alianca montaro ---


Citajxo el poemo de M. Ju. Lermontov «Disputo»
pri Kauxkazo.



Gamargxobat ---


Saluton (en la kartvela).



Gamargxobat, batono knjaz
---

Saluton, sinjoro (en la kartvela) princo (kripligita rusa «knjazj»).



pitosporo ---


Dekoracia planto (latina nomo: pittosporum, t.e. «pecxosemulo»).



kiel gxirafon ---

Aludo al rusa anekdoto pri gxirafo, kiun sxercoj atingas prokraste pro longa
kolo.



programo «Tempo» ---


Vespera televida novajxprogramo je 21:00.



Gmadlobt dahxmarebisatvis
---


Dankon pro la helpo (en la kartvela).


<!-- ### -->



[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



    * Peterburgo *



    1



La reto de orbitaj gravitiloj, nutrataj de sunbaterioj, en nura horo
trenis la sepcentlokan gigantan linisxipon laux balistika kurbo de
Tbiliso gxis Peterburgo.


Dum la vojo ni preskaux ne parolis, nur intersxangxis iujn negravajn replikojn.
«Cxu vi deziras al la fenestro?» --- «Tutegale estas mallume».
«Via vizagxo sukcesis iomete sunbrunigxi, la vangoj brulas» --- «Ili pro
vi brulas, Sacxjo». --- «Cxu ni trinku ankoraux kafon?»
Pri la afero, atendanta min, mi penis ne pensi; estas stulte konstrui apriorajn versiojn,
nenion sciante, --- ties multajn fragmentojn mi auxdis kaj en la vico por registrigxo,
kaj en la vico al la avisxtuparo, cxiuj estis stultegaj. Najbaroj susuris
per gazetoj, jen tie, jen cxi tie ekflamadis obtuzaj konversacioj, turnigxantaj
cxirkaux la katastrofo --- mi ne penis kapti rigardon de Stanjo,
mi rigardis al sxi deflanke, sed sxi sidis, fiksrigardante antauxen kaj
kvazaux sxtonigxinte, kaj nur per ambaux manoj glatigadis, karesis,
trankviligadis mian manplaton, senespere alpremigxintan tra nesentebla
blanka sxtofo al la varma rondajxo de sxia femuro. Nur kiam la piloto
dekrocxigxis de la gravita tiro, kaj, korektante la kurson en aerodinamika
regximo, komencis preparon al la alterigxo, Stanjo, gxis nun ne deziranta
renkonti mian rigardon, subite komencis deklami. Ecx sxia vocxo
sxangxigxadis pro versoj --- igxis malalta, iomete rauxka. Pasia. Kvazaux
de aglino. Tio estis vocxo de sxia naturo, tiel sxi gxemis en lito, kaj
mi fieris: al mi sxajnis, ke tio signifis, ke mi povas doni al sxi saman
felicxon, kian donas al sxi la fundamento de sxia vivo, la akso de turnigxo
de la ekstera vantajxo --- sxia talento. «Kvazaux la devon mi plenumas.
Kvazaux de l' koro mi forflugas de la amitoj, de l' amatoj». Sxi havis
plurajn tekstojn, verkitajn kvazaux de viraj personoj. Versxajne, de tiuj,
kun kiuj sxi estis; mi konjektis, ke da viroj sxi havis pli, ol mi da virinoj.
Se tiu cxi teksto estis el tiuj, kiujn sxi verkis dum la vojo cxi tien,
do, tiel sxi imagis min. La animo pli pezigxis --- sxi eraris. Kun sxi mi ne
plenumis ian ajn devon; versxajne mi simple timigis sxin, tro ofte kaj
kun tro granda pieco uzante vortojn «devo», «devas»... Kiel sxi koleris,
kiam mi, anstataux ol diri «Vespere mi volas veturi al vi» diris «Vespere
mi devas veturi al vi»; dum por mi tio estis sinonimoj. De sxia koro mi
nenien forflugis kaj ne povis forflugi. Mi simple tion ne scipovis. De viraj
personoj sxi ankaux verkis pri si mem.


La cxefurbo renkontis nin per malbona vetero. La avio haltis; Stanjo,
levigxinte, surmetis pluvmantelon. Gxi ankoraux estis malseketa. Kaj
sxia pakajxo ankoraux estis malseketa --- la sama oblikva, malvarma pluvo,
kiu malsekigis gxin matene, versxigxis sur gxin nun, vespere, kiam portisto,
grakgxemante kaj kriante: «Atenton!», rulis gxin al taksia haltejo. La pluvo
jen cxesis, jen, obeante koleran frenezon de ventoblovoj, denove jxetigxis
el malvarma mallumo, gxi versxigxis onde, kaj la jxusa kartvela sunbrilo jam
sxajnis efemera cxielarka ekbrilo, vidita en songxo. Sxovinte la manojn
en la posxojn de la grosxkosta cxina pluvmanteleto, neglekte surmetinte
la kapucxon, kaj ecx ne peninte butonumi sin, Stanjo en malpezaj sxuetoj
pasxis rekte laux la glacia bolo de nigraj flakoj.


--- Ne malvarmumu, Stanjo.


Sxi kvazaux ne auxdis. En freneza lumo de alterigaj lumiloj sxia vizagxo
fantome fajreris. Sxi gxis la fino ne turnis sin al mi. Ni ne interkisis por
adiauxo. Kvankam min neniu renkontis. Super ni de tempo al tempo kun longa
sibla bruo glisis alterigxantaj sxipoj, iliaj poziciaj lumoj apenaux penetris
tra aero, saturita per akvo. Mi kun la portisto transsxargxis la pakajxon de
Stanjo, mi donis al la ulo rublon («Multajn dankojn, sinjoro...»), Stanjo
silente pasxis en la auxton, silente batfermis la pordeton kaj la taksio
ekveturigis sxin en la modestan logxejon, kiun sxi jam duan jaron luis
en la tria etagxo de deca domo en Kamennoostrovskij; kaj mi, per la manplato
forigante akvon de la vizagxo, revenis en flughavendomon, fordonis en deponejon
mian vojagxsakon --- mi sentis, ke mi baldaux denove flugos, kaj el auxtomata
telefono vokis la ministrejon.


--- Ha lo?


--- Ivano Volfovicx!


De la lango preskaux elflugis kutima «Bonan vesperon!». Mi sukcesis
kapti gxin cxe la vosto.


--- Jes, estas mi. Parolu!


--- Tio estas Trubeckoj. Mi estas en Pulkovo.


--- Ahx, kara mia, ni vin longe atendas!


--- Cxu mi tuj venu?


--- Ja nature tuj. Ne konvena estas tago por prokrastoj.


