estis kvin; li ankoraux penis kuri, poste rampis, kaj per dika rugxa rondeto
estis markita loko, kie li haltis. Mi rigardis, kaj tuta bildo de tiu
tri- aux kvarsekunda batalo de unu senarma kun du armitaj homoj pli klare ol
la realo staris antaux miaj okuloj; la dentoj knaris pro kompato al li kaj
pro malamo al ili.


«Trovu ilin kaj mortigu».


Jes, ili tre gxuste staris. Post la unua pafo la patriarko ekkuris --- rekte
al la dua, kaj tuj trafis al la kuglo, truinta la dekstran pulmon.


Sed pafis ili ne tre bone. Banditoj, jes, sed ne teroristoj-profesiuloj.
Vere, tio pli similas al rabatako, ol al terorisma ago.


Se oni volus lin murdi, ili murdus lin, komprenis mi. Jes, ili povis pensi,
ke li estis morta, sed neniu al ili malhelpis, neniu fortimigis, ili disponis
pli ol sekundojn; se ilia celo estus gxuste murdo, cxiu el ili povus fari
kelkajn pasxojn kaj finmurdi la kusxantan per tusxa pafo.


Do, la celo estis rabo.


Sed, se ili bezonis la tekon, por kio necesis tia pafado? Suficxus aliri,
kontuzi, elsxiri... simple aspergi ion en la vizagxon, kapti la tekon kaj
fugxi!


Kaj krome, kion do ili, vere, atendis trovi en la teko de la patriarko de
komunistoj, strikte, kvankam ne tiom fervore, kiel kristismaj monahxoj,
sekvantaj principon de neakirado?


Do, ankaux ne rabo.


Cxu kruele, sed ne gxismorte, kripligi, sed sxajnigi rabon, por nin impliki?


Sed Usolcev pravas, sxajnigi eblus pli bone --- jxeti la tekon ne al arbustoj
je du pasxoj de la loko de la atenco, sed ekzemple, en Volgon, metinte
internen du sxtonojn --- kaj neniu neniam gxin trovus.


Sed eble ili bezonis gxuste la paperojn? Ili informigxis, eksciis ion ---
kaj forjxetis, kiel rubajxon. Sed kion? Cxu la financan raporton? Cxu
detalojn de biografio de iu kandidato al labestro? Nekompreneble...


Necesas skrupule analizi cxiujn paperojn.


--- Cxu balistika ekspertizo? --- demandis mi.


--- «Walter» kaj «Makarov».
Du kugloj trafis al arboj, unu al muro de malproksima kontrauxa domo.
Pri la «Walter» estas nenio sciata; sed el la «Makarov»
oni antaux tri jaroj pafis al enkasigisto en Igarko. La pafinto estas en
prizono, mi mendis lian dosieron.


--- Kio pri la fingrospuro?


--- Sur la paperoj kaj sur la teko, certe, estas amaso da fingrospuroj, sed
cxiuj apartenas al laborantoj de la patriarkejo, precipe al la patriarko mem.
Kaj estas unu neidentigita spuro. Sur la paperujo kun personaj dosieroj. Sed
ne sxajnas, ke gxin oni malfermis --- pli versxajne, la tekon oni trarigardis,
sercxante ion alian. Trarigardis homo en gantoj, evidente, li ankaux la tekon
kaptis --- kaj la dua, jugxante laux siaspeca impeta malklareco de la
fingrospuro, simple forpusxis la paperujon for de si, kvazaux incitite,
jen tiel, --- Usolcev montris per gesto, --- per egxo de la manplato, kaj per
malgranda fingro hazarde tusxis, li ecx povis mem ne rimarki tion.


--- Do, sxajne, ili tamen atendis trovi en la teko cxu kolieron de
Marie-Antoinette, cxu Kohinoor-on --- sed, trafinte pacan burokratajxon,
incitite forjxetis gxin, cxu?


--- Gxuste tiel. En nia banko tiaj fingrospuroj mankas. La operatoro nun
laboras kun la Informa Reto.


--- Cxu iu vidis la atakintojn?


--- Oni vidis, kiel du uloj elkuris el la gxardeneto tuj post la pafado kaj
malaperis malantaux angulo, kaj tie auxdigis bruo de forveturanta auxto.
La auxton vidis, sxajne, neniu.


--- Cxu iliajn vizagxojn?


--- Ni faris fotorobotojn por ambaux.
Sed tre malbonkvalitaj --- ja estis nokto. Ni iru al la komputilo.


La unua vizagxo, aperinta sur la ekrano, suficxe krude skizita per ne tute
ligantaj inter si grupoj de trajtoj, nenion al mi rememorigis. Sed la dua...


Tiu vasta plata muzelo... Tiu nobla stako de grizaj, konvenaj al iu genia
akademiano, kuspitaj haroj... Mia koro pusxigxis en la gorgxon, mi ecx
frapis mian genuon per la mano pro antauxsento de sukceso.


--- Provu, --- penante paroli trankvile, proponis mi, --- mendu en
la datumbanko de la Informa Reto portreton de
Becxjo Cin kaj komparu per
identigilo.


--- Becxjo Cin? --- redemandis Usolcev.


--- Jes. Laux mi, neniu en la mondo scias lian patronomon. Ekstremokaze ---
B. L. Cin.


--- Cxu malnova amiko? --- informigxis Usolcev, dum liaj fingroj flugis
super la klavaro.


--- Ne ekskludeblas.


La vizagxo sur la ekrano duonigxis kaj movigxis maldekstren, kaj dekstre
aperis la portreto de Becxjo. En maldekstra supra angulo ekbatigxis ciferoj,
la identigilo antaux niaj okuloj taksis probablon de koincido; jen aperis
«96.30», sed mi ecx sen tio sentis: li, li! --- same, versxajne,
sentas cxashundo, kaptinta spuron. Granda, solida, tre vireca --- el
vidpunkto de modernaj Pasifajoj,
sopirantaj virbovojn, iomete straba; kaj tiu eterna oblikva kaj multesignifa
rideto, tusxanta la lipojn preskaux post cxiu kun peno dirita mallerta
frazo: ja mi kaj vi komprenas, pri kio temas, sed por kio inici pri tio
cxirkauxantajn stultulojn --- siaspeca siberia
Luca Brazzi; naskigxis en Vladivostoko,
la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj de Hanti-Mansijsko,
samtie li trafis en vidkampon de kurieroj de Tonkina narkot-klano; kaj kiam
ni kun Cxiniaj kaj Indoneziaj kolegoj estis ekstermantaj la klanon, unuafoje
trafis ankaux sub mian rigardon.


--- Li! --- ravite ekkriis Usolcev. --- Je Dio! Nauxdek ses kaj tri --- li!


Furioza, avida detektiva gxojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis
deteni min de ioma afektado --- krocxinte la manojn sur la brusto, mi apogigxis
je dorso de la fotelo kaj diris:


--- Nu, cetero ja estas afero de tehxniko, cxu ne?


Cxio farigxis ridinde simpla. Unuafoje en tiu cxi afero. Post kvardek minutoj
pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita
sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimigxanta al
Sud-Sahxalinsko.
Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Becxjo fugxacxis.


