vesperon mi renkontis sxin en la sama drinkejo kun iu sxejkeska financisto
el Arabio. Sxi diris al li la samon, kaj, laux mi, per samaj vortoj --- kaj
la sxejkeskulo turnadis helajn olivojn de la okuloj, ofte kaj rapide
cxirkauxlekadis per la langopinto, kiel serpento, siajn brunajn sxvelajn
lipojn; liaj harozaj fingroj tremetis pro senpacienco, sxprucante muelitajn
de fingroringoj cxielarkojn. Komence la meksikanino min longe ne vidis, sed
poste, rimarkinte, elegante montris al mi per etfingro kaj ion petole diris
al la sxejkeskulo, jxetinta al mi mallongan rigardon; kaj ili ekridis kun
sento de plena interkompreno. Tre stulte, sed ili iel rememorigis min pri
Liza kaj Stanjo en la tea angulo. La femuroj de la meksikanino estis tre
sveltaj. Sxi cxiam movis ilin --- jen unu metis sur la alian, jen male.
Sxi same senpaciencis. Mi mendis en la apartamenton litran botelon da
Smirnov-a vodko kaj, sidante en sombro kaj soleco, morne eltrinkis
du trionojn; defalis en la fotelo kaj ekdormis, sed, versxajne, vekigxinte
post du horoj, mi ecx ne memoras, kiel, fintrinkis.


Matene Eriko, vera kamarado, ekmaltrankvilis. Mi iel sukcesis malfermi al li
la pordon, sed paroli ne nur en la angla, ecx en la fusxa rusa ne kapablis.
Estis plena ebriigxo; estas bone, ke mi min ne vidis kaj ne scias, kiel mi
aspektis --- kvankam rekonstrui estas facile, cxu mi ne vidis ebriulacxojn?
Kiam mi estas sobra, mi cxiam deziras dispremadi ilin, kiel blatojn, --- tiom
ili estas abomenaj. Silentema Eriko komprenis la situacion dum nul sekundoj;
li helpis al mi rampi reen al la lito, kusxigis kaj kovris per litkovrilo.
«Russian empire is a great
country
»
, ---
malserene konstatis li, suprenjxetante sur la largxa manplato la malplenan
botelon kaj pritakse rigardante jen al gxi, jen al mi. Mi kusxis, kiel sxtipo,
kaj per vitraj okuloj observis liajn agojn. Mi ecx palpebrumi ne povis:
kun malfermitaj okuloj la kapo turnigxis en unu direkto, kun malfermitaj ---
en alia; kaj se palpebrumi, gxi komencis turnigxi en ambaux direktoj
samtempe, kaj en tiu sento estis io nepriskribeble monstra. Eriko silente
eliris, kaj post kvin minutoj revenis kun bruanta amaso da bieraj ladvazoj
sur la manoj.
«Russians is a great
people
, --- konsolis li min, kiel povis, zorgeme subtenante
mian kapon per unu mano, kaj per la alia transversxante el la ladajxoj
en mian busxon densan, malhelan, sxauxman likvajxon. ---
Duke Trubetskoy is a real communist...»
. Dum kvara, aux
eble dum kvina ladajxo mi iomete klarigxis. Larmoj kiel fonto ektorentis el
miaj okuloj. Mi sidigxis en la lito kaj komencis krii.
«Eric! Oh, Eric! I love them!!
I love both of them!!
--- mi estis forgesanta prepoziciojn,
disvisxanta larmojn per la pugno kaj svinganta la manojn kiel Vinnetu
la Estro de apacxoj, per solaj gestoj inspirite rakontanta al samtribanoj,
kiel li hieraux demetis skalpojn samtempe de kvin blankvizagxuloj. ---
Catch me? I want fuck both!!!». ---
«Fuck both vodka and beer? ---
trankvile informigxis Eriko, ecx ne movinte la brovon. ---
O'kay...» Kaj foriris, tuj reveninte kun
ankoraux kvin ladajxoj.


Mi ne scias, kio okazis poste. Mi ne scias, kiel kaj kiam li foriris.


Mi vekigxis cxirkaux la kvina. Rigardante la horlogxon, mi longe ne povis
kompreni, cxu estas la kvina matene aux vespere; mi apenaux ne ekiris
vespermangxi, sed poste tamen ekkonsciis, ke estas tro mallauxte malantaux
la fenestroj. La kapo estis kristale malvarma kaj klara. Kaj tre malmola.
Ekzistis nur unu deziro: senprokraste cxesi vivi. Tamen gxi estis nevenkebla.
Tristo kaj abomeno pri mi mem tiom superplenigis la animon, ke gxi estis
preta tuj eksplodi, tirinte la dekstran manon, per la ungoj dissxiri
la vejnojn sur la maldekstra pojno. Abstinenca sinmortigo, estu gxi damnita
por cxiam. En tiu stato duono da rusa inteligencio saltadis el fenestroj.
Estas bone, ke mi ne estas inteligenciano. Mi lumigis la klosxlampon;
nuda, kiel estis, bruigis la ladajxojn, sed ili cxiuj, kanajloj, estis
malplenaj kaj lauxlitere gxisseke elpremitaj. Tiam mi eksidis, metinte
unu kruron sur la alian, apud gazeta tableto, en molan fotelon, kaj ekfumis,
abomene kaj malame rigardante al mia mizere faltigxinta, senforte falinta
vira atributo kaj luktante kontraux sovagxa tento firme kapti kaj
elsarki tiun acxajxon kun radiko, por jam ne plu turmenti nek bonajn
homojn, nek min mem. Jes, venis tempo liberigi ilin. Ili determinu sin.
Cxu vere jen tio cxi povas iun gxojigi? Mi ne kredas. Kaj neniam plu kredos.
Hela klosxo de la klosxlampo nagxis en nehaste fluantaj grizaj strioj,
laux la muroj amase kusxis obskuro. El malantaux la fenestro de tempo al
tempo komencis auxdigxi preterfluga susuro de fruaj auxtoj. Post kvina
cigaredo dangxeraj por vivo kaj teritoria tuteco akraj egxoj de la kristalo
en la kapacxo komencis degeligxi kaj jxelee moligxi. Tiam mi ekstaris,
prenis dusxon --- unue tre varmegan, poste tre malvarman; zorgeme razis
min, enversxis en min gxis la gorgxo kafon kaj laux matenaj stratoj
de Stokholmo vigle ekiris en la arkivon, labori.