Finfine ankaux mi kasxigxis de la pluvo en auxto. El la posxo de la tute
malseka jako mi prenis tute malsekan tukon, komencis froti la vizagxon,
la kolon, la harojn. Lumo de lanternoj flagretis sur kurantaj laux la
vitroj akvostrietoj, la tegmento de la auxto tondris kiel tamburo.


--- Al la Palaca placo, sxoforo.


Kaj same kiel mi dum lastaj du horoj pelis for pensojn pri la afero,
atendanta min, diligente ne auxskultante atingantajn min fragmentojn de
konversacioj, turnigxantaj cxirkaux la malfelicxo, samtiel nun mi, kvazaux
polvon el tapisxo, komencis batforigi el la memoro la febre karesajn manojn
de Stanjo kaj sxian mortan, forflugintan en vakuon rigardon.


Grandprinco Aleksandro Petrovicx. Tridek kvar jaroj... estis. Skrupule digna
homo, talenta matematikisto kaj bona organizanto. Revulo. Oficiale li estis
estro de Rusia parto de Rusi-Nordamerika projekto «Ares-97», fakte --- dekstra
mano de la maljuna Koroljov; li kaptis cxiun vorton de la granda ingxeniero,
cxiam estis preta helpi al la afero kaj per sia morala auxtoritato, kaj per
sia sxtata influo. Mi havis okazojn kelkfoje renkonti lin en diversspecaj
oficialaj kaj neoficialaj arangxoj, kaj post tiuj renkontoj cxiam restis
varma sento; li estis rare agrabla homo. Ne eblis imagi, ke li havis
malamikojn. Tiajn malamikojn.


La taksio turnigxis al Transbalkana avenuo. La juna sxoforo neglekte turnadis
la stirradon kaj ion apenaux auxdeble, morne fajfetis. Brilanta kacxo de
gutoj faladis tra la lumo de la auxtolanternoj. De tempo al tempo sub la
pneuxmatikoj mallonge kaj sovagxe grauxlis flakoj.


«Ares-97». De la momento, kiam igxis klare, ke termonuklea motoro estas
afero malproksima, oni decidis movigxi laux tiu provita vojo, laux kiu
ekde fino de la kvindekaj jaroj oni iris cxi tie, sur la planedo. Sur
stabilajn suncentrajn orbitojn en spaco inter la orbitoj de Tero kaj Marso
estis proponite per ordinaraj senpilotaj aparatoj kun likvajxaj motoroj
jxeti du seriojn da potencaj gravitiloj, kiuj, en certa pozicio --- gxi
ripetigxus nur fojon dum jaro kaj duono --- provizus movigxon de sxipo
kun praktike ajna tunaro kun konstanta akcelo dek metrojn dum sekundo
je sekundo. La inercia fazo de la flugo tiamaniere estus tute likvidita,
kosmonauxtoj renkontus nek la senpezecon, nek gxiajn malagrablajn konsekvencojn,
kaj dauxro de la flugo malplilongigxus de pluraj monatoj gxis --- en la plej
malbona okazo --- semajnoj. Krome, unufoje pendiginte en la kosmo cxenon
de tiraj gravitiloj, la problemon de trafiko inter Tero kaj Marso eblus
solvi unufoje por cxiam --- cxiuokaze, gxis aperos iaj principe novaj eblecoj
kiel, ekzemple, trapikado de tridimensia metriko. Cxiun jaron kaj duono,
sen ajnaj ekstraj elspezoj, ne trabruligante la multesuferantan atmosferon
per novaj eliggasoj de duzoj kaj minimume influante ankoraux ne tute
esploritajn, sed jam tre timigajn geofizikajn efektojn de flama trabatado
de la cxielo, igxos eble, se aperos deziro, sendi al Marso sxipon cxu kun
dudek, cxu kun tridek homoj, aux ecx tutajn eskadrojn po ok aux dek sxipoj
kun kvinhoraj intervaloj; kaj fervoruloj jam revis pri koloniigo de la
rugxa planedo. La tira cxeno devis konsisti el dudek cxeneroj --- dek
gravitiloj provizus akceladon for de Tero kaj kontrauxan bremsadon survoje
al Tero, aliaj dek --- bremsadon survoje al Marso kaj kontrauxan akceladon
for de Marso. Se atenti, krome, ke dum tridek jaroj da ekspluatado de
la orbita cxeno de gravitiloj neniu sxipo averiis dum la tira fazo de flugo,
tia varianto de ekspedicio aspektis ne nur pli ekologiema, ne nur malpli
multekosta, sed ankaux multege pli fidinda, ol ajna reakcia --- ecx se
Livermoro aux Novosibirsko donus, finfine, la termonuklean motoron. La
flugo estis planita por septembro de la nauxdek sepa jaro. La realigo de
la projekto okazis kun cxiuj eblaj reciprokaj riverencoj kaj respektosignoj
de la gvidaj landoj; kun ceremonia, vera azia gxentileco oni sekvis
plenan egalecon. Kapon al kapo, gravitilon al gravitilo --- ni faris unu,
kaj ili faris unu, proksimume foje dum duonjaro, sed ne nepre je unu sama
tago. Ni la akcelan, kaj ili la akcelan. Ni la bremsan, kaj ili la bremsan.
Por la unua duono de julio estis planita vica lancxo --- de la kvina kaj
la sesa el la apudtera dekopo; la dato estis ankoraux precizigota kaj
konsentigota kun la usonanoj. Restinte du monatojn senvojagxe en la Tjuratama
kosmodromo, la grandprinco liberigxis por du tagoj kaj ekveturis al la
cxefurbo, por raporti pri preteco de la afero antaux la caro, Dumo kaj
ministraro. Necesas tuj komunikigxi kun la usonanoj kaj ekscii, cxu ne
okazis cxe ili provoj de diversioj aux atencoj.


Aux tio estis iu ilia patrioto skizofrenia...


Deliro.


Cxu triaj landoj... Estas fragmentaj informoj pri ekzisto de rondoj
en Japanio, en Germanio, ofenditaj pri malgranda, laux ilia vidpunkto, partopreno
de iliaj sxtatoj en la internacia projekto de la jarcento. Laux ilia opinio,
tio mallevas prestigxon de iliaj nacioj. Fi-naciistoj, hundo ilin formangxu.
Estas bone, ke ili estas malmultaj, kaj ke ilin kutime neniu auxskultas. La germanoj
siatempe tre insistis, ke «cele de plena balanco de partopreno de la cxefaj
flankoj» cxiuj lancxoj plenumigxu de unu sama kosmodromo, kaj tiu estu
de iu tria lando, kaj tuj kun sengxena insisto proponis sian kosman bazon
en maro de Bismarck --- ne proksime estas veturigi tien trans la oceano cxiujn
materialoj kaj por la usonanoj, kaj por ni!