En la kaso de la flughaveno --- la kasisto ecx ne sukcesis sxangxigxi ---
oni diris, ke la homo el montrita foto acxetis bileton nur kvardek minutojn
antaux la ekflugo. Tio okazis preskaux post kvin horoj post la bucxado
de la patriarko. Kial Becxjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?


Ne gravas, baldaux ni cxion ekscios. Baldaux, baldaux, baldaux! Mi tremis.
Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera
fiulo, kaj el li ni elskuos cxion.


Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj sxrumpis; tia granda,
solida, sed cxiam kvazaux penis malplialtigxi. Kaj kiam li iris de la kaso
al ensxipigxo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en
vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu cxiam penis
trapusxigxi tien, kie li estus nevidebla en kacxo, gxuste tial mi rimarkis...


Timis. Cxu nin timis? Aux ili cxi tie havas proprajn revengxojn?


Baldaux ni cxion ekscios. Baldaux, baldaux!


Becxjon oni prenis diligente kaj sen fusxoj. Li sidigxis en taksion, ordonis
veturi al la haveno --- cxu en Japanion intencis veturi? ricevos vi Japanion,
ricevos tutajn Filipinojn kaj Nangsxacundaon aldone! --- kaj iomete
malstrecxigxis. Oni timis, ke li plu estas armita kaj povas pro timo komenci
pafi, tial oni decidis preni lin malproksime de homoj. Bariero, baranta la
sxoseon, estis mallevita, la sxoforo haltigis la auxton, kaj el malantaux
cxirkauxantaj la vojon buntaj reklamaj sxildoj --- «Kun akvalango ---
al Monerono!», «Sur jahxtoj de Parfenov vi ne timos ajnan
malbonan veteron!», «Mi transnagxis Laperuzan golfon --- kaj cxu vi?»
--- kvazaux el sub tero elsaltis kvar knaboj kun pistoloj, celitaj al
la kapo de Becxjo tra fenestroj de la taksio. Becxjo jam ne penis rezisti,
nur gxibetigxis lace --- kaj mem eliris.


Armilojn cxe li oni ne trovis.


Malpli ol horon post veno al Sud-Sahxalinsko Becxjo jam estis sur rea vojo
cxi tien, al ni. En mankatenoj. Nun eblis cxu maten-, cxu tagmangxi.


--- Atestantojn cxi tien, --- diris mi, jam tenante kuleron en la mano.

    3




--- Saluton, Becxjo, --- diris mi. --- Kiom da jaroj ni ne intervidigxis!


--- Mi preferus samtiom plu ne intervidigxi, --- morne sxercis la rabisto
responde.


--- Sidigxu. Jen majoro Usolcev, nomu lin Mateo Serafimovicx. Li senpere
okupigxos pri vi. Vi lin ankoraux ne konas.


--- Tre agrable, --- diris Becxjo kaj oblikve subridis: ja ni komprenas, ke
ne tre, sed ne estas senco paroli pri evidenta.


--- Sed unue mi vin pridemandos. Kiel malnova amiko.


--- Demandu...


Mi pauxzis. Li estis ia indiferenta, ia stranga.


--- Kion do vi faris, Becxjo. Pro la Tonkinaj narkotajxoj vi sidis en prizono,
punon pro la rabo de la diamanta transporto vi felicxe evitis --- do nun
por kolekto vi bezonis malsekan aferon,
cxu?


--- Mi ne komprenas, pri kio estas flustro,
cxefo.


Mi premis klavon de komputilo --- sur la ekrano aperis la fotoroboto de Becxjo.


--- Cxu vi rekonas?


--- Rekoni estas via afero...


--- Bone, rekonu la atestantoj...


Cxiuj kvin atestantoj, laux kies vortoj oni kompilis la fotoroboton, praktike
senhezite montris al Cin, perdigxinta inter ses laborantoj de la polica
administrejo, proksimume similaj al Becxjo laux aspekto kaj kompleksio.


--- Nu?


--- Vi al mi rigardas --- tial ili al mi montras.


--- Forflugis vi, Becxjo, de cxi tie, la kasisto vin rekonis.


--- Ja mi tion ne kasxas...


Mi movis rigardon al modaj sxuoj de Becxjo. La detektivoj skizis ilin jam
en la gravitavio.


--- Bonegajn vi havas sxuojn, --- mi sxovis al la nazo de Cin foton de
spuro el grundo de la gxardeneto, kie okazis la atenco. --- La bildo, vidu,
estas precize kiel malantaux la arbusto, kie kasxigxis la murdinto.


Becxjo tute ekenuis. Pretere rigardis la spuron, mallevis la okulojn.
Kiam li ekparolis, en la vocxo estis fiera senespero --- mi mortas, sed ne
kapitulacas.


--- Kia murdinto? Ne komprenas mi vin... Kaj la sxuojn mi en cxi-tiea magazeno
acxetis, antaux kelkaj tagoj. Tie malantaux tablo staris eble cent skatoloj.


--- Mensogas vi, Becxjo. La sxuoj estas Sxanhxajaj, modelaj, cxi tie oni
tiajn ecx ne vidis.


Li jam ne trovis, kion respondi. Rigardis al la planko kaj malespere tristis.


--- Nu, bone. Tri horoj da flugado, kiel mi vidas, ne suficxis por vi.
Sidu nun en cxelo, ankoraux tri horojn pensu, --- mi sxajnigis, ke etendas
la fingron al butono de voko de eskorto.


--- Sed cxu la ordonilon vi, pardonu, havas? --- malgaje demandis li.


--- Cxu vi min stultulo opinias? Por unutaga aresto necesas nenia ordonilo.


--- Kaj poste? --- singardeme demandis Becxjo. Ia stranga estis tiu singardemo.
Ecx timemo.


--- Kaj poste, --- inspirite sendis mi provan balonon, --- se ni ne sukcesos
sincere konversacii, mi vin liberigos.


Kaj tiam li tute montris sian malfortecon. Palpebrumis. Glutis. Vazomotora
reago, tio estas malfelicxo de cxiuj Cin-oj en la mondo.


--- Cxu rekte cxi tie?


Li timis eliri sur straton.


Li trafis en iun kacxon. Kaj la murdon li ne volis agnoski, kaj liberigxi li
cxi tie, en Simbirsko, same ne deziris. Li estis fugxanta evidente ne de ni.


--- Sed kie do? --- facilanime demandis mi.


--- Kie vi min kaptis, tien veturigu, --- kun senespera arogo balbutis li. ---
Cxu mi duan fojon malsxparu monon por bileto? Mia mono estas ne fiska...


--- Nu, vidu, hodiaux vi estas ia speciale stulta, --- respondis mi. ---
Interalie, kion vi intencis fari en Sahxalino?


--- Al Monerono kun akvalango! --- ploreme elkriis li.


--- Jes, oni diras, ke tie estas bele... Grotoj... Kion do fari. Se ni prenis
vin vane --- la polican gravitavion ni certe ne pelos tien ankorauxfoje, sed
laux justo mi kaj majoro donos al vi monon por bileto. Kaj la ceteron vi
faru mem. Kaj al la flughaveno iru mem, kaj en la kason --- mem...