    3




Versxajne, la plej grandskala ago de radikaluloj en jaroj, senpere
antauxantaj la misteran limon 69--70, estis fiaventuro, eternigita en
historio sub nomo «ekspedicio de Lapinski». En gxi, kiel en
fokuso, koncentrigxis tuta sensenceco kaj tuta tragika misformiteco de
maldekstraj idealoj de tiu tempo, tuta ilia absurda, ne portanta ian ajn
pozitivon, detruemo, kaj plena eliminado de tiaj kategorioj, kiel, ekzemple,
valoro de homa vivo. Gxi diferencigxis de plejmulto de aliaj, reduktigxantaj,
esence, al manie kolorigita per belaj vortoj kanibala babilado, kaj unuigis
grandan parton da strebantaj al «justa estonta sociordo» aferemaj
homoj --- homoj, kiuj gxenerale cxiam estis pli simpatiaj por mi, ol homoj
babilemaj; sed cxi tie la afero estis tia, ke estus pli bone, se tiuj homoj
plu babilus, trinkante absinton kaj vizitante malmultekostajn prostituitinojn.
Komencigxis gxi, kiel devus cxe tiuj homoj, de mensogo, kaj finigxis, kiel
devus, per sango.


Tiutempe Polio vican fojon flamis. Poloj bucxis rusajn sklavigantojn, kiel
povis. Responde rusoj komencis bucxi ribeligxintajn polajn banditojn. Sed
en animo de ruso, largxa, kiel damnita nia, de Danubo gxis Anadiro, vasto,
por cxio trovigxos loko; kaj jen rusaj humanistoj ne nur per mono kaj
medikamentoj helpas al senfortigxantaj, kiel tiam oni skribis, en malegala lukto
poloj, ne nur per petskriboj kaj gazetaj artikoloj, postulantaj de la caro
donaci, por eviti sangon kaj malamon, liberon al la okcidenta provinco ---
cxio cxi estas digna, cxio estas estiminda... sed ankaux per armilaro, per
partopreno. Kaj jen jam unu, dua, tria rusa luktanto por justa sociordo
pafas el polaj trancxeoj per rusaj kugloj al rusaj soldatoj, pensante,
ke trafas en la forputrintan carismon --- kvazaux, pafante al homoj, eblas
trafi ion alian, krom homoj. Kaj ju pli multaj estas ili, tiuj agemaj,
malestimantaj inteligencian babiladon pri moligoj kaj donacoj, des pli
stultaj aspektas tiuj, kiuj faras realan, sensangan helpon, des pli facile
estas kvalifiki ilian grandanimecon kaj strebon al kompromiso kiel perfidon.
Kaj tio okazas en momento, kiam jxus ekiris
la kamparana reformo --- nun du
trionoj da muskokovritaj korteganoj riprocxas
Aleksandron: jen kio okazas
pro libero! Dum via patro ja pri tielajxoj oni ecx ne auxdis!...
Trioble pravis Tocqueville:
por malnovigxinta sociordo la plej dangxera
momento venas, kiam gxi penas novigi sin. Kaj oni ankoraux parolas pri
historia justeco! Kaj des pli pri gxia neperforta restarigo!


Historie justa estas nur tio, kio obstaklas murdojn. Kaj maljusta estas tio,
kio ilin helpas. Jen sola ebla justa aliro --- cetero modeste nomigxas
«malpura politika ordo».


Vaporsxipo «Word Jackson» foriris el Southampton la 22-an de
marto de la 1863-a jaro. Sur gxi estis armilaro por poloj kaj cent sesdek
homoj de diversaj nacioj, pro tiuj aux aliaj kauxzoj decidintaj partopreni
batalojn sur flanko de malfelicxaj kaj mizeraj sklavigitoj. Ilin estris
polo lauxdevene, kolonelo de auxstria armeo laux servo Lapinski. Estis
ankaux iu Demontovicx, laux maniero de jakobenaj tempoj nomanta sin
komisaro. Ho sanktuloj, kiel dirus Liza, --- la sxipanaro de la frajtita de
Lapinski vaporsxipo tute ne sciis, kien kaj por kio gxi kondukas la sxipon,
la humanistoj babilis ian absurdajxon anstataux klarigoj, ecx ne pensante pri
tio, ke ili jxetas tute senkulpajn, absolute ne implikitajn en tiun
plurjarcentan kverelon homojn al cxiuj dangxeroj de milita fiaventuro!
La 26-an de marto cxi tie, en Svedio, en haveno Helsingborg al la batalantoj
por prava afero de justa sociordo aligxis Bakunin mem --- li decidis,
versxajne, komenci persone starigi vivan ribelan ligon inter rusaj
kamparanoj, cxi-foje kun helpo de polaj ribeluloj. Sed du tagojn poste,
jam en Kopenhago, aleno trapikis sakon
--- la sxipanaro, eksciinte pri
la celo de la navigo, simple komplete forlasis la sxipon. La liberemulojn
tio ne senkuragxigis; per sama mensogo estis dungita sxipanaro, konsistanta
preskaux plene el danoj. Tamen la aleno trapikis la sakon ankorauxfoje.
Pri irado de «Word Jackson» oni eksciis en Peterburgo, kaj
la sangavida carismo denove montris al la mondo sian brutan vizagxon:
anstataux ol, ekzemple, sendi murdistojn, aux renkonti la sxipeton en maro,
pli proksime al Rusia bordo, per iu el militaj sxipoj de Balta floto kaj
ecx ne mortpafi, certe, per plej granda kalibro, sed almenaux simple
aresti cxiujn, kiuj sur gxi trovigxis, la carismo korektege ligigxis
kun la potencoj de Malmoo, kien «Jackson» alrampis la 30-an de
marto, kun peto internigi la sxipon. Sed kia estis tiu internigo! Terura
arbitro! Demontovicx ecx parton de la armilaro sukcesis konservi --- kaj jam
la 3-an de junio la neflekseblaj luktantoj, frajtinte velsxipon
«Emilia», estrataj de sia Lapinski, denove navigas renkonte
al la justa ordo. La vojo al gxi cxi-foje, laux ilia opinio, kusxas tra
Litovio, tie ili esperas organizi novan fajrejon de la ribelo. La 11-an de
junio ili penis elsxipigxi cxe enirejo al Kurisch-Haff --- tiel nomigxis
tiam longa, lauxlitere sxnure etendita lago, disigita de Balta maro per
Kursxa terlango. Balta maro iom sxtormis, kun gxi ecx somere ne eblas sxerci.
Sed al la armitaj revuloj maro cxiam sxajnas atingi nur genuojn --- ek al
paradizo gxis morgaux! Dudek kvar homoj dronis lauxlitere je versto de la
bordo, ne scipovante atingi ne nur la justan ordon, sed ecx sablan plagxon.
Trivita «Emilia» revenis finfine --- sxajne, post la kunpusxigxo
kun tiom «maljusta» realeco la luktantoj komprenis, ke la
afero, kiel evidentigxis, okazas serioze, belaj frazoj kaj gestoj finigxis,
kaj baldaux post la dronitoj sekvos mortpafitoj kaj, probable, ecx
pendumitoj; al ili tia perspektivo ne placxis. Murdi, sendi al morto je
nomo de justa ordo --- tio estas sankta devo, cxiam bonvolu. Sed morti mem
--- tio estas iom tro. Iel ili gxisrampis Gotlandon --- proksimume kiel
mi la pordon de la hotela apartamento, kiam al gxi frapis Eriko --- kaj
la 19-an de julio sveda milita sxipo transportis la restintojn reen al
Anglio.