Ne, ne. Estas sensence nun konstruadi versiojn. Mi nun neniel diferencas de
kretenoj, posedantaj nulan informon, balbutantaj pri frankmasona komploto kaj
pri tio, ke di-sinjoro punis orgojlon de la homo, ekdezirinta grimpi sur la
cxielon. Auxdis mi hodiaux tielajxojn --- rigardis al Stanjo, sentis Stanjon,
sed auxdis pretere.


Cxio. Stanjo jam estas hejme, en varmo, jam sendube prenis banon, kusxigxis
sub litkovrilon kun iu libro aux manuskripto, aux televida ekrano flagretas
per io distra kontraux la lito --- tiel bone estas kusxi apude, brakuminte
unu la alian, vangon cxe vango kaj senpense-gxoje spekti cxian sensencajxon...
Suficxas! Kion sxi nun pensas pri mi --- mi tion de cxi tie ne sxangxus, ecx
se forrongxus mian pugnon.


Aux mi tro fierigxas, kaj sxi nun tute ne pri mi pensas?


Sed nur antaux iuj kvin horoj sxi gorgxe, longe ekkriadis sub mi... kaj
dancis: mi estas felicxa!


Sed --- matene? Kiel malestime sxi kondutis matene, cxe Gxvari!


Dio, cxu tio estis? Cxu tio estis hodiaux --- varmego, cxirpado, blua
vastajxo? Kaj la plej granda tragedio estis tio, ke la kara virino kondutas
fremdece.


Cxio, suficxas.


Ni alveturis.



    2



La Ministrejo de Sxtata Sekureco trovigxis en maldekstra alo de malnova
domo de la Gxenerala Stabo. Montrinte al kozako, iomete mirigita de mia aspekto,
la malsekigxintan paspermesilon, mi surkuris laux largxa sxtuparo sur
la trian etagxon --- blanka jako, helblua cxemizo kun malfermita kolumo,
blanka pantalono, blankaj someraj sxuoj; tipa milionulo sur ferdeko
de propra jahxto. En la sxuoj plauxdetis akvo. Ne, ne milionulo, certe ---
pelulo. Servodeva oficiro.


La koridoroj estis malplenaj, kaj, sxajnis, la domo dormas, kiel devus esti en
tiu cxi horo. Sed laux apenaux kapteblaj signoj, kiujn, certe, ne rimarkus
fremdulo, mi sentis, ke tie, malantaux cxiu fermita pordo, estas dissxovita
formikejo. Nature. Tielajxoj ne okazis en Rusujo ekde tempoj de
grafo Palen. Kvankam, estis ankoraux
Karakozov ---
tute malsana homo... Kaj ankaux minuskompleksa
Pestel rezonadis, sxvebante en nuboj,
pri murdo de caro por popolaj liberoj. Interese, se lasi lin kun
Aleksandro Pavlovicx
solaj --- cxu vere li
kuragxus? Aux li al servutuloj prokurus --- vi, Ivacxjo, unue laux mia ordono
per falcxilo sentripigu la cezaron, kaj poste vi ricevos liberon... La revemaj
antauxuloj timigis Nikolaon Pavlovicxon
tiel, ke li dum la tuta cetera vivo
singultadis pro vorto «libero» --- nu, kaj li kondutis adekvate, forbalais
pensulojn el la sxtataparato, lasis nur solajn nekontrauxdiremajn sxtelulojn;
preskaux forfekis Rusion...


La sekretario estis bravulo; ecx la brovon ne movis, ekvidinte inter cxi tiuj
severaj muroj tian ekzotaspektan miraklon, kiel nuna mi.


--- Ivano Volfovicx atendas vin, sinjoro kolonelo. Mi petas.


Kaj malfermis antaux mi pezajn pordoklapojn.


Lamsdorf ekstaris malantaux tablo kaj, auxdeble krakante per densa sxtofo
de gladita uniformo, ekiris renkonte al mi, etendis ambaux manojn. Lia
osteca baltgermana vizagxo malgaje longigxis.


--- Kia via estas suda, kara mia, kia vi estas malseka... Pardonu min,
maljunulon, ke mi tiel senceremonie plukis vin el la kartvelaj florajxoj
en nian marcxon. Vi estros la enketon. Kaj tion difinis ne mi, --- li
pikis per la fingro supren. --- Estas faktoroj... Sed ne pensu,
je Kristo, --- li serioze ektimis, ke diris sentakte, --- ke mi al vi ne
konfidus... Sed ja lacigxis vi dum la printempo, kiel diablo cxe fajrujo,
ja mi scias!...


» Cxi tien, kara, sidigxu. Ni tuj varmigilon sxaltos, vi sekigxos, ---
grakgxemante, li elrulis olean varmigilon el malantaux de malnovega
cxina ekrano, sxirmanta ripozanguleton --- tableto, elektra tekrucxo,
skatoletoj kun dolcxajxoj; la generalo estis fama dolcxemulo. Li enpikis
la kontaktilon en la kontaktingon. --- Cxu vi deziras teon?


--- Dankon, Ivano Volfovicx, mi tiel tagmangxis cxe princo Iraklo, ke
nun dum du tagoj povos nek mangxi, nek trinki. Pli bone ni turnu nin
rekte al la afero.


--- Ahx, bone, ahx, bravaj knaboj! Almenaux tagon sukcesis akapari. Kia
bedauxro, ke princo Iraklo tiel frue demisiis!


--- Por li suficxas aferoj en la kartvela parlamento.


--- Jes, mi ja povas imagi... Cxu tie estas varme?


--- Varme, Ivano Volfovicx.


--- Cxu cxio floras?


--- Ohx, floras.


Li malgxoje suspiris, eksidis ne cxe la tablon, sed en la fotelon kontraux mi.
Metis la kruron sur la kruron, senkompate tirante la maldekstran vangoharajxon
tiel, ke gxi preskaux atingis la epoleton. En nigran, duonkovritan per
pezaj kurtenoj fenestron frapadis pluvo.


--- Al la afero, vi diras... Terura afero, kara Aleksandro Lvovicx, terura...
Mi ecx ne scias, kiel komenci.


Mi atendis. De la varmigilo komencis poiomete flui polv-odora varmo.


--- Je la oka kaj kvardek tri elflugis la carido el Tjuratamo. Kun li estis
sekretario, profesoro Korcxagin, vi lin konis...


--- Ne proksime. Konsultis dufoje.


--- Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la sxtata komisiono pri la
averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, --- li
ekfrapadis sin per la montrofingro laux la vangoharajxoj, poste denove
ektiris la maldekstran al la sxultro. --- La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj
du pilotoj, cxiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj
jaroj kun la carido...


--- Cxu neniu savigxis? --- stulte demandis mi. Ankoraux vivis iu freneza
espero, malgraux cxio auxdita. Ivano Volfovicx ecx grakis. Ofendite
strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaux la dorso,
kaj ekiris diagonale laux la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapisxo.


