nomo de la
gazeto, kiun li komencis eldonadi eksterlande, multon kostas: «Popola revengxo».
Artikolo «Cxefaj bazoj de estonta socia ordo», la mil okcent sepdeka jaro: oni donu al
la socio kiel eble plej multe, kaj mem konsumu kiel eble plej malmulte (sed kio
estas socio, se ne tiuj «oni»? eble, nur estraro), laboro estas deviga sub minaco
de morto, cxiujn produktojn de laboro distribuas inter laborantoj eksklude laux altaj
rezonoj por neniu kontrolebla kaj entute de neniu konata sekreta komitato...
Certe, revante pri tielajxo publike, en pensoj oni tenas, ke oni sukcesos igxi
prezidanto de tiu komitato. Kanajlo.


Cxiuj cxi mornaj sektoj, malvastaj, kiel neniam vizitataj de suno kanjonoj,
forputris jam en la sepdekaj jaroj kaj en Euxropo, kaj en Rusio; dum ioma tempo
ili plu bruletis en la Oriento, hibridigxante kun naciisma fanatikeco kaj
rezultigante foje terurajn hibridojn, sed poiome ankaux tie ili malaperis.
Sxajne, mi denove sercxis vane.


Telefonis Papazjan kaj petis lin akcepti --- mi diris, ke mi povas ecx tuj.
Mi surmetis la parolilon kaj ekfumis. La humoro estis abomena. Kwiatkowski versxajne
jam venis. Kaj Stanjo estas tia bela kaj tia... preparita. Kaj jen
ankoraux tiuj projektistoj de nova socio, al kiuj ecx mi, komunisto, volis
pafi --- simple kiel al rabiaj hundoj, por ili ne mordu homojn. Sed tio estas,
certe, kiel dirus Liza, koleremo --- terura peko. Certe, ne pafi, --- cxu mi
estas Kislenko? Simple kuraci kaj, cxiuokaze, izoli. «Popolamikoj»...


--- Nu, kio? Cxu vi vere jam finis? --- malsprite sxercis mi, kiam la leuxtenanto
eniris.


--- Tute ne, male.


--- Sidigxu. Kio okazis?


Li eksidis.


--- Mi permesis al mi iom vastigi interpreton de la ricevita tasko, --- eldiris
li kaj stumblis, atende rigardante min. Mi pauxzis, penante kompreni. Zorgeme
estingis cigaredstumpon en la cindrujo, premis per gxi flagretantajn pecojn
de cindro.


--- Kiamaniere?


--- Komprenu, --- kun preteco komencis klarigi li, --- la materialo, kiun vi
donis al mi por rigardi, estas simple terura, kaj gxi vin, versxajne, iom hipnotigis.
Mi pensis: ja ne cxiuj homoj estas tiom decidemaj kaj principemaj, kiel
kompatinda Kislenko. Ne cxiu, ecx tiele frenezigxinte, tuj kuragxos je murdo.
Kaj mi permesis al mi provi rigardi kun samaj simptomoj malpli gravajn aferojn
--- rabatakojn, huliganajxojn...


--- Sed tio estas jam vere infera laboro.


--- Vi pravas, sendube. Sed tamen gxi donis ian rezulton. Rigardu. En la nuna
kaj la antauxa jaroj, --- li etendis al mi folieton kun numeritaj faktoj, ---
murdoj, similaj al niaj, ne okazis. Sed incidentoj malpli gravaj --- estis. Du
sensencaj batadoj en Suhxumo. Ses tute neklarigeblaj kruelaj interbatadoj en
vilagxetoj en mia patra regiono, inter Lacxino kaj Hxankendo. Absolute
neprovokita kaj absolute sencela, dum tago, atenco al policano sur Manegxa
placo en Moskvo.


Mi atente tralegis la liston. Interese...


--- Ja vi estas bravulo, leuxtenanto, --- diris mi. Li rugxigxis pro plezuro;
li gxenerale facile rugxigxis, gxuste kiel Liza. --- Bravulo. Mi dume havas
neniun ideon, cxu estas cxi tie ia ligo kun nia afero, sed tipologia simileco
estas evidenta.


--- Nu jes! --- ekscitite kapjesis Papazjan. --- Kaj kio estas plej grava,
cxiuj subjektoj de la krimoj aux estis evidente ebriaj, kaj tial iliaj klarigoj,
ke ili ne memoras pri siaj agoj kaj ne povas ilin klarigi, tuj estis kreditaj,
aux perdo de memoro estis atribuita al, ekzemple, ricevita bato al la kapo,
kaj plu analizi la akcidenton same neniu penis.


--- Interese, --- jam lauxte diris mi. --- Kaj, certe, cxar krima ago estis ne
tiom kruela kaj malhumana, kiel en la okazo kun Kislenko, do ankaux pereiga
psihxa sxoko ne aperis, homo vivis plu. Memoro pri la aberacia memrealigxo,
versxajne, simple estas forpremata en subkonscion. Interese, diable! Se ni
kontrolus, cxu sxangxigxis karaktero de tiuj homoj, cxu ili igxis pli
incitigxemaj, malafablaj, timemaj...


--- Ankoraux unu infera laboro, --- kun entuziasmo diris Papazjan.


--- Ne, ne distrigxu dume. Se aperos jam tute interesa statistiko, tion kontrolos
aliuloj. Dauxrigu tiel, kiel vi komencis --- vastigite.