Mi ilin ecx ne kompatis. Ho dio, ja se ili estus transportantaj pansojn
aux jodon --- mi al cxiu starigus monumenton! Mi penis imagi tiujn
restintojn. Kiel ili, atendante svedan korveton, sidas sur kajo de paca,
dormema, ludila, kiel kuka dometo, Visby, per kesteca krusto de
akre-pintaj tegolaj tegmentoj kuranta supren strat-post-strate, kvazaux
sxtup-post-sxtupe, sur altan bordon de Gotlando, kun malgajo rigardas al
blua, malvarma ecx somere, antauxlonge finsxtorminta maro, al mevoj, kiel
blindigaj buloj de negxoblanka flamo malrapide krucantaj lazuron de cxieloj,
trinkas ian acxajxon, kaj pensas... Pri kio? Pri kio do ili pensas? Sxajne,
tio estas facile imagebla, ja mi estas homo kaj ili estis homoj; jen la
manoj, jen la piedoj, kiel diris Kristo al Tomaso Nekredema --- jen cxielo,
jen maro, pri kio cxi tie eblas pensi? Sed la sindromo de Cin furiozis
en cxiu el ili --- kaj mi ne povis penetri en iliajn pensojn, kiel ne povis
penetri, ekzemple, en pensojn de skizofreniulo, per absolute korektaj,
oratoraj frazoj pruvanta: «Ni prenu Kolan duoninsulon, insertu en
gxin televidilon, cxirkauxe cxiam tirnu panon --- do, cxu
Elio Muromano elkreskos, mi
vin demandas?»


Jes, siatempe mi pafis. Tute antauxnelonge pafis, por savi Ramilon.
Konkretan homon de konkreta murdanto. Sed, ekzemple, aliri junulon, kiu faris
ankoraux nenion malbonan kaj al vi, kaj al viaj proksimuloj, kiu cxi-momente
pensas --- kaj tio klare montrigxas sur lia vizagxo --- pri tio, cxu
bone elkreskis aveno en gepatraj lokoj, cxu ne truigxis la tegmento de
patra grenejo kaj kun kiu nun flirtas najbara Pranjo, kaj kun histeria
krio «Vi estas dungito de forputrinta regximo!» aux, ekzemple,
«Sanka sklafikanto!»
trancxi lian ventron
per bajoneto?


Ne imageblas.


Mi sisteme, forgesante pri flugantaj tagoj, fosis en vivoj de tiuj restintaj
agemuloj, kaj foje miris, trovante faktojn, atestantajn pri tio, ke ili
tamen estis ordinaraj homoj, kaj foje afekciigxis pro tio, kiom forte tamen
ilia konduto montris ian perversecon de ilia konscio, malgxustecon de celilo,
se eblas tiel diri. Preskaux cxiuj tiel aux alie cxagrenigxis pro la okazinto,
multaj penis fari iajn konkludojn, sed plej ofte tiuj konkludoj igis min
nur eksvingi la manojn en senforta, kaj, mi pentas, kolera embaraso.


La dudek duan de septembro en miajn manojn trafis letero de Petro Stupak,
sendita de li el Southampton al Helsingborg al sia, kiel oni tiam diris,
civitana edzino. Havis tiu nerealigxinta murdisto edzinon, kiel evidentigxis;
evidentigxis, ke lin oni povis ami, kaj ecx kiel... «Saluton, mia
dikulineto! --- skribis Stupak. --- Mi ankoraux plu restos en Britio,
kuracigxos kaj ripozos iomete post nia balta vojagxo. Kaj poste mi jam
revenos por cxiam, Zinjo. Mensostaton mi havas abomenegan. Nia vojagxo
montrigxis malsukcesa, kaj pro tiuj malsukcesoj mi ecx pli ol antauxe
ekmalestimis nian homan genton. Kaj speciale --- ne ofendigxu --- nin,
rusianojn. Ni pli malproksime ol la propra nazo ne vidas, krom al sia
umbiliko, al nenio rigardas. Eblas la gorgxon sxiri --- tutegale neniu
auxdas, kaj ecx auxskulti ne deziras. En la kapo estas nur edzino kaj bovino,
kaj dum festoj --- drinkejo kaj pregxejo. Kiel mi cxion cxi malamegas! Ahx,
se povus mi enblovi en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto de tia,
se eblas tiel nomi, felicxo! Por ke furiozo bolu en vejnoj de cxiu, kiel bolas
gxi en la miaj! Por ne toleru niaj plugistoj kaj metiistoj sennombrajn
maljustajxojn, klininte obeeme la kolojn, sed respondu al unu ofendo --- per
cento, al unu bato --- per milo da batoj! Por ke la granda celo de liberigxo
el jarcenta jugo gvidu cxiun senton, forgesigante pri malestiminda bonfarto,
pri mizeraj virtoj, pri animala zorgo pri familio kaj idaro! Fiero,
sendependeco, digno, konstanta strebo al libero --- kie estas ili? Ahx,
scienco, scienco! Kiel potenca gxi estas en kreado de novaj masxinoj, kaj
kiel senhelpa gxi estas en kreado de nova homo!»


Mi memoras, ke mi ecx la kapon balancis, legante, kaj pensis, ke, laux
miaj komprenoj, ricevinte tian leteron, ajna normala virino devus kracxi
al la vizagxacxo de la auxtoro kaj ne plu allasi en sian hejmon...


Kaj tiam mi eksentis odoron de mia diablo.


Petro Polikarpovicx Stupak. Li agxis tridek kvin jarojn en la sesdek tria.
En la kvindek kvina kun lauxdo li finis Peterburgan universitaton, montrinte
elstarajn kapablojn en naturaj sciencoj. Sed la kariero ne konstruigxis ---
nobelan divenon Stupak ne havis, kaj krome, li deziris cxion
kaj tuj, simple cxar li estas tia. Malpacema, kiel geniulo, diras oni kutime
pri tiaj homoj, forgesante, ke plejmulto da veraj geniuloj, kun cxiuj, ofte
vere malagrablaj en cxiutageco, strangaj trajtoj, distingigxas per karaktero
bondezira kaj ecx liberigxinta de mondaj konkurencaj kvereloj,
kaj malpacemaj evidentigxas, cxefe, homoj, kiuj, estante nesxanceligeble
certaj pri sia potencialo, neniam okupigxas pri gxia realigo, mergante
pli kaj pli profunde en vantan lukton kontraux tiuj, kiuj, laux ilia opinio,
obstaklas malfermigxon de iliaj talentoj; kaj poste ili jam mem provokas
tiun lukton, sentante en profundo de la animo, ke se gxi estingigxos ---
ne restos iaj ajn signoj de la genieco. Gxeneralaj reguloj cxi tie, certe,
ne ekzistas --- sed tamen... Stupak evidente opiniis sin geniulo, kaj, ne
ekskludeble, povus igxi tia. Lin obsedis stranga ideo: la Universo estas
kristalo. Interalie, laux mi, tiu ideo ie reaperadas gxis nun, kaj, sekve,
en gxi estas io, kvankam mi, kun mia sxtatsekureca cerbo, ne kapablas
kompreni --- kio, sed, kiom mi scias, Stupak unua eldiris en scienco tiun
ideon.


