nekonvena kaj fremda.


--- Do, cxu vi volas diri, ke printempe ni povos kolektigxi al vi jam
triope?


Mi silentis.


--- Sacxjo. Vi estas bela, bonkora, zorgema, pasia, kuragxa, sagxa...
Nu, cxiujn bonajn vortojn, kiuj ekzistas, mi povas diri pri vi, vere.
Estas nenio mirinda, ke de tempo al tempo vi enamigxas en iun virinon,
aux iu virino enamigxas en vin. Sed ja... Sacxjo... Vi ja ne povas esti
por ili cxiuj edzo!


--- Versxajne, mi ne povas, --- diris mi. --- Sed mi penos.


Sxi abrupte forturnigxis. Metis la kapon per la vango sur la genuon, per
la nuko al mi; kurteninte la femuron, ekpendis longa, lanuga vosto de
malligitaj helaj haroj.


--- Dio al vi helpu, --- diris sxi.


Dum ioma tempo ni silentis.


--- Liza, --- mallauxte vokis mi.


--- Jes, amata, --- respondis sxi, ne turnigxante al mi.


Pro tiuj vortoj la koro saltis pike kaj dolcxe; por momento mi forgesis,
kion mi volis diri.


--- Ripetu ankoraux foje, se al vi ne estas malagrable, --- petis mi.


Sxi levis la kapon kaj ridetis al mi.


--- Jes, amata.


--- Liza. Komprenu... mi ne havas fortojn detrui vivajxon. Mi delonge sentis:
se foriras unu amiko, ankaux aliaj igxas iomete pli foraj. Tio, kio vere
mortas, defalas mem, kaj dio estu kun gxi, kvankam ecx pro tio estas
dolore, cxiam estas dolore pro morto --- sed... mi scias, ankaux tio estas
maldigna, sed... ne eblas haki laux viva ligo! Pro tio homoj krueligxas,
sekigxas... kaj la forhakanto, kaj la forhakato. Imagu: vi estis kun homo
dum du jaroj, kaj subite li diras: foriru. Kaj du jaroj da felicxo en via
memoro igxas du jaroj da malvero. Kaj la vivo mallongigxas je kvar jaroj!


--- Ho Dio, nu kion do mi faru, Sacxjo? Cxu mi mem al vi diru: foriru?


Mi sufokigxis. Sed sxi jam denove rigardis al mi kun kareso.


--- Ecx ne esperu. Vian elekton anstataux vi mi ne faros.


--- Sed cxu vi komprenas, mi ja povas elekti...


--- Ja scias mi, kion vi elektos! Cxion! Ahx, se eblus ellerni cxiujn
lingvojn! Kiomfoje vi tion diris? Nu, kaj se ne eblas, do oni rajtas
scii neniun. Frazeton el unu, frazeton el alia... Vi tuta estas en tio!
Rusa princo...


--- Mi diris pri lingvoj de la imperio, --- ecx ofendigxis mi. ---
Eksterlandajn mi tri lingvojn scias nemalbone...


Sxi ne detenis sin --- ekridis; etendigxis al mi, malordigis miajn harojn.


--- Vi estas knabacxo, --- diris sxi. --- Kiel ni al Pauxlinjo diros
pri cxio cxi?


--- Dume neniel, certe, --- respondis mi. --- Kaj, ekzemple, por plenagxigxo
ni faros surprizon: ke sxi havas frateton aux fratineton...


--- Surprizo, --- kun dubo diris Liza. Silentis iom. Poste diris sen deziro:
--- Interalie, sxi kaj Stanislava placxis unu al la alia.


--- Cxu sxi estis cxi tie?


--- Trifoje. Mi invitis --- trinki teon, rememori pri vi...


Mi balancis la kapon.


--- Vi estas vera amikino de batalisto. Nu, kaj?...


--- Ja gxuste pri tio temas! --- kun cxagreno diris Liza. --- Kaj estas sxi
simpatia al mi, kaj kompatas mi sxin, kaj amas sxi vin freneze, kaj kun tiu
sento, kiel vi komprenas, mi estas plene solidara... Ohx, ne scias mi, kion
fari. Sed lasi vin libere pasxtigxi sur herbejo kun du --- ecx kun tri,
ho sanktuloj! --- kun tri kaprinoj... Tio ja estas ridinda!

    3




Mia renkonto kun Lamsdorf estis organizita sen specialaj sekretecaj
afektajxoj. Sed gxi ankaux ne detruis version pri tio, ke mi ie
finkuracigxas. Ivano Volfovicx, anticipante mian sekretan revenon, dum
lastaj semajnoj ofte gastis cxe Liza --- kvazaux por viziti edzinon de
kolego, ricevinta, se eblas tiel diri, laboran trauxmon. Same li venis
cxi-foje, je la deka matene. Mia domo anticipe estis retestita per
kontraux-subauxskultilaj indikiloj; oni min alveturigis hieraux el milita
aerodromo en hermetike fermita karoserio de posxta sxargxauxto, kiun oni
starigis en internan korteton de la palaceto, kaj mi, sxajnigante min unu el
sxargxistoj --- la dua estis Ramilo --- entrenis en la domon tra mastruma
enirejo korbon da vera Krimea
«kardinalo»,
tute nature sendita de Rahxcxiev, sed aldone uzita por plia naturecigo de la
legendo; do, ecx se iu sukcesus
rigardi en la pordegon el fenestroj de, ekzemple, la kontrauxa domo ---
kvankam ties logxantoj estis ekster suspektoj --- li vidus nur busxegon
de la potenca sxargxauxto, alstarigita per la karoserio dense al la pordo,
kaj en fendo inter planko de la auxto kaj asfalto --- piedojn de du
sxargxistoj kaj plenan korbon da vinberoj, tuj malaperintajn en la domo.
Tion, ke en la karoserion revenis nur unu paro da piedoj, certe vidi en
vespera mallumo ne eblus ecx per infrarugxa optiko. Do, se nesciataj
gvidantoj de la «peonoj» komencis observi min en Simbirsko,
trovi min nun al ili estus nefacile.


Ni akceptis Ivanon Volfovicx-on en la rugxa gastocxambro, amike; krome,
gxiaj fenestroj eliris en la korton, kio tre valoris en la nuna situacio.
Satdormintaj, iomete ripozintaj --- kaj Liza post mia reveno simple ekfloris,
malgraux cxio, kaj tio estis por mi diable agrable kaj flate --- ni sidis
apude sur la divano kaj estis viva ilustrajxo al kanteto «Gekolomboj
neniam kverelas». Ja ni dum dek kvin jaroj vere ne kverelis ecx unu
fojon --- pri tio mi pensis jam nokte, antaux ol ekdormi. Sed estis en tio
ankaux certa dangxero. Ekzistas paroj, kiuj preskaux fojon dum semajno
intencas eksgeedzigxi, de tempo al tempo jxetas unu al la alia akuzojn
pri cxiuj mortaj pekoj, kriegas per du vocxoj insultajn vortojn --- kaj
bonege ekzistas plu, ecx fortojn cxerpas en cxiutagaj skandaloj. Ili
kvazaux banas sin en vangofrapoj. Tamen, kiaj infanoj kreskas en tiaj
familioj... Por mi kaj Liza unu akra aux ecx simple neestima frazo igxus
tiom grava, tiom eksterordinara okazajxo, tiel fatale elirus el limoj de
familiaj rilatoj, ke starigus inter ni muron pli altan, ol povus starigi dek
Stanjoj. Kaj instinkte sentante tion, ni ecx ne altigis vocxojn unu al la
alia.