--- Jes! --- Papazjan ekstaris. Pauxzis, kaj poste singxeneme demandis: ---
Sinjoro kolonelo, cxu vi jam havas version?


--- Kaj cxu vi? --- demandis mi, apoginte la dorson je segxa dorsapogilo, por
estu pli oportune rigardi al la vizagxo de la staranto.


--- Jes!


--- Nu, nu...


--- Nekonata al la scienco mutacia viruso! Gxi trafas centrojn de bremsado en
cerbo, kaj malsanulo montras agresemon pro bagatelaj, ridindaj por normala homo
kauxzoj, kaj poste mem ne memoras tion, kion faris dum la nebuligxo. Sed restas
potenciala krimulo, cxar la viruso nenien malaperis, gxi sidas en sinapsoj. Eble,
al ni minacas epidemio.


--- Ja vi estas tuta bravulo, Azero Akopovicx! Bravege!


--- Cxu vi pensas proksimume same?


--- Por konfirmi la version pri jxusa mutacio kaj vastigxanta epidemio
necesas --- kio?


Li pripensis dum sekundo.


--- Versxajne, montri statistike, ke similaj okazoj de jaro al jaro igxas pli
multenombraj, kaj antaux ioma tempo ili tute malestis.


--- Do, gxuste vi pri tio okupigxu, --- mi suspiris. --- Ankaux mi havas
version, Azero Akopovicx, kaj neniom pli bonan ol la via. Gxi bazigxas sur
unusola frazo de Kislenko...


--- Sur kiu? --- avide demandis Papazjan.


--- Pardonu, dume mi ne diros. Vi povas iri.


Li diligente turnigxis kaj ekiris al la pordo.


--- Ohx, sekundon!


Li haltis kaj returnigxis al mi.


--- Diru, cxu vi konas tiun verkiston --- Janusz Kwiatkowski?


--- Jes, --- mirigite respondis Papazjan. --- Fakte li estas poeto...
Poeto kaj eldonisto.


--- Cxu bona poeto?


--- Brila. Li egale filigrane laboras en la pola, la litova kaj la rusa. Li
estas juna, sed li jam estas ne levigxanta, sed tute levigxinta stelo.


--- Juna --- kiel?


--- Nu, mi ne scias... proksimume de mia agxo.


Do, li estas pli juna, ol sxi. Kaj suficxe multe, je kvin--sep jaroj.


--- Kaj pri kio li verkas?


--- Nu, mi kun liaj versoj ne tre... Li tro batas sin je la brusto
rilate de avantagxoj de katolikismo. Kaj gxenerale --- la pola herbejo estas la
plej grava en la mondo.


--- Nu, --- diris mi mediteme, kaj, mi timas, kun stulta tono de gxenerale
nekutima por mi edifeco, --- ju malpli granda estas herbejo, des pli kara gxi estas
por tiu, kiu sur gxi kolektas nektaron.


Papazjan ridetis.


--- Cxu mi ja ne scias?


--- Ha, do Kwiatkowski simple ne tiun herbejon lauxdas?


Ni kun plezuro ridis. Inter senfinaj rabatakoj kaj mutaciaj virusoj evidente
mankis amika babilado. Versxajne, por gxi ne manku, necesas esti poeto
kaj eldonisto.


--- Sed por kio vi tion bezonas, Aleksandro Lvovicx?


--- Estas gxene trinki konjakon kun homo, kiun mi tute ne konas, sed li ja
estas fama.


--- Kiajn konatojn vi havas! --- envie suspiris Papazjan.


Konato. Nu, eblas ankaux tiel nomi. Parenco de edzina flanko. Mi per gesto
forsendis la leuxtenanton: farinte penseman vizagxon, sxajnigis, ke mi
tajpas, tajpas ion en la komputilo.


Do, sxi ligigxis kun naciistoj. Ne suficxas al ni malfelicxoj. Nur sxi
ne menciu, stultulineto, ke sxi amikas kun kolonelo de Rusia speciala servo.
Li sxin tiam neniuokaze publikigos.


Jugxante laux tempo, ili jam finmangxas terpomojn. Transiras al trinkaj
proceduroj. Interese, cxu sxi sukcesis kasxi la konjakon aux forgesis?


Aux sxi ecx ne intencis, sed nur sxajnigis?


Malfermita bluzo sur nuda korpo kaj rubandeto en aromaj haroj. La humoro ne
konvenas...


Do, mutacia viruso. Nu, la ideo estas ne pli malbona, ol cxiu alia. Ni, interalie,
pri tio ne pensis. Necesas esti knabo, por tielajxon elpensi. Sed ja dum
sekcado de la korpo de Kislenko tiun version ni ne kontrolis. Necesas
precizigi, cxu ne estis rimarkitaj iaj organaj sxangxoj en la cerbo. Eble,
ni ripetu sekcadon? Ohx, ja la edzino de Kislenko, versxajne, jam forprenis
la korpon. Kompatinda.


Se tio estas viruso --- do, mi kaj Kruus havas sxancon en proksima estonteco
frenezigxi. Interese. Jen tuj klakos io en la kapo --- kaj mi, neniom
sxangxigxinte rilate de miaj inklinoj, igxos rolulo de historia filmo.
Mi batmalfermos la logxejon de Stanjo, murdos sxian verkistacxon per ofica armilo,
poste sxin ektiros je la haroj...


