kaldrono. Nur ne zumis... Mi devis meti sur min cxiujn zorgojn pri tio, kion
gxi sendas al Houston... --- Haushoffer, rememorinte, ankaux cxi-foje
ekridis; sed liaj konveksaj maljunulaj okuloj ploris.


--- Cxu Teron eblas vidi grandskale?


--- Certe. Nur filtrilon sxangxu. La periskopoj estas moveblaj... sed poste,
poste! --- senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon.
--- Vi ankoraux sukcesos satvidi. Auxskultu, Trubeckoj, ja mi baldaux
mortos. Cxu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros ---
fordonu al Rusio, aux donacu al UNo, aux vi mem ludu cxi tie, kiel mi
ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas... --- mediteme aldonis li.


Mi ne respondis. Li movetis hauxton de la frunto, sulkigante kaj
malsulkigante gxin; la brovoj tirigxis, kiel sur gumfadenoj. Versxajne li
jam iomete ebriigxis.


--- Ili ecx kreivan menson havas tute alian, --- plendis li. --- Ekzemple,
gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni --- post la laboroj de
Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn ecx ne venis ideo fosi en tiu
direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze cxiuj landoj dum flugoj
devas uzi komunan reton, gxi estas unu por cxiuj. Ecx dum konfliktoj en
nenies kapo venus penso malutili al gxi --- cxar li mem suferos gxuste en
sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn mugxantajn
flugilhavajn sxtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas
amason da brulajxo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj
homoj, trabrulas per cxiu flugo je-en tiajn, --- li dismovis la manojn kaj
preskaux faligis la botelon, --- mortajn koridorojn en oksigena parto de
la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, ecx mil kilometrojn dum
horo, --- sed cxiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!


Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis
mem.


--- Mi povas multe trinki, --- sciigis li kaj apogigxis per libera mano sur
la regpanelon, rekte sur iajn muze-aspektajn ciferplatojn --- precize, kiel
horlogxoj de epoko de Ludoviko XIV. --- Ne maltrankvilu pri mi.


Ni silentis iom. Per la okulrando mi rigardis en la periskopon. La guto
flamis. Haushoffer iomete turnis la kapon kaj longe rigardis per haltintaj
okuloj al brile-nigra, nitita muro de la kaldrono. Mi ne komprenis lian
rigardon.


Sxajne, por ioma tempo li forgesis pri mi.


--- Kaj viaj krimoj... Mi timas, Trubeckoj, ke cxi tie nenion eblas fari,
--- mallauxte diris li subite, plu rigardante al la kaldrono. La duone
malplenigxinta botelo oblikve pendis en lia senforte mallevita mano. --- Nur
forbruligi tiun cimujon al la diablo, je-en gxi, la rado de ventolado, kial
mi gxin ankoraux ne turnis...


Mi silentis. Mi ne volis interrompi fluon de liaj pensoj, kiom ajn gxi estu
senorda. Li sciis respondojn al cxiuj miaj demandoj, sed mi ne sciis, kiajn
demandojn fari.


--- Homo estas nur parto de kristala strukturo. Relative negranda kaj plej
dinamika. Kiam tia kristaleto komencas speciale forte vibri, preskaux certe
gxi vokos resonancan vibradon en izomorfa al gxi kristalo. Stupak tion
teorie antauxdiris, gxuste pri tio li kalkulis. En ekstreme stresa stato ---
cxefe temas pri stresa pereo --- se por la vibranta kristaleto trovigxas
analogo, proksima laux vico da bazaj psihxaj parametroj, la kristaleto,
iniciatinta la vibradon, transjxetas cxiujn siajn trajtojn al tiu, kun kiu gxi
resonancas. Cxar la ensxprucigo de la drogo de Raschke provizis la homojn en
la kaldrono per preskaux konstanta estado sur limo de streso, la transjxeto
de individuoj devus iri preskaux eksklude de ili al ni. Genia plano.


Li subite rememoris pri la botelo. Takte, sed tre netrudeme etendis gxin al
mi. Mi negative turnis la kapon. Kaj li tuj faris grandan gluton.


--- Principa skemo estas tia! --- deklaris li kaj iomete sxanceligxis. ---
En la kovilo estas kreskigata homaro, trovigxanta, rezulte de totala
psihxohxemia prilaboro, en stato de seninterrompa lukto de cxiu kontraux cxiu
kaj cxiuj kontraux cxiuj. Kun ajna preteksto, sur ajna nivelo! Neniaj, ecx
la plej konvinkaj, alvokoj al paco kaj kunlaboro, kiujn eldiras kelkaj
neinflueblaj de la prilaboro personoj --- cxiam ekzistas frakcio de homoj,
ne influeblaj de iu drogo --- restas vanaj, cxar la medikamenta influo
paralizis certajn centrojn en cerboj de la plimulto. La plej sukcesaj el
tiuj alvokoj, male, estas tuj uzataj por provokado de novaj konfliktoj.
Ekzemple: ni vivu pace. Konsentite! Cxiujn, kiuj malhelpas al ni vivi pace
--- al pendumilo! Cxu vi, kiel mi vidas, ne volas vivi pace? Kaj vi? Al
pendumilo! --- li eksilentis, malfacile spirante. Sur lia frunto aperis gutoj
de sxvito. Li evidente malkutimigxis multe paroli. Kaj --- evidente volis.


--- En tiaj kondicxoj stresa vibrado de pereantaj kristaloj cxiam
plioftigxas, kaj, sekve, plioftigxas transjxeto de kripligitaj individuecoj
al ni, cxi tien. Kaj cxi tie ili, nature, dauxras sian lukton, cxar ilia
konscio jam estas formita. Lukton kontraux jam tute nekompreneble kiu.
Almenaux kontraux iu, kiu similas tiean malamikon, --- li haste glutis. ---
Tamen, eblas kontrauxa efekto. Stupak pri gxi ne konjektis. Mi trovis gxin
nur antauxnelonge, legante iliajn artikolojn... Post ekzemplo de tiea
usonano Moudy igxis mode pridemandi homojn, travivintan klinikan morton, pri
iliaj sentoj. Kaj, imagu, multaj rememoris staton de resonanco kun sia
cxi-tiea psihxogxemelo. La plej ridinda... --- li ekridis kaj tuj glutis,
--- la plej ridinda estas tio, ke ili pensas, ke renkontas dion! Ili nomas
gxin «lumporta estajxo», «radia densajxo de
bonkoreco», kaj tiel plu. Ni tiom diferencas de ili, imagu! Ili ecx
imagi ne povas, ke ili por iaj momentoj nur kunigxas kun si mem, renkontas
sin mem, nur normalajn, ne venenitajn! Jen vi --- ordinara... rusa oficiro,
--- patose prononcis li, kun evidenta ironio imitante min, --- kun viaj
zorgoj, klopodoj kaj malsanoj. Sed se via tiea gxemelo, mortante, resonancus
kun vi, kaj kuracistoj sukcesus revenigi lin al vivo, li estus certa, ke cxi
tie li intervidigxis preskaux kun Kristo mem!
En pala krono el rozoj... --- kun
terura sarkasmo aldonis li en la terura rusa, kaj mi denove, jam pluran
fojon, ne komprenis, al kio li aludas. --- Oni diras, post tiaj renkontigxoj
homoj tie igxas pli bonkoraj... elportas ion el cxi tie, --- li suspiris.
--- Entute cxio evidentigxis multe pli komplika, ol opiniis la
patroj-fondintoj. Kaj laux viaj vortoj, Trubeckoj, laux via statistiko,
povas okazi neplena subpremo, kaj nekunigxo, kaj, cxefe, elpremado fare de
normala kristalo de valorsistemo de la nenormala en la subkonscion... Cxi
tie mi malmulton povas diri. Gxis hodiauxa vespero mi estis certa, ke mi
estas la sola, kiu eliris el tie.