--- Kara mia, --- sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, --- ili ja
de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!


Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis
al mi.


--- Jen rigardu la rompajxojn! Aerfotoj...


Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis
plugita je kvin metroj profunde.


--- La disjxeteco de la rompajxoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono
laux la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara
mia! La tuta motora sekcio estis detruita!


--- Cxu mino kun horlogxa mehxanismo aux simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple,
je unua movo de alerono --- ekfunkci...


--- Ahx, kara mia, --- suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj,
ebenigante la staketon, kvazaux kartaron, kelkfoje frapis gxian egxon je
malfermita manplato. --- Cxu eblas nun kompreni? Tamen, la rompajxoj, certe,
estos ankoraux skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, cxu tio tiel
gravas?


--- Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.


--- Jen, gxuste vi okupigxu... Ohx, kio do mi, idioto maljuna! --- subite
ekvigligxis li. Svingante per la staketo, kvazaux per aldona nagxilo-akcelilo,
li preskaux saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj
kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.


--- Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, --- balbutis li kulpe. --- Jes, venis nia
princo, jam antaux dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete.
Jes, ni atendas.


Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.


--- Nu, kion ankoraux pri tio... Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime
de Lodejnoje Pole ili estis disjxetitaj. Post ses minutoj ili devis
malkrocxigxi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika regximo...
Do, pri aleronoj, aux pri kio vi deziris --- ne konvenas, Aleksandro Lvovicx.
Aliflanke --- ankaux en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de
antauxfluga tehxnika kontrolo gxis la momento de la starto --- tio estas
intervalo je dudek minutoj --- al la sxipo teorie havis alireblon kvar homoj.
Cxiuj estas aerodromaj tehxnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita
tuj --- teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne
uzis --- laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj.
Dum la tuta mateno li finriparadis post gxenerala riparo lokan sercxan avieton.
Kio koncernas tri ceterajn...


Mole malfermigxis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis
min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra
vestajxo; en profundo de liaj okuloj glaciigxis silenta doloro. Mi abrupte
ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plauxdantaj sxuoj. Gxislarme mi
hontis pri mia maldeca ripoza vestajxo.


--- Saluton, princo, --- mallauxte diris la enirinto, etendante al mi la manon.
Mi gardeme premis gxin. La koro doloris pro kompato.


--- Siro, --- diris mi, --- hodiaux kune kun vi funebras tuta Rusio.


--- Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, --- auxdigxis nelauxta
respondo. --- Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo...


--- Jes, Siro, --- nenion alian mi trovis por respondo.


--- Ivano Volfovicx, --- diris la imperiestro, iomete turnigxinte al Lamsdorf, ---
cxu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvovicx resti solaj dum duonhoro?


--- Sendube, via cara mosxto. Cxu mi eliru?


--- Ne necesas, --- la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale
restis, kiel de batita hundo. --- Ni uzos vian malantauxan akceptejon, --- kaj
li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaux minuto.


Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antauxen --- mi, konfuzigxinte, preskaux
stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste pusxis en la pordon unua.


En tiu cxi cxambro mi neniam estis. Gxi sxajnis negranda --- estis pli cxeleto,
ol cxambro; malklare flagretis laux la muroj vitrizitaj bretaroj kun libroj;
en la angulo, malproksima de la kovrita per kurtenoj, tremigata de la pluvo
fenestro, staris malalta ronda tableto kun du molaj foteloj kaj orfa, virge
pura cindrujo meze. Lampo, mediteme klininte super la tableto sian klosxon,
jxetis malsupren flavan faskon de kasxiga lumo. La imperiestro okupis unu el
la foteloj, per gesto proponis al mi eksidi en la alia. Li silentis iom,
kolektante pensojn. Prenis el la pantalona posxo pezan argxentan cigaredujon,
malfermis kaj proponis al mi.


--- Fumu, princo, mi petas.


Fumi mi ne deziris, sed rifuzi estus sentakte. Mi prenis, ankaux li prenis;
kasxinte la cigaredujon, li proponis al mi fajron. Ekfumis mem. Liaj fingroj
tremetis. Li alsxovis la cindrujon --- pli proksime al mi, ol al si.


--- Cxu bonfartas princino Elizabeta Nikolavna? --- subite demandis li.


--- Dankon, Siro, bone, danke al dio.


--- Kaj la filino... Pauxlinjo, se mi ne eraras?


--- Vi ne eraras, Siro. Mi estas bonstata.


--- Cxu vi ankoraux ne informis ilin pri via reveno el Tifliso?


--- Mi ne sukcesis, Siro.


--- Eble, dume ne necesas por ajna okazo... A! --- kun cxagreno pri si mem
li svingis per la mano kun la cigaredo kaj rompis la frazon. --- Tio estas
ne mia afero. Kiel pli bone atingi sukceson, pensu vi, profesiuloj, ---
li silentetis. --- Mi proponis, ke vi, princo, estru la enketon, pro
kelkaj rezonoj, mi ilin malkovros iom pli poste. Kaj dume...


Li profunde enspiris fumon, penseme rigardante al mia vizagxo per konveksaj,
tristaj okuloj. Tra luma konuso super la tableto, dormeme sxangxante formojn,
vojagxis fumaj ameboj.


--- Diru, princo. Vi ja estas komunisto?


--- Mi havas tian honoron, Siro.


--- Cxu donas via kredo al vi kontentecon?


--- Jes.


--- Cxu gxi donas al vi fortojn por vivo?


--- Donas, Siro.


--- Kiel vi rilatas al aliaj konfesioj?


--- Kun maksimuma bonkoreco. Ni opinias, ke sen kredo je iu valoro, supera
rilate de la propra persono, homo ankoraux ne meritas nomon de homo, li estas nur
treege ruza kaj tre vorema besto. Ecx pli, ju pli multenombraj estas kredoj,
des pli diversa kaj ricxa estas paletro de la Homaro. Estas alia afero --- kiel
tiu supera valoro influas ilian konduton. Se kredo je via dio, je via popolo,
je via komunismo aux je ankoraux io sublimas vin, donas fortojn tutanime
donaci kaj pardoni --- estu glora via dio, via popolo, via komunismo. Sed se
la kredo tiel malsuperigas vin, ke igas vin perforti kaj forpreni --- nur grosxon
kostas via dio, via popolo, via komunismo.


--- Jes, digne. Cxu ne tro gxenos vin en malmultaj vortoj rakonti al mi, en
kio, propre, konsistas via instruo?


Por tio mi neniel estis preta. Mi devis serioze alsucxigxi al la cigaredo,
poste nehaste forskui en la cindrujon negxblankan cindron.


--- Siro, mi estas ne teoriisto, ne skolasto...