Interese, cxu ankaux cxi tio sxin flatos? Cxu sxi ekaplauxdos kaj ekkrios:
«Jxaluzas! Hu ra!»?


Mi lacigxis.


La funebraj ceremonioj jam delonge finigxis, la kajo estis dezerta.
Maloftaj auxtoj kun surdiga siblado traglitadis pretere, trancxante flakojn
kaj versxante sur trotuaron sxauxmajn, festonajn fontanetojn --- necesis
atenti. Morna Nevo ruligxis al la maro, kaj renkonte al gxi iris densa
humida vento kaj vipis la vizagxon, frapis la bruston. Laux tuta cxielo
sxvelis nigraj hirtajxoj de nuboj, nur oriente jen aperadis, jen denove
malaperadis bluaj truoj --- kvazaux moke montrante, kia devas esti vera cxielo.


Mi longe staris sub varmega dusxo, poste sub malvarma. Poste sidis en profunda,
hejmeca fotelo en la kabineto; lanugeca, peza, kiel gladilo, komforta
Timoteo varmigis miajn genuojn, mi gratis gxin malantaux la orelo --- gxi kun
plezuro turnis grandfruntan kapon per mentono supren, kaj mi gratis al gxi la
mentonon, kaj auxskultis Pauxlinjon, kiu, instaligxinte sur divano sub
klosxlampo, submetinte unu piedon sub sin, finfine lauxtlegis al mi sian
fabelon. Mirinde, kiajn psihxologiajn nuancojn elpensis tiu etulino. Se verkus mi,
la giganto nepre komencus konfiskadon de mangxajxoj de tiuj, kiuj jam pri nenio
pensas, havante cxion jam pretan. Ne, kontrauxdiris sxi, desxirante sin de la
teksto, tiuokaze ili komencus pensi nur pri mangxo, kaj cxio. Kaj tiuj, kiuj
jam antaux tio pensis nur pri mangxo, komencis pensi, kiel savigxi, kiel
helpi al si, --- unue cxiu pensis, kiel helpi al si mem, poste ili poiomete
komprenis, ke helpi al si eblas nur kune, tiel, ke cxiuj helpu al cxiuj.


Mi auxskultis kaj pensis: bela knabino, tre similas la panjon. Jam la brusto
sxvelas, ho dio. Cxu vere Pauxlinjo havas talenton? Pro tiu penso haroj
starigxis, mi kaj fieris, kaj timis. Cxu mi dezirus al la filineto sorton de
Stanjo? Malfacila sorto. Kvankam ekzistas, certe, literaturistoj, kiuj
banas sin en ricxo --- sed, laux mi, ilin neniu amas, krom tiuj, kiuj
drinkas kun ili gxis senkonsciigxo; sed tio same ne estas bona sorto, ni
tian ne bezonas. Malfacila, senkompata vivo --- kaj por si, kaj por tiuj,
kiuj estas apude. Ne hazarde, versxajne, inter literaturistoj mankas
komunistoj, kaj se ecx aperos iu, do li verkas acxe: lispado, edifeco,
nuraj moralajxoj kaj nenio viva. Versxajne, tiuj homoj kaj nature, kaj
laux devo de sia servo ne povas ne esti tiuj, kiujn oni kutime nomas
egoistoj. Sciencisto, por malkovri ion novan, uzas, ekzemple, komputilon
kaj sinkrofazotronon; ingxeniero, por krei ion novan uzas tabelojn kaj
desegnilojn --- sed literaturisto, por malkovri kaj krei novan, uzas nur
vivajn homojn, kaj ne havas li alian manieron, alian vojon. Ne havas alian
stablon kaj testejon. Jes, li estas sprita kaj agrabla interparolanto;
jes, li povas kortusxe kaj fidele zorgi pri homoj, kiujn li renkontas
unu fojon dum duonjaro; jes, li kapablas je mirindaj eksplodoj de sindonemo,
abnegacio, --- sed tio estas nur labora instinkto, kiu scias: alie ne eblas
penetri en aliulon, sed ja necesas ekkoni tiun, necesas ekbruligi flamojn
de pasioj, eksenti fremdajn sentojn propraj, kaj la proprajn --- grandaj,
por poste elsucxitaj el tiu cxi sindono impresoj, difraktigxinte,
digestigxinte, iam kusxigxu sur paperon, kaj dekoj da miloj da fremdaj homoj,
legante, sentu akrajn korpikojn kaj balancu kapojn: kiel gxuste! kiel
prave!.. kaj, satsucxinte, li elrampos el vi, mem suferante pro subita
fremdigxo ne malpli, ol vi --- sed tutegale eliras neeviteble, desxirigxas
kun sango, timigite hakas etenditajn al li en senespera peno reteni manojn
kaj lasas tiun, por kiu, sxajne, vivis, en cindro, en ruinoj kaj ploro. Gxuste
kiel Stanjo min nun.


Kaj alie --- li ne povas. Tia laboro.


--- Pacxjo, --- mallauxtete demandis Pauxlinjo, kaj mi komprenis, ke sxi jam
delonge silentas. --- Pri kio vi tiel enpensigxis?


--- Pri vi, filinjo, --- diris mi, --- kaj pri viaj regnanoj.