Mi levigxis de la divano, faris kelkajn pasxojn renkonte al Lamsdorf, kaj
ni fratece brakumis. Dum kelkaj sekundoj li silente tiklis mian vangon
per siaj vangoharoj, pro troa emocio facile frapante mian dorson per la
manplato, poste desxovigxis.


--- Nu, mi gxojas denove vidi vin en bona sano! Mi treege gxojas!
Kiel vi fartas? Cxu tute bone?


--- Tute bone, Ivano Volfovicx, tute. Pro viaj kaj Liz-aj pregxoj.


--- Ne nur, kara, ne nur...


--- Ja sendube ne nur, --- petole ensxovis Liza. Lamsdorf kun ioma miro
turnis sin al sxi kaj klarigis:


--- La caro ja informigxis plurfoje... Saluton, Elizabeta Nikolavna! Pardonu
la maljunulon, ke mi ne vin unue salutis. Ja mi treege maltrankvilis dum
tuta tiu tempo pri via husaro!


Li klinis sin al sxi, kisis la manon.


--- Cxu vi ne deziras teon, Ivano Volfovicx?


--- Ne, pardonu, Elizabeta Nikolavna, mi jxus matenmangxis. Kaj ankaux vin
min ne volas ofendi --- la sxipo foriras vespere, por vi ambaux, mi opinias,
unu tagnokto ne tute suficxas inter du disigxoj, do forpreni nun de vi tiun
tempon estas morta peko. Mi vizitas mallonge, pri la afero.


Ni sidigxis, kaj Liza restis stari.


--- Nu, se pri la afero, mi vin forlasos, --- diris sxi kaj ekiris al la
pordo. Malfermis gxin, turnigxis, sendis ankoraux unu rideton al Lamsdorf,
poste al mi. Kaj dense fermis la pordon post si.


--- Kian edzinon vi havas, Aleksandro Lvovicx! --- diris Lamsdorf. ---
Oro!


--- Ja cxu mi ne scias, --- respondis mi.


--- Kaj kiel sxi beligxis, junigxis post via alveno! Tutan sekretecon
rompas! Kaj ne eblas ja diri: aspektu malbone, alie cxiuj konjektos!..


--- Ne eblas, --- konfirmis mi.


Li graketis iom.


--- Ahx, kia malfelicxo... denove vi devas veturi. Kaj krom vi neniu povas.
Apenaux la patriarko allasos fremdan homon al la socialismaj obskurajxoj.


--- Apenaux, --- konsentis mi. --- Eblas lin kompreni.


--- Gxuste kion ni faras, --- kapjesis Lamsdorf. Tiris la vangoharojn. ---
Do, unue. Pro la vundo vi ricevos kompenson --- mil kvincent rubloj
estas transigitaj al via konto en la Popola Banko...


--- Ahx, Ivano Volfovicx, pro kio tiom? Kontraux tiu mono mi povas acxeti
auxton! Pli bone vi premiu la Simbirskajn kuracistojn!


--- Tio estas bona penso. Mi parolos kun la ministro... Due, --- li prenis
vastan, kiel lapa folio, monujon kaj komencis, kiel prestidigitisto,
elpreni el gxi paperon post papero. --- Jen bileto por la sxipo. Eknavigo
je la deknauxa precize. Ni decidis vin sendi mare. Kaj por la sekreteco
tio pli bonas, kaj por la sano. Du tagoj nenion decidas, kaj mara vojagxo
estos por vi treege utila, ni konsultis kuracistojn.


Pli bone mi pasigus tiujn du tagojn hejme, pensis mi, sed lauxte nenion
diris, por ne cxagreni Lamsdorfon. Videble, io fusxigxis en iliaj cerboj.
Cxiu tago estas grava --- tial sendu kiel eble plej baldaux; sed du tagoj
nenion decidas --- tial mare. Nu, la faritan ne eblas revenigi. Kaj vere,
en flughavenoj kontrolo estas pli forta. Pli grandas probablo, ke oni
min detektos --- se oni min observas.


--- Jen legitimiloj. Nun vi estas korespondanto de
«Pravda»
Cxernysxov Alekseo Nikodimovicx. Ni elektis vian gazeton, komunistan,
pro tiuj rezonoj, ke dogmoj de la instruo kaj problemoj de la konfesio
estas bone konataj al vi, kaj okaze de neceso vi povos konversacii
pli aux malpli profesie.


--- Racie, --- diris mi.


--- Kiel vi prezentos vin al via kontaktulo en Stokholmo --- en tion ni
ne enmiksigxas. Tion decidu vi, depende de tio, kiel vi interkonsentis kun
la patriarko. Sed por ceteraj ni decidis maski vin tiele. Kun la redakcio
ni kontaktis, ili kontentigis nian peton. Nun en ilia etatfako estas
respektiva papero --- kamarado Cxernysxov A. N., eksteretata korespondanto,
oficsendita de la redakcio por konatigxo kun jenaj kaj jenaj fondusoj de la
arkivo de Socialisma Internacio kun celo verki serion da historiaj skizoj por
rubriko «Niaj radikoj».


--- Jes, --- diris mi, --- se la versio konfirmigxos, bonegajn ni ricevos
radikojn.


Lamsdorf malserenigxis.


--- Ju pli mi pensas, kara mia, des pli mi maltrankviligxas. Kiam mi legis
vian raporton, miaj haroj simple starigxadis. Se vi estos prava --- kiel do
ili, fiuloj, ellernis kripligi homojn! Ja sxajne pli bona estus ecx la
viruso de Papazjan. La naturon ja ne eblas kulpigi, pro gxiaj terurajxoj
oni ne krueligxas. Sed cxi tie... Tricent kvardek ses senkulpe murditaj
homoj en la kvardek unua jaro! Tricent okdek du en la kvardek dua! Kaj tio
nur en Euxropo! Tio estas iaj malhomoj!


--- Ja mi gxuste volas tiujn malhomojn... --- mi pikis la grandan fingron
al brakapogilo de la fotelo kaj, alpreminte, dolcxe turnis.


--- Cxu vi pensas, ke vi sola? Gxuste en tio mi antauxvidas novan dangxeron.
Ja por ili oni deziros reenkonduki la mortopunon!


Ni longe silentis, pensante, versxajne, pri samo. Kaj pure, sxajne, fizika
termino «cxena reakcio», subite aperinta en mia animo, sxvelis,
kiel parazito pro elsucxita sango, minacante krevi kaj malpurigi la hejmon
kaj la mondon.