--- Vi estas bonega laboranto kaj sendube fidela al Rusio homo --- tio suficxas.
Rezonadoj de teologoj min cxiam tre malmulte interesis, senrilate al ilia
konfesia aparteno. Teoriumi eblas longe, se teorio estas via profesio;
sed en cxiutaga korbatado ajna kredo redukteblas al kelkaj simplaj kaj
plej gravaj vortoj. Mi auxskultas, princo.


Mi ankoraux prokrastis, sercxante vortojn. Li rigardis kuragxige.


--- Cxiuj gregaj bestoj, Siro, havas certajn normojn de konduto, direktitajn
al tio, ke oni ne malutilu senpravigite unu al la alia, kaj al elementa
unuigo de penoj en komunaj agoj. Tiuj normoj aperas tute spontane --- tiel
laboras en kolektivo la instinkto de memkonservado. La homa etiko, cxiuj
gxiaj specoj, estas ne pli ol vica stadio de komplikigxo de tiuj normoj
tiugrade, kiugrade la homo estas vica stadio de komplikigxo de la animala
regno. Tamen individuisma, ambicia racio, aperinta al la homo laux volo de
la naturo, ekstaris sur la vojo de tiuj normoj. Gxuste pro tio igxis necese
apogi ilin per diversaj elpensitaj sanktaj auxtoritatoj, kusxantaj kvazaux
ekster la specio Homo Sapiens, kvazaux super gxi. Kaj tamen, kiom
ajn estu auxtoritata tiu aux alia dieca fonto de alvokoj al bonkoreco kaj
kompato, cxiam troveblis homoj, por kiuj tiuj alvokoj estis nura vana sono,
rita ludo. Aliflanke, cxiam troveblis homoj, kiuj bezonis nek sanktigon,
nek ritigon de etiko; en sia simpleco ili entute ne povas konduti maletike,
ili organe abomenas trompon, por ili fia kaj fremda estas perforto... Kaj tio,
kaj alio estas ludo de genoj. Unu homo estas talenta en violonludado, alia ---
en malkovrado de sekretoj de atomaj nukleoj, tria --- en trompado, kvara ---
en bonfarado. Sed nur per la kvaraj plene riveligxas genetike programita
strebo de la specio konservi sin. Ni estas konvinkitaj, ke cxiuj kreintoj
de etikaj religioj, inklude la mondajn --- budhismon, kristismon, islamon ---
apartenis al tiuj kvaraj. Ja, esence, iliaj postuloj redukteblas al unu
integra postulato: bono por proksimulo estas super la mia. Cxar «mi»,
«mia» signifas individuajn, egoismajn ambiciojn, kaj «proksimulo», ajna,
tutegale kiu, personigas la specion Homo. Divergxoj komencigxas jam sur
rita nivelo, tie, kie tiun cxi bazan biologian dogmon necesas enskribi en
kuntekston de konkreta civilizo, konkreta socia strukturo. Sed malfelicxo
de la etikaj religioj estis en tio, ke ili, por firmigxi kaj konkeri
amasojn, devis tiel aux alie kunfandigxi kun aparato de perforto --- sxtato,
kaj komencante inkludi en siajn ordonojn postulojn de perforto, en tiu
aux alia grado transformigxis en sian malon. Cxiu religio strebis igxi
sxtata, cxar en tiu situacio cxiuj gxiaj malamikoj igxis malamikoj de
la sxtato kun gxia potenca aparato de premado, armeo kaj kasxesplorado.
Sed en tiu sama situacio cxiujn malamikojn de la sxtato la religio devis
deklari siaj malamikoj --- kaj okazis nekorektebla etika rompo. Tion bone
konfirmas tio, ke ju pli poste aperis religio, tio estas, ju pli evoluintaj,
rigidaj kaj fortaj sxtataj strukturoj ekzistis en la mondo en la momento de
gxia apero --- des plian sxtatecon demonstras la religio. De la suficxe fremda
al sxtato budhismo, tra la kristismo, pretendinta al supereco super mondaj
cezaroj, al la islamo, kreinta tutan vicon da rektaj teokratioj.


--- Tre logike, --- diris la imperiestro. Li auxskultis atente, iom sxovigxinte
antauxen kaj ne movante atentan rigardon for de mia vizagxo. Malvigle fumis la
forgesitaj cigaredoj.


--- Ni plene rezignis ajnan ritaron. Ni tute ne strebas al organizita interagado
kun monda potenco. Ni apelas, esence, nur al tiuj, kiujn mi nomis la kvaraj ---
al homoj kun etika dominanto en la konduto. Ilia vivo dum cxiuj tempoj estis
malfacila, gxi restas malfacila ankaux nun. Ili tute neintence ricevas por
si la unuan baton en ajnaj sociaj skuoj, gxis la fino penante stari inter
tiuj, kiuj strebas bucxi unuj la aliajn --- kaj tial, nemalofte, ilin bucxas
kaj unuj kaj la aliaj. Ili ofte aspektas kaj montrigxas malpli fortaj en
cxiutagaj peripetioj... Ni kolektas ilin, armas per scioj, klarigas al ili
ilian rolon en vivo de la specio, hardas kapablon manifesti abstraktan bonkorecon
de sentoj en konkreta bonkoreco de konduto. Ni ankaux penas faciligi kaj
fari honora similigxon al tiuj homoj por tiuj, kiuj ne havas klare esprimitan
etikan dominanton, sed pro tiuj aux aliaj kauxzoj inklinas al gxi. Tio estas
nemalmulte.


--- Pri kio do okupigxas viaj... mi jam ne scias, kiel diri... teoriistoj?


--- Ho, por ili suficxas aferoj. Nu, ekzemple, diri: «Bono de proksimulo pli
gravas» --- tio estas simple. Simple ankaux estas realigi tiujn vortojn, kiam
vi kaj la proksimulo estas sur nelogxata insulo. Sed en nia vanta mondo,
kie da proksimuloj estas sendube pli ol unu, cxiuhore antaux homo ekstaras
problemoj multe pli komplikaj ol tiuj, kiujn solvadas matematikistoj en
taskoj pri pluraj korpoj.


--- Cxu ankaux tie vi opinias ebla ellabori iujn regulojn?


--- Regulojn --- neniaokaze, Siro. Sed psihxologiajn rekomendojn --- sendube.
Certaj trejnadoj, meditaj praktikoj... sed mi ne kompetentas pri tio, Siro,
mi petas pardoni.


--- Bone, --- li finfine forskuis en la cigaredujon longan blankan vosteton de
cindro, jam kurbigxintan sub propra pezo. --- Mi iel preterlasis... Ja la
komunismo komencigxis kiel ekonomika teorio.