--- Vi ne timu, --- diris sxi, alirante. Sxi sidigxis sur kubutapogilon de mia
fotelo kaj metis la manon sur mian sxultron. --- Mi ne malutilos al vi. Simple
necesas ja iel ilin rekonsciigi. Nu, dum ioma tempo ili sentos doloron, jes.
Mi nun komencis duan parton. Cxio finigxos bone.


Almenaux pro tio dankon, pensis mi. La pordo malfermigxis, kaj en la kabineton
eniris Liza. Sxi ekridetis, rigardante al nia konfida etoso.


--- Karaj knaboj kaj karaj knabinoj! Cxu vi ne deziras iomete mangxi? Saveljevna
jam arangxis la tablon.


--- Deziras, --- diris mi kaj ekstaris.


--- Deziras, --- ripetis Pauxlinjo tre solide kaj ankaux ekstaris.


Krocxinte la manojn, ni nehaste, kiel plenagxuloj, ekiris al la mangxocxambro
post Liza.


Sxi iris iomete antauxe, en longa, libera robo gxis kalkanoj --- la vespa talio
estis cxirkauxligita per vasta zono. Hela nebulo de haroj balancigxis laux
takto de pasxoj. Mi flugos matene, pensis mi. Tutegale nokte tie mankas aferoj ---
cxu en la flughaveno sidi? Por kio? Netolereble mi volis atingi Lizan kaj flustri:
«Pardonu... pardonu...» Mi ofte songxis: mi cxion-cxion al sxi
rakontas, kaj sxi, laux ilia kristana moro, per potenco, donita al sxi de Dio,
absolvas miajn pekojn... Foje ecx, sxajne, mi balbutis tion dum dormo. Kion
sxi auxdis? Kion komprenis?


Ni vespermangxis. Poste, babilante pri bagateloj, trinkis teon kun papavaj
kringoj. Poste Pauxlinjo, preninte transistoran ricevilon, foriris al si ---
kusxigxi dormi kaj dormige vagi laux la etero, eble tie trovigxos iu moda melodio.
Kaj Liza versxis por ni ankoraux po taso, poste ankoraux. Sxi povis trinkadi
teon laux malnovaj kutimoj --- gxis sepa sxvito --- nu, kaj mi kune kun sxi.


--- Kia bona vespero, --- diris Liza. --- Kia bona vespero estas, cxu vere?


Mi estis certa, ke Pauxlinjo delonge dormas. Verdire, ecx miaj propraj
okuloj jam gluigxis; mi malstrecxigxis, moligxis. Kiam Pauxlinjo en nokta
cxemizo subite eniris la mangxocxambron, mi ecx ne komprenis, kial sxi
movigxas, kiel blinda.


Sxi ploris. Ploris sensone kaj amare. Sxi penis ion diri --- kaj ne sukcesis.
Visxis la vizagxon, snufis. Ni sidis, sxtonigxinte.


--- Pacxjo... --- gorgxe diris sxi. --- Pacxjo, oni vian komuniston mortpafis!


--- Kio?! --- ekkriis mi, eksaltante. La taso, abrupte tintinte cxe la subtaso,
renversigxis, kaj densa teo, aromanta je mento, versxigxis sur tablotukon.


La ricevilo staris sur kuseno de Pauxlinjo. La anoncisto parolis:


«... Proksimume je la dek unua kaj dudek. Unu aux du nekonatoj, kasxatendinte
la patriarkon apud enirejo, faris kelkajn pafojn, elsxiris tekon, kiun la
patriarko portis en la mano kaj, uzante mallumon kaj relativan senhomecon sur
la strato, forkuris. En serioza stato la suferinto estas transportita al
hospitalo...»


Viva. Ankoraux viva. Nur li restu viva.


Tio ne povus esti hazardo. Preskaux ne povus.


Al kiu mi diris, ke mi intencas konsulti la patriarkon? Al la ministro
kaj Lamsdorf...


Kaj al Stanjo.


Ne povas esti. Ne povas esti. Ne povas esti!!!


Mi sovagxe cxirkauxrigardis. Pauxlinjo ploris. Liza, same alkurinta cxi tien,
staris en la pordo, alpreminte la pugnon al la lipoj.


--- Mi devas paroli telefone. Eliru el cxi tie.


--- Pacxjo...


--- Eliru! --- mugxis mi. Ili tuj malaperis, la pordo firme fermigxis. Mi
desxiris la parolilon.


Cxe Stanjo ludis muziko.


--- Stanjo...


--- Oj, de kie vi?


--- El la hejmo.


--- Tio estas io nova. Cxu tio estas bona signo aux male? --- sxi havis
tute sobran vocxon, tio estis bona. Sed rauxketa baritono, lauxte demandinta
malproksime de la mikrofono ion similan al
«Kto to jest?», montris
nemalgrandan gradon de ebriigxo. Nature, la konjakon trinkacxas. Versxajne
jam la duan botelon atingis. «Tio estas mia edzo», --- ruslingve
diris Stanjo, kaj, kvazaux iu lutlampo blovis en mian koron flamon akran
kaj malmolan.


--- Kaj ni cxi tie, Sacxjo, sidas sen vi, rememoras pasintan lirikon, planas
estontajn aferojn...


--- Nur ne absorbigxu en lirikon.


--- Mi ecx ne fumas. Imagu, li prenas de mi en «Ne zginela»
tutan kolekton da versajxoj, je sepcent linioj!