--- Tion ni devas ne allasi, --- diris mi. --- En ajna okazo devas.


Lamsdorf suspiris.


--- Estu pli singarda tie, --- petis li. --- Ne sxovigxu sub kuglojn sen
granda neceso.


--- Pro malgranda neceso --- en necesejon, --- sxercis mi. --- Pro granda
neceso --- sub kuglojn...


Lamsdorf ridis gxislarme. Sed, visxante la okulangulojn, rigardis kun
maltrankvilo kaj kompato.


--- Se vi havus gardistojn, --- diris li, finridinte. --- Paron da knaboj
por gardo, por ili simple iru laux via spuro kaj observu...


--- Ja ni telefone jam parolis pri tio, Ivano Volfovicx.


--- Vi estas obstina fierulo, kara mia. Cxion vi emas fari mem kaj sola,
sola kaj mem...


--- Nu kiel al tio rilatas obstino? Se komencigxos io serioza, du homoj
estos simple mortkondamnitoj. Por unu, interalie, estas multe pli facile
kasxigxi... Tio estas unue. Kaj due kaj plej grave, mi veturas al Eriko
kiel privata persono, reprezentanto de la patriarko. Se li rimarkos, ke
min «pasxtas» batalistoj...


--- Jes, kara mia, jes. Racie. Mi gxuste tial obeis, --- li denove suspiris.
--- Sed la koro maltrankvilas. Mi cxiam volas iel vin gardi. Do... Kion
ankoraux mi devas al vi diri? A ha, jen posxa mono. Por ke vi ne klopodu
pri monsxangxo --- gxi estas jam sveda, ses mil kronoj. Kaj en la Stokholma
Nacia Banko estas malfermita kredito por ankoraux dudek kvin mil. La konto
estas «pasvorta»...


--- Vi min simple supersxutis per mono! Por kio?


--- Por ajna okazo, kara mia, por ajna okazo. Almenaux ion. Ni estas ricxa
lando, ni povas zorgi pri niaj homoj. Kiu scias, kiom longe vi tie estos.
Kaj eble... subite... --- li tuj implikigxis en vortoj, ne kuragxante
nomi la aferojn per siaj nomoj, --- necesos ia kuraco. Cxe ili ja cxio
estas kontraux mono. Do, la konto, mi diras, estas «pasvorta».
Ni longe pensis, kiun vorton preni. Kaj jen princo Iraklo telefonis ---
maltrankvilis, ke pri vi tro longe mankas informoj; nu, kaj ni donis al
la konto nomon «Svetichxoveli».


Mi eksentis varmon kaj kareson, kvazaux en vespera Sagurama gxardeno.


--- Dankon, --- diris mi kortusxite. --- Vi vere faris al mi agrablajxon.


--- Gxuste tion ni intencis. Informu nin pri vi lauxokaze. La milita
atasxeo en Stokholmo pri la misio de korespondanto Cxernysxov estas
informita... tio estas, ne pri ties celo, certe, sed pri tio, ke ekzistas
iu Cxernysxov, al kiu endas lauxnecese fari cxian kunhelpon. Estas simple
ligigxi kun ni tra li. Jen telefono, --- li montris al mi papereton kun
numero, tenis iom antaux miaj okuloj, poste movis la grandan fingron laux
la ciferoj, kaj la ciferoj malaperis. Li cxifis la papereton, turnis gxin
en la manoj, kaj, ne trovinte, kien gxin meti, sxovis en sian posxon. ---
Jen cxio, --- li levigxis. --- Nu, ni denove brakumu nin, Aleksandro Lvovicx.


--- Ni brakumu, --- respondis mi.

    4




Kiam Lamsdorf foriris, ni denove kiel du angxeletoj eksidis sur la
divanon; Liza metis la kapon sur mian sxultron, kaj dum ioma tempo ni
silentis. La cxielo, suficxe pura matene, kovrigxis per senfenda griza
humida kurteno, kaj en la gastocxambro cxio estis krepuska.


--- Kiom da tempo restis al vi? --- demandis Liza poste.


--- Ses horoj.


--- Cxu oni vin denove veturigos iel ruze?


--- Jes.


--- Mi tre timas pro vi.


--- Tio estas superflua.


--- Tie restis iomete da cxampano. Cxu vi deziras fintrinki?


--- Jes.


Sxi ekstaris, rapide eliris en la mangxocxambron, rapide revenis, portante
en la mano preskaux plenan pokalon. Mi prenis, danke ridetis. Apenaux
auxdeble siblis sxauxmo.


--- Cxu ankaux vi trinkos?


--- Ne, ne, trinku.


Mi nehaste eltrinkis. Bonguste. Tuj la vezikoj tikle batis en la nazon,
mi sulkigxis. Metis la pokalon sur tapisxon apud la divano. En la stomako
milde ekfloris varmo.


--- Vi povas fumi iomete...


--- Mi absolute ne deziras.


Sxi silentis. Poste diris nelauxte:


--- Estos tute senkompate, se vi ne intervidigxos.


Mi pensis pri samo. Sed mi tute ne imagis, kiel tion fari. Kaj, aldone,
la kernon mem de la animo kasxe, sed persiste rongxis venena vermeto:
sed cxu mi povas al sxi fidi, ho dio mia? Kvankam Becxjo, laux cxiuj
liaj depozicioj, estis «revelaciigita» pli frue, ol mi
ekintencis veturi al Simbirsko kaj babilis pri tio al Stanjo, sed ja
ankaux la depozicioj povus esti sugestiitaj de ekstere; restis probablo
de tio, ke la atenco kontraux la patriarko estis kauxzita de mia subita
deziro konversacii kun li --- mizera probablo, jes, sed sxajnis, ke mi ne
rajtis riski, tute neglektante gxin: tro alta estis prezo.


Tamen mi neglektis. Pli bone oni min mortpafu en Stokholmo. Vivi kun tiaj
pensoj pri virino, kiun mi amas, kiu estas graveda de mi --- tio estas
multe pli malbona, ol morto. Fakte, gxuste tio estas morto. Morto de la
animo.


--- Vi pravas, --- respondis mi.


--- Cxu vi scias, kiel ni faru? --- vigle ekparolis sxi. --- Mi tuj
telefonos al sxi kaj vokos gasti. Sxi cxi tie jam estis, do, se viaj
«Barmaleoj» vere observas la domon, ili nenion suspektos.
Kaj mi mem, --- sxi iomete kuntiris la sxultrojn, --- ien foriros por
unu aux du horoj. Cxu tiel estas bone?


Kaj denove mian gorgxon cxirkauxpremis varmega humida ringo. Nun jam mi
rigardis al sxi, kiel al ikono, admire kaj ravite, kaj pensis, ke se
almenaux unu haro falos de sxia kapo, aux se sxi vere decidos foriri de
mi --- fino, mi mortos.


--- Tio estas tro, Liza, --- diris mi. --- Mi ne povas... tiel vin uzi.