--- Ho! --- mi neglekte svingis la manon. --- Euxropo, frenezigxinta de ricxeco!
Sxajne, komence en la kapon de Markso nenio venis, krom aliulaj
vaporkaldronoj kaj milionaj havajxoj! «Batas horo de kapitalisma proprajxo.
Senproprigantoj estas senproprigataj»! En tio, ke komunistoj rezignis la vulgaran
ideon de komunigo de proprajxo kaj levigxis al la ideo de komunigo de
interesoj, estas granda merito de komunistoj de via regno, Siro.


--- Lenin... --- singarde, kvazaux gustumante la vorton, prononcis la imperiestro.


--- Jes.


--- Komunigo de interesoj --- tio sonas iel... timige dubsence.


--- Pardonu, Siro, sed ecx vorto «arkangxelo» igxas insulta, kiam gxin
prononcas satano. Temas, certe, ne pri tio, ke oni al cxiuj altrudu unu
komunan intereson, sed pri tio, ke cxiu individua intereso atentu interesojn
de cxirkauxantoj kaj, aliflanke, ke cxiu individua intereso, tuta ilia
spektro, estu egale grava kaj estiminda por cxiuj. Tio estas idealo, certe...
kiel cxiu religia idealo.


--- En junagxo mi legis iujn verkojn de Lenin, sed mi konfesu, princo,
ili ne interesis min, ne absorbis.


Mi silentis iom.


--- Mi riskos supozi, Siro, ke tiutempe vi estis juna kaj memfida. La vivo
sxajnis al vi gaja hazardludo, en kiu vi havas cxiujn asojn.


--- Eble, --- la imperiestro ridetis per anguletoj de la lipoj. --- En aliaj
cirkonstancoj mi kun plezuro konversacius kun vi pri tio, vi estas
bona interparolanto. Sed unue ni finu tion, kion ni komencis. En la
eksponita de vi mi ne vidas religian elementon. Tute prudenta, tute
materiisma, treege humaneca etika instruo, kaj ne pli. Post kelkaj minutoj
vi komprenos, kial mi tiel interesigxas pri tio. Diru al mi jen kion.
Cxu eblas religia fanatikismo en la komunismo, kaj kiajn formojn gxi
povus havi, se la komunismo mem religian elementon, kiel al mi sxajnas,
ne havas?


--- Via cara mosxto, per kio diferencas etika religio de etika instruo? Nur per
tio, ke gxiaj dogmoj apogigxas je iu sankta auxtoritato, je iu nefindirita
vero, kiu, esence, gxuste estas objekto de la kredo --- kaj cxiuj ceteraj
ordonoj tute materiisme sekvas el gxi. Sankta auxtoritato por ni estas
la specio Homo. Nepruvita vero, je kiu necesas kredi tutkore, estas tio,
ke tiu specio meritas ekziston. Ja tio el nenio sekvas logike. Neniu skribis
tion per kometoj sur cxieloj. Homoj kondutis kaj kondutas ofte tiel, kvazaux
por ili estas tutegale, cxu naskigxos sekva generacio aux ne. Malestimo al
homoj kusxas en fundamento de tia konduto --- subkonscie enradikigxinta,
speciale, ankaux pro tio, ke cxiuj religioj rigardas nian ekzistadon nur
kiel preparan kaj pekan etapon de la eterna ekzistado. Ekkredi je tio, ke
tiu cxi peka formikejo estas supera valoro, estas malfacile, kaj por kelkaj
ecx abomene. Tio, kion mi rakontis antauxe, estis de racio --- kaj jen tio
mallonga kaj cxefa el la koro, pri kio vi petis, Siro, siaspeca simbolo
de kredo. La homa gento bezonas ekziston, do, cxiu mia konscia ago devas
porti al iu utilon. Kaj temas ne nur pri filantropeco aux senpensa
memoferado. Se nia komplika socio por sia plenvalora vivo postulas milojn
da diversaj aferoj, plej bone helpi al homoj mi povas, farante kiel eble
plej bone mian aferon. Do, cxiu mia sukceso estas por homoj, sed neniuokaze ---
homoj por mia sukceso.


--- Digna kredo, --- diris la imperiestro, --- mi povus, tamen, disputi pri la
peka formikejo kiel supera valoro --- sed disputo pri vereco de nepruveblaj
verajxoj... aux ni diru ecx tiel --- egale pruveblaj verajxoj, estas okupigxo
por koleraj stultuloj, sercxantaj pretekston por interbatado.


--- Vere tiel.


--- Kaj entute vi tiom alloge kaj konvinke tion eksponis... cxio sxajnas tiel
natura kaj evidenta, ke mi pretus akcepti viajn votojn.


--- Mi estus felicxa, via cara mosxto, --- diris mi. --- Sed mi timas, ke por
Rusia caro tio estas nepermeseble formala.


Li denove subridetis.


--- Mi multe auxdis pri tio, ke plejmultaj viaj kamaradoj estas bonegaj homoj
kaj treege fidindaj laborantoj. Mi gxojas vidi, ke influo de via konfesio
ade kreskas, cxar gxia bona influo al cxiuj sferoj de vivo de la lando
estas nedisputebla. Kaj nun mi pli bone komprenas, kial. Sed jen en kio
estas la afero...


Liaj okuloj mallevigxis, nun li evitis renkonti mian rigardon. Silentinte,
li denove prenis kaj malfermis la cigaredujon. Etendis gxin al mi. Mi
negative balancis la kapon. La imperiestro, pensinte, klakfermis la
cigaredujon kaj formetis gxin.


--- Ivano Volfovicx jam diris al vi, ke en la rondon de la suspektatoj ekde
la komenco trafis nur kvar homoj. Unu estus tuj ekskludita. Du aliaj estas
jam trovitaj, pridemanditaj kaj liberigitaj: estas evidente, ke ili ne estas
kulpaj. Kelkaj strangajxoj, kiel oni al mi diris, estis rimarkitaj antaux
nelonge de la katastrofo en konduto de la kvara... vidu, kia koincido --- en
mia kalkulo, samkiel en la via, li estas kvara. Kaj tiu kvara malaperis.


--- Kiel malaperis?


--- Li estas nenie. Lin oni trovis nek en laborejo, nek hejme, nek en klubo...
Li ne forveturis el Tjuratamo. Kaj, sxajnas, li ne estas en Tjuratamo.
Kaj li... li estas komunisto, Aleksandro Lvovicx. Via kamarado.


Mi kunplektis la fingrojn.


--- Nun mi komprenas.


--- Mi proponas al vi, gxuste al vi, okupigxi pri tiu afero, cxar al mi sxajnas,
ke vi plej bone povos kompreni psihxologion de tiu homo, analizi liajn ligojn,
imagi motivojn... Dio scias, kion ankoraux. Sed gxuste tial mi donas al vi
ankaux rajton tuj rezigni la aferon. Neniuj mallauxdoj sekvos. Revenu al
Kartvelio, revenu hejmen, kien vi volas, vi meritas ripozon. Se la konscienco
ne permesas al vi estri la enketon, kie la cxefa suspektato tuj igxis
ano de via konfesio...