--- Mi gratulas. Stanjo, cxu vi...


--- Mi volas preni rusan pseuxdonimon. Cxu mi povas uzi vian familinomon?


--- Ni devenas de Gediminidoj.
Tio estos precioza, speciale por Polio. Stanjo, auxskultu...


--- Kaj cxu la frauxlinan familinomon de Liza?


--- Pri tio endas demandi sxin.


--- Do, mi ne povas, --- suspiris sxi.


--- Stanjo, cxu vi al neniu diris pri tio, kien mi intencas flugi?


--- Ne, kara, --- sxia vocxo tuj seriozigxis. --- Cxu io okazis?


--- Cxu vi estas certa?


--- Sed al kiu mi povis? Mi ecx ne eliris, kaj kun Janusz ni havas tute
aliajn temojn.


--- Eble, telefone?


--- Mi kun neniu parolis telefone, --- sxi jam komencis incitigxi. ---
Honestan vorton, kun neniu, Sacxjo. Suficxas.


--- Nu, bone... --- mi forte frotis la vizagxon per libera manplato. ---
Cxio estas en ordo, pardonu.


Mi treege, neelteneble hontis. Pro tio, kio venis en mian kapon.


--- Stanjo... Vi estas tre bona. Dankon al vi.


--- Sacxjo, --- sxia gorgxo, sxajne, spasmis. --- Sacxjo. Mi ja ecx ne scias,
kiel vi al mi rilatas. Cxu vi min almenaux iomete amas?


--- Jes, --- diris mi per solaj lipoj. --- Jes, jes, jes, jes!!


Sxi silentis iom.


--- Cxu vi min auxdas?


--- Jes, --- diris mi lauxte. --- Jes. Kaj jen kio ankoraux. Vi ne diru al li,
kio mi estas. En senco, kie mi laboras.


--- Kial?


--- Nu, eble tio malhelpos al la publikigo.


--- Kia vi estas ridinda, --- denove diris sxi. --- Kial do malhelpos?


--- Nu... --- mi ne sciis, kiel esprimi pli takte. --- Li sxajne iomete
tro interesigxas pri naciaj problemoj...


--- Cxu vi, --- sxia vocxo denove sxangxigxis, ree igxis abrupta kaj malamika,
--- pri cxiuj miaj amikoj nun informigxos en viaj dosieroj? Li estas en iu
via sliparo de nelojaluloj, cxu? Kia acxo! --- kaj sxi jxetis la parolilon.


Plauxd'-plauxd'-plauxd'.


Jen, zorgis.


Kie sxi trovis tiajn vortojn. «Nelojaluloj...» Sxi legu malpli
da historia makulaturo...


Mi ne kredas. Ne povas esti.


Cxu vere koincido?


Tiaj --- ne okazas.


Mi denove prenis la parolilon.


--- Frauxlino, kiam vi havas plej proksiman flugon al Simbirsko?




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro





La aferoj bonas, kiel fulgo blankas... ---


Rusa proverbo.



«Aragvo» ---

Kartvela konjako.



Jxukovskij ---


Bazilo (Vasilij) Jxukovskij (1783--1852), fama rusa poeto de XIX-a jarcento,
amiko de Pusxkin.



Li sendube formangxos, sed kiu ja al
li donos
---

Proverbigxinta citajxo el fama rusa anekdoto:

«En zoologia gxardeno vizitanto demandas serviston: "Cxu tiu cxi foko
povas formangxi sitelon da fisxo?" --- "Jes". --- "Kaj du sitelojn?" --- "Jes".
--- "Kaj tri?" --- "Gxi sendube formangxos, sed kiu ja al gxi donos?!"»




Neniam plu mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn ---


Rusa proverbo.



«Aperis la luno purpura» ---


Fama rusa romanco. Por gxuste kompreni la aludon, rememoru, ke en pluraj
lingvoj unu sama vorto signifas kaj lunon, kaj monaton.



pudo ---

Malnova rusa mezurunuo de pezo; proksimume egalas al 16 kilogramoj.



Bakunin ---


Mihxailo Aleksandrovicx Bakunin (1814--1876), fama rusa revoluciulo
kaj publicisto, partoprenanto de la revolucio de 1848--1849 jaroj en
Germanio; unu el ideologoj de anarkiismo; partoprenanto de Unua Internacio,
kontrauxulo de marksismo.



Necxaev ---
Sergeo Gennadievicx Necxaev (1847--1882), rusa revoluciulo-komplotulo,
partoprenanto de studenta movado en Peterburgo en 1868--1869 jaroj,
en 1869--1871 estis proksime ligita kun Bakunin, kreis sekretan organizon
«Popola revengxo» (1869); en 1872 estis transdonita de svisaj
potencoj al la rusa registaro, mortis en Petropavlovska fortikajxo (prizono).
Liaj revoluciaj ideoj estis aparte kruelaj kaj perfortemaj. Li kaj liaj
adeptoj igxis prototipoj por romano de Dostoevskij «Demonoj».


«Kto to jest?» ---

«Kiu estas tio?» (en la pola)



Gediminidoj ---


Idoj de litova grandprinco Gedimino. Nepo de Gedimino Jagelo igxis fundinto
de pola dinastio de Jagelonoj. En Rusio tio estas princa brancxo, dua laux
altrangeco post Rurikidoj.