--- Ho Dio, kiajn stultajxojn vi diras! Cxu tio estas «uzi»?
Mi simple helpas al vi, kaj por mi ne estas pli agrabla okupigxo. Kiam
mi sxangxis al vi pansojn kune kun sxi --- cxu tio estis uzo? Vi suferis,
kaj mi, kiel povis, vin kuracis.


--- Tiam min trafis kuglo.


Sxi suspiris, kaj poste diris penseme:


--- Sciu, ankaux tio estas por mi, kiel kuglo.


--- Ankaux vi suferas.


--- Mi suferas, cxar al vi estas malfacile, kaj vi --- cxar oni vin trafis.
Cxu estas diferenco? Kaj entute, --- decideme aldonis sxi, tuj rugxigxinte,
--- se mi, ekzemple, en iun enamigxus, cxu vi kondutus alie? Cxu vi,
ekzekutisto, sangosucxulo, masklacxo, al mi ne helpus?


--- Mi ne scias.


--- Tamen mi scias. Mi scias vin pli bone, ol ili cxiuj, kaj ecx pli bone,
ol vi mem. Kaj cxu vi scias, kial?


--- Kial?


--- Cxar mi estas tre obeema. Vi kun mi estas plej nemisformita.


Sxi atendis ankoraux sekundon, poste kuragxige ridetis kaj ekstaris.
Ekiris en la mangxocxambron, al telefono.


Klak'... klak'-klak' per butonoj...


--- Stanjo? Saluton, tio estas... cxu vi rekonis? Nu, certe... Cxu?
Ne povas esti! Da-ankon... Ne, ne, vere, mi ne povas, pli bone lasu al
vi, vi pli bezonas. Ahx, honorario venis granda? Publikigxis la kolekto?
Mi gratulas, tutkore gratulas. De Sacxjo nenio venis, sed jxus venis lia
estro, diris, ke oni lin transigis por finkuracado al sanatorio, ien al
Kauxkazo... Ohx, vere. Mi same sopiras. Pli bone cxi tien, ni pli rapide
lin kuracus. Kiel vi mem fartas? --- sxi auxskultis, poste ekridis subite.
--- Ja ne maltrankvilu tiel, tio ja estas ordinara afero. Kiam mi estis
graveda je Pauxlinjo...


Mi ekstaris kaj fermis la pordon. La fratinetoj, sxajne, ekkonversaciis
por longe.


Malantaux la fenestro estis pluvonta; plata, sen lumstrioj, cxiela kurteno
tute sxvelis pro humido. Du siringaj arbustoj en angulo de la
korto malheligxis kaj klinigxis. Sub unu, strecxite levinte la antauxan kruron,
sxtonigxis Timoteo kun rabe levita supren vizagxo --- versxajne, gxi
cxasobservis iun paseron sur brancxo, nevidebla de cxi tie.


Kiel mi ne deziras forveturi!


La pordo malfermigxis, kaj mi turnis sin.


--- Post kvardek minutoj sxi estos cxi tie.


Mi silente kapjesis. Mankis konvenaj vortoj.


--- Cxu vi scias, Sacxjo, --- kulpe diris sxi, --- kion mi pensis? Vi certe
pli bone scias, sed se sxi venos, kaj mi baldaux foriros sola, de ekstere
tio povus aspekti strange kaj... suspektinde. Vi nur ne pensu, ke mi sercxas
pretekston resti kaj... --- sxi stumblis. --- Se vi vere timas iajn
observantojn.


--- Tio probablas.


--- Do mi renkontos sxin kaj simple sxtopigxos ien malproksime, en la
mastruman alon, ekzemple. Kaj poste, kiam vi... kiam jam eblos, vi min
de tie elprenu.


Mi aliris sxin, metis la manplatojn sur sxiajn femurojn kaj iomete altiris
al mi. Dum ioma tempo mi rigardis en sxiajn okulojn. Sxi ne demovis la
rigardon. Nur ree rugxigxis.


--- Mi amegas vin, Liza.


Sxi ekridetis.


--- Ja mi nur tion bezonas.

    5



Kiam eksonis la sonorilo, malfermi iris Liza. Mi plu sidis, kiel blato,
en la rugxa gastocxambro, timante tage ecx pasxi preter fenestroj, elirantaj
sur straton; dio scias, kiu povus kasxigxi, ekzemple, en subtegmenta fenestro
de la kontrauxa domo kun binoklo aux, ekzemple, detektilo, subauxskultanta
parolojn laux vibrado de fenestraj vitroj. Tio estas ia absurdo, baldaux
mi komencos fugxi de mia propra ombro --- sed ni ne rajtas riski, se jam
komencis maskigxi.


El la antauxcxambro eksonis du viglaj virinaj vocxoj, sur la sxtuparo
auxdigxis pasxoj, kaj mia koro denove, kvazaux mi plu kusxis sur malsanuleja
lito, ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron; mallonga serio da batoj kaj
pauxzo, ankoraux serio kaj ankoraux pauxzo... Ja mi Stanjon post tiam
nek vidis, nek auxdis.


Ili eniris. Stanjo, vidinte min, sxtonigxis.


--- Vi...


--- Mi.


Jes, laux la staturo jam estis videble.


Sxi komprenis mian rigardon kaj mallevis la okulojn. Poste abrupte turnigxis
al Liza:


--- Kial do vi al mi ne diris?


--- Demandu Sacxjon, --- ridetante, kuntiris la sxultrojn Liza. --- Iajn
«Barmaleojn» nia edzo timas.


Sxi denove ekrigardis min.


--- Cxu denove io okazis?


--- Ne. Mi esperas, ke ankaux ne okazos.


--- Nu, vi konversaciu, --- diris Liza, --- kaj mi iros ordoni pri tagmangxo.
Ja vi tagmangxos kun ni, Stanjo, cxu ne? Kaj mi mem observos, ke cxio estu
sur supera nivelo. Rara gasto estas en la hejmo --- la mastro, --- ne eblas
malhonorigxi. Stanjo, mi forestos longe.


Sxi eliris kaj dense fermis la pordon.


--- Vi estas simple ideala paro, --- diris Stanjo, silentinte. Ni plu staris
gxene: mi --- meze de la cxambro, sxi --- cxe la pordo mem. --- Laux mi, vi
organe malkapablas ofendigxi aux koleri unu al la alia...


Mi subridis.


--- Ankaux mi de vi pretas toleri cxion ajn, nur por resti kune --- sed,
foje, ecx ne rimarkante, komencas koleri. Kaj vi al tio ne kutimis en via
orangxerio --- vi tuj fermigxas, desxovas min kaj pretas fordoni al iu ajn.
Jen kia sorto!


--- Cxu vi bedauxras?


Sxi rigardis iomete el sub la frunto.


--- Cxu mi? Neniom. Al sxi mi kompatas. Vin mi neniom bedauxras, kaj min ---
des pli.


--- Eksidu, Stanjo, --- mi montris al la divano, apud kiu mi staris.


Sxi eksidis sur unu el segxoj apud la pordo, malproksime de mi. Sxin ecx
ne necesis desxovi --- sxi mem desxovigxis. Mi nedecideme staris dum
momento, poste eksidis malproksime de sxi.