Li morne silentis. Ho, kiel li enuis, kiel li timis!


Kaj tiam faris malfortajxon mi. Mensogis. Tre malofte mi tiajn rimedojn uzas ---
tio estas krude, al la afero, finkonte, pli probable povas malutili, ol helpi,
kaj estas ecx iel malsporte. Cxiam ia malagrabla reziduo restas en la animo.
Kvazaux mi min mem, per propra volo, egaligas kun krimularo. Sed Becxjo
lauxlitere mem min instigis. Li jam maturigxis, necesis nur premi iomete. Se
malsukcese --- li simple kracxos al mi, kiel al mensoganto kaj provokanto,
kaj estos prava, kaj mi ricevos lauxmerite. Kaj mi devos vere liberigi lin
sur straton, kien li tiom maldeziras --- kaj, versxajne, maldeziras ne
senkauxze; do estos pli bone lin gardi de tiu strato almenaux tiel. Mi vokis
eskortiston. Kaj Usolcev jam mordis la lipon, kun cxagreno kaj nekompreno
strabante miaflanken. Kaj Cin jam ekstaris, gxibetigxante, kaj turnigxis al
la pordo, por iri. Kaj tiam mi fideme diris al lia dorso:


--- Sed, Becxjo, ja ankaux la patriarko vin rekonis.


Li fulmorapide turnis sin al mi.


--- Do cxu li estas viva?


Usolcev ne detenis sin --- ekridegis kaj ecx plauxdis per ambaux manoj je
siaj femuroj. Becxjo konsternite gapis lin, poste denove min; lia largxa
vizagxo igxis rugxa.


--- Viva, Becxjo, viva. Honestan vorton. Kial do vi vin tiel timigas?
Ne estas sur vi malseka afero. Residigxu cxi tien, kaj ni konversaciu
sincere.


Li decideme pasxis malantauxen. Per rigardo mi forsendis la eskortiston.


--- Kaj se sincere, --- diris li, serioze emociante, --- se sincere...
Li ja cxion mensogas! Demagogo! Kantas dolcxajn kantojn, cxiujn kun
cxiuj kvazaux pacigi penas --- sed mem personan potencon deziras, diktaturon!
Jen, diras, mi estas la plej bona kaj plej gxusta, sen mi vi nenien venos.
Obeu min! Kaj por mi tio estas simple neelteneble, ja mi mem en la juneco
interesigxis pri komunismo, preskaux faris voton... Gxustetempe komprenis, ke
cxio cxi estas mensogo, simple oni jen tiel stultigas la popolon.


Mi apogigxis je dorso de la segxo. Mi estis sxokita: kion ajn mi atendis,
sed ne tion. Kvazaux araneo subite ekkokerikis el sia araneajxo.


--- Kaj tiu teko? --- bolis Becxjo. Li ne ludis, ne sxajnigis --- senteblis,
ke li jam ne povas sin deteni kaj parolas li pri dolora, pri profunda, pri
tio, pri kio li ecx ne havis, al kiu konfesi gxis nun. --- Mi neniel povis
kompreni, por kio li cxiam kun la teko iras. Sed antaux tri tagoj kvazaux
ia revelacio al mi venis: tie ja estas mono, valorajxoj. Sucxas, cxantagxas
li cxiutage el senrangaj komunistoj --- kvazaux monoferojn cxiaspecajn, por
bezonoj, por fondusoj sciencaj kaj cxiaj programoj... kaj mem kasxe, vespere,
kiam cxiuj foriras, hejmen transportas! Kaj tie --- cxu sub pomarbon gxis
pli bonaj tagoj, aux en Svision iel transsendas, por okazo de eksterlandaj
afervojagxoj...


--- Becxjo, --- diris mi, iomete rekonsciigxinte. Mi rigardis al Usolcev:
li same sidis konsternita. --- Becxjo, amiko, cxu vi ne frenezigxis? De kie
vi tiujn vortojn prenis: demagogo, diktaturo, senrangaj komunistoj...
eksterlandaj afervojagxoj... Kiu al vi tion diris?


--- Kredu mian vorton, --- konvinkite respondis tiu. --- Tiel estas. Mi mem
komprenis.


--- Kaj kiam do vi tion komprenis?


--- Pensi ja mi delonge komencis... Mi jam dum semajno estas cxi tie. Sed antaux
tri tagoj, mi diras, kvazaux revelacio venis. Kaj tuj, sciu, faciligxis mia
animo, kvazaux la tuta mondo igxis travidebla kaj komprenebla. Jen, pensas mi,
la patriarko, sur la tuta tero estimata homo, instrui cxiujn strebas ---
kaj estas sama porko, pli malbona, ol ni, pekuloj!


--- A ha. Nu, kaj kiajn valorajxojn vi trovis en la teko?


--- Tie okazis miso, --- kun cxagreno konfesis Cin. --- Gxuste en tiu vespero
li nur paperojn portis. Gxuste tial mi enkacxigxis.


--- Mi ne komprenis, --- diris mi. --- Kie enkacxigxis? En kion enkacxigxis?


--- Ja kun miaj amikoj, --- sen deziro diris Becxjo. --- Ja kiel cxio okazis?
Mi jam tiom estis certa, ke persvadis unu amikon kune okupigxi... Sola mi
timis, ne kredis mi, ke la patriarko vere sen gardo iradas. Kaj mi ne nur
la tekon bezonis, mi puni lin volis! Eble, ne gxismorte, tio kiel Dio al
li donos, sed --- lauxmerite! Kaj la amiko kracxis al mia ideologio, certe,
li bezonis materion. Unuvorte, mensogis mi multe, por lin interesi --- kaj
tielajxojn cxe ni oni ne pardonas...


Jes. Se li tiam mensogis kun sama konvinkita aspekto, kiel nun --- kiu ajn
al li kredus.


--- Kaj kie do estas nun via amiko?


--- Li, kiam vidis, ke ni prenis malplenajxon, --- bestiigxis. La auxton mi
stiris, kaj li pistolon al mia flanko sxovis: turnu, diras, tien, kie vi
al mi mensogis, ni pensos, kion fari kun vi. Kaj venus al mi fino, se mi
ne elturnigxis. Jam ni alveturis al lia kompanio, jam el la auxto eliris ---
frapis mi apud la domo lin je la verto, kaj ekkuris. Nun, mi pensas, ili min
sercxas ne malpli, ol vi...


--- Kian do kompanion vi cxi tie havas? --- ne detenis sin Usolcev. Mi
komprenis lian malpaciencon --- lin pleje maltrankviligis aferoj de lia
distrikto, kaj informo pri tio, ke sub lia nazo ekzistas tuta krima grupo,
evidente frenezigis lin. Mi miras pri lia pacienco, li sen tio tro longe
toleris.


Becxjo palpebrumis. Oblikve rigardis al Usolcev.


--- Mi verdire mem malbone scias, --- singarde diris li. --- Mi cxi tien
sola alflugis, pensis ripozi iomete. Cxi tie ja estas komunistoj, beateco...
Kaj amikon tiun mi sur strato renkontis. Tio estas lia kompanio.