Tamen li kun eksterordinara kuragxo, tute revolucia, faris el tiu ideo
praktikajn konkludojn: laux la legxo de izomorfeco de kristaloj eblas
kreskigi Universon en grando de akvomelono aux de kupolo de la
sonorilejo de Ivano la Granda --- estas
tutegale, la grandeco dependas nur de tempo de kristaligxo. La universoj
estos absolute identaj, kaj, ju malplian universon ni volas kreskigi, des
malpli da tempo, nature, gxi postulos; nia Universo estas tial tia granda,
cxar gxi longe kreskas. El mia vidpunkto, tio estas pura deliro, sur nivelo
de Kola duoninsulo kun televidilo, --- sed deliro tre eleganta, cxi tie
konformas ecx diskurado de galaksioj, kvankam Stupak pri gxi scii, sendube,
ne povis (la kristalo kreskas, neniaj problemoj); sed samtempe grandeco de
atomoj, pri kiuj Stupak same, kredeble, ne povis scii, sendube devus meti
minimuman limon al skaloj de kreskigata strukturo, aux mi jam tute nenion
komprenas. Se ni volas ricevi Universon en grando de orangxo, steloj en
gxi devus igxi multe pli malgrandaj ol atomoj, sed tio jam estas plena absurdo. Sed
Stupak-on tiaj detaloj ne gxenis, lin obsedis la principo mem. Li siegxis
instancojn kun ultimata postulo: donu multe da mono por eksperimentoj.
Kaj kun tio, kiel paneinta fonografo, per unu mallonga teksto eksplikis
la ideon: la Universo estas kristalo, kaj laux la legxo de izomorfeco de
kristaloj...


Mi perdis semajnon, fosante tra IRU Peterburgajn arkivojn --- estis malgaje
kaj amare el cxi tie, el Stokholmo, elvoki sur la vidigilon informojn el
la urbo, kie mi logxas, el la universitato, preter kiu mi iradas hejmen
post laboro, kaj samtempe havi nek eblecon, nek rajton sciigi la hejmanojn
pri mi, ekscii, kiel statas aferoj hejme; sed el Peterburgo mi tiun Stupak-on
neniaokaze trovus --- kaj mi penis kompreni, kiajn pruvojn de sia praveco
donis la geniulo, aux, almenaux, kiel li klarigis, por kio li bezonas
Universon en grando de akvomelono. Vane. Per tiaj bagateloj Stupak sin ne
laborigis. La Universo estas kristalo. Laux la legxo de izomorfeco de
kristaloj eblas kreskigi Universon en grando cxu de akvomelono, cxu de
la kupolo de Ivano la Granda. Donu multe da mono. Punkto. Mi dubas, ke ecx
en niaj sataj kaj bondeziraj tempoj la Prezidento de Akademio de Sciencoj
aux, ekzemple, ministro de atoma energetiko, auxskultinte enrompigxintan
al ili kun tiela deliro orgojlan, sarkasman, arogan junulacxon, donus
monrimedojn por tiu temo. Des pli --- dum Nikolao Pavlovicx! Dum
la Krimea katastrofo!
Ja la granda imperio ne povis fari al si tauxgan fusilon --- ne nur
Universojn kreskigi! Ho, Rusio... Nu, kaj forto de agado egalas al forto
de kontrauxagado. Anstataux ol almenaux provi iomete pripensi argumentojn,
trovi belajn faktojn, kiel farus sur lia loko ajna normala Einstein,
cxu auxstra, cxu hebrea, cxu ia ajn, anstataux ol motivi sian projekton
per ajna, ecx mensoga por unua momento motivo --- ekzemple, volas mi
novan Universon en matraso kreskigi, por la Patrujo ne malsxparu monon,
acxetante teon kaj kafon de orgojlaj britoj, sed rekte el la matraso,
staranta sur tablo en gepatra Torjxok, cxion cxi eltiru senkoste kaj
senlime --- Stupak, kiel tiam estis mode por simpleco de divido de la mondo
al blanka kaj nigra, ofendigxis al inerteco de la carismo. Kracxis li al siaj
kristaloj kaj okupigxis pri kontrauxregistara agado. Kaj ekruligxis...
Kaj Rusio por li tuj igxis «fekejo de la monda civilizo».
Kaj Aleksandro, jxus surtronigxinte, igxis «sanga sufokanto de
popolaj streboj, jam en unuaj tagoj de sia malpura potenco superinta laux
malamego kaj krueleco kontraux sia propra popolo la tutan longan regadon de
sia bastarda (?) patro». Kaj la kamparana reformo ial igxis
«Vica malpura truko de despotismo, direktita al establo de malpaco
inter kamparanoj kaj urbanoj». Kaj tiam veturis mia Stupak al Euxropo...


Post fino de la fiaventuro de Lapinski, singardeme kuracigxinte en iu el
kuraclokoj de Suda Anglio, li vere revenis al sia «dikulineto»
Zinaida Artemovna Hxristoforova. Kie li sxin, kiel dirus Stanjo, unuafoje
«brakumis-kisis», mi ne sukcesis klarigi, kaj ecx ne tre penis,
ne tio estis grava. Mi denove, kiel en Simbirsko, subite eksentis min cxashundo,
kaptinta spuron --- kvankam kio estas tiu spuro, mi al neniu povus klarigi.