Li malgaje kaj iel konfuzite ridetis.


--- Mi estis ekzekutita en la kvardek-kvara, --- konfesis li. Tiel
singxenema knabino povus konfesi pri sia amo. Mi ne interrompis. Li pauxzis.
--- Himmler decidis, ke la patro estas tro sendependa, tro influas al
Hitler... La patron li ne kuragxis atenci, sed oni prenis min, por bridi la
patron, se aperos neceso... Kaj poste la masxino ekfunkciis per si mem. La
patro ecx ne sciis, li eksciis nur en la kvardek-sesa! Kaj mortigis sin...
Sed cxi tie li ne aperis. Versxajne, ne trovigxis analogo. Amuze, ja li
estis ankaux cxi tie, li mem ankoraux estis en Alvico, naskita en la
mil-okcent-sesdek-nauxa Karlo Haushoffer, cxi tie li mortis je tri jaroj
poste, ol tie --- sed ne estis analogo por si mem. Kaj ecx la morton de sia
malgranda kristalo li ne sentis. Eble, mortigante sin, la patro estis tro
trankvila. Li cxion jam delonge travivis.


Mi silentis.


--- Ili ne dividis la stablon, Trubeckoj! --- elkriis li, kaj desxirinte la
manon de la regpanelo, kaptis min cxe la sxultro. --- Tiel cxiam okazas al
banditoj! Iajn ajn belajn vortojn ili diru! Tio estas kriterio! --- li,
hastante, glutis el la botelo. --- Kiam du homoj luktas por altaj celoj, kaj
tiuj celoj estas diversaj... se la celoj vere estas direktitaj al bono, tiuj
homoj cxiam trovos kompromison. Strebo ne malutili ilin devigos! Sed se ili
komencas bucxi unu la alian, cxar cxiu gxuste sian celon opinias la sole
alta --- do, ilia celo estas mensogo, trompo de homoj, kaj vera celo estas,
kiel de trogloditoj: depreni fremdan mangxajxon kaj sxtopi per gxi sian
ventron, --- li pauxzis por restarigi spiron. --- Rascke decidis, ke li
ricevis idealan eksperimentan standon. Li ecx ne komprenis, ke tiuj polveroj
malsupre estas homoj, ke ili revas kaj suferas same kiel ni. Li volis provi
sur tuta planedo jen unu drogon, jen alian... Stupak decidis, ke li ricevis
bienon por kreskigo de neflekseblaj revoluciuloj, ecx je grosxo ne taksantaj
kaj vivojn de malamikoj, kaj vivojn de amikoj. Li estis certa, ke pereante
tie sur barikadoj, ili venos cxi tien kaj tiam arangxos inferon por
ekspluatantoj. Nu, kaj la avo... Li decidis, ke la sorto donacis al li
sxancon igxi regxo de la mondo. Necesas nur arangxi masakron. Necesas nur,
ke kiel eble plej multe da homoj tie, --- li montris al la kaldrono, kaj,
perdinte balancon, denove kaptis mian sxultron; ni ambaux iomete
sxanceligxis, --- mortu kun krio «Vivu Haushoffer!»
Tiam ili rekonsciigxos cxi tie kun la sama krio. Estas tre simple, havante
kontakton kun gxemelo cxe jen tiu regpanelo! Jam en la dekkvara jaro la juna
generalo, ricevinta iam malgrandan kesteton donace de la patro, famigxis per
siaj militaj kaj politikaj antauxdiroj. Germanio malvenkis. Sed Haushoffer
jam famigxis kiel granda mago. Li trovis kaj trejnis Hitler-on. Li elpensis
por li svastikon, cetere... Ha, vi ja ne scias, kio estas svastiko...


--- Budhisma simbolo, --- singarde diris mi. --- Kiom mi scias, ecx
budhismaj monahxejoj sur mapoj estas signataj per svastiko.


--- Jes, --- mediteme diris Haushoffer. --- La patro trompis ilin per
Tibeto, Sxambalo... Ja ne povis li diri, de kie li reale ricevas informon!
Tio sxajnis ecx pli oportuna --- gxis certa tempo riskigi en politika ludo
peonon Adolfon, dum li mem tenas cxiujn fadenojn. Sed denove cxio
malsukcesis. La informo estis, sed la reala potenco elglitis...


Li finfine desxirigxis de mia sxultro kaj, necerte turnigxinte sur
kalkanumoj, turnis sin al la kaldrono kaj denove apogigxis sur la regpanelon.
Li ebriigxis. Sed mi jam sciis la cxefan: li ne deliris.


--- Kaj ja ne nur la informo, --- balbutis li, kaj tiam mi kun teruro kaj
kompato komprenis, ke li gxis nun suferas pro la malsukceso de la patro, kaj
sekve, ankaux de si; kaj se li havus fortojn, se li scius, kiel --- li
rekomencus cxion. --- Ankaux rimedoj de influo ekzistis... nu, almenaux
la sondiloj, per kiuj oni observas eventojn tie. Dum lasta tempo ili komencis
ilin rimarki, tamen... ili atribuas ilin, --- li malgaje subridis, --- al
aliplanedanoj. Ni-fo! --- nekompreneble elkriis li kun plena triumfo. ---
Kaj cxu vi scias, kial? --- li malfelicxe ekskuis la kapon. --- Malsukcesis
ili --- kial? Tial, ke la drogo de Raschke efikis tro bone. Vi ecx ne povas
imagi, ruso, kiaj nun ili tie estas bastardoj, kiel maldigne kaj fie tiras
cxion nur al si, al si, al si... Ecx Hitler ne sukcesis vere unuigi ilin,
ecx Stalin, cxiuj nur sercxis, kie akapari por si... ha, vi ecx ne scias,
kio estas Stalin, --- li per jam nefirma mano sxovis en la busxon la gorgxeton
de la botelo, sed iomete mistrafis, kaj strieto de konjako ekfluis laux lia
mentono. --- Rusa oficiro! --- patose kriis li kaj ekridegis. Kaj poste,
jxetinte la balancigxantan kapon malantauxen, denove glutis, cxi-foje pli
sukcese. Visxis la lipojn per maniko de jxerzo.


--- Kaj tial mi nun nur petolas, --- diris li, subridinte kaj palpebruminte
al mi kun ebria ruzeco. Li almetis unu manplaton al la busxo kiel duonon de
sontubo, same kiel mi antauxnelonge cxe la enirejo, kaj balbutis per tomba
vocxo: --- Ne movigxu. Ne timu. Kun vi parolas reprezentanto de galaksia
humanoida centro...


La mallevis la manon. Denove konfuzite kaj kulpe rigardis al mi tra
floko de maldensaj grizaj haroj, pendigxinta sub la nazon.


--- Kaj foje... --- kaj subite kun malamego li piedbatis la amason da
malplenaj boteloj, kaj gxi disruligxis kun surdiga vitra sonoro, --- foje mi
tiom ebriigxacxas cxe la regpanelo... Poste ecx ne povas rememori, kion
faris. Nur el gazetaj sensacioj foje sukcesas elkalkuli. Ber-r-rmuda
triangulo! --- nekompreneble diris li, kvazaux sakris. Kaj eksilentis.