[
Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



    * Simbirsko *



    1



En orangxkolora matena auxroro estis malfermigxanta sub ni Simbirsko ---
inter hela, pli hela ol la cxielo, spegulo de Volgo, ecx de tiu cxi alto
aspektanta vasta, kiel oceano, kaj rubando de Svijago, bizare serpentumanta
laux monteta ebenajxo de Volga dekstra bordo. Negranda, sed eminenta urbo.
Iam gxi estis randa gardposteno de orienta linio, defendanta limojn de la
lando, elsxovitajn dum caro Alekseo Mihxajlovicx en cxi tiun stepan foron.
Al mi cxiam sxajnis nehazarda, ke gxuste cxi tie ducent jarojn antaux naskigxo
de la unua patriarko de komunistoj de Rusio ricevis finan baton je pugo
ebria rabisto Stecxjo Razin --- elpremita
el Persio, elpremita el Kaspio, sen ajnaj rimorsoj decidinta dibocxi, se tielas
la aferoj, sur la patra tero, varbante armeon per promesoj de liberoj kaj, kiel
esprimus iu Necxaev, de estonta justa sociordo: «Bucxu, kiun vi volas ---
libero!» Sed perforto ne trairis cxi tie jam tiam. Eble, cxi tie estas
tia auxreolo... jen ankoraux unu koro de Rusio. Foje al mi sxajnis, ke tuta tiu
senlima, kiel kosmo, regno konsistas nur el koroj --- jen takte, jen iomete
malkune ili batas senlace, potence kaj cxiam emociplene.


Kaj nun perforto, malbelega, kiel lepro, penetris cxi tien.


Cxu eble vere estas mutacia viruso?


Kiel senpeza papera kolombo la sepcentloka giganto glisis sur betonon kaj
haltis je cent metroj de flughavena domo. Kvieta auxroro floris sur duono de
la cxielo, kiam ni eliris al libera aero. Longa vico de kursaj busoj rapide
ensucxis versxigxintan el internajxo de la avio homan maron kaj, ronkante,
disigxis --- iuj al Simbirsko, iuj al
Isxeevko, iuj ien aliloken.


Gxis la centro de Simbirsko estis kvaronhoro da veturado.


Mi sendis la grupon «Dobro» en hotelon, kie nin cxiujn atendis
cxambroj, kaj mem ekvagis laux la urbo, senhoma kaj senmova dum tiu cxi
frua horo. Levigxis la rugxa sundisko, kaj dormantaj domoj dronis en rozkolora
lumo; iomete fumigxis super herbejetoj de la
Karamzina gxardeneto
rozkolora nebulo, saturita de langvora odoro de finfloranta siringo.
Kiom da siringaj generacioj sxangxigxis post la tempo, kiam cxi tie
promenis la granda historiisto? Cxarme mallerta, kiel bovido, longa domo,
kie naskigxis la auxtoro de «Oblomov»,
ridetis al mi per topazaj rebriloj de malnovmodaj fenestroj. Laux eksa
Streleckaja, nun Lenina strato, preter apartenanta al la patriarkejo
instituto de preskriba kondutologio mi eliris al la
Malnova Krono. Plue mankis vojo ---
estis deklivo kaj freneza, blindiga Volga vasto.


Maldekstra alo de la instituto, konstruita sammaniere, kiel konservigxintaj
malnovaj domoj de la strato, tusxis domon de Pribylovskij, en kies alo
naskigxis la unua patriarko.


Estis ja io nekontesteble rusa kaj, mi ne timu pompan vorton --- ekumena
en realigita de li mirinda transformo. Li gxuste divenis kasxitan sencon de
la tiel nomata ekonomia instruo, pro kiu vertigxis multaj kapoj, kies tuta preskriba
parto, diference de la suficxe profunda priskriba, reduktigxis, se forlasi
grandanimajn revojn pri vica estonta justa sociordo, tiajn kompreneblajn kaj
tiajn absurdajn, al la frazo, ekde la antikvaj tempoj sxatata de cxiuj banditoj,
ludantaj je nobleco kaj per tio anticipe subacxetantaj malricxulojn, kun
espero, okaze de neceso, ricevi de ili logxejon kaj panon: ni deprenu de
tiuj, kiuj posedas, kaj donu al tiuj, kiuj ne posedas. Certe --- ja la deknauxa
jarcento! --- kun amaso da inteligenciaj klauxzoj: tion, kio estas eksproprietigita
disde la popolo; tion, kio estas gajnita maljuste... kvazaux, ecx por momento
mallevigxinte el teoriaj altajxoj sur la pekan teron kaj rememorinte pri la homa
naturo, eblus imagi, ke en sanga febro de deprenado iu esploros kaj kapablos
esplori, kio estis gajnita juste, kaj kio --- ne. Logiko estos mala: kiu posedas
--- tiu estas maljusta, jen kion mugxas homamaso cxiam, komencante de la unuaj
kristanoj, de Likurgaj reformoj, kaj pri tio gxi ne kulpas, tio vere estas
la plej simpla kriterio, provizanta momentan respondon en duuma sistemo
«jes -- ne»; en homamaso cxiuj estas egalaj kaj simplaj, kaj hastas
konstrui justan sociordon, dum la homamaso vivas, kaj tiam ne povas ne postuli
agojn rapidajn, simplajn kaj egalajn rilate al cxiuj, la duuma kodo estas
maksimumo de komplikeco, gxis kiu la homamaso kapablas levigxi.