--- Permesas, --- iom pli akre, ol mi volis, diris mi. --- Ecx pli, mi devas
esplori tion. Cxi tie estas io stranga. Mi ne kredas, ke komunisto
povus atenci la princon-heredonton... ecx simple homon! Mi ekokupigxas.


--- Mi dankas vin, --- diris la imperiestro kaj ekstaris. Mi tuj eksaltis. ---
Kiel orfigxinta patro dankas, --- li silentis iom. --- Pro la Tarbagataja
afero, atentante antauxajn meritojn, la ministro prezentis vin al ordeno
de sankta Andreo Unuevokita. Dumon la ordono jam trapasis, kaj gxi estas jam
sur mia tablo.


--- Tio estas nemeritita honoro por mi, --- decideme diris mi. --- La unua
kavaliro de la ordeno estis generalo-admiralo grafo Golovin, unu el la
unuaj --- caro Petro... --- mi permesis al mi iomete rideti. --- Cxiuj miaj
antauxaj, kaj ecx estontaj meritoj estas apenaux kompareblaj kun
agoj de Petro la Granda.


--- Kiu scias, --- jxetis la imperiestro. --- Sed mi atendos subskribi la ordonon
gxis fino de tiu cxi enketo. --- Li afekte prokrastis. --- Por ne foratentigi
vin per ceremonio de dekoraciado... Kaj nun --- Dio estu kun vi, princo. Iru.



    3



Estis cxirkaux la tria, kiam mi eniris mian kabineton. Laco jam montris
sin, kaj turnigxis la kapo --- preskaux sendorma gaja antauxa nokto, Gxvari
kaj Saguramo, Iraklo kaj Stanjo, kindzmaraulo kaj ahxasxeno; kaj poste,
spasmimpete, kvazaux iu per kozaka sabro hakis buntan teatran dekoracion,
denove MSxS kaj tiu stranga auxdienco... Kiom da cxio lokigxis en unu
tagnokto!


Sed mi dankis la sorton, ke tiun aferon ricevis mi.


En gxi estis io stranga.


Mi boligis iomete da akvo, faris densegan kafon, metinte en la tason pro
malbona humoro tutajn kvar kulerojn. Dum la bolanta densa likvajxo estis
malvarmigxanta gxis tiu stato, ke eblus trinki, ne bruligxante, mi malgraux
cxio elfumis ankoraux unu cigaredon. Trinkacxante, mi obtuze kontemplis,
kiel rampas en aero, serpentumante, diafane-grizaj rubandoj. Mia vestajxo
jam sekigxis, pro la kafo mi finfine varmigxis tute.


Vata silento sxvelis en la kabineto. Ecx la pluvo cxesis kaj el la placo,
de la fenestro, ne auxdigxis ecx sono.


Stanjo, versxajne, jam dormas. Se nur sxi ne suferas, kompatinda, pro
sendormeco denove. Tamen, apenaux, ja sxi hodiaux tiel lacigxis. Min oni
kvazaux denove jxetis en bolajxon: antaux la elturmentitaj, trosekigxintaj
okuloj subite blindige ekflamis pli reale, ol la realo mem: en miela lumo
de suda vespero sxi movas la fingron laux la cxerizaj, iomete sxvelintaj
lipoj: cxu vi deziras cxi tien? La telegramo jam kusxis en la cxifrilo ---
sed mi pensis, ke estas tuta nokto antauxe. Jen gxi, tiu nokto. Verda
tempo sur ekraneto de surtabla elektronika horlogxo egalmezure transflugadis
de unu cifero al alia. La tria kaj dek du.


Kaj Liza dormas, certe.


Aux mi nenion komprenas, kaj sxi, jam delonge kompreninte cxion, solece
kusxas sen dormo kaj pense vidas min tie, en cipresa paradizo, brakumanta
ne sxin?


Mi ecx timas telefoni matene.


Jen gxi, mia cipresa paradizo. Ne deteninte min, mi forte batis per la
manplatoj la tablon. La sono estis nenature lauxta.


Kaj Pauxlinjo, sendube, dormegas. Se nur ne enrampis sub litkovrilon kun
lampo kaj libro, se nur ne malutilas denove al la okuloj, fiulino. Kiomfoje
mi kaj Liza kaptis sxin je tio, klarigis, admonis --- ne, cxio vanas.


Mi subite komprenis, ke mi jam sopiras pri ili. Cxu mi veturu hejmen tuj?
Cxi tie estas proksime. Eble, ili gxojos.


Ja tutegale gxis la mateno labori ne eblas.


Ne eblas. Ne eblas, ke komunisto igxis murdinto. Mi ne kredas. Cxi tie estas
io stranga.


Prove mi premis per la fingroj butonojn de interna komunikilo. Kaj, tute
kontraux cxiaj atendoj, rauxketa vocxo de Kurakin tuj respondis:


--- Mi auxskultas.


--- Teodoro Vikenticx, kara! Mi neniel atendis trovi vin nun cxi tie...


--- Aleksandro Lvovicx! Kiel do ne atendis, cxu Lamsdorf ne diris al vi?
Li ja kategorie malpermesis al mi foriri, jam fine de la tago telefonis
kaj diris, ke vi estos tre baldaux, kaj ke mi nepre estos necesa al vi.
Dormu, diris, se estos tre necese, cxe la tablo.


--- Kaj cxu vi dormis?


--- Jxus dormetis dum horo, --- li tuse purigis la gorgxon.


--- Bonege. Venu al mi.


Post minuto mia anstatauxanto jam eniris en la kabineton; la vizagxo
estis vigla, kvazaux li ne dormis jxus, kurbigxinte en oficeja braksegxo ---
kiu diris, ke servuto estas abolita?


La uniformo estis kvazaux jxus el sub gladilo, estis agrable rigardi.
Ne tiel, kiel cxe mi. Kurakin eniris kaj, ne deteninte sin, familiare
ekridis.


--- Jes, eltiris vin oni, evidente, el klimato multe pli bona, ol la nia.


--- Tamen tiel por cxiuj estas tuj videble, kiel mi hastis. Ni kune enketos
la katastrofon de «Carido», mi gratulas vin.


--- Do, vi prenis la aferon, Volfovicx diris, ke tio estis ankoraux ne
decidita.


--- Jam decidita. Ja eksidu, Teodoro Vikenticx, vi lacigxos stari.
Des pli en tia tempo. Cxu vi parolis kun la sxtatsekureca sekcio de Lodejnoe Pole?


--- Plurfoje.


--- Cxu ili finis kolektadon de fragmentoj?


--- En momento de la lasta interparolo --- tio estis je la dudek unua kaj
nul du...