Nun li eksilentis por longe. Mi rigardis al lia moligxinta vizagxo kun larmaj
okuloj, kaj mi kompatis lin, kaj devus foririgi lin dormi. Sed li staris
gxibetigxinte kaj foje iomete sxanceligxante.


--- Ruso. Prenu gxin. Eble, vi ion elpensos. Kaj min tiu kovilo de flamaj
luktantoj por netusxebleco de di-donita potenco, por liberigo de laborista
klaso, por afero de Lenin-Stalin, por pureco de arja raso, por sindetermino
de malgrandaj, sed fieraj popoloj, por demokratio, por usona revo... jam
nauxzas.


En mian kapon, elaste serpentumante, enrampis glacimalvarma penso, pro kiu
mia spiro haltis kaj mi denove ekdeziris eksidi.


--- Auxskultu, Alberto, --- mi penis paroli trankvile kaj tre klare, --- sed
cxu ekzistas garantio, ke ni ne estas en kaldrono?


Li ne movigxis.


--- Vi nomis ilin purgatorio, kaj nin --- paradizo. Sed ie do devas esti
ankaux infero. Aux infero estas ili, kaj purgatorio --- ni, sed tiam...
estas io ankoraux pli alte? Kaj entute, kial nur tri sxtupoj?


Li ne movigxis. Mi jam komencis pensi, ke li ne auxdas, ke li ekdormis,
starante. Sed li subite abrupte, preskaux falinte sur la dorson, levis la
gorgxeton, sxovis en la busxon, kaj, lauxte glutante, fintrinkis la konjakon
--- kaj poste, largxe levinte la manon, kun tuta forto jxetis la botelon al
la kaldrono. Kun sonoro, surdiga en fermita silento de la subtera halo, la
botelo eksplodis, kaj vitropecoj, malmole frapante kontraux baroj, disflugis
en diversajn flankojn.


--- Ekzistas abismoj, --- rauxke diris Haushoffer, kun teruro fiksrigardante
min per sangozaj okuloj, --- en kiujn estas pli bone ne rigardi. Cxu vi
komprenis, ruso? Se vi ne volas frenezigxi.

    3




La enketo estis finita.


Mi ne trovis ilin kaj ne murdis. Kaj mi ne sciis, kiel preventi novajn
krimojn de elirantoj el la infero. Sed decidi sorton de la kaldrono devis ne
mi. Mi devis urgxe reveni kaj alarmi...


Sed mi ne revenis.


Mi havis dek tagojn.


Sub gvido de Alberto mi sidis cxe la periskopoj, cxe translaciilo de
sondiloj, lernante nekomplikan sistemon de regado, kaj rigardis, rigardis en
tiun abismon. Mi devis almenaux iomete koni gxin --- por havi propran
opinion en estontaj disputoj. Gxi signifos nemulte --- ne pli, ol ajna alia.
Sed gxi devas esti.


Mi eksentis nauxzon dum la tria tago.


Sed mi ne povis min desxiri. Mi timas, ke tieaj logxantoj notis dum tiuj
tagoj abruptan kreskon de aktiveco de aliplanedanoj.


Mi hontas konfesi: mi, ne sciante mem, por kio, sercxis min.




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



Notoj pri la cxapitro





«voston» ---


T. e. kasxobservadon (en slango de specialaj servoj).



Kaj mia marmoto kun mi ---


Citajxo el fama kanzono de van Beethoven kun vortoj de von Goethe.



Tkacxov ---


Petro Nikiticx Tkacxov (1844--1885), rusa revoluciulo, publicisto.



balanci pendolon ---


Termino el slango de specialaj servoj, signifanta rapidajn balancajn
movojn de la korpo por eviti trafan pafon de kontrauxulo.



Bela Kun ---


Bela Kun (1886--1938), hungara komunisto, partoprenis rusian
civitanan militon.



En pala krono el rozoj ---


Citajxo el poemo de granda rusa poeto Aleksandro Blok (1880--1921)
«Dek du» (1918):
«En pala krono el rozoj antaux ili iras Jesuo Kristo».
(Ili estas dek du revoluciaj rugxgvardianoj).





[ Antauxa cxapitro ]



    * Epilogo *



    1




Avo Bazilo, en cxiama sia flikita vesto kun sola butono sur vata, ia
gulag-aspekta pantalono, kiel cxiam, sidis sur benketo antaux la lernejo,
fumis memfaritan cigaredon kaj auxskultis pepantan transistoran ricevilon.


--- Nu, fino, fek'! --- kun infaneca gxojo salutis li min. --- Fino venis al
Kauxkazo!


--- Kio okazis? --- demandis mi, rigardinte al la horlogxo. Gxis komenco de
la leciono restis ankoraux iomete pli ol kvaronhoro; mi eksidis apud la avo,
prenis el la posxo sxparitan antauxhieraux, cxifitan kaj dissxutantan
tabakajn pecetojn cigaredon, kaj la avo gasteme permesis al mi bruligi gxin
de la sia, por mi ne malsxparu alumeton. Bona animo.


--- Do, kio ja, fik', --- klarigis li, kiam mi ekfumis. --- Irako, sxajne,
al Azerbajgxano kiel humanitaran helpon vendis atoman bombon. La armenacxoj,
klara afero, ekkriis. La diasporo kolektis monon kaj de
Kravcxuk acxetis
submarinon kun raketoj. Per helikopteroj transportis gxin, fek', al Vorotano.
Navigi tie gxi ne povas, malprofunde, sed kusxas meze de la rivereto kaj
lukojn movas, jen tuj, fek', pafos.
Sxevardnadze
diris, ke cxio cxi, merde, estas intrigoj de Rusio...


Mi penis enspiri la fumon pli profunde, sed tabako sxutigxis en la busxon el
tuj malsekigxinta kaj disfalinta malforta papera cigaredpinto. Mi devis
kelkajn fojojn kracxi.


--- Per la fingro korektu, --- konsilis la avo, interesite observanta miajn
agojn. El la ricevilo sxutigxis obtuza rapidparolado: «Saraevo...
Bosnio... vica sanga akcio de kolumbia mafio... "rugxaj kmeroj" rompis
interpacigxon... novaj pereintoj en Somalio... Angolo... kunpusxigxo sur
limdifina linio inter Cxehxio kaj Slovakio, estas pereintoj... nepacigebla
opozicio... vica eksplodo de rasaj popolekscitoj en Florido... batado de
turkaj elmigrintoj en Munhxeno... eksplodita auxtobuso kun israelaj
civitanoj... eksplodita ankoraux unu supermerkato en Londono...»


Novajxoj.


Alvenis Dimcxjo, sxoforo de lasta en Virico
sxargxauxto.


--- Saluton, inteligencio! --- diris li.


--- Saluton! --- hxore respondis mi kaj la avo.


--- Kaj mi hieraux aliplanedan flugteleron vidis, --- sciigis Dimcxjo,
diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. --- Jen tiel super
Oredejxo gxi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.


--- Ne mensogu, fikulo, --- severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li ecx
etendis la kolon. --- Jen, putino, denove flugas.


Ni turnigxis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraux
vento, glitis malgranda bela blanka disko. Ecx ne disko, sed io simila al
duflanke konveksa lenso. Laux rando de supera konveksajxo, proksime unu al
alia, iris vico de malhelaj rondoj --- cxu vidlukoj, cxu simple ornamajxo.


--- Ehx! --- domagxe diris Dimcxjo. --- Se mi povus gxin per
«Stinger» fiki!


--- Do, pro kia kaco vi gapas, fek'?


Dimcxjo cxagrenite grimacis.