Jes, dekomence la koncentrado de posedajxoj kaj monrimedoj okazis per forto,
rabo, neimagebla krueleco --- sed, kiam gxi estas finigxanta, kaj la favoratoj
de la miljara vetkuro jam difinigxis, rompi iliajn krurojn sur fina vojo
kaj per sama krueleco depreni de tiuj, kiuj iam iel --- tutegale, kiam kaj
kiel --- gajnis, donante monon, masxinojn, minkampojn, bienojn, teritoriojn
al tiuj, kiuj ilin havas malmulte aux tute ne havas, signifas devigi la
historion fari duan pasxon sur la sama loko; kaj poste, probable, ankoraux
unu, kaj ankoraux, kaj ankoraux, enigante la socion en vicon de plifortigxantaj
memgenerantaj osciloj, similaj al tiuj, pro kiuj pereis Kislenko, kaj tio
havas nur unu finon: plenan detruon de molekula strukturo, plenan ekstermon
kaj de venkintoj, kaj de venkitoj. Kaj por kio necesas versxi al la nunaj
malposedantoj vinagron en sangon, inciti, kiel oni incitas hundojn gxis frenezo,
parolante pri restarigo de historia justeco! Historio ne scias justecon,
samkiel ne scias gxin la tuta naturo. Cxu estas justa la gravita konstanto?
Cxu estas maljusta la drivo de kontinentoj? Ecx homoj ne estas justaj aux
maljustaj; ili povas esti karitataj aux senkompataj, malavaraj aux avaraj,
antauxvidaj aux blindigitaj, bonkoraj aux indiferentaj, sed justeco estas
sama ludo de cerbo, sxvebanta inter abstraktajxoj, kiel ideala gaso, kiel
kvadrata radiko el minus unu.


Kaj jen li prenis tiujn formulojn de la instruo, kiuj portis en si nek
preskribojn, per kiuj jam en antikvaj tempoj komencis en Romio cxiu
vica imperatoro, nek rozkoloran deliron pri bazita sur komuna posedo estonta
socia ordo, eltiris el ili longan, kiel solitero, cxeneron de komunigontaj
reloj, arganoj, plugiloj, kaldronoj, baskuloj kaj pistoj, kaj anstatauxigis
ilin per animo. Kvazaux homoj zorgas unu pri alia per baskuloj kaj pistoj!
Lokomotivo povas havi ecx mil jurajn posedantojn, cxu samtempe, cxu lauxvice,
sed reale posedas la lokomotivon aux masxinisto, aux tiu, kiu staras super la
masxinisto kun fusilo en la mano. Homoj zorgas unu pri alia per deziroj kaj
faroj, kaj, se suficxe granda parto da homoj konstante memoras, ke cxiu
perforto, cxiu profitcela trompo, cxiu malestimo riskigas la tutan homan
genton, malpliigante gxiajn sxancojn elvivi en tia maljusta, morta,
vakua, atoma, radia, bakteria Universo --- cxu ne estas tutegale, kiu
posedas la lokomotivon?


Jes, homoj kapablas al tio diversgrade, homoj estas diversaj. Sed estas ja
pli bone scii, kiu kion kostas, ol per rimedoj de sxtata perforto igi
cxiujn aspekti unuecaj altruistoj, sed esence --- nur sxajnigi kaj atendi
nur signalon, por ekataki unu alian... Jes, kelkaj homoj je tio dume
tute ne kapablas. Ili gxis nun foje pafas.


Por kio, ho dio, por kio ili gxis nun pafas?!


Mi ecx ne rimarkis, kiel mi sidigxis por fumi sur lignotabulan benketon
cxe perono. Tie nun estas muzeo. Kaj en la domo de Pribylovskij mem
jam dum preskaux jarcento estas centraj institucioj de la patriarkejo.


De cxi tie hieraux vespere eliris la sesa patriarko, ecx ne pensante,
ke li ne atingos sian logxejon.


Por kio ili pafas?


«Trovu ilin kaj mortigu».


Jam venis tempo.

    2




Mi prezentis min, montrinte legitimilon. Fulmorapide butonumante superan
butonon de uniforma jako, la dejxoranto haste ekstaris.


--- Oni vin atendas, sinjoro kolonelo. Nin jam vespere avertis la ministrejo.


--- Kiu enketas la aferon?


--- Majoro Usolcev. Cxambro naux.


Usolcev estis ankoraux relative juna, sed lia mallargxa, magra vizagxo kun
krocxigxemaj okuloj montris spertan kaj insisteman detektivon. Se tia ulo
trovos spuron --- jam ne eblos lin fusxigi.


--- Mi neniamaniere intencas damagxi viajn rajtojn, --- manpreminte, tuj diris
mi. --- Mi ne intencas ecx kontroli vin. Min simple interesas tiu cxi afero.
Estas kauxzoj opinii, ke gxi estas ligita kun la pereo de «Carido».


--- Jen kiel, --- silentinte kaj kolektinte pensojn, diris Usolcev. ---
Tiuokaze cxio estas klara. Nu, ne cxio, certe... Kia estas naturo de
tiu cxi ligo, cxu vi povas almenaux aludi?


--- Se tio plifaciligus sercxadon de la pafinto, mi tion farus. Sed dume mi
ne malhelpu al vi, pardonu. Cxio estas tre nedifinita.