De iu malbona penso forkondukis min la turno de la konversacio. La kompanio ---
tio estas, sendube, grava, tre grava, sed io multe pli grava movigxetis
en la cerbo kaj dissolvigxis. Restis malkvieto.


--- Vi, Becxjo, ne nebuligu!


--- Dum jarcento mi ne vidu liberon, se mi mensogas, sinjoro majoro!


--- Adreso?


--- En Isxeevko tio estas. Pana strato, domo tridek ses. Tia duetagxa
palaceto, apartenas al Mokeev, vendisto de legomoj. Li ja vere estas
vendisto, sed ne legomojn li vendas.


--- Sed kion?


--- Cxion poiome. Precipe, sxajne, narkotajxojn.


Cxu ne tro facile li ilin cxiujn perfidas? Ne, li per niaj manoj esperas
forigi ilin kaj tiel sekurigi sin --- tiel okazas. Kio do al mi sxajnis
tia malbona?


--- Cxu skemon de la domo vi desegnos?


--- Nur vi min ne menciu, se kun ili konversacios.


--- Pri kio vi parolas, Becxjo.


--- Por mi --- pri la plej grava. Sinjoron kolonelon mi delonge konas, li
estas homo honesta, kaj siajn ne endangxerigas. Sed kun vi mi, pardonu,
ankoraux ne havis aferojn...


--- Cxu vi jam vin opinias «nia»? --- subridis Usolcev.


--- Kunlaborado estas utila afero. Ni estas por paca kunekzistado de du
sistemoj.


La majoro denove konsternigxis.


--- Kio? De kiaj sistemoj?


Turnante en la manoj krajonon kaj desegnonte, Cin svingis la manon.


--- Tio estas el mia juneco komunista, vi ne komprenos. Jen tie, do, estas
perono...


Usolcev demande rigardis al mi. Mi kuntiris la sxultrojn. Kiajn sensencajxojn
hodiaux Becxjo diras...


--- De tiu flanko en la unua etagxo estas ses fenestroj, en la dua --- kvar...


Certe, kaj en Isxeevko kaj ecx en Simbirsko mem establi bazon estas sprite
kaj trafe. Estas multe da apartenantaj al la patriarkejo gastejoj, estas
multe da privataj pensionoj --- abundas pilgrimantoj, kiel nialandaj, tiel
eksterlandaj; multas novicoj, venantaj por nur vorton intersxangxi kun la
patriarko antaux votoj; ne kalkuleblas jxurnalistoj kaj sciencistoj, same
kaj niaj, kaj el aliaj landoj... Estas facile perdigxi.


Ne, ne pri tio mi pensis.


Becxjo, mordante la langopinton, diligente desegnis.


Certe, neniun ni tie renkontos. Timante, ke ni trovos Becxjon pli frue, kaj
paroligos lin, ili, nature, devus jam delonge fugxi, sendepende de tio,
por kio ili kolektigxis en tiu cxi palaceto de Mokeev...


Ne, ne tio.


Becxjo levis al mi kulpajn okulojn.


--- Vi tie agu singarde, --- diris li. --- Ja tio estas bazo. Iam tie estas
tri homoj, kaj iam --- kvin...


Evidentigxis, ke tie estis dek du. Kaj foriri ili neniel povis --- ilin tenis
varo, pri kiu Becxjo ecx ne auxdis. En subterajxo de la domo, kiu estis ne
bazo, sed transita punkto, atendis transporton rekorda stoko de kruda heroino
por Euxropo; tian ne eblas transporti en valizo. Preparita kanalo kun eskorto,
kun cxiuj dokumentoj, kun sekurigoj, kun doganaj rabatoj devus ekfunkcii
morgaux. Kiel tiuj homoj sakris Becxjon, kiu enkacxigis unu el ili en tiun
stultan, vanan kaj tiel neatendite disvolvigxintan aferon! Kvankam, la frapito
je la verto ne tre rakontis pri tio, kiel trompis lin Becxjo --- li gxenigxis
aspekti kreteno...


Cxion cxi mi eksciis poste.


Cxar la frapito estas registrita en neniu trauxmopunkto, en neniu malsanulejo
de la urbo, do, plej probable, li estas en la domo --- tiel rezonis mi kaj
Usolcev. La domon diligente cxirkauxis Isxeevkaj detektivoj kvaronhoron post
kiam Becxjo komencis paroli. Sed Usolcev ne povis pacienci kaj volis palpi mem.
Observi la punkton dum tuta tago, du, tri, sxajnis al li en tia situacio
sensenca --- kaj kio, se, krome, Becxjo mensogis, kaj estas tie nenia bazo? ---
kaj tial neeltenebla. Tio estis lia afero --- mi estis enketanta la katastrofon
de «Carido», la atencon al la patriarko. Sed kiam, forte
cxagrenita pri si mem, ke antaux tio li ecx ne auxdis pri aktiva loka
narkotvendisto, Usolcev diris:


--- Nu, mi vokas mian grupon, --- mi respondis:


--- Ankaux mi.


--- Sed vi por kio, Aleksandro Lvovicx?


Pro ekscito kaj malkvieto mi igxis tro babilema:


--- Vidu... plena stultulo mi estas nur kun virinoj. Kion oni al mi diras ---
al tio mi kredas. Sed cxi tie al mi sxajnas ia kaptilo, sed kia --- mi neniel
povas kompreni. Do, estas pli bone esti pli proksime al la afero.


Vesperigxis, kiam du auxtoj alveturis angulon de Pana strato kaj Dama avenuo,
kie koncentrigxis preskaux cxiuj plej bonaj en Isxeevko allogaj por virinoj
magazenoj, kaj, ne turnigxante al la Pana, haltis. Dum la veturo ni per radio
sukcesis ricevi aldonajn informojn: Mokeev mem kun familio jam antaux semajno
forveturis al kuracloko, lasinte hejme solan administranton; kaj du venintaj
el Siberio nefamaj jxurnalistoj luas lian mansardon. Ilia rondo de konatoj
estas vasta. Ekde momento de establo de la observado el la domo neniu eliris
kaj neniu en la domon eniris; cxu estas iu interne --- ne estas sciate.


--- Tenu vin proksime al mi por ajna okazo, --- korektante mian pistolingon sub
la akselo, diris mi al Ramilo. Tiu mehxanike kapjesis, evidente ne tre bone
auxdante min; la okuloj brulas, la vangoj brulas --- la unua serioza afero.


--- Nu, kial vi mem risku? --- duonflustre diris al mi estro de la grupo
«Dobro» Igoro Sorokin. Kaj kun sengxena rekteco aldonis: ---
Ja vi agxas preskaux kvardek, la reago estas jam ne tia bona...


Mi nur svingis la manon. Min kvazaux iu diablo pelis. Amoko.


Tiu operacio estis haste farata stultajxo, de la komenco gxis la fino. Kaj
kvankam ni prenis cxiujn, inklude la frapiton, inklude la varon --- se
ne helpus «Dobro», la gardantoj de la varo mortpafus duonon
de la dekopo de Usolcev, aux ecx pli. Mem ne sciante tion, Becxjo sendis nin
en vespan neston.