--- Antaux du tagoj mi la mian en Tosno intersxangxis al du boteloj da
«Agdamo». Drinki deziregis ---
ne povis rezisti!


--- Nu, cxu trinkis? --- kun vigla intereso demandis avo Bazilo.


--- Unu eltrinkis, sed en la alia, fik', trovigxis akvo! Mi tiun
komerciston se renkontos --- la testikojn desxiros!


--- Ne renkontos vi lin, --- grumblis la maljunulo. --- Ili dufoje sur sama
loko ne komercas.


La flugtelero foriris malantaux arbareton.


La radiricevilo informis: «...pridiskuto de tagordo de la kongreso.
Laux vico da demandoj evidentigxis seriozaj malkonsentoj, kaj la deputitoj
disiris por tagmangxo, ne veninte al unueca opinio...»


Eksonis sonorilo kaj mi, dejxetinte la cigaredstumpon, ekstaris.


--- Semu racian, bonkoran fervore,
--- tuj diris Dimcxjo, --- semu, vin
dankos la blatoj elkore
... Sukceson, Aleksandro Petrovicx.


--- Kaj al vi ses futojn sub antauxaj radoj, --- respondis mi per afablajxo
al afablajxo.


En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en
anguloj --- sed pli agxaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute
ankoraux iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Pusxkinon, en
Tosnon, ecx en Lubanjon al bazaroj. Aliaj --- jam tute spertaj --- faras
noktajn rajdojn laux fremdaj teritorioj en Pulkovo, por sxteli ion el
stokejoj aux el deponejoj, aux kapti panan sxargxauxton, finfine. Triaj
honeste perlaboras sian panon sur Oredejxa limo. Mankas tempo por lernado...


El necesejo auxdigxis sovagxa tintado de gitaro kaj hxora kantado --- la
knaboj provludis, preparigxis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete
stumblis sur sxtupo, fiksauxskultante. A ha, mi konas tiun kanton, gxi estas
amatora. Nomigxas
«Smolnyj». Gxi ne tute
aktualas, certe --- sed kion eblas postuli de la knaboj, se ecx la granda
literaturo ne movigxis plu ol insultado de komunistacxoj? La knaboj honeste,
malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaux speciale ne trafante ecx
unu noton, kantacxis laux motivo de «Cxe via peronet'» de
Malinin:


Cxe via palacet'

Mi pensis pri marksismo,

Cxe via palacet'

Mi rememoris gxin,

Cxe via palacet'

La rev' pri komunismo

Reekflamigxis, sed

Vi forfikigis gxin!


Mi ekiris plu. Necesas ankoraux provludi kaj provludi.


Hodiaux mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj
kaj du knaboj.


Manjo Mjakisxeva, belulino, nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj sxi
paradis en tute kapturniga kompleto --- bonega importa pantalono, jaketo,
cxiam butonumita tiel, ke gxi tegis sxian korpon; cxiuj sciis, ke sxi ne
malsxparis ecx kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo,
modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, sxi gxin trovis
en auxgusto sur plagxo --- iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj
turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika
soleco, komprenu, en matenigxa nebulo... Manjo komencis almezuri la
pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indignigxi,
ofendigxinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kusxintan sub la
jaketo, sxi intersxangxis en Pavlovsko kontraux paro da higienaj tamponoj,
kaj la vestajxojn prenis por si.


Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antauxnelonge,
kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro sxi elesploradis cxe najbaroj,
kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke ecx tridek kvin. Nur
informigxinte cxe la tria --- pli gxuste, cxe la kvara, cxar la tria mem
ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin
respondecon suflori --- sxi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la
kajeron la rezulton. Sed tri abortojn sxi eltenis, sxajne, sen ajna malutilo
por la sano. Tre fidinda kamarado.


Stella Jesxko --- mi nenion povas diri pri sxi, simple nenion. Mi ne auxdis
de sxi ecx unu vorton. Laux mi, sxi estas kretenino, infano de alkohola
koncipo. El unu klaso al alia sxin oni transigas, indikante en atestoj
egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus
indiki duojn; kien sxi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaux kun
trioj? Cxu ne estas tutegale?


Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili --- mi jam ne memoras,
kiu --- en antauxa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».


Mi estis malfermonta la busxon, sed Vencxjo Gusev, komforte duonkusxanta cxe
unua tablo el maldekstra vico --- la brakoj apogigxis per kubutoj al la
malantauxa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en
trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de
potenca brusto --- pigre antauxis min.


--- Ni, Aleksandro Petrovicx, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi
viajn lecionojn.


Mi silentis iom. Poste sidigxis cxe mian instruistan tablon kaj diris:


--- Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj
enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.


--- Kia vi estas placxulo, --- diris Tanjo. --- Permesu al mi vin kisi!


--- Iomete pli poste, --- respondis mi. --- Unue ni faru niajn aferojn.


Jugxante laux cxio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Sxajne,
ili preparigxis al serioza batalo.


Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaux en klasa libro. Tanjo, honesta
knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, klinigxis, amike alpremigxis per
la busteto al mia sxultro, kaj sxmace kisis mian vangon.


--- Nur la lipsxminkon visxu poste, --- diris sxi, revenante al sia loko.


--- Dume gxi restu, --- respondis mi. --- Al mi tiel pli placxas.


Ili komencis nehaste kolekti siajn ajxojn. Kocxjo Gusev jxetis sur la
sxultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».


--- Atendu minuton, geknaboj, --- diris mi. --- Nun, kiam cxiuj formalajxoj
estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple
volas demandi: kial?


--- Ahx, ja por kio al ni... --- komencis Kocxjo, sed Vencxjo interrompis la
fraton.


--- Atendu, Kocxjo, cxu vi estas pugo aux viro, --- diris li. --- Ja la
instruisto homan konversacion proponas.


Li residigxis. Tiam eksidis ankaux ceteraj.


--- Iu el granduloj, kiu gxuste, vi devas pli bone scii, diris: historio
instruas nur pri tio, ke gxi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun
aserton vera. Aparte por tiu cxi feka lando, en kiu instruistoj de historio
kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron
eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn
cerbojn per sensencajxo.


--- Penson nebuligadis! --- konfirmis Kocxjo.


--- Cxu la solan? --- demandis mi.


Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.


Mi cxirkauxrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis.
Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj
kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi
per ajna prezo, ja tio okazis ankaux antauxe, kaj cxiam finigxis same ---
gxuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia
sintrotakso «Mi ja estas pli sagxa, ol tiuj, kiuj estis antauxe»,
malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum
lastaj kvin--sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele
ili adaptigxis al gxi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi
povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn
dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia
estas socio, des malpli da variantoj de evoluo gxi havas kaj des malpliajn,
sekve, gxi havas sxancojn elvivi --- sed la geknaboj malbone memoras, kiom
estas duoble du. Kaj mi demandis nur:


--- Kion vi deziras lerni?


--- Manbatalon, --- tuj komencis kalkuli per fingroj Vencxjo. --- Tion ni
faras, sed necesas pli. Jen, antauxnelonge ni unu
afganiulon dungis, li nin
dresas...


Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» ---
«dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?


--- Pafadon, --- fleksis duan fingron Vencxjo, --- tion ni ankaux penas, sed
katastrofe mankas municio.


--- Eksplodan metion necesas studi, --- vocxis Kocxjo.


--- Midzadon bone ellerni, --- zorgeme diris Kokovceva. Kocxjo subridis kaj
degne diris:


--- Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.


Sxi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.


--- Algebro necesas, bedauxrinde, --- diris Mjakisxeva, --- alie en vendejoj
ajna kanajlo trompos --- vi ne sukcesos ecx furzi.