--- Bone, sinjoro kolonelo, tiam ni lasu tion, --- li denove silentetis. ---
La pafintoj estis du. La vivo de la patriarko, kiel mi scias, estas ekster
dangxero, sed lia stato estas tre serioza, kaj li gxis nun estas senkonscia.
Kvin trafoj --- estas simple miraklo, ke estis neniu mortiga... Sidigxu cxi
tien. Jen cindrujo, se vi deziras. Cxu vi matenmangxis? Mi povas ordoni alporti
teon...


--- Kaj cxu vi mem matenmangxis? --- ridetis mi. Li konfuzite movis la
manplaton laux nekonvene por lia agxo maldensaj haroj.


--- Mi vespermangxis je la kvara matene, do tion tute eblas opinii matenmangxo.


--- Kaj mi mangxetis en la avio. Do, kia estas motivo?


--- Esence, la motivo mankas.


A ha, pensis mi.


--- Komence ni opiniis, ke tio estas ia stranga rabo, sed du horojn post la
afero la teko de la patriarko estis trovita sur strato, sub arbustoj de
Moskva bulvardo.


--- Cxu gxi estis malfermita?


--- Jes, sed, jugxante laux gxia aspekto, oni nenion prenis el gxi. Kvankam
oni fosis en gxi, kaj sur unu el la paperoj ni trovis spuron de etfingro.
La teko estis forjxetita, kvazaux dum kurado aux el auxto, parto de la
paperoj elfalis sur la teron.


--- Kio entute estas en la teko?


--- Nenio alloga por rabistoj. Parto de manuskripto, super kiu laboras la
patriarko. Personaj dosieroj de aspirantoj al liberigxanta posteno de
estro de laboratorio de etika memagordado cxe la patriarkejo --- la antauxan
labestron oni elektis deputito de Dumo. Almanako de skandinavaj sagaoj,
adaptitaj por infanoj, en traduko de Ule Vanganen --- la sekretario diris,
ke la patriarko acxetis la almanakon hieraux tage, kiel donaco por la nepo.
Financa raporto de sakristiano...


--- Eble, la rabistoj opiniis, ke tie estas io pli valora, kaj konvinkigxinte
pri sia eraro, forigis la krimpruvajxon.


--- Tio estas la sola, kio venas en la kapon. Sed kiu en normala mensostato
povus imagi, ke la patriarko portas en la teko briliantojn aux narkotajxojn?


--- Eble, la rabo estas nur maskigo de politika ago? --- demandis mi.
Usolcev kuntiris la sxultrojn kaj respondis:


--- Rare sentalenta maskigo.


--- Sed eble iu estis ne en normala mensostato?


La majoro silentis iom kun foresta aspekto.


--- Tiun replikon, sinjoro kolonelo, tian plursignifan kaj misteran, mi
opinias kauxzita de tiu informo, kiun vi, versxajne, disponas, sed mi --- ne.
Nenion al vi mi povas respondi.


--- Sinjoro majoro, vi komprenis min malgxuste! --- diris mi, kaj pensis:
kia ofendigxema li estas. --- Mi nur intencis informigxi, cxu ne okazis en la
urbo lastatempe iaj aliaj, malpli gravaj incidentoj, ligitaj kun neklarigebla
vandalismo, neprovokita agreso kaj tiel plu. Eble, simple agis maniulo!


Usolcev dum kelkaj sekundoj esploreme rigardis al mia vizagxo, kaj poste
subite largxe ekridetis, kvazaux petante pardonon pro la eksplodo. Kaj mi
konfuzite pensis, ke, savu min dio, li povis taksi miajn vortojn pri
neprovokita agreso kiel aludon al sia propra konduto. Mi tute ne deziris
lin ofendi. Li placxis al mi.


--- En mian kapon tio ne venis, --- konfesis li, --- sed, versxajne, tial,
ke mi precize scias, ke tiaj incidentoj en la urbo ne okazis. Kio koncernas
maniulon, do... unue, en nia okazo ili estas du, kio estas rarega okazo ---
ke du maniuloj agas kune. Due, la afero estis ne impulsa, sed preparita. De
la patriarkejo gxis la hejmo de la patriarko estas malpli ol duonhoro da
pasxado, kaj dum bona vetero la patriarko, nature, ne uzis auxton. La atenco
estis farita en la plej oportuna por tio loko, en gxardeneto, limanta
logxejan kvartalon, kie trovigxas la hejmo de la patriarko --- tie estas malpli
hele kaj estas malpli da homoj, ol ie ajn sur la itinero de la patriarkejo
gxis la hejmo; kaj la maniuloj evidente jam observis, kiel iradas la patriarko
kaj kien. Ankaux lokigxis ili ne en hazarda maniero, kaj tio signifas, ke ili
evidente estas profesiuloj, almenaux --- unu el ili.


Kun tiuj vortoj Usolcev ekstaris; alveninte la tablon, li prenis unu el paperoj
kaj alportis al mi. Tio estis rekonstruita laux depozicioj de nemultaj
atestantoj skemo --- kiu kiel staris, kiu kiel movigxis; per rugxaj streketoj
estis markitaj linioj de pafoj --- da ili estis ok; per rugxaj krucetoj
estis markitaj lokoj, kie estis la patriarko en momentoj de trafoj, da ili