Kaj jen, kiam ni jam okupis poziciojn sub la fenestroj, kaj al pordaj
sonoroj neniu respondis, kaj poste la administranto, kvazaux dorme,
komencis nin demandi, kion ni bezonas, kaj informis, ke la mastro estas
en vojagxo, kaj honesta Usolcev svingis antaux lia nazo ordonilon pri
trasercxo, kaj la unua kvinopo jam eniris la domon, mi subite komprenis,
kia penso, kvazaux infano, neniel sukcesanta naskigxi, turnigxis kaj
pusxigxis per kalkanoj en mia kapo.


Tio estis ne Becxjo.


Kun mi parolis tiu sama diablo. Tiu sama mutacia viruso. Simple Kislenko,
homo digna kaj bonkora, ne eltenis disduigxon, sed krimulo Cin kunvivigxis
kun la diablo facile; li ecx ne komprenis, ke estas kaptita de la diablo.
Cxiuj intencoj kaj kutimoj de la diablo estis parencaj al li. Sed lian deliron
pri trezoroj de senrangaj komunistoj kaj persona diktaturo de la patriarko
diris el malluma abismo la sama busxo, kiu sufloris al la murdinto de la
grandprinco la deliron pri rugxa flago kaj pri tio, ke la popolo malsatas.


Mi malvarmigxis pro terura konjekto. Idioto, necesas urgxe veturi reen,
enketadi Becxjon gxis senforteco: en kiu momento al li venis la revelacio,
kie, kiu estis apude, kion ili mangxis, kion trinkis... Kaj tiam en la domo
komencigxis pafado.


Ramilo, kontrolanta najbaran kun la mia, angulan fenestron, ekimpetis al la
perono de la domo. Knabacxo, nazmukulo; al kamaradoj necesas helpi, farante
dece tion, kio estas ordonita al vi, sed ne baraktante inter tio, kio estas
ordonita al unu, alia, tria kamarado... Kun sovagxa tinto frakasigxis la
fenestro --- ne mia, la Ramila --- kaj el la domo malsupren saltis, kruce
dismetinte la brakojn sur fono de malheligxanta cxielo, armita homo.


Ramilo impetis reen. Iomete glitfalis sur rosa herbo. Rektigxis momente,
rapida kaj forta, kiel pantero, sed tia sendefende mola, preskaux likva,
kompare kun morta dureco de metalo, kiu --- mi tion sentis, sciis per la
tuta hauxto --- aux jam etendigxis, aux jam estis etendigxanta renkonte al
li. Mi sukcesis pafi responde, sukcesis longe salti sur Ramilon; sukcesis
per la kapo kaj la sxultro faligi lin kaj forigi el tiu nevidebla, maldika
kiel haro, rekta linio, sur kiu cxi-sekunde tute ne devis trovigxi io viva.


Kaj ankoraux sukcesis pensi, treege stulte: jen kion sentas baloneto,
kiam gxin tusxas brulanta cigaredstumpo. La mondo krevis.

    4



Doloro estis tia...


Doloro.


Doloro.


Tia doloro, ke sxajnis --- gxuste pro gxi estas mallumo. Pro gxi ne eblis
movigxi. Se ne estus tia doloro, mi povus movigxi.


Speciale dolora estis spirado.


Denove en mallumo sub fermitaj, morte alkreskintaj al la okulgloboj,
palpebroj baraktis senkapa ansero; gxi ne povis ecx pepi, ecx aludi, kiel estas
al gxi malbone, dolore kaj terure --- kaj nur senforte plauxdis per largxaj
flugiloj laux tero, saltetante cxe cxiu plauxdo; sed pri tio, ke gxi forflugu
el tiu cxi terura, priversxita per gxia sango loko, ne eblis ecx diri.


Sxajne mi estas eta kaj malsana. Cxu gripo? Cxu varicelo? Mi ne memoras...
Alta temperaturo, sendube. Tre alta temperaturo. Kaj doloro. Sed panjo
estas apude. Tion mi sentas ecx en mallumo. Sxi estas apude kaj ion flustras
karese. Do, cxio estos bona. Mi sanigxos. Necesas nur pacienci, atendi. Panjo,
tiel doloras... donu trinki... mi ne povas spiri, demetu de mi sxtonon.


Plauxd'-plauxd' per la flugiloj...


Plauxd'-plauxd' per la palpebroj. En unua momento lumo sxajnis al mi
neelteneble hela.


En la cxambro apenaux flagretis blua nokta lampo. Mi estis sternita; gutigilo
estis enpikita en faldon de la kubuto, oksigena tubeto estis algluita al
la supra lipo. Gxuste el gxi blovas rekte en la nazotruon io fresxa --- tiel,
ke eblas spiri, preskaux ne spirante. Apude estas ne panjo --- Liza. Sxi
gxibetigxis. Sxi pregxis. Mi auxdis, kiel sxi, kunpreminte la pugnetojn,
simple postulas ion de sankta Pantelejmono kaj de iu Ksenia... Ridinda. Sub
la okuloj sxi havas makulojn, bluajn, kiel la nokta lampo. Versxajne, sxi
tiel jam longe sidadas.


Mi movetis la lipojn kaj eksiblis. Sxi vigligxis.


--- Sacxjo!


Mi denove eksiblis.


--- Al vi estas malutile paroli! Sacxjo, kara, mi petas --- kusxu trankvile!
Cxio jam estas bona! Necesas nur pacienci...


Mi eksiblis.


--- Kion vi deziras, Sacxjo? Kion mi faru? Cxu la kusenon korektu? Aux
vi pisi bezonas? Se jes --- palpebrumu!


--- Pardonu, --- siblis mi.


Larmoj versxis el sxiaj okuloj.


--- Pardonu, --- por fidindeco ripetis mi.


Pardonu pro tio, ke sub tiuj damnitaj fenestroj mi pri vi ecx ne rememoris.
Mi ne scias, kiel tio povis okazi. Mi ecx ne pensis, kiel vi vivos sen mi.
Ecx ne pensis pri devo antaux Pauxlinjo, antaux vi... antaux Stanjo, kiun vi
ne konas, sed kun kiu tamen parencas... sxi ne sxatas tiun vorton, sed dum
mi estas necesa al sxi, mi havas devon antaux sxi, kun tio ne eblas ion
fari... Mi pensis nur pri fremda knabo --- tie, en Otuzo, kie al mi kun vi
kaj Pauxlinjo estis tiel bone, li kun brilantaj okuloj ravite auxskultis
sur vespera verando, sub steloj, inter vitoj, miajn rakontojn...


Cxion cxi mi nun neniel kapablis diri.


--- Ksenia... kiu? --- siblis mi.


Sxi ridetis, glatigis mian manon, korektis la kovrilon...