--- Jes, eble, --- penseme konsentis Vencxjo.


--- Kaj cxu vi opinias, ke tio suficxas por vivo? --- demandis mi.


--- Por vivo gxuste tio necesas.


--- Tio suficxas por morto, Vencxjo, --- diris mi. --- Nur por morto. Unue,
eble, ne via. Poste, tutegale, cxu pli, cxu malpli frue, --- por via. Tio
suficxas nur por mallongtempa elvivado.


--- Scienca komunismo estas cxio cxi, Aleksandro Petrovicx, --- respondis
Vencxjo. --- En la realo cxio estas simpla. Kiu elvivas --- tiu vivas. Alian
manieron vivi ankoraux neniu elpensis.


Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo desxovante segxojn, levigxis cxiuj. Kiel vera
gvidanto, li tralasis cxiujn ceterajn antauxen, kaj kiam la cxambro, iel
adaptita por klaso, malplenigxis, li denove rigardis al mi kaj kuragxige
ridetis.


--- Ne cxagrenigxu, Aleksandro Petrovicx, --- diris li. --- Ni persone vin
ecx estimas. Sed via fako nin nauxzas. Antauxe almenaux unufoje dum
gxenerala sekretario sxangxigxis programo, sed nun --- entute cxiu la sian
propagandas. Kaj ja al cxiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas,
cxar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum
Micxjo kiel oni Stalin-on damnis. Diris
al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin
homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR ---
do, batis oni lin per
«demokratigilo»
al la kolo mallerte --- li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian,
rugxan, levu pli alte, ili vidu... Kiu vidu, por kio --- diablo lin scias.
Eble, al Dio sur cxieloj li rakontos, sed ecx tio --- apenaux.


Li ankoraux iomete staris apud la pordo --- mirinde, sed li min kompatis!
Bonega tamen knabo kreskas.


--- Gxis revido, --- diris li.


--- Gxis revido, Vencxjo, --- kun simpatio diris mi. --- Se en estonta
duonsemestro vi sxangxos vian opinion --- mi, kiel juna pioniro, cxiam pretas.


--- Kion vi diras, Aleksandro Petrovicx! Vintre cxi tie tiaj aferoj
komencigxos! --- kaj li eliris.


Tio, jugxante laux cxio, estis vero. Metinte la manojn malantaux la dorson,
mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra
nudaj brancxoj de betuloj el la dua etagxo klare videblis plumba strio de
Oredejxo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri
konataj laux kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj
virinoj en la kvardek unua jaro. Fosajxoj,
kontrauxtankaj bariloj, pafaj punktoj...


Dum la somero feraj kohortoj de
sovhxozo «Lensoveta»,
fortigitaj per du dekoj da cxecxenaj profesiaj murdistoj, kiujn la direktoro
de la sovhxozo dungis en tiel nomata Sankt-Peterburgo, promesinte fordoni al
regataj de Cxecxenio brokantistoj tutan rikolton de sovhxoza brasiko, premis
kaj premis niajn gvardianojn, gxis tiuj ne deiris al la rivero.
Granda estas Rusio, sed mankas loko por
malofensivo
--- jen gxi, la vilagxo, la hejmoj malantaux la dorsoj. Sed
estis klare, ke, tuj kiam Oredejxo kovrigxos per glacio, lensovetanoj penos
konkeri la riverlimon.


Unue dolcxe kantanta Gorbacxov dum unua
Karabahxa pusxo anstataux peni
defendi tiujn, kiuj, sendepende de politika orientigxo, bezonis defendon,
komencis ludon, kalkulante, ke tiu osto en gorgxo de du landoj devigos ilin
eterne turni sin al Moskvo, kiel al arbitraciulo --- kaj per tio demonstris,
ke la centro, komencinte perdi sencon kun forigo de milita timigilo,
definitive degeneris, kaj «kiu kuragxos, tiu cxion mangxos».
Poste igxis klare, ke la sxtato ecx en plej eta grado ne respondecas pri
siaj impostopagantoj, kaj sekve --- politike ne ekzistas, zorgante nur pri
si, kiel ajna strata spekulisto, kaj lasante ceterajn savi sin, kiel ili
povas; tio nomigxis longe atendita disponigo de ekonomia memstareco. Poste,
dum Bocxjo, elpremante Micxjon,
petegis cxiujn
preni tiom da suvereneco,
kiom ili povos
,
fine krevis la ekonomio, kaj evidentigxis, ke ricevi ion
necesan eblas nur sxangxinte tion kontraux io, necesa al aliaj; kaj
por tia natura intersxangxado minimume necesas ion posedi. Kaj la plej
mallonga vojo al plena posedo de tio, kio estas cxe viaj manoj, jam estis
montrita --- sindetermino gxis plena apartigxo. Kaj kiam cxiuj samtempe
akaparis, kion sukcesis, kun infanece sadista malica gxojo penante ankoraux
pli dolorigi najbarojn kaj demonstri al ili sian neceson: Jen, provu vivi
sen niaj terpomoj! kaj jen, veturu sen benzino! kacon en vian busxon,
anstataux nia ligno, se vi malbone kondutos! Sebastopolon konstruis ukrainaj
kozakoj, kaj fino! --- sur cxiuj niveloj komencigxis, disvolvigxante de tago
al tago cxiam pli furioze, senfina, pure imperiisma redivido de la mondo.


Historio...


Tremetante kaj ecx frapante per la dentoj pro humida trapenetranta vento, mi
ekiris hejmen. Evidente estis falonta negxo. Ja gxi jam falis kelkajn
fojojn, kaj denove degelis. Koto, koto, koto...


Kaj hejme mi ne povis trovi varmon. Nur eble gxistrinki sxparitajn
antauxhieraux cent kvindek gramojn da surogata spekulista vodko.


Malrapide pasxante tien-reen laux la cxambreto kaj rigardante al sxvelintaj,
defalintaj en anguloj tapetoj, mi sucxetis gxin el glaso. La likvajxo estis
dolcxeta kaj nauxza. Kaj tute ne varmigis.


Tro malplene estis hejme. La filo, unuajara soldato, en antauxa auxtuno
pereis en Uglicxo, kiam partio «Carido Dimitro» deklaris
cxefurbigon de la urbo kaj provis arangxi pucxon; eksa instrukciisto de
Jaroslavla urba komitato de komunisma partio Roberto Necxiporenko, nun
prezidento de Jaroslavla regiono, rilatanta treege negative al cxiuj
elmontroj de naciismo kaj separatismo sur sia teritorio, decideme dronigis
la pucxon en sango, per unua ondo sendinte al pereo junajn soldatojn. Kaj la
edzino foriris jam antaux kvar jaroj. Kiam cxe sxi oni trovis
trihxomonadojn, sxi deklaris, ke mi sxin infektis; dio scias, en tiu somero
mi vere fikadis kleran senedzan somerlogxantinon, enuantan cxi tie duope
kun filo, sxaka miraklinfano, iel tiel okazis, sed fakte, kiam mi vizitis
kuraciston, kun granda peno ne vominte pro konversacioj de atendantaj
sian vicon gejunuloj, oni nenion trovis cxe mi --- tamen mi obeeme glutadis
trihxopolon, pro kiu mi ial terure deziregis dormi, kaj ankaux la edzino
sxajne elkuracigxis, sed post tri monatoj cxio, krom la somerlogxantino,
ripetigxis; tiam sxi, dirinte al mi cxion, kion oni diras en tiaj okazoj,
kolektis miajn ajxojn, kaj elpelis el la logxejo...