--- Kiam vi revenis?


--- Hieraux.


--- Cxu por longe?


--- Por duon-hodiaux. Je la sepa foriras mia sxipo.


--- Sxipo... Kio entute okazas?


Mi malfermis la busxon, sed la malvarma glita vermeto turnigxis denove.
Silentu, sxi ecx ne demandas, kien vi veturas! Findispremante la rampulon,
mi peneme eldiris:


--- Mi navigas al Stokholmo, al arkivo de Socialisma Internacio. Kaj ecx
sub fremda nomo. Cxernysxov Alekseo Nikodimovicx, korespondanto de
«Pravda».


Mi profunde enspiris, trankviligxante post tiu ridinda por normalaj homoj
glorago --- sed se min auxdus Lamsdorf! ja mi momente forstrekis plurtagajn
penojn de multaj homoj, strebantaj provizi maksimume eblan sekurecon al mia
afero kaj mia korpo! --- kaj elspirante subite petis, ne atendante mem tiujn
vortojn:


--- Sed al neniu rakontu.


--- Nu certe! --- akre respondis sxi. --- Suficxas por mi la sceno, kiun vi
faris antaux la forflugo al Simbirsko!


--- Cxu mi faris?! --- konsternigxis mi.


--- Ne necesas krii al mi. Certe, vi. Ne Kwiatkowski ja.


Mi silentis. Kion cxi tie eblis diri.


--- Li tutan nian konjakon eltrinkis, --- plendis sxi.


Mi ridetis.


--- Bagateloj. Mi ecx por sekundo ne dubis.


--- Li tre malvarmigxis! --- tuj ekdefendis sxi. Kiel kokino super kokido.
Kvazaux akcipitro estus mi. --- En Varsovio estis varmego, li flugis en sola
cxemizo --- kaj en la avio ventoliloj misfunkciis, kaj cxiuj malvarmigxis
jam dum la flugo. Kaj en tiu marcxa Pulkovo cxiuj aldone malsekigxis plene.
Cxu decus avari?


--- Ja mi ne kontrauxas, --- diris mi. --- Gxuste por tio mi gxin portis,
Stanjo.


Sxi subite distre movis la manplaton laux la vizagxo.


--- Pri kio ni parolas, Sacxjo...


Mi lace kuntiris la sxultrojn.


--- Pri kio vi deziras, pri tio ni parolas.


--- Kaj vi pri kio deziras?


--- Pri vi.


Sxi silentis.


--- Cxu vi por longe?..


--- Mi ne scias. Mi pensas, ke jes.


--- Do, --- suspiris sxi, --- mi renkontos vin jam kun idecxjo en la manoj.


--- Idecxjo? --- ridetis mi.


--- Nu... ido, ideto... se diri karese, do --- idecxjo. Tion mi mem elpensis.


--- Cxu longe tio?..


--- Jam pasis pli ol duono da tempo. Li jam batas min, kiel futbalisto.


--- Cxu vi pensas, tio estas knabo?


--- Mi volus. Filinon vi jam havas. Suficxas por vi... knabinoj.


--- Kial do vi mem al mi ne diris?


Sxi sincere miregis.


--- Kiel? Ja mi nur ne volis Lizan tute cxagreni, ne diris al sxi, ke vi
mem al mi permesis!


Mi ekdeziris fumi. Iu el ni frenezigxis. Kaj subite fulmis terura penso:
cxu ne estas sxi jam «peono»? Kiel Becxjo, babilinta pri strebo
de la patriarko al persona potenco...


--- Kiam mi permesis? --- trankvile demandis mi kaj kaptis min mem je tio,
ke sxajne mi jam faras pridemandadon.


--- Ja en Saguramo! Mi estis tute certa, ke vi cxion komprenis! Vi tuj
diris --- nur iomete afektis komence pri digneco --- kaj poste diris:
se sen kvereloj kaj skandaloj --- vi gxojus. Mi faras cxion, kiel vi diris
--- estas nek kvereloj, nek skandaloj.


--- Nu, aferoj, --- nur tion mi sukcesis eldiri. Kaj poste demandis, bonege
sciante, kion sxi respondos, se estos honesta: --- Kaj se mi ne permesus,
cxu io sxangxigxus?


Sxi pauxzis kaj iomete ridetis:


--- Ne.


Mi silentis. Sxia vizagxo deformigxis, sxi ecx frapis per la piedo:


--- Mi agxas tridek ses! Post monato estos tridek sep! Cxu mi rajtas
naski infanon de tiu, kiun mi finfine amas?!


--- Vi rajtas. Sed kion mi faru nun? Cxu mi pendumigxu pro neeblo disduigxi?
Ja kion ajn mi faru --- tutegale mi estos perfidulo!


--- Gxis nuna tago vi bonege disduigxadis. Cxu nun la vosteto tremas?
Tiuokaze pelu min tuj.


Ni silentis. Bonanima rezultis renkonto.


--- Kaj mi iris cxi tien, --- subite mallauxte diris sxi, --- kaj pensis:
cxu mi sukcesos iam ajn tiri vin en la liton, aux jam cxio finigxis?


Min tuj superversxis varmego.


--- Cxu vi deziras? --- same mallauxte demandis mi.


--- Demando, inda je vi. Ja mi cxi tie tuta sekigxis pro sopiro!


--- Kial do vi tiel malproksime sidas? --- mi penis paroli kiel eble plej
milde, kaj nur timis, ke post jxusa kverelo tio povos malsukcesi aux,
ecx pli malbone, soni false.


--- Cxu cxi tie? --- kun abomeno elkriis sxi.


Mi denove enspiris. Kiel malfacile... La lango ne turnigxis, sed necesas ja
klarigi al sxi.


--- Stanjo, laux mi... Liza estas certa, ke ni tion faros.


--- Tio estas sxiaj problemoj.


--- Ne diru tiel. Ecx se vi nun ne... --- mi ne sciis, kiel nomi. Kaj
ne nomis. --- Tutegale vi malbone diris. Ja ni povas denove tre longe
ne intervidigxi, kaj sxi tion komprenas.


--- Ne suficxas nur, ke via edzino min al vi subkusxigu.


Mi eksentis, kiel miaj vangomuskoloj strecxigxis.


--- Nu, superigu vin plu, --- deteninte min, diris mi obtuze.


--- Sacxjo, mi jam dum pli ol dek kvin jaroj ne faras tion. Sed en vian
geedzan liton mi ne kusxigxos en ajna okazo.


--- Lito, lito! --- mi jam perdis paciencon. Sola, por kio suficxis miaj
fortoj, estis ne krii. --- Stanjo, kiel al tio rilatas la lito! --- kaj jam
malfermite mokante, aldonis: --- Jen, eblas sur la tapisxo!


Sxi levigxis.


--- Kia malfacila homo vi estas, --- diris sxi kaj ekiris al la pordo. ---
Ne konduku min. Ja cxirkauxe estas malamikoj.