Kvankam promesis Stupak en tiu letero reveni por cxiam, sed post kvar monatoj,
ion hxemiuminte --- konservigxis liaj fakturoj, pagataj, strange, de Zinjo,
kiu servis cxe iu Helsingborga galanteriisto, kaj tiuj fakturoj montris
subite vekigxintan intereson al hejmaj hxemiaj eksperimentoj --- denove
fornavigis al Britio. Konatigxinte kun gvidaj britaj hxemiistoj, vizitinte
la Regxan societon, kaj, evidente, ne trovinte tion, kion li sercxis ---
kaj mi neniel sukcesis kompreni, kion li sercxas --- li denove, laux cxio,
kontraux mono de duonmalsate vivanta «dikulineto» ankorauxfoje
transnavigis la maron kaj trovigxis en Germanio, kiu tiutempe jam estis
movigxanta sur unuan lokon en la mondo en tereno de hxemiaj esploroj. Ie
ankaux li, versxajne, kromlaboris --- ja neniel povis Zinjo financi kvin
monatojn de lia saltado jen al Berlino, jen al Konigsbergo, jen al Munhxeno;
kvankam en cxiu el konservigxintaj liaj leteroj al sxi se ne dua, do tria
frazo estis sengxena, sxajnanta al li mem, versxajne, jam tute natura postulo
de mono. «Bulketo mia! --- skribis li, kvankam de la bulketo tiutempe
restis nur hauxto kaj ostoj, mi vidis, foje sxi trafis al foto, eterniginta
konfiditajn al sxi satajn, prizorgitajn, angxelsimilajn infanojn de bonfarta
galanteriisto. --- Profesoro Mommsen evidentigxis purega cxarlatano. Mi
veturis al Bremeno tute vane. Nun mi denove estas en treega mizero, kaj tuta
mia espero estas en vi, karulino. Sed mi sukcesis ricevi tute fidindan
informon, ke doktoro Raschke en Munhxeno atingis grandajn sukcesojn en tiu
tereno, kiu min kaj vin tiel interesas...»


Pri kio ajn okupigxu tiu Raschke, liaj laboroj apenaux povus en tia situacio
tiel interesi la bulketon. Tion mi komprenis el la sekva, lasta ricevita de
sxi letero --- kaj, apenaux kompreninte unuajn liniojn, kvazaux ricevis
nokauxton, kaj dek minutojn ne povis koncentrigxi, kun senespera doloro
rememorante Stanjon, per la tuta korpo sentante, kiel malfacile estas nun
al sxi, kaj penante jam ne liberigxi, sed almenaux gxis la fino de la
labortago forgesi premantan senton de tio, ke mi estas simila al tiu idea
fiulo. «Zinjo! Vi sendis iajn grosxojn kaj skribas, ke pli ne povis.
Vi skribas, ke ne plu povos, cxar naskis. Mi jam ne scias, cxu tio estas mia
infano aux ne mia, ni ne intervidigxis, kara mia, delonge, do cxio povis
okazi --- kaj tio ecx ne tiom gravas. Mi tian pasxon de via flanko taksas
kiel perfidon. Servado al granda ideo ne toleras mondan vanton. Nepacigebla
batalo por idealoj de estonta liberigxo de popoloj postulas de mi cxiujn
fortojn. Antauxe vi tion komprenis, kaj, mi opinias, ne ofendigxos al mi
pro tio, ke mi detenu min de pluaj kontaktoj kun vi. Sed gxoju pro mi:
mi finfine trovis, kion mi sercxis...»


Tiu letero estis akirita de la arkivo jam en arkivo de polico. Rimarkinte
sxangxojn en staturo de la guvernistino, la galanteriisto forpelis la
karulinon kun skandalo. Per ia sxparmono sxi ankoraux sukcesis gxisvivi
la naskon, sukcesis naski, kaj iomete resanigxinte, ne sukcesis elpensi
ion ajn pli bonan, ol prostitui sin. Sperton la dudekokjara rusa idealistino
havis nenian pri tiu afero. Pro naiveco sxi trafis al fremda teritorio,
kaj sxin trancxmurdis prostituisto de okupantaj tiun teritorion virinoj.
Kio okazis al la infanoj, mi ne sukcesis klarigi.


Lauxlitere dispremita, mi sidis, obtuze rigardante al rompigxemaj malgrandaj
pagxetoj, kovritaj per pala arabesko de senkolorigxintaj inkoj kaj,
forgesinte tutan aritmetikon, kalkulis per la fingroj. Se fine de auxgusto
estis kvin, do fine de septembro --- ses... do, naux estos fine de decembro.
Gxis la fino de decembro mi devos cxion fini. Morti, sed fini. Kaj reveni.
Ne gravas, ke ni kverelis, ke sxi ne volas min vidi, ke eble sxi min jam
malamas, ke sxi eble havas iun alian kaj cxiam havis iun alian --- mi devas
trovigxi apude. Por ajna okazo. Se sxi bezonos helpon.

    4




Raschke. Raschke, Raschke, Raschke...


Denove, jam ne sciate kioman fojon, mi por ioma tempo sxangxis kadukajn
paperojn al terminalo. Mi gxis nun ne povis kompreni, kion sercxas Stupak,
sed, kiam la respondo aperis sur mia vidigilo, mi ecx ne miris, nur pensis
kun rabobesta kontentigxo: a ha. Sxajne, subkonscie mi tion atendis.


Otto Dietrich Raschke, juna, elstare talenta organika hxemiisto, fine de
la kvindekaj jaroj estis levigxanta stelo, al li oni auxguris brilan
estontecon. Tamen post proksimume sesdek dua jaro lia aktiveco velkas.
Li ne publikigxas, ne partoprenas sciencajn kongresojn kaj kunvenojn,
ne subtenas, kaj foje ecx abrupte dissxiras cxiujn kontaktojn kun kolegoj.
La kolegoj klacxas kaj malice palpebrumas unu al la alia: la temo de
Raschke, kiu aspektis tre alloge, evidentigxis blufo. Li hontas rigardi
al niaj okuloj! Kaj Raschke senelire logxas en malmultekosta Munhxena
hoteleto, kun nacia akurateco promenas dum ajna vetero de la deka gxis la
dekunua matene kaj de la kvina gxis la sepa vespere laux pitoreskaj kajoj
de Izaro --- klaraj okuloj, juna revema rideto --- kaj cxiam pli kaj pli
ofte vizitas, restante tie gasti por tago, por du, kaj poste ecx por semajno,
bienon Alvico, apartenanta al lia mecenato Klauxso Haushoffer. Dum unu el la
vesperaj promenoj, en aprilo de la sepdeka jaro, li pereas en ne tute klaraj
--- ecx, simple dirante, tute malklaraj --- cirkonstancoj, ne ekskludantaj
ies malbonan intencon.


De la sepdeka jaro.


La patrono de sciencoj Haushoffer ekde infaneco ne havis sur la vizagxo
reveman rideton. Eble, ecx en la infaneco gxi lin ne vizitis. Tio estis
ido de nobela antikva familo, influhava magnato, severa pragmatikulo, unu el
gvidantoj de milita partio cxe kortego de bavariaj
Wittelsbach-oj. Post kiam
en la sesdeksesa jaro Bavario elpasxis sur flanko de Auxstrio en gxia
senespera konflikto kontraux Prusio kaj kune kun gxi malvenkis, Haushoffer
provizore perdis poziciojn kaj ecx igxis malfavorata --- sed post duonjaro
li jam troveblas en Berlino, konfide konversacias kun
Bismarck kaj
fulmorapide transformigxas en ardan adepton de germana unuigxo. Ekde tiam,
kiom kreskis influo de Hogenzollern-oj en Bavario, tiom kreskis ankaux
influo de Haushoffer.