Gxuste tiam malaperis cxiuj paperoj, rilataj al la lasta scienca laboro,
kiun mi penis fari, --- hastante, mi ilin ne kunprenis, kaj poste,
esperante, ke cxio iel normaligxos kaj donante al la edzino tempon
resobrigxi, ne hastis veni por forpreni ilin. Al mi, tromemfida stultulo,
sxajnis, ke dum tie konservigxas io mia, almenaux paperujo, almenaux raza
sxmirilo, ne cxiuj fadenoj estas sxiritaj, kaj kiam mi decidis, ke atendis
suficxe, evidentigxis, ke tie jam estas alia viro kaj cxiuj miaj restajxoj
jam delonge estas forjxetitaj... Kvankam tio estas tro lauxte nomita:
scienca laboro. Ne por scienco --- por mi mem mi penis respondi al la demando,
dum jaroj turmentanta min: kial evoluo de Euxropo kaj Rusio, pli-malpli
egalmezure iranta en direkto de gxenerala humanigxo, subite en la sepdekaj
jaroj de la antauxa jarcento abrupte rompigxis, komencinte doni cxiam pli kaj
pli kriplajn eksplodojn de krueleco, kiuj kronigxis poste per la milito, kaj
pro gxi --- per la Oktobra Revolucio, kaj pro gxi --- per la Tria Imperio, kaj
pro gxi --- per la termonuklea kontrauxstarado kaj tiel plu? Ecx militojn
oni nun faras tute alie, ecx politikaj murdoj igxis aliaj --- ne por io
konkreta, sed pro gxeneralaj, principaj ideoj, ne en vivan homon ni pafas,
sed en simbolon de tio aux cxi tio... Kvazaux la diablo elcxenigxis.


Cxu gxuste tiam trovis unu la alian, kiel du nudaj elektrodratoj, elpensita,
spekulacia perforto el teoriaj marksismaj libroj kaj praktika, volupta
perforto de duonkrimuloj, duonfrenezuloj --- trovis kaj komencis dissxuti
fajrerojn, bruligante cxion cxirkauxe? Cxu pro evoluo de demokratioj gxuste
tiam unuafoje en historio igxis socie gravaj vastaj amasoj de malsupraj
tavoloj, kresko de kies graveco evidente antauxis kreskon de ilia kultureco;
sentinte sian novan pezon, ili, malsame de antauxaj tempoj, cxesis peni imiti
la eliton kaj primokis gxiajn cxefajn valorojn kaj zorgeme elsarkis ilin el
propra konscio, kaj inter tiuj valoroj estis tiaj dum jarcentoj kultivataj
nocioj, kiel honoro kaj estimo al kontrauxulo... Mi ne scias. Da respondoj
estis dekoj --- kaj neniu. Historio...


En la pordon oni memfide frapis. Ne fintrinkinte, mi metis la glason sur la
tablon kaj ekiris por malfermi.


Tie staris du fortikaj viroj en jakoj de metalistoj kaj kun frizajxoj de
pankoj.


Interne de mi cxio sxirigxis. Kaj, tre stulte, --- mi gxislarme domagxis
nefintrinkitan vodkon.


Sed fintrinkos jam ili.


--- Sinjoro Trubnikov? --- seke kaj tre korekte demandis unu el la metankoj.


--- Jes, tio estas mi, --- senvive konfirmis mi. La dua metanko ekridis:


--- Estis Trubnikov, igxis Truikov!


La unua ne atentis lin. Desxovinte min, ili eniris. La unua komencis ion
sercxi en siaj posxoj, la dua kiel mastro cxirkauxiris mian cxambreton.
Ekvidis la glason; prenis, kirlis, flaris abomene, kaj per unu movo
renversis en sian busxon. La unua ecx tion tute ne atentis. Li finfine
trovis sian notlibreton kaj foliumis kelkajn pagxojn.


--- En la lecionoj vi kelkajn fojojn asertis, ke en plenumo de la oktobra
renverso de la mil-nauxcent-deksepa jaro krom judoj, kartveloj kaj latvoj
partoprenis ankaux kelkaj reprezentantoj de la rusa nacio?


--- Jes, --- diris mi. --- Tio estas historia fakto.


Li cxagrenigite balancis la kapon. Kracxis al la fingro kaj foliumis
ankoraux unu pagxon. Ili foliumigxis ne flanken, sed supren.


--- Vi ankaux eldiris dubon pri ebleco konstrui justan socian ordon en unu
aparta Virico?


Tiel damni bolsxevistojn kaj tiel ripeti la plej frenezajn iliajn
idiotajxojn...


--- Eldiris, --- kiel Giordano Bruno, konfirmis mi.


Li ensxovis la notlibreton reen en la posxon kaj faris per la mano
senesperan geston: se tiel, nenion eblas fari.


--- Vi atencas al cxefaj sanktajxoj de la popolo, --- diris li kun mola
riprocxo. --- Vi subfosas gxian kredon je denaska bonkoreco de rusa nacia
karaktero kaj gxia certeco pri morgauxo. Vi devos veturi kun ni.


Ni eliris el la domo. El fenestroj oni gapis, kelkaj ecx platigis nazojn je
vitroj. Juna patrino, montrante al mi per la fingro, ion arde klarigis al
sia knabeto, tuj forgesinta pri sia ludila lokomotivo: se vi malbone
kondutos, al vi okazos samo. Ni aliris la sxargxauxton. Dimcxjo kun plezuro
fumis, sidante sur sxtupeto; ekvidinte nin, li forturnigxis kaj, penante ne
rigardi al mi, ekstaris, per fingroklako forjxetis cigaredstumpon kaj
ekrampis en la kajuton.


--- En la karoserion, --- nelauxte ordonis la unua metanko.


En la karoserio mi lokigxis kun la dua --- tiu, kiu sxercis. La unua eksidis
al Dimcxjo, en la kajuton.


Freneze mugxante pro strecxo, la sxargxauxto ekskuigxis laux vojsulko,
sxprucante fontanojn de koto kaj preskaux renversigxante sur aparte krutaj
terbuloj. Cxe vojturno ni malavare superversxis onklinon Avdotjan, kiu
strecxege trenis laux bula kota vojrando plenan je mono gxardenan cxareton
--- jugxante laux la direkto, sxi iris en la panvendejon, tute vane iris.
Likva koto per sxmacaj bovaj platkukoj falis sur senorde faligitajn unu sur
alian paketojn da monbiletoj.


--- Avdotja! --- kriis mi, duon-sontube almetinte unu manplaton al la busxo.
--- Pano jam antaux horo kaj duono finigxis!


Sxi eksvingis la manojn, kaj, kvazaux subhakita, sidigxis sur teron.


Ni veturis preter sensxeligxinta, klinigxinta domo de milicio; sidigxinte
sur sxtupeton antaux la enirejo, pri io vigle disputis sergxento en nova,
sed jam cxifita kaj eluzita uniformo de Fortoj de Gardado de Socia Ordo de
Rusio, malavare cxirkauxsxutita per dukapaj agloj, sxultrornamoj, trikoloraj
flagetoj --- kaj maldika popeto el pregxejeto, antauxnelonge remalfermita
post okdek jaroj da bolsxevista regximo. Sur tero apud la sergxentaj piedoj
staris botelo --- sxajne, de viskio. Sendube, el novembraj donacoj. Iel tre
simile ekrigardinte al la pretersaltanta sxargxauxto, kaj poste ankaux al mi
en la karoserio, la konversaciantoj, tamen, reagis diverse: la sergxento
ekridetacxis, lerte transjxetis glason el la dekstra mano en la maldekstran
kaj minacis al mi per la fingro de la dekstra; la popeto, kompate kuntirinte
la lipojn, balancis la kapon, kvazaux cxagrenigite, zorgeme metis glason sur
la sxtupon kaj per largxa gesto faris al mi krucosignon.