Tuta mia incito tuj forflugis. Restis nur timo pro Stanjo kaj tristo. Kion
do sxi faras? Sxi ja finrompas cxion! Cxu sxi tion deziras?


--- Stanjo, sed tagmangxo?! --- stulte kriis mi al sxia dorso, kaj la
pordo abrupte fermigxis.


Mi furioze skius la kapon. Diable, mi nenion sukcesis ecx demandi. Cxu
suficxas al sxi mono? Kia estas sxia sano? Kio pri publikigo, cxu plenumis
Kwiatkowski sian promeson? Telefone ili sxajne parolis pri ia kolekto...
Diable, diable, diable! Deliro!


Pro kio do ni komencis kvereli?


Kiam mi bruligis kvaran cigaredon de la tria, malantaux la pordo auxdigxis
singarda skrapado. Mi turnigxis, kiel pikita. Cxu sxi revenis? Ho dio,
nur sxi revenu!


--- Jes! --- lauxte diris mi, jam kompreninte, ke tio estas Liza.


Sxi gxuste kalkulis: se ni estus en la dormocxambro, ni simple ne auxdus.


Kaj sxi denove forirus. Cxion sciante certe.


Sxi evidente ne atendis, ke mi respondos. Nur kelkajn sekundojn post mia
«jes!» sxi vigle enkuris en la cxambron kaj sxian gajan, gasteman
rideton sur sxia vizagxo tuj anstatauxis la konsternita.


--- Kaj kie estas Stanislava? Oj, kiom da fumo!.. --- sxi preskaux alkuris
min. Rigardis telereton por konfitajxo, kiun mi faris cindrujo. --- Ho
sanktuloj, la kvara! Kio do okazis, Sacxjo? Via vizagxo estas griza!


--- Fino, Lizeta, --- diris mi, denove ensxovante cigaredon en miajn
lipojn. --- Gxoju. Unu kaprino estas for.


--- Cxu vi kverelis? --- kun teruro demandis sxi.


Mi mallerte dispremis la cigaredstumpon en la telereto, inter odoracxaj
restajxoj de la antauxaj, kaj kapjesis. Liza, alpreminte la pugneton
al la mentono, afekciite ekskuis la kapon.


--- Al sxi jam sesa monato komencigxis... vi, eble, denove sub kuglojn
iros... Oj, stultuloj, stultuloj...


Kaj tuj, kaptinte min cxe la kubuto, energie ekparolis:


--- Sacxjo, vi nur ne cxagrenigxu. Simple sxi havas tian periodon. Mi, kiam
estis graveda je Pauxlinjo, same cxiam ofendigxis al vi, pro ajna bagatelo.
Nur ne montris. Sed sxi estas alia homo, kion fari. Sxi kutimis al libero,
al sendependeco. Sxi naskos, kaj cxio poiomete trankviligxos, sxi ja vin
tre amas, mi ja scias!


--- Nebuligis sxi al vi la kapon, Lizeta, --- preskaux kolere diris mi. ---
Ne kredu al sxi. Simple la agxo urgxigas. Sxi decidis naski de iu ajn ---
nu, kaj jen sxi trovis stultulon. Neniun sxi, krom si, amas, kaj neniam
amis... Do, kio pri tagmangxo? Vi promesis bongustan tagmangxon!


Sxi timigite rigardis mian vizagxon. Kvazaux ne rekonis. Kvazaux sur mi
elkreskis kornoj kaj diabla porkonazo.


--- Jen nun mi tute komprenis, pri kio vi parolis nokte...


--- Ja mi multajn stultajxojn parolis.


--- Ne diru tiel! --- dolore elkriis sxi. --- Tiu nokto estis unu el la plej
felicxaj en mia vivo! Neniam, eble, ni estis tiom proksimaj... Kaj diris
vi, ke oni ne rajtas rompi vivajxon. Cxar tiam oni krueligxas kaj sekigxas.
Vi ne igxu tia, Sacxjo, --- sxi levis la manon kaj karesis mian vangon. ---
Sxi min, finfine, pardonu, ne interesas, sed vi... pli bone kokru min ecx
cxiutage, sed tia ne igxu, cxar mi vin tian tre baldaux cxesos ami. Kaj
kion tiam mi kaj Pauxlinjo faru?




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro





Barmaleo ---


Rolulo en fama rusa porinfana fabelo, rabisto kaj pirato, kiu mangxas
etajn infanojn.



«kardinalo» ---


Speco de vinbero.



legendo ---


Termino de sekretaj servoj, signifanta speciale elpensitan versimilan
historion, per kiu oni kasxas veron.



«Pravda» ---


Nomo de komunista taggazeto (la vorto signifas «vero»).





[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



    * Stokholmo *



    1




La dizelsxipo sxteliris laux fjordo.


En flava lumo de antaux-auxtuna norda sunsubiro etendigxis malantauxen
insuloj, kusxantaj en cxielkolora akvo. Grandaj, kovritaj de arbaro, aux
malpli grandaj, rokaj, ornamitaj de unu aux du arboj kaj de iu preskaux
nepra kabaneto sub ili, aux tute kalvaj, aux tute malgrandaj, ne pli
grandaj, ol insuletoj Ranoj en Koktebela golfo --- simple rulsxtonoj,
elsxovintaj al aero deklivajn, kiel cxapeloj de fungoj, roz-brunajn
dorsojn. Sur cxiu el ili mi dezirus sidi --- pendigi piedojn al akvo kaj,
jxetante mallongajn rigardojn al la malvarmigxanta mondo, mediti pri cxio
kaj pri nenio. Obtuze mugxis dizeloj kun malgranda turnorapido; la sxipo
mole trapremadis spegulon de suprajxo, kaj post gxi fore-fore etendigxis
laux klara, malvarma ebenajxo malrapide disirantaj sulkoj. Belo estis
nepriskribebla, netusxita, kvankam la grandega urbo jam alproksimigxis ---
el malantaux arbaro sur dekstra bordo etendigxis en cxielon ringita pinto
de televida turo; brilis en lumo de preskaux nevarmiganta suno disjxetitaj
en malhela verdo apudbordaj vilaoj kaj palacetoj de Lilla-Värtan, sed
tutegale moderna potenca sxipo sxajnis nekonvena cxi tie, necesus
drakkar. Antaux dek kvin
jaroj mia amiko, verkisto --- gxuste kun li mi trafis unuafoje tiujn
cxi lokojn, gxuste li konatigis min kun Stanjo en antaux-antauxa somero ---
diris: «Nun mi komprenas Peer Gynt-on. Cxi tie eblas preni
glavon kaj silente eliri por dudek jaroj. Cxi tie eblas atendi dudek
jarojn». Mi ne tre komprenis tiam, kion li volis diri, ne komprenas
ecx nun, sed tio estis dirita bele, kaj cxirkauxe cxio estis bela --- kaj
inter du beloj cxiam eblas trovi ligon, iu trovos unu, alia --- alian.
Gxismorte, gxistriste mi deziris montri cxion cxi al Pauxlinjo, Liza kaj
Stanjo. Unu belon --- al alia belo. Jen ankoraux unu ligo inter beloj,
jam mia; krom mi, gxin neniu komprenos.