--- Cxu vi auxdis, jes? Kiel mirakle! Vi tute rekonsciigxis, kara! Tio estis
unu tre digna virino, al vi sxi placxus. Sankta Ksenia Peterburga. Sxia
edzo subite mortis, sen euxkaristio, kaj, sekve, ne povis trafi en la
paradizon; sed sxi, por eltiri lin el la infero, vestigxis en lian vestajxon,
kaj diris, ke mortis sxi, Ksenia, tutan havajxon sxi disdonis al malricxuloj,
kaj ankoraux longe vivis sanktan vivon kvazaux anstataux li. Sxi estas
entombigita en nia Smolenska tombejo, proksime de nia hejmo. Cxu vi deziras ---
ni tien venu poste kune?


--- Sxi estas... kontraux kio? --- demandis mi, kaj tuj komprenis, ke malbone
diris --- kvazaux temis pri tablojdo. Sed vorton ne eblas rekapti.


--- Por sano, por geedza paco...


--- Kaj Pantelejmono?


Sxi kaj ridis, kaj ploris.


--- Sacxjo, nu tio ja estas ne kabineto de ministroj! Unu pri energio, alia
pri transporto... Ili simple helpas en malfelicxo --- kaj cetero dependas
de tio, kun kiu plej bone kreigxos rilatoj. Jen mi, ekzemple, kun Ksenjo
sentas plej facile, plej konfide...


Malantaux la pordo de la cxambro auxdigxis bruo. Abruptaj ekkrioj. La vocxoj
estis virinaj. La pordo kun bruego, neeltenebla en silento kaj doloro,
malfermigxis.


--- Malpermesite, cxe li jam estas!.. --- kriis vartistino, penante lauxlitere
barikadi la pordon per si, kaj eksilentis, konsternite rigardante al ni.
Mi ecx ne sukcesis ekscii, kio cxe mi, laux sxia opinio, jam estas. Kun
mordita lipo, kun senhelpe malfermitaj, tuj blindigxintaj post lumo okuloj,
desxovinte la vartistinon per la sxultro, en la cxambron penetris Stanjo.


Liza malrapide levigxis.


Estigxis silento.


Facile blovetis en la nazotruon strieto de fresxa aero; sxajnis, gxi iomete
susuras. Kaj la koro ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron --- jen kelkaj
sovagxaj sinsekvaj batoj, jen pauxzo.


--- Nu jen, --- siblis mi.


Panjo, donu al mi trinki...


--- Se vi renkontigxis --- do, mi mortos.


Ili staris apude. Kaj, kvankam ili tute ne similis, al mi sxajnis, ke cxio
duobligxas en miaj okuloj. Tio rememorigis kombinitan filmon --- okazas tio
en malbongustaj kinokomedioj: unu saman aktoron, ekzemple, oni filmas kiel
du fratojn-gxemelojn, kaj cxiuj konfuzigxas, ne povas ion ajn kompreni,
skandalas foje, kaj tiel gxis la fino mem. La fratoj renkontigxas en unu
sceno, manpremas unu la alian kaj ridegas.


Cxi tie neniu ridegis.


--- Tio estas Elizabeta Nikolavna, --- siblis mi, --- mia edzino. Tio estas
Stanislava Solomonovna... same mia edzino.


--- Pa-pardonu... --- per tintacxa, tute fremda vocxo elpremis Stanjo,
abrupte turnigxis, kaj, tamburinte mallongan fraparon per kalkanumoj laux
kahela planko, elkuris el la cxambro. Dum iu momento Liza, malferminte la
busxon en sia infaneca konsterno, rigardis post sxi. Poste denove movis
rigardon al mi. Sxiaj lipoj ektremis. Mi ankoraux sukcesis vidi, kiel sxi
impetis preter la sxtonigxinta vartistino post Stanjo.


Rekonsciigxis mi en la reanimiga sekcio. Doloro estis cxie.


Plauxd'-plauxd' per la flugiloj...


Mi ne deziris malfermi la okulojn. Liza estis apude, mi auxdis. Do, cxio estas
bona. Dum mi silentas, dum kusxas kun fermitaj okuloj, sxi estos cxi tie.
Apenaux auxdeble, kante, sinforgese, sxi flustris ion sian...
Cxu akateston? Jes, akateston.


--- ...Kiel malforta senhelpa infano naskigxis mi en la mondon, sed Via
Angxelo etendis helajn flugilojn, gardante mian lulilon. De tiam amo Via
brilas sur cxiuj vojoj miaj, mirakle kondukante min al lumo de eterno...


Mi agxis kvin jarojn.


--- ...Ho Dio, kiel bone estas gasti cxe Vi. La tuta naturo mistere flustras;
gxi tuta plenas je kareso, birdoj kaj bestoj portas sigelon de Via amo. Benita
estas patrino-tero kun gxia rapide velkanta belo, vekanta sopiron pri la eterna
patrujo...


Sxia vocxeto estis laca, rauxketa. Versxajne, sxi multe ploris.


--- ...En luna lumo kaj en najtingala kanto staras valoj kaj arbaroj en siaj
negxoblankaj nuptaj vestajxoj. La tuta tero estas Via fiancxino, gxi atendas
la Eternan Fiancxon. Se Vi tiel vestas herbon, do kiel Vi transformos nin en
venonta renaskigxo, kiel heligxos la korpoj, kiel ekbrilos la animoj!
Gloron al Vi, bruliginta antauxe helan lumon de eterna vivo! Gloron al Vi pro
espero de senmorta ideala eterna belo! Gloron al Vi, ho Dio, pro cxio
por cxiam!


Mi agxis kvin jarojn, kiam somere, en nia apud-Moskva bieno, mi vagis en
malgxusta horo al mastruma korto. Kion mi estis sercxanta, je kio estis
ludanta, fantaziante en soleco --- mi ne memoras. Ne gravas. En la memoro
restis nur la ansero.


--- ...Ne timigas vivaj tempestoj al tiu, en kies koro brilas lucerno de Via
fajro. Cxirkauxe estas malbona vetero kaj mallumo, teruro kaj hurlo de vento.
Sed en lia animo estas silento kaj lumo. Tie estas Kristo!


Cxu gxi estis destinita al nia tablo, aux al laboristoj --- tion mi same ne
scias. Gxi kusxis sur tero; la sango jam ne fluis el absurda kolstumpo ---
kaj mi, etulo, ecx ne komprenis komence, kio al gxi okazis, al la giganta
blanka belulo, kaj kie estas gxia kapo. Sed gxi ankoraux martelis per la
flugiloj, kaj la flugiloj estis tiaj potencaj, tiaj largxaj, sxajnis, sur
ili eblis facile levigxi ecx gxis la suno. Sed gxi jam nur iomete saltetis,
kiam la largxaj, jam kovritaj de polvo, jam malpurigitaj de tero kaj sango
aloj batis teron. Gxi senmovigxis kiel senforta amaso, kvazaux preparigxante,
koncentrigxante, poste malespere, per cxiuj fortoj: plauxd'-plauxd'-plauxd'!


--- Kiel proksima Vi estas en tagoj de malsano. Vi mem venas al malsanuloj.
Vi mem klinigxas cxe sufera lito kaj la koro parolas kun Vi. Vi per paco prilumas
animon dum malfacilaj malfelicxoj kaj suferoj, Vi sendas neatenditan helpon.
Vi konsolas, Vi estas amo postulanta kaj savanta, al Vi ni kantas: Haleluja!