Ni alveturis al korto malantaux granda porkobreda bieno, kaj mi komprenis,
ke espero malestas.


Ni haltis. Mi aliris randon de la karoserio, kaptis la barilon, sed la
sxerculo nelauxte vokis el malantauxe:


--- Hej!


Mi lasis la barilon kaj rektigxis, turnigxinte al li. Li, subridinte, batis
mian vizagxon. Per piedoj supren mi elfalis trans la randon de la karoserio
kaj por sekundo, versxajne, perdis konscion pro kontuzo de la nuko.


Mi rekonsciigxis. Ekmovigxis, penis turnigxi sur la ventron. Sukcesis.
Kracxante sangon, mi komencis ekstari sur la manojn kaj la piedojn; la manoj
glitis en glacimalvarma koto. Mi klare memoras, kiel koto elpremigxadis
inter disigitaj fingroj. Cxio fluis kaj sxanceligxis. Tiam mi ricevis baton
sub la ripojn. Per boto, versxajne. Lumo estingigxis, kaj aero en la mondo
denove por ia momento finigxis. Kaj kiam mi denove povis spiri kaj vidi, ili
jam estis ensxovantaj min en sakon. Ne dirinte ecx vorton, ecx ne plu
batante, ili dronigis min en fekejo.


Kaj, jam sufokigxinte en malluma malvasto de la sako, superversxita de
abomena likvajxo, ekfluinta internen, mi komprenis finfine, kial la mondo,
kie mi pasigis preskaux duonjarcenton, dum cxiuj regximoj kaj virinoj estis
por mi fremda.

    2




Ankoraux unu senkapigita ansero ekflugis finfine en sian cxielon.

    3




Tristo estis tia...


Tia...


Tia tristo.


Plauxd'-plauxd'-plauxd'. Sed kien plu? Aux --- jam?


En la busxo sxvelis neelteneble abomena miksita gusto de putra vodko kaj
likva merdo.


Mi eksidis sur la lito, mallevis la piedojn sur tapisxon. El la spasme
ektreminta stomako io elversxigxis en la busxon; mi apenaux retenis, glutis
reen.


En la dormocxambro estis krepuske kaj senkolore. Malantaux largxa venecia
fenestro, duonkasxita de kurtenoj, flagris grize decembra tago.


Mi revenis al «Otton» frumatene. Telegrafis necxifritan
depesxon al MSxS: «La enketo estas finita. La antauxtimoj ne
konfirmigxis. Cxio estas ecx pli komplika. Serioza problemo por tuta monda
komunumo. Mi postulas senprokrastan kunvokon de la Sekureca Konsilio de UNo.
Por plirapidigo de la proceduro mi petas klopodi antaux la caro pri kunhelpo.
Trubeckoj. Hotelo "Otton", Munhxeno, Germana Imperio»
.


Poste mi sendis analogian mesagxon al la patriarko.


Poste mi levigxis al von Kreuwitz kaj, preninte de li vorton de honoro, ke
li silentos, gxis mi ne faros raporton al SK, rakontis pri cxio.


Von Kreuwitz fajfetadis tra la dentoj, poste kun forta misprononco diris
«Tio estas ter-rura» --- kaj, danke preminte mian manon, tuj
foriris, por komunikigxi kun Berlino kaj proponi subteni la iniciativon de
Rusio pri urgxa kunvoko de SK.


Atinginte finfine mian apartamenton, mi prenis dusxon --- unue tre varmegan,
poste tre malvarman --- kaj kusxigxis dormi.


En Alvico mi preskaux ne dormis, mankis tempo.


Kaj, dum kelkaj momentoj vere estadinte por Trubnikov lumporta estajxo, mi
vekigxis en malespero kaj tristo.


Homoj, homoj, kion do vi faras...


Oni frapis la pordon, kaj mi eksaltis. Por ia momento sxajnis, ke tio estas
la metankoj.


Pro abrupta movo la stomako denove faris sovagxan kapriolon.


Mi surjxetis hxalaton kaj eliris el la dormocxambro en la gastocxambron.
Diris:


--- Bonvolu!


La pordo takte malfermigxis duone, kaj oficisto de la hotelo, ridetante gxis
la oreloj, diris, sxovinte en la fendon la kapon kaj pladeton:


--- Korespondajxo al via princa mosxto!


Cxiuj jam sciis. Mi largxe subskribis la depesxojn per vera familinomo, kaj
dum tri horoj, kiam mi dormis, pro penoj de, versxajne, vestibla posxtistino,
la tuta etato estis informita, ke en ilia hotelo logxas nekonate, en aspekto
de korespondanto de «Pravda», rusa princo.


--- Dankon. Metu sur la tablon, --- diris mi, ekfumante. Sed la fumo min
ecx pli nauxzis. Mi haste estingis la cigaredon. Ne sidigxante, komencis
trarigardi la posxtajxon.


Jes, la hotelaj oficistoj havis kauxzojn ekscitigxi. La caro mem informis
min, ke estas subskribita la ordono pri ordenado de mi per Andreo
Unuevokita. Kaj aldonis kelkajn varmajn gratulajn frazojn. Kaj aldonis, ke,
tute fidante mian senton de respondeco, li, ne atendante rakonton pri detaloj
de la afero, jam interparolis kun la cxefministro kaj la prezidanto de Dumo,
kaj ili triope, komunikigxinte kun la gxenerala sekretario de UNo, tiel
konvinke konversaciis kun li, ke tiu promesis organizi kunsidon de SK jam
postmorgaux.


«Mi gxojas pro vi, --- skribis la patriarko, --- kaj aligxas al cxiuj
gratuloj, per kiuj oni vin jam versxajne supersxutis. Mi senpacience
atendas vian elpasxon en UNo. Mi esperas, ke cxiuj viaj agoj, inklude
estontajn, servos kiel ekzemplo de komunisma etiko. Mi esperas pri baldauxa
persona renkontigxo».


Kaj poste estis vasta fakso de Liza; sxi preferis neglekti konvenciojn, kaj
sendi la tekston malfermite, anstataux ol skribi leteron, kiu irus al
Munhxeno dum ne malpli ol tagnokto kaj sendube jam ne trovus min cxi tie. Mi
pensas, la fakso vokis specialan intereson de la hotelaj oficistoj. Sed ni
jam nenion timis.