Sur malsupraj ferdekoj tumultis turistoj, kurante de unu sxiprando al alia
tra largxa, kiel placo, pouxpa placeto; sensone por mi ili umadis per siaj
fotiloj kaj vidkameroj, interpusxigxis, sercxante sian idealan vidpunkton.
Mi staris supre, nemalproksime de la tuboj --- ili strecxe vibris kaj
diskrete grauxlis. Sur mia kolo pendolis necesa laux la legendo
«Canon»,
sed mi pri gxi forgesis. Mi ne deziris vantkuradi.
Kiu rigardas tra fotila vidigilo --- tiu vidas nur fokuson kaj kadron,
sed mi deziris vidi Stokholmon. Mi sxatas tiun urbon.


Jam tute malhaste ni trarampis preter insuleto Kastellholmen, kie sur
maldika masto super rugxbrika kastelo apenaux plauxdis jam delonge
poreterne levita flago --- historie oni gxin devis mallevi, kiam Svedio
militas; poste ni iomete turnigxis dekstren.


El maldekstra sxiprando malfermigxis proksima, kaj plu egalmezure
proksimigxanta fajna petalo de ponto, dislimanta golfon Saltsjön kaj
lagon Mälaren --- en flanko, proksima al la Malnova urbo apud enveturejo
sur la ponton altis severa kaj fiera sxtona Bernadotte; kaj plue, post
konstruajxoj de Kavalira insulo, kiuj cxiuj similis al palacoj,
elturnigxinte el malantaux altaj ferdekaj konstruajxoj, klare desegnigxis
en strecxa flavo de cxielo ajxura turo de Kavalira kirko. Cxio cxi
rememorigis Peterburgon --- kaj estis pli bizara kaj densa, cxar la insuloj
estis pli malgrandaj kaj pli ofte jxetitaj en la golfon; kaj la bordoj
ie estis malaltaj kaj plataj, kiel cxe ni, sed ie sxvelis supren kiel
sxtonaj gxiboj --- kaj domoj estis ekflugantaj cxielen.


Mirinda afero. Por konstrui urbon, tiel similan al cxi tiu, ni militis
kontraux ili preskaux kvaronjarcenton. Kaj ili kontraux ni --- por ni ne
konstruu. Mezepoko...


Albordigxis ni en la centro mem, cxe kajo Skeppsbron, preskaux sub fenestroj
de regxa palaco. La homamaso sur ferdekoj malrapide enrampis internen de
la sxipo, kaj mi, nenien hastante, cxarmite cxirkauxrigardante, elfumis
ankoraux cigaredon sur mia suprajxo. Mi preskaux jxetis la cigaredstumpon
ekster la sxiprandon, kiel mi faris en maro, sed la mano mem ne movigxis.
Tio estis same, kiel kracxi en vizagxon de madono de Litta.


«Pravda» estis tiom afabla, ke laux siaj kanaloj rezervis
por mi modestan, sed tute komfortan ducxambran apartamenton en unu el hoteloj
sur Sveavägen, je du pasxoj de koncerta halo, gxuste kie, kiel oni iam
diris al mi, okazas enmanigo de Nobel-aj premioj. Komencigxis krepusko,
kiam mi finis dismeti la pakajxojn kaj enrampis en dusxejon. Tre varmega;
tre malvarma. Cxio sxajne estis en ordo: kaj sentivaj kranoj, kaj bona
premo, sed tutegale io ne konvenis.


Mi visxis min, eliris, vestigxis. Aliris fenestron. Estis ekbrilantaj lumoj,
per du densaj kontrauxaj fluoj ruligxis malsupre buntaj auxtoj. Mi jxetis
oblikvan rigardon al telefono. Ne, mi ne deziris telefoni tuj. Sur la sxipo
mi iel malstrecxigxis, la mara vojagxo ecx tre utilis al mi, mi moligxis,
kiel acxa neniofarulo, kaj neniel sukcesis decidi denove impeti al batala
ritmo.


Mi sciis: suficxas komenci --- kaj tio estos por longe. Kaj ecx ne endus,
versxajne, telefoni el la hotelo. Singardeman dio gardas.


Kvankam dume jxurnaliston Cxernysxov-on, laux cxiuj signoj, neniu observis.


Mi mallevigxis en duonmalplenan drinkejon. Oni acxe ludis iun nekompreneblan
muzikon, sed, felicxe, nelauxte. Nehaste mi eltrinkis tason da kafo,
elfumis ankoraux cigaredon. Dolcxa neniofarado... Mi eliris sur straton.
Hezitis iomete kaj ekiris maldekstren, al luksa Birger Jarlsgatan.


Kiom mi komprenis, gxi estis nomita omagxe de tiu jarlo Birger, kiun
siatempe disdrasxis
sankta princo Aleksandro.
Estas bone, ke la mezepoko
finigxis. Mi ne povus vivi en tiu epoko. Eble nur se igxus monahxo.
Sed ecx tiuokaze: katolikoj, luteranoj, ortodoksianoj, malnovritanoj ---
kaj cxiuj pli pravas ol ceteraj.


Sur la strato nomita laux la gxismorta malamiko de la rusa sanktulo mi acxetis
por memoro bananon. Flaris odorantan je dolcxa tropika humido sxelon; per
internacia gesto respekte montris al la stratvendisto, dronanta en siaj fruktoj,
la dikan fingron --- li kun afektita fiero elsxovis la makzelon kaj levis
la nazon: cxe ni cxio estas bonega. Ni disiris, reciproke kontentaj.
Kun la banano en la mano mi ekiris plu.


Homoj, homoj, homoj... Homoj cxe vitrinoj, homoj cxe auxtoj, homoj cxe
strataj vendotabloj, kaj simple irantaj nehaste, macxantaj gumon, parolantaj,
ridantaj... Ne, niaj homoj estas pli belaj. Sed ilia urbo estas pli pura.
Iel pli prizorgita, prisarkita.


Kune bruante kaj flagrante per miloj da rugxaj okuloj, ruligxis pretere
vespera auxta torento.


La strato venigis min al malgranda gxardeneto, pompe nomata parko.
Berzelii Park, sxajne. Mi preteris gxin, kaj cxi tie jam denove estis
nemalproksime de akvo. Mi haltis. Gxuste de tiu cxi loko komencigxis
mia simpatio al Stokholmo.


Nenien li malaperis dum dek kvin jaroj, mia gisa amiko, kiun mi iam en
krepusko misopiniis en unua momento viva. Necesas tre ami sian cxefurbon,
por ami gxin tiel gaje kaj sengxene: en brila centro de la granda urbo,
de la koro de la norda imperio, ne gravas, ke eksa, starigi rugx-flavan
barilon «okazas laboroj», jxeti sur asfalton pezan fermoplaton
de kanalara luko, kaj sub la fermoplato enpiki pene malfermantan gxin
gisan akvotubiston, tiel, ke sxajnis, kvazaux li elrampas el truo en tero ---
kun maldika, osteca, malgaje misformita kaj evidente postdrinka vizagxacxo.
Nur unu afero iomete fusxis la impreson --- staranta apude anonco
«Humor». Kvazaux sen tiu klarigo iu povus ne kompreni,
ke la akvotubisto estas humuro, kaj sxtonigxus pro konsterno. Estis cxi tie
ia necerteco de svedoj pri si mem.