Se Rachke postlasus pli da presitaj verkoj, se li deklarus oficiale pri iu
sia malkovro, li, probable, enirus historion de scienco kiel unu el patroj
de biohxemio. Ekde juna agxo lin interesis influo de organikaj reakciajxoj
de diversaj specoj al stato de homa psihxo.


A ha.


Mi povus tremi pro senpacienco, mi povus sxtonigxi kun levita kruro, kiel
Timoteo sub siringo en la tago de mia fornavigo. Sed la kapto ne okazis.
De Raschke preskaux ne restis spuro --- nur intencoj, nur projektoj...


Sed.


Jen kion li skribas al mia Stupak --- versxajne, responde al iu letero,
kiu aux ne konservigxis, aux ne trovigxis. «Vere, mi antauxnelonge
okupigxis pri ekstraktado de toksinoj de amanito, provizantaj, laux cxiuj
faktoj, konatan al ni ekde antikveco fenomenon de berserkeco. Al mi sxajnis
tre alloga afero krei drogon, kiu por iu tempo, kaj eble, ecx por cxiam,
obtuzigus en la homo senton de timo. Kiel faciligus gxi, ekzemple, laboron
de fajrobrigadistoj, aux akvosavistoj, aux luktantaj por prava afero
batalantoj. Tamen pro nedependaj de mi cirkonstancoj mi devis cxesi la
laboron kaj forlasi Hettingen-on...» Laux tono de la letero senteblas,
ke la juna hxemiisto lauxlitere krevas pro fiero pri sia sagxo kaj siaj
atingoj, sed ies forta mano sxtopas lian busxon.


Jen kion li skribas plu: «La ideo de subpremado de bremsaj stimuloj
en homa animo kaj, se eblas tiel diri, medikamenta plifortigo de heroa
elemento de homa naturo same, principe, ne estas io neebla. Versxajne,
antikvaj popoloj konis tiajn naturajn medikamentojn. Jam nun eblus konturi
rondon de renkonteblaj en la naturo objektoj, inter kiuj oni devus provi
trovi tian drogon. La cxefa malfacilajxo konsistus en tio, kiel gxin
ekstrakti, kiel fari stabila, kiel atingi plifortigon de gxia influo por ke
rezisti la artefaritan sxangxigxon de valorsistemo povus neniu animo, ecx
se tio estus animo, simila al Dia angxelo...»


A ha.


Do, jen kiel intencis Stupak enblovi «en dormantajn homojn
noblan fajron de malakcepto».


Kaj la ideo, laux kiu revolucio jam antauxlonge okazus, se homoj ne estus tiom
alligitaj al siaj filistraj gxojoj, al edzinoj kaj bovinoj, kaj ne timus
jxeti en flamon cxion cxi, kaj poste ecx sin mem, kiel najlo sidis en
la kapo de Stupak. Jen kion li skribas al Bakunin, amiko laux la balta
vojagxo: «Mihxailo Aleksandrovicx, kara! Vi diras, ke vi organizis
"Internacian frataron", sekretan batalan organizon de anarkiistoj, kaj
gxojas, kiel eta infano, esperante, ke servos gxi kiel alumeto, destinita
flamigi la malnovan mondon. Ne servos gxi, ne flamigos. Dum homoj niaj estas
malviglaj kaj facilanimaj, dum ne kapablas cxiu viro, cxiu virino, forgesinte
cxion, krom ricevitaj ofendoj, forjxeti momente tion, per kio vivas simplula
koro, kaj al plej eta provo de ajna despotismo subpremi ilin respondi per
neniiga vengxo, la afero de revolucio estas senespera. Ne helpos frataroj,
ne helpos paroladoj. Helpos, kara mia, la granda scienco, kiu finfine komencos
servi al la vera afero...»


Tion li skribas somere de la sesdek kvara, jam el Munhxeno, jam intervidigxinte
kun Raschke. Kaj poste ili igxas nedisigeblaj amikoj, ili ecx foje promenas
kune, kaj la juna hxemiisto pro la nova, ruse malakurata amiko, ecx foje
komencas la promenon ne je la deka, sed ecx je la deka kaj tri kvaronoj, cxar
la amiko tro longe dormis kaj ne veturis al li gxustatempe. Tiun afekcian fakton
notis en sia taglibro juna Gerta Büchner, logxinta kontraux la hotelo
de Raschke kaj observadinta liajn cxiutagajn elirojn, sidante cxe sia
fenestro.


Kaj en septembro de la sesdek kvara Raschke prenas Stupak-on kun si en
Alvicon.


Kaj jaron poste Haushoffer, agitante la registaron de Bavario por aktiva,
perforta politiko kaj, speciale, por partopreno en neevitebla, laux lia
opinio, kolizio de Auxstrio kaj Prusio, faras en la kabineto de ministroj,
dum cxeesto de la regxo, multesignifan misdiron: «Jes, tio estos
ankoraux malnova milito. Sed tio ja estos ne lasta milito. Kaj mi jxuras,
en novaj militoj ni havos novajn soldatojn. Soldatoj de malamiko igxos
niaj soldatoj».


Kaj Rascke restas en Alvico preskaux senelire. Kaj al Alvico el tuta Germanio
venas iaj strangaj sxargxoj: pezaj metalkonstruajxoj, potencaj pumpiloj,
vaporaj motoroj kaj dinamo-masxinoj, sennombraj hxemiajxoj...


Kaj Stupak jen dum semajnoj ne eliras el Alvico, jen subite elveturas kaj,
evidente ne sentante antauxan mankon de monrimedoj, vojagxas laux komunismaj
adresoj de Euxropo. Penas interkonsenti kun Engels, sed malsukcesas; en liaj
paperoj trovigxas peco de malnetajxo de letero al nesciate kiu: «Frederiko
estas stulta kaj pasiva. Homo, intencanta verki "Dialektikon de naturo",
nenion komprenas pri la naturo. Homo, alvokanta al perforta forigo de reakcia
sociordo, nenion komprenas pri perforto. Kun "Internacio" ni ne havas komunan
vojon».


Tamen, kiam en la sepdeka jaro en Euxropo aperas Necxaev, ili renkontigxas
kaj momente igxas plej bonaj amikoj. Necxaev post kelkaj semajnoj skribas
al Bakunin: «Pecxjo min tute cxarmis. Kia volo, kia skalo! Li rakontis
al mi multon tian, kion mi opinius bela fabelo, se li ne donus pruvojn.
Baldaux, baldaux laux la tuta mondo, neatendite por niaj malamikoj jen tie,
jen tie, kiel fungoj post pluvo, komencos elkreski sentimaj, neadmoneblaj,
senkompataj kaj ne detenataj de ajna Kristo batalantoj! Pecxjo promesis al
mi grandan artikolon por "Popola revengxo", kie, nature, dirante nenion
konkretan, li penos inspiri per tiu perspektivo malfortigxantajn vicojn de nia
batalantaro». Gxuste tion, sxajne, Pecxjo ne devus promesi. Kiam
estis skribata tiu letero, Pecxjo jam senspure malaperis survoje el
Lauxzano al Munhxeno.