«Sacxjo, kara mia, saluton, kiel mi gxojas! Finfine venis de vi
mesagxo, ja ni cxi tie tute elturmentigxis. Dankon al Ivano Volfovicx, li
tuj al mi telefonis. Kaj ni cxi tie same havas okazajxojn. Stanislava naskis
iomete tro frue, ja estas unua nasko, kaj ecx en tia agxo (nur ne komprenu
kiel aludon, ke sxi por vi estas tro maljuna), --- kvazaux pro simpleco
ensxovis sxi, --- do, antauxhieraux sxi naskis du gxemelojn, knabon kaj
knabinon. Gxoju kaj fieru. Estis suficxe malfacile, sed cxio bonsukcesis.
Kaj kiel mi pregxis por vi cxiuj! Hieraux mi kun Pauxlinjo ilin vizitis.
Ili estas tiaj bonaj! Kaj, honestan vorton, tiom similas al vi, ke mi ecx
envias. Sacxjo, cxu, eble, ankaux ni iun nasku? Mi estas preta. Oni
konstruas domon sur kvar anguloj, do, estu kvar. Aux cxu vi jam la kvaran
havas, nur mi kaj Stanislava ne scias? Mi sxercas. Vi ja cxion-cxion al mi
rakontis, cxu? Pauxlinjo tiel serioze penis varti la etulojn, kaj ludi kun
ili, kaj rigardis, kiel Stanislava mamnutras ilin. Sed ni, certe, dume ne
diras al sxi, ke ili estas viaj. Cxi tie necesos ankoraux ion elpensi. Same
kiel kun ilia familinomo. Kaj tiu strangulino, cxu vi scias, kion sxi
elpensis? Sxi nomis ilin per mia kaj via nomoj. Mi deziras, sxi diris, ke vi
ankaux en sekva generacio estu nedisigeblaj. Morgaux ili eliras hejmen. Kaj
nun, pardonu, mi ne povas skribi plu --- mi kuru al sxi diri, ke vi
retrovigxis, ja sxi same maltrankvilis, kaj eble ankaux sxi deziros skribi
al vi du liniojn. Mi vin kisas, Sacxjo. Mi atendas vin. Mankas iu por
konversacii, kaj mi vin cxiam vidas en songxoj, mi ecx vekigxas pro tio, ke
komencas gxemi. Revenu plej baldaux. La edzino. P. S. Vin jam dum semajno
atendas letero el Brazilo. Mi metis gxin meze de la tablo, kaj cxiun tagon
forblovas polvon. Mi esperas, ke tio ne estas bombo?» Kaj tuj, en
sekva linio, sed per alia skribmaniero --- iomete neegala, evidente la mano
ankoraux estas malforta: «Sacxjo, amata, saluton. Mi cxiam sciis, ke
al vi cxio estos bone kaj sukcese, tial foje al mi estis ecx abomene vidi,
kiel vi cxiuj maltrankvilas kaj sekretas. Tamen, mi vin gratulas --- kaj vi
gratulu min. Mi tiom dankas vin pro ili. Por tuta vivo. Tia felicxa mi
neniam estis. Nu, eble nur kiam vi min unuafoje brakumis-kisis, sed ecx tiam
malpli, pardonu. Ni vin atendas». Unue sxi skribis «Mi»,
poste forstrekis grase, per du strekoj, sed gxuste tiel, ke estu facile
legebla tiu «Mi», kaj supre skribis «Ni». Mi
subridis, sentante, ke mi preskaux ploras pro troa emocio. Tamen sxi estas
iomete afektema.


Mi legis --- kaj la nauxzo trankviligxis, kaj morta Trubnikov poiomete
revivigxis kaj igxis mi.


Kion vi faras, homoj. Amikoj... sinjoroj, kamaradoj... fratoj kaj
fratinoj... Ho dio, ecx unu vorto en tiu kesto ne restis ne malhonorigita,
ne sanganta!


Kun la letero en la manoj mi aliris la fenestron.


Randita de kajoj, envolvita de gxardenoj, fluis Izaro. Altis Alpoj
malproksime. Kaj delikata lunarketo apenaux rimarkeble flagris en pala
cxielo de vintra tago. Baldaux aperos steloj.


Bela, senlima, vokanta mondo --- kaj vi, ne auxdante la vokon, mortadas en
tiu damnita kesto! Venu al ni! Ja vi ne estas kreajxoj de infero --- vi
estas bonkoraj, zorgemaj, kuragxaj, ecx honestaj foje, mi vidis, nur vi
cxiuj estas venenitaj, ho dio, de nordamerika prezidento gxis afgana
dusxmano, cxio cxe vi estas desxovita, miscelita; kaj tial cxio funkcias
vane, ecx malutile. Sed ja ne solaj maniuloj alflugas cxi tien --- jen
Haushoffer, jen Trubnikov, jen sennombraj aliaj, pri kiuj ni ne scias gxuste
tial, ke ili ne komencis murdi, sed komencis vivi kun ni, kiel ni. Do, en
tio estas nenio neebla!


Mi denove komencis relegi la leteron, kaj pro sindonemaj vortoj, tiaj
diversaj cxe diversaj homoj, en mi pli kaj pli firmigxis certeco, kiu sola
donas fortojn vivi --- dieca certeco pri tio, ke cxiuj ni, cxiuj, estos kune
longe-longe. Ni vivos longe-longe. Eble, kiel cxiam asertas Liza, ---
eterne.


Morgaux ili eliras el la akusxejo. La kunsido de SK en la plej bona okazo
estos postmorgaux. Mi sukcesos tragliti. Mi dezirus hodiaux, certe,
konversacii cxe vinglaseto kun von Kreuwitz, li evidentigxis bonega viro.
Sed, kiel oni diras, tie estas pli forta magneto.


La peza tapisxo obtuzigis pasxojn. Sensone, kiel dia angxelo, mi aliris al
telefono kaj levis la parolilon.


--- Frauxli... pardonu, Fräulein! Kiam vi havas la plej proksiman flugon
al Peterburgo?


Mi amas.




Komarovo,

decembro de 1992






[ Antauxa cxapitro ]



Notoj pri la cxapitro





Kravcxuk ---


Tiama prezidento de Ukrainio.



Sxevardnadze ---


Prezidento de Kartvelio.



Virico ---


Virico (Vyrica) --- vilagxo apud Peterburgo.



«Stinger» ---


Portebla kontrauxavia raketa pafilo.



«Agdamo» ---


Malmultekosta vino, simila al portovino.



Semu racian, bonkoran fervore,

semu, vin dankos la blatoj elkore...
---


Ironia parafrazo de famaj versoj de granda rusa poeto
Nikolao Alekseevicx Nekrasov (1821--1878):


Semu racian, bonkoran fervore,

Semu, vin dankos pro tio elkore

Rusa popol'!...




Smolnyj ---


Tiel nomigxas palaco de eksa instituto Smolnyj, en kiu dum sovetia epoko
lokigxis Peterburga/Leningrada komitato de komunisma partio.



Malinin ---


Populara rusa kantisto de 1980--1990-aj jaroj; estas
fama lia sxlagra romanco «Cxe via peronet'».



afganiulo ---


Tiel oni nomas en Rusio veteranojn de Afgania milito.



Micxjo ---


Gorbacxov.



«demokratigilo» ---


Tiel ironie oni en Rusio nomas kauxcxukan polican bastonegon.



la kvardek unua jaro ---


Unua kaj eble la plej malfacila jaro de la Granda Patruja Milito (1941--1945).



sovhxozo ---


Sxtata agrokultura entrepreno en sovetiaj kaj postsovetiaj tempoj;
mallongigo de «sovetskoe hxozjajstvo» --- «soveta
mastrumajxo», distinge de «kolhxozo»
kollektivnoe hxozjajstvo», t.e. «kolektiva
mastrumajxo») --- agrokultura kooperativo.



Granda estas Rusio, sed mankas loko por
malofensivo
---


Aludo al fama frazo, dirita en 1941 al soldatoj, pereontaj dum defendado
de Moskvo: «Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo:
malantauxe estas Moskvo».



Karabahxa pusxo ---


Temas pri eble unua grava interetna konflikto interne de disfalonta Sovetio:
tiu inter Armenio kaj Azerbajgxano pri Karabahxo.



Bocxjo ---


Jelcin.



preni tiom da suvereneco,
kiom ili povos
---


Fifama frazo de Jelcin, kun kiu li alparolis al gvidantoj de federaciaj
respublikoj.