Mi deziris viziti ankaux Riddarholmen, Kavaliran insulon, sed la cxielo
jam velkis, kaj ecx okcidente tra malvarma verdo de la sunsubiro penetris
bluo. Mi staris iomete apud akvo, rememorante, kiel mi kun la amiko sidis
sur terlango de tiu cxi holmen, sur benkoj de malfermita podio ---
kaj malantaux akva vasto, nehaste ludanta per kvazaux kauxcxukaj
respegulajxoj de urbaj lumoj, altis peza, anguloza bastiono de urbodomo,
kaj pretere, je du pasxoj de nia bordo, bruante per neforta dizeleto kaj
malhele lumante per lanternoj kaj per sola kvadrata fenestreto, tranavigis
trivita sxalupo kun pompa nomo «Solaris Rex»... Sed la koro
jam malpaciencis. Venis tempo labori.


Mi decideme ekiris al telefono. Mi ne sciis la svedan; Eriko, laux vortoj de
la patriarko, ne sciis la rusan. Kaj kiam, levinte la parolilon, de tiu flanko
oni respondis per internacia «ha lo», mi demandis, pene
akcentinte anglan «r», por tuj komprenigi, en kiu lingvo
okazas la konversacio:


--- Eric?


Li tuj komprenis.


--- Yeah...


--- Good day, Eric. I'm from
Mihxailo Sergeicx
.

    2




Tagoj flugis, kiel folioj laux vento.


La laboro estis skrupula, kaj, gxenerale, tute nekutima por mi. Eriko ---
silentema, tre bona kaj fenomene erudicia en sia tereno --- helpis, per
kio povis, sen li mi implikigxus rapide kaj senespere; por mi vere cxio
igxis atingebla kaj malfermita, laux unua postulo venis sliparoj, dokumentoj,
foje ecx kovritaj per diafana membrano kadukaj leteroj, kvitancoj,
dagerotipoj... Sed kion Eriko povus fari, se mi mem ne sciis, kion mi
sercxas? Iru tien --- ne sciate kien...
Dum tutaj tagoj mi sidis cxe terminalo de IRU --- mi memoras, kiam estis
kreata la Informa Reta Unuigxo, ni, junuloj, trinkis je gxia sano kaj
kantis «Ho, ekiru, IRU!»; en legejoj, kaj ecx en laborcxambroj
de fondusoj, malcxifrante malnovan skribmanieron --- en la germana, en la
franca; kaj dronis en amasoj da nenion signifantaj faktoj, kaj denove
elplongxis sxajne, kaptinte iun fadenon, sed poste la fadeno sxirigxis,
aux venigis en senelirejon, kaj mi sercxis alian, kaj cxio estis hazarde,
palpe, cxio estis nebule. Kaj tagoj flugis, kaj mi sopiris cxiujn.


Foje al mi sxajnis, ke oni min
«pasxtas» --- kaj mi
kontroladis min dum tuta tago. Vagis en implikita, kiel intestaro, metroo;
eniris kinejon; eniris restoracion. Kredeble, tio nur sxajnis. Vespere
mi deziregis testi la apartamenton pri elektronikaj «cimoj»,
sed mi, nature, havis nenian aparataron, --- aparataro estas rimarkebla
afero, jam unua farita trasercxo en la apartamento min malcxifrus; kaj,
due, onu auxskultu, mi cxiam silentas. Sed la nervoj estis strecxitaj,
kaj dum tiu tago mi pli longe, ol kutime, suferis pro sendormeco. Tro
malrapide iris la afero. Kaj cxu iris entute? Foje al mi sxajnis, ke mi
estas entute sur malgxusta vojo kaj vane formangxas sxtatajn kronojn.
Mi tre deziris informigxi, cxu plivastigxas plu la statistiko de Papazjan,
cxu plu okazas en la mondo krimoj, analogiaj al trovitaj de ni --- sed
cxi tie tio estis neebla. Mi kuradis en vakuo.


Kaj folioj vere ekflugis, eknagxis, tremante pro malvarmo, laux sulka
pro auxtuna vento akvo de strataj markoloj.


Mi konatigxis kun neniu, amikigxis kun neniu.


Mi sopiris.


Mi laboris.


Komence jen Stanjon, jen Lizan mi viziis en homamaso. Poste cxio cxi
maloftigxis. Poste cxesis entute. Mi ecx ne povis ekscii, kiel ili fartas,
cxu ili estas sanaj...


La kvinan de septembro ni kaj usonanoj lancxis vican paron da gravitiloj.
Pri tio min gxissate informadis radio kaj gazetoj. «Nova fazo de
tutgloba kunlaborado...»


Neniu minacis al la projekto «Ares».


Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin
sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem --- malrapide, trenante piedojn,
sidigxante por ripozo post cxiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis
katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio
kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neuxrokirurgia kliniko, kaj en bonega
sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apsxerono... Gxenerale
oni skribis kun gxojo kaj simpatio al la patriarko --- foje, kiel al mi
sxajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento,
vibranta sur rando de histerio. Sed la okazajxo relevis estingigxintan ondon
de intereso al la atenco; gazetoj de cxiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis
inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaux pri mi.
Sovagxe kontrauxrusa gazeto --- mi ne memoras nomon, sed enmemorigxis
eldonkvanto: 637 ekzempleroj --- mirigis siajn sescent tridek sep legantojn
per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis
plenumita laux volo de la patriarko de komunistoj, cxar la grandprinco per
sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la
ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco
kontraux la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola
pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontrauxspionisto, fama
per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MSxS princo
Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post
hazarda renkontigxo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum
sia estado en montara pensiono «Arhxizo», kaj nek lia edzino,
nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj.
Nu, nu. Cxu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj?
Mi preskaux cxifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam
jxurnalistacxoj elflaris, ke mi ne estas en Arhxizo, veraj detektivoj povas
scii multe pli. Mi konsternigxis, kaj la dorso sentigxis ia tre sendefenda.


Foje kun mi penis signifoplene konatigxi cxu kubanino, cxu meksikanino,
logxanta en la sama hotelo, kiel mi, aldone ecx sur la sama etagxo. Virinoj
bone scias sian aferon, --- vi ne sukcesas kompreni, kio okazas, sed jam
kondukas sxin en drinkejon, jam mendas por sxi likvoron, kaj sxi langvore
plendas al vi pri soleco, pri krueleco de la mondo, kaj rakontas al vi,
kiel vi estas bela. Versxajne, gxis la vivofino mi restos en sxia memoro
cxu kiel impotento, cxu kiel pederasto. Se entute restos, certe. Sekvan