En la sepdeka.


Kaj en la sama sepdeka, dum solena festo de naskigxtago de filo kaj heredonto,
Karlo Haushoffer, la felicxa patro antaux okuloj de du dekoj da nenion
komprenantaj gastoj enmetis en manplatetojn de la jaragxa etulo, trankvile
okulumanta la festan tablon, bonanime pepanta kaj faranta vezikojn por
gxojo de sinjorinoj, svarmantaj cxirkaux li, absurdan, ecx ne similan al
ia ludilo, feran kesteton. Kaj la etulo kunpremis gxin per siaj pufaj
angxelaj fingretoj, kaj ektrenis gxin en la busxon, sed la kesteto ne
trairis, kaj li devis limigi sin per rongxado de la anguloj. Kun pokalo da
cxampano starante super la ido, la fiera kaj brilanta magnato, nenion
klariginta al la gastoj nek tiam, nek poste, deklaris: «Filo mia!
Vi estas bebo, kaj vi estas nedisputebla posedanto de tiu cxi kesteto.
Vi kreskos, kaj igxos posedanto de la kesteto pli granda kaj pli komplika.
Kaj kiam vi igxos tute plenagxa, vi, mi kredas, igxos nedisputebla posedanto
de la tuta mondo. Mi trinkas je tio!»


Kaj, kiel oni diras, senprokraste eltrinkis.


Kesteto.


Cxu mono? Cxu trezoro? Se li dirus «pli granda kaj pli valora»,
mi gxuste tiel komprenus. Vortoj «pli valora» cxi tie estus
plej konvenaj. Sed en letero de unu el cxeestintaj en la ceremonio sinjorinoj,
sendita de sxi al Vieno, al fratino, estis skribite gxuste «pli
komplika». Tiel ne eblas miskompreni aux elpensi. La sinjorinon tiu
esprimo, laux la letero, miris ne malpli, ol min.


Klauxso Haushoffer vivis ankoraux preskaux dudek jarojn, kaj dum tuta tiu tempo
li ne forlasis Alvicon ecx por tago. Gastoj, vizitantaj lian bienon ---
kun paso de jaroj ili igxis pli kaj pli malmultaj --- unuvocxe asertis, ke
la maljuna politikisto havas lacan, elturmentitan aspekton, kaj li kvazaux
cxiam atendas ion.

    5




Ni sidis sur benko de somera podio de Kavalira insulo, kaj nokta lago
Mälaren ludis per kauxcxukaj rebriloj de lumoj. Sur transa flanko de la
malhela, brilanta glatajxo, sur bordo mem de Kungsholmen, kiel malhela
peza ombro altis bastiono de urbodomo, etendinta al cxielo fortan trunkon
de cxefa turo. Sxajnis, tuj devus, ridinde bruante, preterkrabli
«Solaris Rex». Sxajnis, ke mi ankoraux ne konas Stanjon, kaj
sidanta apude homo devos ankoraux konatigi min kun sxi nur post tutaj dek tri
jaroj; kaj kun Liza ni nur jxus komencis brakumi-kisi, kaj cxio mirakla estas
ankoraux en estonteco. Sxajnis, konversacio devus okazi pri rusia literaturo,
pri tio, ke gxi estas nekompareble pli spirita, ol ajna alia, tial la
euxropa merkato akceptas gxin nur po eta dozo. «Rigardu, --- devus
diri juna kaj stulta mi, --- ili ecx ne scias, kio estas, ekzemple, amo.
Ekzistas erotiko kaj ekzistas geedzeco. En la unua plej gravas grandeco de
seksorganoj, volumeno de busto, tehxnikeco de plenumo kaj cxio tia. En la
dua plej gravas reguligo de posedaj rilatoj, speciale por okazo de morto
aux eksedizgxo. Kaj tiel --- cxiam! Vi verkas pri nekonataj al ili aferoj!»


--- Cxio jam estas decidita, --- lace diris mi en la realo, kaj diris jam
ne unuan fojon. --- La bileto estas en mia posxo, matene mi elflugas al Munhxeno.
Ne bezonas mi sekurigon, ne bezonas defendon. Mi petas nur transdoni tiujn
materialojn al Lamsdorf.


--- La risko estas nepravigebla, Alekseo Nikodimovicx, --- vican fojon, kaj
same lace, objxetis la atasxeo. --- Sen ajna preparo kaj prilaboro ---
en inferon...


--- Tion, ke Alvico estas infero, neniu al mi pruvis. Risko estos multe
plia, se ni sen interkonsento kun la germana registaro arangxos iun seriozan
operacion sur germana tero. Tio estas barbareco, kaj mi tion ne permesos.
Sed se ni komencos interkonsenti --- kiom da tempo ni perdos! Ecx se mi
sukcesos persvadi la caron parence komunikigxi kun la germana imperiestro
--- tutegale ni perdos ne malpli ol semajnon. En la ideala varianto. Multo
povas okazi dum tiu tempo --- de likado de informo gxis novaj murdoj. Krome,
okaze de kunaj agoj ni devos kun cxio cxi, --- mi svingis en aero per
fleksebla disketo, --- konatigi germanajn kolegojn. Kaj dum mi ne scias,
kiomgrade Alvico povas kompromiti la instruon, kiun distribuas mia gazeto ---
al tiu konatigo mi ne povas decidigxi. Ne, cxio estas decidita.


--- Kaj kun kia legendo vi intencas...


--- Sen ajna legendo. Obtuza, sed obstina jxurnalisto kiel heroon de unu el
historiaj skizoj elektis anarkiiston Stupak. Evidentigxis, ke dum lastaj
jaroj de la vivo Stupak ofte vizitis Alvicon. Cxu ne restis cxe vi leteroj,
memuaroj, fotoj...


--- Ja pro la sola demando pri Stupak, se Haushoffer lin vere likvidis,
vin tie...


--- Ne malbonauxguru. Kiel dirus nun unu mia konatino, vi kreas stabilan
vibradon inter nuna vorto kaj estonta evento kaj, tiamaniere, abrupte
pligrandigas probablon de nedezirata rezulto. Necesas diri: cxio estos
bona, cxio estos bona --- kaj tiam cxio estos bona, --- mi silentis iom.
--- Gxuste por tia okazo, fakte, mi petas vin transdoni tutan kolektitan
de mi informon al la centro.


--- Pardonu, Alekseo Nikodimovicx, sed... se vi tamen ne revenos?