Gxuste kiam mi kaj Stanjo, intermurmurante, estis mallevigxantaj en la
salonon.


--- ...ne finis. Estas tro multe da malgrandaj fragmentoj, la grundon foje
necesas lauxlitere kribri. Kaj tie ankoraux estas riveretoj, marcxoj...


--- Bone. Tio estas, malbone, certe, sed pli vaste ol pantalono ne eblas
pasxi. Morgaux matene necesas komunikigxi kun iu el projektestroj kaj ekscii
takte: cxu ne povus, diablo prenu, la motoro mem doni tian efekton. Nu,
almenaux unu sxanco el miliono --- eble io subite forbrulis tie, trovarmigxis,
malkontaktigxis...


--- Lamsdorf jam komunikigxis. Profesoro Efraimson el la katedro de
gravitmehxaniko jxuris, ke tio estas absolute ekskludenda.


--- Sciencistaj kapoj estas sagxaj, Teodoro Vikenticx, sed kvadrataj.
Cxi tie necesas praktikulo. Ho! Mi mem komunikigxos kun la Kramatora
gravitmotora, tie oni min devas memori, ni konversacios neoficiale.
Plue. Necesas sendi unu aux du niajn ekspertojn por skrupula esploro de
la fragmentoj. Ili trovu restajxojn de la mino. Kies mino? Kia? Kiel
konstruita? Se ili tiujn restajxojn tute ne trovos, ili almenaux kalkulu,
kian karakteron havis la eksplodo, kian forton... Kaj --- urgxe! Kaj
cxiujn fragmentojn --- al ni, cxi tien. Kun ili ni umados, mi pensas, ne
unu kaj ne du fojojn.


--- Komprenite.


--- Morgaux mi elflugos al Tjuratamo. Tie oni ion interesan jam trovis,
mi tiel komprenis Lamsdorf-on, sed cxio cxi estas «difektita telefono».


--- Kiun vi volus preni?


Mi silentis iom.


--- Tute mi stultigxis en la sudo. Jungas cxaron antaux cxevalo. Ni skizu
rondon de personoj, partoprenontaj en la afero. Kaj krom ili jam estu neniu.
Havu ni, ni diru, kvar grupojn. Vi estas mia anstatauxanto, kaj plu estos
tiu; mi kaj vi membros neniun grupon. Gxenerala gvidado, tiel ni diru.
Grupo «Az»: ekspertoj, cerba centro.
Fakulo pri gravitmehxaniko, fakulo pri eksplodaj aparatoj kaj...
jen kio ankoraux. Fakulo pri sxangxitaj statoj de psihxo.


La brovoj de Kurakin iomete tremeris.


--- Kio estas tio?


--- Verdire, mi mem ne tre bone scias. Sercxu inter kuracistoj-narkologoj,
eble... Iu, kiu komprenas pri afekciaj agoj, pri hipnoprogramado, jen!
Tio estas ecx pli bona.


--- Komprenite, --- kun dubo diris Kurakin.


--- Tri homoj. Grupo «Buki» --- ni diru, ankaux tri homoj.
Ilia sorto estu fosi en arkivoj, sliparoj, forblovi, kiam necesos, polvon
de pasintaj jaroj. Grupo «Vedi»
--- ordinaraj detektivoj. Nu, ne ordinaraj, certe, sed pli bonaj. Mi pensas,
ke por ni oni arangxos «liberan vojon», donos cxiujn, kiujn ni petos. Kvar homoj.
Kaj grupo «Dobro» --- ni
diru, ses homoj. Nia gardo. Kaj sur iliajn sxultrojn falos, okaze de
bezono, perforta interagado kun kontrauxulo.


Mi intence preterlasis la kvaran literon de la alfabeto. En similaj okazoj
mi cxiam agis tiel. La nomo mem rememorigu al niaj batalistoj pri la celo,
pri la senco de ilia agado. Ja scias mi --- kun pistolo en la manoj, sub
kugloj, estas tre facile fali en sensencan malamegon. Estis precedencoj.


--- Prilaboru la liston lauxnome, Teodoro Vikenticx. Kaj mi rigardos.
Cxu horo al vi suficxos?


--- Mi provos.


--- Provu. Mi estos cxi tie.


--- Permesu foriri.


--- Jes, certe. Nun ne estas tempo por formalajxoj.


La pordo malfermigxis post li, kaj denove kvazaux oni sxovis en cxiun orelon
po tuta bulo da vato. La okuloj brulis. Kaj komencis dolori la kapo --- io
pulsis cxu en la nuko, cxu en la verto. Plej versxajne, en ambaux. Malantaux
la fenestroj ne heligxis, kvankam jam proksimigxis la kvara horo. Kiel ofte
okazas, anstataux blankaj noktoj la naturo donis al ni nigrajn nubojn.


Mi jam tre deziris telefoni al Liza. Kaj al Stanjo. Al ambaux. Simple ekscii,
kiel ili fartas. Ne, eble, unue al Stanjo. Pri sxi mi maltrankvilis pli,
sxi povus malvarmumi en la flughaveno.


Kion mi tiam diracxis al la caro, pri malfacilajxoj, kiujn suferas
matematikistoj dum solvado de taskoj pri pluraj korpoj? Jen vere. Pluraj
korpoj.


Ne, je tiu horo telefoni hejmen --- cxu en tiun, cxu en la alian --- estas
nepenseble. Kaj mi telefonis al la sekcio de Lodejnoe Pole --- ja tie sendube
iu ne dormas.


Tie oni vere ne dormis, ecx pli, estis atendantaj telefonvokon el la cxefurbo.
Kolektado de fragmentoj de la katastrofo estis cxesigita je la dudek tria kaj
kvardek sep. Tion, kion oni ne trovis, jam trovos neniu, eble nur hazarde ---
pluvas, la grundo malsekigxis, marcxoj sxvelis. Cxio, kion oni sukcesis trovi,
kun maksimuma gardemo estas stokita sub tegmento, en la akceptejo de la sekcio
kaj sur la sxtuparo. La Lodejno-Pole-anoj mem ecx ne penis iel analizi la
trovajxojn, timante ion preterlasi aux neintence sxangxi. Mi aprobis kaj
diris, ke ne pli poste ol tagmezo venos la ekspertoj.


Jes, mi preskaux forgesis. Tio estas --- tute forgesis: komence pensis, sed poste
forgesis en vanto --- kaj estas kompreneble, kial. Pri laborkapablo de tiu
cxi versio mi ne kredis. Sed por purigi la konsciencon mi decidis ellabori
gxin gxis la fino. Kiu scias...


Mi telefonis al la cxifra fako --- tie oni dejxoras tutan tagnokton, ne tiel,
kiel hejme.


Tamen, la hejmo havas aliajn avantagxojn.


--- Trubeckoj parolas.


Tie oni jam sciis, kion tio signifas.