Mi longe, kvazaux sorcxita, staris tie kaj kun freneza espero rigardis:
eble gxi sukcesos? Poste mi forkuris; min neniu povis trankviligi dum la
tuta tago. «Gxi ne povas! --- kriis mi, sufokigxante pro larmoj;
oni timis paroksismon, tiel mi ploregis. --- Gxi ne povas!!» Ili ne
komprenis --- kaj mi ne povis klarigi, al mi cxio estis ekstreme klara,
gxis teruro kaj por cxiam. Kara mia panjo sxovis al mi, strebante konsoli
kaj amuzi, lanugajn, molajn, ridindajn, cxarmajn anseridetojn: «Vidu,
Sacxjo, kiel multaj ili estas! Kiel ili kuras! Kiel ili mangxas! Jen, donu
al gxi panon! Se vi deziras, prenu gxin sur la manojn --- la anserido ne
timas Sacxjon, Sacxjo estas bona...» Mi ploris pli forte, jam
malfortigxinte, jam sen krio, kaj nur balbutis: «Mi domagxas. Mi ilin
cxiujn domagxas».


--- ...Kiam Vi inspiras min servi al proksimuloj, kaj la animon prilumas per
humileco, tiam unu el sennombraj Viaj radioj falas sur mian koron, kaj gxi
igxas lumporta, kvazaux fero en fajro. Gloron al Vi, sendanta al ni
malsukcesojn kaj malfelicxojn, por ke ni estu kompataj al suferoj de
aliuloj! Gloron al Vi, transforminta nian vivon per faroj de bono! Gloron
al Vi, establinta grandan rekompencon en memvaloreco de bono! Gloron al Vi,
akceptanta cxiun altan impeton! Gloron al Vi, levintan la amon super cxio
tera kaj cxiela! Gloron al Vi, ho Dio, pro cxio por cxiam...


Neniu estajxo en la tuta mondo povus deziri pli forte, ol tiu ansero
deziris forflugi de tiu terura loko, kie al gxi okazis kaj plu okazas io
neimagebla, plenigita de absoluta sufero. Gxi tiel penis!
Plauxd'-plauxd'-plauxd'! Plauxd'-plauxd'! Cxiam pli malforte... Tuta
vivo, kiu ankoraux estis en gxi, petegis pri sola: ni forflugu!
Nu, forflugu ni, cxi tie estas malbone, dolore, terure; cxi tie en nenia
okazo eblas resti!


Kaj gxi ne povis. Ecx tiel pasie dezirante --- ne povis.


Tiam mi komprenis. Por cxiuj estas tiel. Kaj por homo. Homo povas nur tion,
kion li povas, kaj ecx ne je unu haro pli; kaj ecx ne je unu haro alie. Forto
de deziro signifas preskaux nenion.


Plauxd'-plauxd'-plauxd'.


Kion kostas miaj «mi venos»? Kion kostas iliaj «mi estas
via hejmo»? Se grosxkosta peco de plumbo igxas pli forta kaj grava,
ol cxiuj tiuj flagrantaj labirintoj de pasioj... kaj dum ni tretas unu alian
en stulta kaj orgojla, ofte ne malpli murda, ol plumbo, strebo doni al niaj
proksimuloj formon, pli oportunan por ni --- gxi, eble, jam flugas? En mian
belan, karesan, karegan, vivan --- gxi jam flugas?!


--- ...Disbatitan en polvon ne eblas restarigi, sed Vi restarigas tiujn, kies
konscienco forputris, Vi redonas antauxan belon al animoj, senespere perdintaj
gxin. Kun Vi ne ekzistas nekorektebla. Vi tuta estas amo...


--- Liza, --- vokis mi. Kvazaux siblis truita pneuxmatiko. --- Liza. ---
Sxi haltis je duonvorto.


--- Mi estas cxi tie, Sacxjo, --- respondis sxi milde kaj trankvile. Kiel
panjo. «La anserido ne timas Sacxjon, Sacxjo estas bona...»...


Nur iomete rauxke.


--- Liza.


--- Cxio estas bona, Sacxjo. Pri nenio pensu, ne maltrankvilu.


--- Liza. La manon sur la vizagxon...


Sxia varma malgranda manplato ekkusxis sur miaj fermitaj okuloj.


--- Malpli supre. Kisi.


--- Poste, Sacxjo. Cxio poste. Vi kisos kiun vi deziros, kiom vi deziros.
Cxio estos bona. Kaj nun kusxu trankvile, amata, kaj kolektu fortojn.


Kiun vi deziros.


--- Kie?..


--- Sxi estas en hotelo. Sxi... iomete malsanas, kaj ni interkonsentis, ke sxi
ripozos post la vojagxo, kaj poste anstatauxos min. Kvankam sxi tre deziris
tuj. Sed mi simple ne povas foriri, --- sxi pauxzis. La fingroj sur mia frunto
tremetis. --- Versxajne, sxi same ne povus. Sxi vin tre amas. Oj, cxu vi
scias, estis tiel ridinde --- sxi ploras sur mia sxultro, kaj mi sur la sxia.
Mi neniam kredus...


--- Kio... malsanas?


--- Ne, ne, nenio dangxera. Ne maltrankvilu.


Mi silentis iom. Kusxis kiel senforta amaso, kvazaux kolektante fortojn,
poste: plauxd'!


--- Kruus-on voki. Becxjo infektita, kiel Kislenko. Esplori.


--- Mi ne komprenas, Sacxjo.


--- Kruus-on... voki. El Peterburgo. Al li mi klarigos.


--- Cxu Kruus-on?


--- Jes. Voldemaro Kruus. Al Sorokin... diru.


--- Bone, Sacxjo.


--- Urgxe.


--- Bone.


--- Ramilo... cxu estas viva?


--- Jes, Sacxjo. Li sxiras siajn harojn, per Alaho jxuras cxiun kvinan horon,
ke vi por li nun pli parencas, ol la patro. Laux mi, duono da cxiuj fruktaj
kaj legomaj gxardenoj de Krimeo laboras nun por vi sola. Kaj al vi ecx mangxi
cxion estas malpermesite, kompatinda. Ne gravas, dume mi kaj Stanislava
formangxos. Ankaux virinoj bezonas vitaminojn.


Panjo, demetu de mi sxtonon.