--- Se mi ne revenos, pensos pri tio, kion fari kun Alvico, jam ne mi, ---
mi pauxzis. --- Mi revenos. Vi ecx ne imagas, kiom da devoj mi havas
al du tre bonaj plenagxaj kaj al du tute bonegaj etaj homoj!


En malforta lumo de foraj urbaj briloj mi vidis, kiel la atasxeo necerte
ridetas responde al mi.


De delto de Barnhusviken, tie, kie gxi enfluas en Mälaren, auxdigxis
proksimigxanta, pene graketanta bruo. Mi turnigxis. Inter ni kaj la urbodomo,
flagretante per malhelaj lanternoj, malrapide movigxis stumpa sxalupeto. Mi
fiksrigardis --- kaj ne kredis al la propraj okuloj. Demonstre kasxante
nek gxojon, nek la naciecon, mi knabece eksaltis kaj ekkriis tiel, ke min
auxdis duono de la insulo:


--- Cxio estos bona!


La sxalupeto estis «Solaris Rex».




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro





drakkar ---


Antikva vikinga sxipo.



«Canon» ---

Marko de fotilo.



sankta princo Aleksandro ---


Aleksandro Neva (1220--1263), princo Novgoroda en 1236--1251, grandprinco
Vladimira ekde 1252. En la «Neva batalo» en 1240 venkis svedojn,
gvidatajn de Birger, tiama reganto (jarlo) de Svedio.
Nun Aleksandro Neva estas sanktulo de rusa ortodoksi-kristisma eklezio.



Good day, Eric. I'm from Mihxailo Sergeicx ---


Bonan tagon, Eriko. Mi estas de Mihxailo Sergeicx. (angle)



Iru tien --- ne sciate kien... ---


Frazo el rusa popola fabelo (tiel caro sendas Ivacxjon-stultulon plenumi
taskon, elpensitan por lin pereigi).



«pasxtas» ---


T. e. kasxobservas (en slango de specialaj servoj).



«Russian empire is a great
country
»
---


Rusa imperio estas granda lando (angle).



«Russians is a great
people... Duke Trubetskoy is a real communist...
»
---


Rusoj estas granda popolo... Princo Trubeckoj estas vera komunisto...
(angle).



«Eric!, Oh, Eric! I love them!!
I love both of them!! Catch me? I want fuck both!!!
»
---


Eriko! Ho, Eriko! Mi amas ilin!! Mi amas ilin ambaux!! Cxu vi komprenas?
Mi deziras fiki ambaux!!! (angle).



«Fuck both vodka and beer?
O'kay
...»
---


Cxu fiki kaj vodkon kaj bieron? O kej... (angle)



la kamparana reformo ---


Temas pri liberigo de kamparanoj el servuto, komencigxinta en 1861.



Aleksandro ---


Aleksandro II (1818--1881), rusa imperiestro (1855--1881).



Tocqueville ---


Alexis Tocqueville (1805--1859), franca historiisto kaj politikisto.



aleno trapikis sakon ---


Aludo al rusa proverbo: «Ne eblas kasxi alenon en sako»
(t.e. ne eblas kasxi veron, gxi tutegale iam malkovrigxos, kiel
la aleno nepre trapikos la sakon).



Elio Muromano ---


Heroo de antikvaj rusaj legendoj.



«Sanka sklafikanto!» ---


T. e. «sanga sklaviganto», prononcita kun afekta balta misprononco.



sonorilejo de Ivano la Granda ---


Fama belega sonorilejo en Moskvo, sur Rugxa Placo.



la Krimea katastrofo ---


Temas pri Krimea milito, kiam Rusio malvenkis al Britio kaj Francio.



Wittelsbach-oj ---


Sudgermana familio, reginta en Bavario en 1180--1918.



Bismarck ---


Otto von Bismarck (1815--1898), politikisto kaj diplomato de Prusio kaj
Germanio, ministro-prezidento de Prusio (1862--1871), kanceliero de
Germania Imperio (1871--1890).



[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]




    * Alvico *



    1




Cxe disvojigxo, tie, kie auxtosxoseo Munhxeno -- flughaveno sendas mallongan
apendicon al eksterurba rezidejo de Wittelsbach-oj, mi eksentis
«voston». Rigardante en
malantauxvidan speguleton, mi mole bremsis luitan en la haveno
«BMW» --- cxi-tieaj patriotoj jam dum tria jaro acxetadis
eksklude produktojn de «Bavariaj masxinkonstruaj uzinoj»,
kaj al alvenintoj ludonis eksklude nur ilin; sekvinta min «Opel»
iomete proksimigxis, kaj poste same komencis malrapidigxi. Mi deveturis
al vojrando kaj, iomete klinigxinte, knarinte per dekstraj pneuxmatikoj
laux sablo, haltis. Mi eliris el la auxto, movante la sxultrojn kaj kubutojn,
kvazaux ekzercante sin post longa sidado cxe stirrado, kaj ekstaris
je tri pasxoj de la «BMW», kun gxua turisma aspekto admirante
velkintan novembran pejzagxon de Bavaria platajxo, randita sude per foraj
stakoj de Alpoj, kovrita per malvarma bluo de cxielo kaj blindigaj, malklare
fibraj strioj de cirusoj. La «Opel» nedecideme preteris min; en gxi
sidis duopo, kaj al mia flanko ili kun evidenta peno ecx ne rigardis, kvankam
kio povas esti pli natura --- gliti per indiferente scivolema rigardo laux
tiu, kiu veturis antauxe kaj subite malantauxigxis. La knaboj, sxajne, estis
fortikaj. Do, tio komencigxis. Ili haltis antauxe, ne malproksimigxinte ecx
je cent metroj. Nu, kaj kio plu? Pretere kun mallonga siblo de tempo
al tempo veturadis tien kaj reen diverskoloraj auxtoj; dominis, certe,
«BMW». Estas strange, ke ili ne prenis tiun markon.


Konscie konfuzante miajn pasxtistojn, mi aroge eksidis rekte sur sekan
herbon cxe la vojrando kaj, ne hastante, kun plezuro ekfumis, plu malrapide
movante la rigardon dekstren-maldekstren. Vere, estis bele, sen disputoj.
Antauxaj pordoj de la «Opel», kiel flugiloj de papilio, malfermigxis
samtempe, kaj la pasxtistoj, pri io konversaciante, eliris el la auxto.
Tiu, kiu sidis cxe la stirrado, entute estis atleto. Mia flanko, vundita
en Simbirsko, iel tuj ekdoloris. Gxi delonge ne rememorigis pri si. Cxu
gxi auxtunon sentas, aux sxangxon de vetero, sxercis mi kun mi mem,
cxagrenite taksante ampleksojn kaj kapablojn de la sxoforo. La alia pasagxero
estas evidenta intelektulo, «generatoro de ideoj». Li estas