    5




Tio estis laciga kaj stranga spektaklo. De ekstere povus sxajni, ke por helpi
al Liza venis sxia fratino. Liza, palpsercxante kondutlinion, pene petolis,
cxu strebante forigi cxiam aperantan strecxitecon, cxu por iel gxojigi sin;
cxu, eble, ankaux min gajigi, komprenante, probable, ke ankaux por mi,
amata fiulo, same estas maldolcxe kusxi inter ili kiel pansita sxtipo.
Mi memoras, kiam Stanjo unuafoje venis anstatauxi sxin, kaj ili ambaux,
gxibetigxantaj, kun same rugxigxintaj kaj sxvelintaj okuloj, denove
staris, preskaux tusxante unu la alian per kubutoj, cxe mia lito, Liza
subite petole ekridetis, militsalutis per du fingroj, en pola maniero ---
mi ecx ne scias, cxu por plezurigi aux malplezurigi Stanjon; kaj ecx sxi mem,
certe, tion ne sciis --- kaj brave raportis: «Speciala grupo estas
kolektita, sinjoro kolonelo! Kiaj estos ordonoj?» Mi ne tuj trovis, kion
respondi; longe knaris per nebuligita per anesteziaj drogoj cerbo, poste
siblis, penante trafi sxian tonon: «Purigadu la armilaron gxis brilo. Mi
levigxos --- kontrolos». Stanjo afable kaj malvarme ridetis; sed, ho dio,
kiel ridis Liza pri tiu stulta kazerna maldecajxo! Mi memoras, en la dua,
aux eble tria, tago al mi provis penetri Kurakin, sxajne kune kun Ramilo ---
Liza estis elpelanta ilin: «Malpermesite! Aliro al la korpo estas
malfermita nur por virinoj!» --- sxi kun senapelacia gajeco, peteme,
retrorigardis al mi trans la sxultro. Mi memoras, en momento de unu el
bandagxadoj ili ambaux estis en la cxambro kune --- Liza jam venis, Stanjo
ankoraux ne foriris; do ili ecx la vartistinon fakte nuligis kaj kun ia
translima zorgemo mem turnis mian malvarman kadavron per kvar manoj.
«Stanjo, bonvolu helpi... a ha, jen tiel. Cxu al vi ne estas peze?»
--- «Tute ne, Elizabeta Nikolavna. Dum mia vivo mi havis okazojn
levi multe pliajn pezojn», --- respondis Stanjo kaj per precizaj,
senriprocxe rapidaj movoj --- unu, du, tri --- trapusxis sub mi disvolvatan
pansan bulon. Kaj kiam mi, knarinte per la dentoj pro senforteco, apenaux
auxdeble krietis: «Kial vi, vere!.. Estas ja personaro!», Liza
mirigite ekgapis miajn okulojn kaj diris: «Dio kun vi, Sacxjo, al ni ja
estas agrable. Cxu vere, Stanjo?» --- «Vere», --- respondis
tiu. «Vi, Sacxjo, eble ne scias, --- aldonis Liza, glatigante la
panson per la manplato, por ne estu ecx plej eta faldo, kiu povus premi,
--- sed la edzinoj deziras esti konstante necesaj al sia edzo. Ja vere?»
--- «Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna».


Stanjo, male, tenis sin kun mi kun senpersona, foriganta cxiun aludon al
anima aux alia proksimeco, korekteco de bonege trejnita vartistino. Kiam
Liza foriris, ni preskaux ne interparolis, por mi cxiu vorto estis malfacila,
terure dolorega, la petala kuglo dissxiris kaj mian pulmon, kaj la trakeon,
sed Liza babilis anstataux duopo, detalege rakontante kaj pri vetero, kaj
pri novajxoj, kaj pri tio, kion informis Kruus, kaj pri tio, kion sendis
Rahxcxiev-oj kaj kiel ili atendas nin en Otuzoj, kaj pri tio, kion diris
telefone Pauxlinjo, kaj pri tio, kion diris en lasta parolo prezidanto de Dumo
Sergunenkov, kaj kiel estis vestita la imperiestrino dum hierauxa auxdienco,
translaciita de cxiuj televidprogramoj; kaj Stanjo silentis, nur plenumante
petojn, kaj unusilabe respondante al demandoj, ne desxirigxante de iu libro
aux manuskripto --- kaj, kiam ni restis duope, en la cxambro sxvelis sovagxa,
strecxita fremdigxo, kiun Liza, venante, malespere penis iel forigi. Mi baldaux
cxesis kaj peti, kaj demandi, kaj peni iel komenci konversacion; ecx se mi ion
vere bezonis, mi atendis Lizan aux vartistinon. Stanjon tiuj silentadoj,
sxajne, tute ne maltrankviligis --- sxi susuris per folioj, sidigxinte en
angulo tiel, ke mi sxin ecx vidi ne povis. Tiam mi tute cxesis kompreni,
por kio sxi alveturis. Eble nur por sciigi Lizan pri sia ekzisto. Certe,
pensis mi, kun fermitaj okuloj auxskultante oftan susuron --- sxi legis
tre rapide, --- sxi, «levinta dum la vivo multe pliajn pezojn» ---
sendube plurajn fojojn trafis en iajn similajn situaciojn, kaj, malsame
ol mi kaj, des pli, ol Liza, probable, sentis sin bone, kiel fisxo en akvo.
Sxi nur ne ofendu iel mian knabinon, pensis mi foje --- kaj tuj ekhontis
neelteneble. Mi volis jam voki sxin, kaj, kiam sxi venos, diri ion bonan ---
sxian angulon mi ne povis atingi per iu pli-malpli longa frazo ---
sed gxuste en tiu momento sxi malestime snufis kaj balbutis, evidente ne
por mi: «Kiel acxe li skribas... jen kriplulo». Kaj mi silentis.


Tamen sxi forigadis doloron. Per ia sesa senso divenante, kiam mi jam ne povis
pacienci, sxi demetis legajxon, alvenis silente, sidigxis sur randon kaj
komencis sorcxi. Energie spirante, sxi levis maldikajn longajn manojn,
kiel pastrino, vokanta fajron de cxieloj, poste jxetis plenigitajn per gxi
manplatojn al mia dissxirita brusto kaj jen facile tusxis la pansojn, jen faris
super ili komplikajn manipulojn... Mi ne scias, cxu tio helpis al resanigxo,
cxu ne --- sed en tiaj minutoj al mi sxajnis, ke sxi rilatas al mi kiel
antauxe, ke sxi alveturis nur pro tio, ke ne povis esti malproksime,
kaj entute --- cxio mem ordigxos iel, ja se homoj amas unu alian, cxio ne
povas ne ordigxi... Eble, en tio estis tuta senco de la sorcxado? La doloro
pro tiaj pensoj perdis venkan impeton; velkis, sxrumpis, kiel stepa incendio
sub pluvego.


Kun Liza sxi tenis sin kun substrekita afableco, kaj gxenerale cxiel demonstris
sian suban, duagradan rilate al sxi staton. Liza en siaj penoj establi tiom
necesan por normala regeneracio etoson de sengxena hejma kamaradeco --- mi
imagas, kiom tio kostis al sxi! --- tuj komencis voki Stanjon laux antauxnomo;
tiu dum tri tagoj krocxigxis al patronomo. «Stanjo» ---
«Elizabeta Nikolavna»... Poste sxi tamen rezignis, ja tro akre
sonis tiu absurdajxo, ecx eble por sxi mem. Sed strategie nenio sxangxigxis;
mi estas certa, ke, se la lingvo donus al sxi tian eblon, Stanjo konversacius
kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laux unu el fama milo da
cxinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj agxoj, alparolas al
cxefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan
fratinon»; nu, kaj sxi mem, respektive, nomigxas «juna fratineto».
«Cxu ne deziras sinjorino pli agxa fratino iomete trinki teon? La
juna fratineto gxojos servi al sxi...». En la rusa, ne elturnigxante,
tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaux el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton,
kaj Liza, kun sxia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera