--- Al Vasxingtona atasxeo Karavajcxuk. «Strikte sekrete. Urgxe. Penu, kiel
per oficialaj kanaloj, tiel per aliaj atingeblaj al vi rimedoj ekscii,
cxu ne okazis iam, speciale lastatempe, penoj de diversioj aux terorismaj
agoj en sfero de Nordamerika parto de la projekto "Ares-97". Cxu ne havas
FBI informojn pri preparataj nun aux preventitaj antauxe similspecaj agoj.
La motivo ne estas kamuflata: MSxS de Rusio lige kun la katastrofo de
gravitavio "Carido" prilaboras version, laux kiu iuj fortoj rezistas al
realigo de la tuta projekto. Centro
». Senprokraste cxifru kaj sendu.


Ankaux tio dume estas finita.


Kial do mi havas tian strangan senton pri la afero? Blinda konvinkiteco
pri tio, ke kunbatalanto ne kapablas je krimo --- tio estas, certe, liriko;
kvankam ankaux gxin ne indas neglekti, sed opinii, ke homo, iam votinta
«per cxiu sia penso kaj ago laux fortoj kaj scioj strebi al
plia gloro de la homa gento», povas murdi, nurnure frenezigxinte --- tio estas tro.
Sed estis ankoraux io... Kiel diris la caro? «Strangajxoj estis rimarkitaj
en lia konduto antaux nelonge de la katastrofo». Jen. Kiaj strangajxoj?
Kial Lamsdorf nenion diris? Ah, stulte, estas bone, ke li nenion diris,
necesas flugi kaj esplori memstare. Ankoraux kvar horojn necesas atendi.
Ekzistas nenio pli malbona, ol atendado. Kaj kio estas la plej ofenda kaj
peza: nun mankas okupigxo, kaj kiam venos la mateno, mi devos dissxirigxi:
kaj Liza, kaj Stanjo, kaj Tjuratamo, kaj Lodejnoe Pole...


La pordo malfermigxis, kaj enkuris, svingante paperan folieton, gxoja Kurakin.


--- Estas tia fakulo! --- kriis li, grandpasxe irante al la tablo.
Li eksidis, jxetis la kruron sur la kruron, kaj sendis al mi laux la tablo
la folion kun vicoj de nomoj. --- Estas ecx strange, ke ni ne tuj komprenis.
Pro sendormeco, ne alie. Mi komence ecx ofendigxis --- jen neplenumebla ordono,
pensis. Iru nesciate kien. Sed ja kompo cxion memoras. Voldemaro Kruus,
cxu vi memoras? Li malblokis memoron al amneziuloj, kiuj estis en la afero
«Zombioj».


Certe mi memoris. Vere estas strange, ke ni ne rememoris tuj. Ankoraux ne
eniris laboran regximon. Kruus estas brila psihxologo.


--- Estas alia afero, --- Kurakin sxangxis la tonon, --- mi ne komprenas, por kio
tio al vi necesas... en tiu cxi okazo. Jen la listo, rigardu.


--- Mi jam rigardas, --- respondis mi, legante la nomojn. --- Jes, «Az»
--- bonege...
a ha...


Kurakin evidente estis kontenta pri si. Li sukcesis je kvaronhoro antaux
la tempolimo.


--- «Buki» --- mi konsentas. Brave, Teodoro Vikenticx.


Li floris. De dormema sxveleco de liaj vangoj, kiun mi rimarkis antaux horo,
ne restis ecx spuro.


--- «Vedi» --- mi konsentas. Bonegaj knaboj. «Dobro»... stop'. Cxu Tarasov?!


--- Kaj kio? --- konfuzigxis Kurakin. Mi levis la vizagxon de la listo. Nur
tiaj eraroj al ni ne suficxis en la komenco mem. Mi treege ne deziris
mallauxdi tiun, kiun antaux minuto mi lauxmerite lauxdis, sed...


--- Li ja estas budhisto!


La majoro silentis, svingante okulharojn. Sxajne, li ankoraux ne komprenis.


--- Kiu donis al vi rajton, majoro Kurakin, meti homon en situacion, en kiu
preskaux nepre li devos elekti inter devo al lia kredo kaj devo al la afero
kaj kamaradoj? Cxu vi ne komprenas, kian psihxan trauxmon tio povas
kauxzi?


Kurakin sub miaj okuloj estis rugxigxanta, kiel kuirata kankro.


--- Mi ecx ne parolas pri interesoj de la afero. Tarasov estas bonega detektivo,
sen disputoj, sed okaze de pafa kontakto kun ebla kontrauxulo li tute povas
fusxi.


Ecx la frunto de la kompatindulo sxvitigxis. Kaj la okuloj tuj estingigxis
kaj igxis, kiel de morta fisxo.


--- Mi kulpas, sinjoro kolonelo, --- senespere diris li.


--- Tiaj bagateloj povas multe kosti. Sed li estas bona kandidato, ni movu lin
al «Vedi». Kaj anstataux li ni metu, ekzemple, Vencxjon Libkin. Mi lin
memoras laux Tarbagatajo. Li estas bonega batalanto.


--- Li ferias, --- mallauxte diris Kurakin.


Mi levetis mian sekigxintan tropikan jakon kaj svingis gxiajn manikojn,
kiel flugilojn.


--- Verdire ankaux mi ferias... Nu, ne gravas. Estu iu alia, rigardu vi mem.
Vencxjo ja lacigxis.


Mi residigxis, apogis la zumantan kapon per ambaux pugnoj kaj eklegis plu.


La liston finis Ramilo Rahxcxiev, kaj mi denove ridetis. Aux per tio la
majoro volis plezurigi min, aux la knabo jam hieraux, auxdinte,
ke la aferon oni donas al mi, anticipe petis, ke oni direktu lin al mi.
Li penis cxie esti proksima al mi, kaj, sincere dirante, mi mem havis
al la juna krimea tataro ion similan al patraj sentoj. Kun la patro de
Ramilo, fama oceanologo Fazilo Rahxcxiev, mi konatigxis antaux ok jaroj;
la cirkonstancoj de la konatigxo ne tre helpis al amikeco, iu el sxipanaro
de sciencesplora marsxipo «Vitjazj», uzante tion, ke scienco ne havas limojn kaj la sxipo vizitas
diversajn havenojn, sendis sur gxi spionajn informojn por, kiel ni rapide
sukcesis trovi, Irana speciala servo --- kaj, kiam ni kaptis la malamikon
cxe la vosto, li lerte kaj sukcese penis suspektigi nin pri Rahxcxiev,
cxar li estis la sola islamano sur la sxipo. Sed mi ne trompigxis, kaj
mi kaj Fazilo amikigxis, kaj mi igxis dezirata gasto en lia domo, en
krimea vilagxeto Otuzo.


Rave kaj reve ridetante al la paperfolio, mi pendigis la kapon inter la
pugnoj. Dum sinsekvaj tri someroj mi kun Liza kaj Pauxlinjo gastis cxe
ili, luis ducxambran someran dometon kun verando je duonversto de la maro,
en komfortega Otuza valo, apud Karadago
mem. Kiel dolcxe estis veturi al kutima, rapide igxinta parenca loko ---
ruligxi laux sxoseo de Simferopolo tra Karasu-bazar al Feodosio, post
Uzun-Sirt turnigxi maldekstren... kaj sur cxiu vojkrucigxo trabakitaj
de la suno krimeaj tataroj rekte el malfermitaj pakajxejoj de siaj
auxtoj interrompante unu alian proponadas glacie malvarman kumison
kaj aromajn mielajn melonojn. La maro estas mirakla, la naturo mirinde
belas; sur remboateto ni navigis kun jelpanta pro ekstazo Pauxlinjo al
Satana Pordego, en ora tagigxa auxreolo ni grimpis sur Karadagon, al
rokoj-Regxoj, por renkonti kviete emergantan el malantaux Kiik-Altam
sunan diskon, banis nin en Karadagaj golfetoj gxis langvoro... kaj,
kusxiginte Pauxlinjon dormi, forkuradis kun Liza malantaux Mielan
rokon, situantan je du pasxoj de la vilagxo, sed jam en sovagxa, scita
stepo, kaj rekte sub steloj, odorantaj je seka absinto, junece amoris nin.
Kaj matene Pauxlino-dikulino, arogantulino --- tiutempe sxi vere estis,
mole dirante, diketa, kvankam nun sxi longigxis, kiel vimeno --- sxteliris
al la mastra domo por subrigardi, kiel la fama oceanologo, sterninte sub
la genuojn tapisxeton kaj turnigxinte per la vizagxo al sud-oriento,
cxirkauxglatigante la mallargxan barbon, ion sensone parolas kaj de tempo
al tempo klinas sin; kaj, reveninte, sxi montris terurajn okulojn kaj per
tondrelauxta flustro rakontis: «Kaj poste li faras, cxu vi scias kiel?
Li faras jen kiel! Kaj poste jen tiel per la frunto --- bum! Tute ne kiel
ni! Kaj per la lipoj cxiam bu-bu-bu! bu-bu-bu! Tiel bele! Pacxjo, se
mi jam estas baptita, cxu mi rajtas igxi islamanino?» --- «Panjon demandu». ---
«Panjo?» --- «Ne rajtas» --- «Oj, kiel domagxe! Nu kial ne eblas samtempe
kaj tio, kaj tio, kaj tio?!» Kaj vespere ni dum horoj sidadis cxe longa
tablo de la mastra domo, sub vinberaj arkajxoj --- «iomete mangxis»;
Roza Rahxcxieva rakontis pri sekretoj de tatara kuirarto, Liza --- pri
tiuj de la rusa kaj balta; Fazilo rakontadis pri maroj, mi --- pri spionoj,
kaj finanta lernejon, rapida kaj forta, kiel pantero, Ramilo auxskultis,
pensis, kaj elektis min heroo. Kiel do li estis felicxa, kiam, fininte
la superan militan lernejon, li trafis al Peterburgo, apud min.


Kaj post longa vespermangxo, kusxiginte Pauxlinjon dormi, mi kaj Liza
forkuradis bani nin en luna vojeto, kaj rekte sur fama Karadaga sxtonetaro,
aux ecx en akvo...


--- Sinjoro kolonelo!


Kurakin singarde tusxis min cxe la sxultro. Mi tremeris; kaj gxuste tiam
mia kapo finfine falis inter la disigxintaj pugnoj.


--- Ha? Kio?


--- Sinjoro kolonelo, vekigxu!



    4



--- Lizanjo, bonan matenon!


--- Sacxjo, kara! Saluton! De kie vi?


Pro faciligxo ecx miaj genuoj moligxis. Mi sidigxis sur la tablon, sentante,
ke la lipoj per si mem komencas rideti. La vocxeto estis proksima, gxojigita,
kvieta. Cxio estas bona.


--- Imagu, mi estas cxi tie. Sed ne por longe.


--- Cxu io okazis?


Kaj sxi ekmalkvietigxis tute parence. Ne forigxante, sed proksimigxante.


--- Ja ne, bagateloj. Mi alkuros hejmen por horo. Eble, vi ne iros al la
universitato hodiaux... aux almenaux prokrastos?


Somere Liza konsultigis abiturientojn pri euxropaj lingvoj en la universitato.
Dum cetera jaro sxi instruis samtie. Estas kaj bona okupigxo, kaj ioma
aldona mono. Ne ekzistas superflua mono.


--- Mi penos. Mi tuj telefonos al la katedro.


Kaj faris neniun superfluan demandon, sagxulino mia.


--- Kiel estas Pauxlinjo?


--- Cxio estas bona. Sxi novan fabelon verkas! Tiujn, kiuj scipovis pensi nur
pri mangxajxo, atakis giganto-mangxegulo...


--- Fajne! Ohx, bone, kial ni telefone... Mi kuras!


--- Cxu vi estas malsata?


--- Mi ne scias. Eble jes.


--- Mi tuj ordonos. Mi atendas!


Kutime mi iradis hejmen perpiede. Monumentaj lokoj, spirantaj per norde
diskreta imperia digno; el cxiuj urboj, kiujn mi vidis, tian auxreolon
emanas nur Peterburgo kaj Stokholmo. Tra Palaca placo, sub fenestroj de
«restadejo de la rusa car'», kiel skribis iam
Aleksandro Sergeicx, kaj por elekto: aux trans
ponton al la Universitato kaj Belarta Akademio, aux laux kajo preter
la leonoj al Sinodo, aux
tra Admiraleja gxardeneto kaj Senata placo, kaj poste same trans ponton,
cxi-okaze la Nikolaan. Poste, frapetinte per la mano la postamenton de meditema
Kruzensxterno, iomete
plu laux pompa kajo kaj dekstren, al negranda, prizorgata palaceto en
Deksesa linio. Sed
nun mankis tempo, kaj mi vokis auxton.


Brakuminte sxin, mi ne povis desxirigxi. Sxi estis hela, fresxa, tenera,
kaj ecx anguloza ligna kruceto el sub sxia hxalateto pikis mian bruston
parence. Sxi kasxis sian vizagxon sur mia brusto kaj staris trankvile;
kaj pensis, versxajne, pri kompatindaj abiturientoj, kiuj venos je difinita
horo kaj kun incito ekscios, ke la leciono estas movita al tagmezo. Mi
auxdis, kiel batas sxia koro, kaj mem perdis spiron. Glitis per la mano
laux sxia fleksebla dorso, poste pli malsupre, alpremante sxian korpon
al la mia. La ekscitigxo de tiu sovagxa tagnokto montrigxis en cxio;
Liza, obeeme alpremigxinte per la femuroj, iom klinigxis malantauxen,
levis la rozkolorigxintan vizagxon, rigardante en miajn okulojn, kaj kun
petoleme afektita mirego demandis:


--- Oj, kio tie estas tia akra?


Pro la frumatena bruo el la pordo de la koridoreto, kondukanta en la infancxambron,
eltirigxis Pauxlinjo, kaj, dum momento kompreninte la situacion, kun jelpo
ruligxis laux la sxtuparo al ni. Baldaux sxi la panjon atingos per alto.
Sxi vaste dismetis maldikajn braketojn kaj kaptis en brakumon nin ambaux.
Sxi ekde frua infaneco tre sxatis, kiel ni brakumas nin, kaj cxiam strebis
aligxi. Ecx foje sxi mem komencis gvidi: «Nu, kial vi sidas kiel gefratoj?
Ek, brakumu vin! Kisu!» Kaj kiam ni, ridetante, kuntusxis niajn lipojn,
sxi ravite kaj rabe ekjelpis, saltis sur niajn genuojn, per unu brako
brakumis je la kolo min, per la alia --- la panjon, kaj sxovis sian vizagxeton
al ni, por kisigxi triope.


--- Pacxjo alveturis! Patreto! Nia amata! Kaj mi ne sukcesis verki la
fabelon! Kaj cxu vi jam ripozis?


--- Jes, Pauxlinjo, --- respondis mi. --- Mi jam ripozis.


--- Bonege, panjo, cxu? Kiel rapide.


--- Cxu necesas longe, se oni scipovas, --- diris Liza. Sxi havis felicxan
vizagxon. Sxi levigxis sur la piedpintoj kaj kisis mian nerazitan mentonon.



    5



Zumo. Zumo. Zumo. Ankoraux zumo. Cxu sxi sukcesis ien foriri? Malklara
nebulo de centoj da obtuzigitaj interparoloj kaj centoj da skrapantaj
pasxoj pendis en grandega halo, de tempo al tempo gxin trapenetris sibla
vocxo de lauxtparoliloj, anoncantaj flugojn. Senemocia doktoro Kruus,
tenante en longa mano diskretan valizeton, staris iom malproksime, kaj
ofte rigardis la horlogxon. Ne, gxis la ensxipigxo restis ankoraux ok
minutoj. Klimov kaj Grigorovicx el grupo «Vedi», pasie gestante,
ion pruvadis unu al la alia, sidante rekte sur sxtuparo, kondukanta al la
dua etagxo.


Klako.


--- Stanjo, ha lo! Bonan matenon!


--- Sacxjo! --- la vocxo estis turmentita, malsana. --- Ho dio, nu ne eblas ja
tiel! Mi tutan nokton ne dormis, atendis, kiam vi telefonos...


Jen al vi.


--- Kaj mi, male, timis veki vin, pensis, ke vi ripozas.


--- Jes, ja, ripozis, kredu min. Ecx al malamiko mi tion ne dezirus. Kie vi estas?


--- En flughaveno. Ni nun forflugas por aferoj.


--- Cxu por longe?


--- Precize mi ne scias. Por kelkaj tagoj, ne pli.


--- Cxu vi sukcesis dormi?


--- Jes, certe.


--- Cxu hejmen vi alkuris? --- la demandoj estas zorgemaj, sed la tono estis
fremda. «La devon mi plenumas... De l' koro mi forflugas...» Eble, sxi jam
plenumas devon? Kun tia tono eblas respondi nur, ke cxio estas en ordo.


--- Cxio estas en ordo. Alkuris, certe.


--- Cxu oni vin mangxigis? Cxu vi alivestigxis en sekan vestajxon?


--- Cxio, cxio estas en ordo. Kiel estas vi?


--- Bagateloj.


Tio povus signifi kaj ke la humida vetero denove atakis sxiajn bronkojn. Kaj
ke iu gazeto denove prokrastas pagon, kaj hejme mankas mono. Kaj kion ajn.
Tre plursignifa estas vorto «bagateloj», kiam oni prononcas gxin tiel. Sed
pridemandi sxin pri detaloj estas senutile --- sxi neniuokaze diros. Restas
nur senforte divenadi gxis zumado sub la kranio, aux svingi per la mano,
tutegale mi nun per nenio povas helpi. Sed se tiel svingi unu fojon, duan
fojon, trian --- kaj jen proksima homo igxas fremda. Kaj se divenadi unu fojon,
duan, trian --- eblas frenezigxi. Vasta elekteblo.


--- Stanjo, kiam mi revenos, mi tuj telefonos.


--- Telefonu.


--- Sciu, mi treege deziris alkuri al vi gxuste meze de la nokto...


--- Kial do vi ne alkuris?


Mi glutis aeron.


--- Stanjo, sed vi tiel foriris en la haveno...


--- Ordinare mi foriris, per la piedoj. Sacxjo, versxajne vi jam devas iri, ---
sxi kvazaux vidis el sia Kamennoostrovskij, ke Kruus denove rigardis la
horlogxon, kaj, takte ne rigardante al mia flanko, faris signon al la
detektivoj; tiuj levigxis, Klimov metis sur la sxultron rimenon de bunta
junulara sako kun pentritaj sur sxvelinta flanko palmoj kaj knabinoj
en bankostumoj, Grigorovicx, movinte la sxultrojn, pli oportune lokis sur
la dorso eksmodan dorsosakon. Konspirantoj.


Mi ne sciis, kion diri. Pro senhelpeco aperis larmoj.


--- Gardu vin, Sacxjo, mi petegas, --- obtuze diris Stanjo kaj surmetis la parolilon.





[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro





Dumo ---


Rusia parlamento.



grafo Palen ---


Generalo Petro Alekseevicx Palen partoprenis murdon de caro Pauxlo I
la 11-an de marto 1801.



Karakozov ---


Dmitrij Vladimirovicx Karakozov (1840--1866), rusia revoluciulo,
kiu malsukcese atencis Aleksandron II la 4-an de aprilo 1866.
Estis pendumita.



Pestel --


Pauxlo Ivanovicx Pestel (1793--1826) estis unu el gvidantoj de t.n. «decembristoj» --- nobeloj, kiuj faris
kontrauxcaran ribelon decembre de 1825, uzinte kiel pretekston la morton de antauxa caro
Aleksandro Pavlovicx kaj surtronigxon de Nikolao Pavlovicx; la ribelo estis
sufokita de Nikolao Pavlovicx, kaj ties gvidantoj estis pendumitaj (inklude
Pestel-on) aux ekzilitaj en Siberion.



Aleksandro Pavlovicx ---


Aleksandro I (1777--1825), rusa imperiestro (1801--1825).



Nikolao Pavlovicx ---


Nikolao I (1796--1855), rusa imperiestro (1825--1855), frato de
Aleksandro I.



Siro ---


Afabla alparolo al caro aux regxo.



dio ---


La vorton «Dio» prononcas kun majusklo veraj kredantoj, kaj kun minusklo ---
tiuj, por kiuj tio estas nur kutima parolturno. (Rim. de la auxtoro)



Jungi cxaron antaux cxevalo ---


Rusa proverbo, signifanta malgxustan konsekvencon de agoj.



«Az» ---


Arkaika rusa nomo de «A», unua litero de la cirila alfabeto.



«Buki» ---


Arkaika rusa nomo de «B», dua litero de la cirila alfabeto.



«Vedi» ---


Arkaika rusa nomo de «V», tria litero de la cirila alfabeto.




«Dobro» ---


Arkaika rusa nomo de «D», kvina litero de la cirila alfabeto;
krome, la vorto en la rusa signifas «bono».



kompo ---


Slanga vorto por komputilo.



Karadago ---


Krimea monto.



Aleksandro Sergeicx ---


Aleksandro Sergeicx Pusxkin (1799--1837) --- la granda rusa poeto.



la leonoj ---


Famaj skulptajxoj en Peterburgo.



Kruzensxterno ---


Monumento de fama rusia admiralo Ivano Fjodorovicx Kruzensxtern (1770--1846),
sciencisto kaj maresploristo.



Deksesa linio ---


En Peterburgo domoj estas numerataj ne laux stratoj, sed
laux «linioj»; linio estas unu flanko de strato.





[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



    * Tjuratamo *



    1



Varmego.


Onde tremas la horizonto. La stepo ankoraux ne estas forbruligita, ankoraux
ne igxis morte-bruna kaj polvoza, sed jam estas tusxita de malmola flaveco.
Ardas helblua antauxvespera cxielo; mankas nubetoj sur gxi, nur malhela
punkteto de akcipitro fluas tra zenito.


De Kaspia maro cxi tien, de cxi tie al Altajo, tra Altajo en Mongolion kaj
pluen, pluen, finigxante nur kun la kontinento, etendigxas tiu cxi
admirinda, ne havanta egalajn al si, dissternita kaj presita per miljara
suna inundo herba oceano.


La granda stepo. Grandioza kaldrono, bolinta dudek jarcentojn. Kiomfoje gxi
elversxis ondojn, bruligantajn la lok-sidan mondon! Granda kulturo; ne tiom, eble,
laux siaj finaj atingoj --- kvankam cxu ni, sxtopigxintaj en pezajn klifojn
de senmovaj domoj, jugxu pri tio --- kiom laux originaleco kaj dauxro de tiu
originaleco.


Venas huna car' Atilo...


Ie cxi tie --- nu, eble, iomete pli sude --- trapasis iam tiuj, kiuj, komence
inundinte duonon de Rusujo per sango, poste elteninte ondon de responda
ekspansio, delonge igxis kun tiu Rusujo kvazaux du flankoj de unu medalo;
altvalora medalo, per kiu avara je premioj historio dekoracias tiujn, kiuj
sukcesis elvivi kaj kunvivigxi.


Sankta tero.


Kvazaux meditante deirinte for de la ceteraj kaj kaptinte momenton, kiam
oni ne rigardis al mi, mi surgenuigxis kaj rapide kisis tiun sekan kaj
firman, kiel arbo, teron. Levigxis. De la hangaroj jam rapidis, saltetante
sur nevideblaj de cxi tie malglatajxoj, malfermita jxipo; jam videblis estro
de la Tjuratama sekcio de sxtatsekureco kolonelo Bolsohxojev, staranta en
la auxto apud sxoforo kaj videble saltetanta kune kun la jxipo. Per unu mano
li krocxigxis al la ventosxirmilo, per la alia tenis kaskedon cxe viziero.


Mi malrapide ekiris renkonte al li. La jxipo eksaltis kaj, skuigxinte per
la tuta korpo, haltis senmove; Bolsohxojev, kun anticipe etendita mano,
elsaltis sur teron. Ni manpremis.


--- Saluton, Jahxonto Aldabergenovicx.


--- Saluton, Aleksandro Lvovicx, bonvenon, --- li tusxis la kaskedon, antauxe,
versxajne, surmetitan tro strecxe, por gxin ne forblovu vento. --- Jes, Ibrajo
vin tre precize alterigis. Gxuste el tiu cxi loko estis elfluganta «Carido».
Gxis la hangaroj estas tricent dudek metroj. La tirauxton, kiu elrulis
la gravitavion el la stacio sur la kampon, stiris Usmano Gxumbajev. Kaj laux
liaj propraj vortoj, kaj laux cxiuj atestoj --- al la aparato li ne proksimigxis.
Li kondukis la tirauxton el la garagxo --- jen niaj garagxoj, maldekstre ---
ne elirante el la kajuto; atendis, gxis oni alkrocxos; elkondukis sur la
kampon, atendis, gxis oni malkrocxos, same ne elirante el la kajuto, kaj
kun tehxnikisto Kislenko revenis al la garagxo.


Dum la konversacio ni nerimarkite aliris la avieton, veturigintan nin el
Vernyj. Mi prezentis al Bolsohxojev miajn homojn, kasxigxintajn de suno
en ombro de negranda, duone vitrizita stacidomo.


--- Cxu mi ankoraux necesas, Jahxonto Aldabergenovicx? --- demandis la juna
piloto, elsxovigxinte el la kajuto. Bolsohxojev demande rigardis min.
Mi geste resendis la demandon al li.


--- Tjuratamo estas jen, je tri verstoj, --- diris Bolsohxojev, svinginte la
manon al masivo de negxeblankaj plurlogxejaj domoj, etendigxinta al norda
horizonto kaj degelanta en suna vualo. --- Tie, --- la kolonelo montris per la
fingro al sud-okcidento, --- estas startaj kapsuloj, tio estas pli fore,
je cxirkaux dek sep verstoj. Sed, kiel mi komprenas, al ni ne necesas tien
iri?


--- Dume ne necesas.


--- Tiuokaze, flugu, kara, --- diris Bolsohxojev al la piloto. Tiu kapjesis,
adiauxe movis la manplaton, kaj entiris la kapon en la kajuton. Parabolaj
riceviloj sur kresto de la avieto ekmovigxis, vivigxante, direktis sin
en unu punkton, kaj la avieto senbrue ekflugis supren. Cxiam pli rapide...
jen blindige trembrilis respegulo de suno, reflektita de iu el vitroj de
la kajuto, jen gxi igxis malhela punkto, kiel la akcipitro --- kaj malaperis.


--- Rakontu plu, Jahxonto Aldabergenovicx, --- petis mi.


--- Stecxjo Cxerevicxnij dum la tuta mateno umadis en najbara al «Carido»
nesto, --- kapjesinte, dauxrigis Bolsohxojev. --- Unu nia sercxavio, «Pomo»,
antaux tri tagoj revenis post gxenerala riparo, kaj Stecxjo estas tia
pedanto... Iu sensilo malbone funkciis, ne kontaktis, sxajne, kaj li estis
esploranta la skemon. Gxis «Carido» al li estis suficxe fari nur unu pasxon.
Sed en la hangaro ja cxiam estas homoj. Aliaj tehxnikistoj, kaj krome gardisto,
starigita cxe «Carido» post la tehxnika kontrolo, jxuras, ke Cxerevicxnij el
la motora sekcio de «Pomo» ne eliris. Post forflugo de la grandprinco li tie
ankoraux umadis dum cxirkaux kvar horoj, ecx malfruis por tagmangxo. Fine,
la gardisto mem, Vardvano Nuriev. Dudek jaroj da senriprocxa servado. En
depozicioj de atestantoj estas, certe, truoj je unu aux du minutoj, sed
gxenerale cxio montras, ke proksime al la gravitavio li ne aliris. Kaj krome:
duonhoron antaux surpostenigxo, li venis al la laborejo, tra paskontrolo
venis, kun tute malplenaj manoj.


--- La eksplodaparaton al li povus transdoni, ekzemple, tiu Cxerevicxnij. Gxi
povus esti anticipe kasxita, ni diru, ie en «Pomo». Suficxas nur duonminuto...


--- Jes, tiel ankaux povus esti. Versioj estas pluraj, sed la plej probabla
sxajnas alia. Tamen, se vi permesos, Aleksandro Lvovicx, unue mi volus fari
al vi demandon.


--- Je dio, Jahxonto Aldabergenovicx, bonvolu.


--- Cxu la fakto de minado de «Carido» estas absolute pruvita? --- Bolsohxojev
per vocxo substrekis la vorton «absolute». --- Cxu ne estos tiel, ke ni vane...


--- Sed kial vi demandis, Jahxonto Aldabergenovicx? Cxu vi havas iujn dubojn?


--- Nu, kiel diri... --- gxenite balbutis la kolonelo, kaj subite, decidinte,
diris: --- Ne nur dubojn, sed mi simple ne povas imagi!


Kruus kompreneme kunpremis la lipojn, kaj forturnis rigardon, bedauxre
balancante la kapon. Klimov nazgruntis, turmentante per flavaj dentoj
malmultekostan cigaredeton, havantan malbonsignan aspekton. Grigorovicx,
kovrante sin de la suno per la manplato, observis la akcipitron, dronantan
en blanka cxielbluo.


--- Jen ni parolas nun kvazaux pri io suficxe ordinara, afero kiel multaj...
sed mi sentas min kiel en deliro, kiel en kosxmara songxo! Jen tiel, simple,
murdi kvin homojn --- kaj ecx pli, Aleksandron Petrovicx-on! Ja lin cxiuj amis
cxi tie... Eble, tamen estis malfelicxa akcidento?


--- Ho ve, Jahxonto Aldabergenovicx, --- respondis mi. --- Formale tio ankoraux
ne estas pruvita, sed la fizikistoj kredigas, ke la motoro neniel povis
doni eksplodon. Mi matene en Kramatorskon speciale telefonis, parolis kun
tri ingxenieroj de la gravitmotora uzino --- ne. Cxiuj unuvocxe: ne. Nu, kaj
kio koncernas la fakton --- miaj homoj frumatene elflugis al Lodejnoe Pole,
por skrupule esplori kolektitajn fragmentojn de la sxipo. De vi ni provos
telefoni tien --- eble, ili jam ion trovis.


Bolsohxojev silentis iom.


--- Do, en la auxton, cxu? --- diris li malgaje. --- Cxu ni veturu al la hangaroj?


Ne hastante, ni ekiris al la jxipo. Unua komprenis Klimov:


--- Ni ne lokigxos.


--- Jes, vere, --- Bolsohxojev ecx stumblis. --- Pardonu... mi vin solan atendis,
Aleksandro Petrovicx. Oni min iel malgxuste informis.


--- Ni iru perpiede cxiuj kune, --- proponis mi. --- Gxuste laux vojo vi sukcesos
priskribi la situacion.


Bolsohxojev kun preteco kapjesis kaj faris al la sxoforo, atendanta en la
jxipo, liberigan geston per la mano. La jxipo, mallauxte grauxletinta en
atenda regximo, estrece ekgrauxlis kaj eksaltis de la loko; abrupte turnigxis,
klinigxante kaj risorte saltetante, kaj ekimpetis al la garagxoj.


--- Suspektoj falas antaux cxio sur Igoron Fomicx Kislenko nur tial, ke li,
diference de la menciita de mi triopo, malaperis senspure tuj post la forflugo
de «Carido», --- ekparolis Bolsohxojev. --- Aliflanke, li dufoje dum lastaj
minutoj antaux la starto restis kun la aparato praktike sola --- nek el la
aparato, nek el la tirauxto li estis videbla. En la hangaro li sola krocxis
je pruaj hokoj du trenkablojn; tiam lin, verdire, povus vidi la gardisto.
La gardisto tiun operacion reale ne estis observanta, sed Kislenko pri tio
ne povis scii. Preterpasanta mehxanikisto Gusxcxin vidis pretere, kiel Kislenko
umas kun la dua kablo, sed ion suspektindan en liaj agoj ne rimarkis ---
ni konversaciis kun Gusxcxin tre skrupule. Kaj, fine, la plej probabla
momento --- malkrocxo de la trenkabloj. Tio estas du aux tri minutoj, kaj
neniu estis cxirkauxe. Magnetan, ekzemple, minon alkrocxi ie cxe la pouxpo ---
estas sekunda afero, se scii, kie al gxi ne minacas desxiro per aerfluo.
Kislenko, spertega tehxnikisto, tian kasxitan lokon sendube povus elpensi.


Vere, estis en cxio cxi io de kosxmara songxo. En la konversacio jen kaj
jen flugis vortoj: spertega tehxnikisto, senriprocxa servado, kontrolita
homo, fidinda laboranto... Kaj ja alie ne povus esti --- Tjuratamo! Sed
samtempe sep tute senkulpaj homoj pereis per terura morto.


Kaj kion nun sentas la grandprincino Anastasia? Belulino, sagxulino, vera
amiko; mi havis okazon danci kun sxi en lasta Kristnaska balo --- kiel li
kaptadis rigardon de la edzo!


Kion sentus Liza aux Stanjo, se min...


Kaj --- mi, se sxin aux sxin?


Kiel sengarda estas homa korpo! Ecx karesante, eblas fari doloron; kion
do diri pri intenca malutilo. Kiel tiu dieca guteto bezonas zorgon; kiomaj
blindige belaj sentoj kaj agoj pendas sur hareto, en plena sklaveco de
maldikega hauxteto, de mizeraj kotaj buletoj sur vandoj de angioj, de iu
sinovio, de kasxita fonto de hormonoj --- ni gardu, gardu nin reciproke, helpu
kaj pardonu, zorgu, kiel malsanulojn, ja ni cxiuj malsanas je tiu karno,
rompebla, kiel konko de heliko, kaj vivavida, kiel avidas sunon verda
folio. Alie simple ne eblas elvivi!


--- Sed kion tio, fakte, signifas --- malaperis? --- demandis mi.


--- Malaperis --- tio estas malaperis, kaj cxio, --- suspiris Bolsohxojev. --- Baldaux
post la forflugo li iris hejmen por tagmangxi, --- li logxas cxi tie relative
nemalproksime, en la proksima rando de Tjuratamo; de la haltejo de buso, kiu
kursas inter la flughaveno kaj la urbo, estas distanco je tri minutoj de
pasxado; tial li kutime tagmangxis ne en la kantino, sed hejme... Kaj jen ---
ni ricevas mesagxon el la cxefurbo. Nu, dum ni ekturnigxis, pasis horo, ne
malpli. Ni sercxas tie kaj tie --- mankas Kislenko. Cxiuj estas apude, sed lin,
kiel oni cxe vi en Rusio diras --- kvazaux bovino per lango forlekis. El la
laborejo foriris, al la hejmo ne venis. Ni iris al la fervoja stacio, al la
busa stacio, al la pasagxera flughaveno, al cxiuj kasistoj, al cxiuj postenaj
policanoj montris foton --- ne, ne memoras. Certe, tio ne estas garantio --- li
povus tragliti, kaj oni lin ne memorfiksis, aux li fugxis sur preterirantaj
auxtoj, cxio povus esti... Sed estas strange, tamen. Kaj, jen kia ankoraux
strangajxo --- li, kiel montris trasercxo, tiumatene antaux ol iri el la hejmo
al la laborejo, cxiujn legitimilojn neniigis.


--- Kiel do? --- konsternigxis mi.


--- Konduklicencon li forbruligis --- oni trovis pecon de bruligita kovrilo en
cindrujo, kaj nenio pli restis. Pasporton li turmentis, kvazaux frenezigxis ---
desxiradis cxiun pagxon kaj bruligis, la aglon trancxis per trancxilo kaj same
volis bruligi, sed la kovrilo nur rande karbigxis, gxi estas malmola... En la
sama cindrujo ankoraux estas cindro, jam ne eblas kompreni, de kio.


--- Kiel do li trafis en la laborejon?


--- Nu, la paspermesilon li evidente konservis.


--- Kaj cxu vi tiun paspermesilon ne provis sercxi en la urbo? En rubo, en
urnoj... kaj simple, sur iu trotuaro, sur sxtuparo?


--- Verdire, ne.


--- Se esti logika, li, tuj post la afero, devus forigi ankaux la lastan el
la tiom malamegataj de li legitimiloj. Ekzemple, rekte en la buso jxetis
sub segxon, kaj ecx per kalkanumo premis... aux en kanaleton cxe vojrando.
Ne, versxajne ne eblas trovi, se en kanaleton. Sed en la buso --- versxajne
eblas trovi, Jahxonto Aldabergenovicx! Kaj en urno eblas!


Li kun dubo balancis la kapon. Tamen Kruus kontentigite eksnufis, ekkapjesis.


--- Kaj cxu en malsanulejoj vi lin sercxis?


--- Certe! En cxiuj tri hospitaloj, en cxiuj trauxmohelpejoj, en profilaktejo...
ecx en kadavrejoj ni rigardis. Mankas. Kaj okazis neniaj incidentoj ---
nek interbatado, nek auxtosubpremo, nek murdo, nek akcidento. Pri tio, ke
tuj post la afero lin iu likvidis, ni tuj pensis. Nenie, nenio.


--- Jes, mi komprenas. Sed... mi diris pri io alia. Cxu psihxiatria malsanulejo
estas en Tjuratamo?


Bolsohxojev mirigite jxetis oblikvan rigardon al mi.


--- Ne.


--- Kaj cxu urgxaj narkologiaj helpejoj?


--- Certe, estas, sep. Foje aperas ebriuloj... kaj ankaux narkotajxoj penetras
foje el Centra Azio. Cxu vi pensas, ke unuaranga tehxnikisto Kislenko,
eksplodinte la princon-heredonton de Rusio, tiel ebriigxis pro gxojo en la plej
proksima stratangulo, ke ecx la hejmon ne sukcesis atingi kaj jam dum tuta
tagnokto ne povas rekonsciigxi?


--- Ne tute tiel. Sed jen kio maltrankviligas min. Krimo, kiu aspektas ne
motivita, tute ne nepre devas havi nekonatan por ni motivon. Gxi vere povas
esti ne motivita.


Malantaux mia dorso auxdigxis kontentigita snufado de Kruus. Bolsohxojev
konsternite movis la manplaton laux la vizagxo.


--- Mi preteratentis, --- konfesis li. --- Ne venis en la kapon. Ja vere: Aslanov,
la lasta, kiu vidis Kislenkon antauxe, menciis, ke tiu estis ia stranga!


--- Jen. Necesos tre skrupule paroli kun cxiuj, kiuj vidis lin dum lasta
tagnokto antaux la katastrofo. Kaj kun liaj parencoj. Cxu li havas parencojn?


--- Edzinon kaj du knabojn.


--- Do, ankaux kun la edzino. Kaj nun jen kio, --- gxis la hangaroj restis
tute malgranda distanco, kaj mi volis priparoli tiun tiklan por mi demandon,
dum cxirkauxe estas minimumo da homoj. --- Oni diris al mi, ke Kislenko estas
komunisto.


--- Jes.


--- Cxu delonge?


--- Dum dek du jaroj.


--- Kiu akceptis liajn votojn?


--- Altanses Erkinbekova, --- la vocxo de Bolsohxojev igxis estima, preskaux
adora.


--- Cxu cxi tie, en Tjuratamo?


--- Jes.


--- Ni devos konversacii kun sxi.


--- Tio ne eblas, Aleksandro Lvovicx. Antaux tri jaroj sxi mortis. ---
Bolsohxojev mediteme strabis min, versxajne pensante, kiel mi komprenis
sekundojn poste, cxu ne opinios mi tion, kion li intencis diri, mallerta
peno flati al cxefurba ulo --- lin, certe, oni jam informis, ke la sendito
de la centro estas samkonfesiano de la suspektato --- kaj poste decideme
finis: --- Sxin entombigis la tuta urbo, kiel sanktulinon.


--- Tiuokaze necesos konversacii kun la nuna prioro de la Tjuratama stelo, ---
senemocie diris mi.


La konversacio rompigxis. Lastajn tridek metrojn ni pasxis silente; suferanta
pro varmego nordano Kruus, ne povanta plu deteni sin, ofte visxadis la vizagxon
per vasta, iomete parfumita tuko. Malferminte antaux ni pordon de la administra
alo, Bolsohxojev, kasxante okulojn, balbutis malklare:


--- Kaj tamen, vidu... Kislenko estis abstinulo.



    2



En kabineto de estro de flughavena gardistaro, kie ni provizore instalis nin,
estis relative malvarmete; susuris kaj turnadis diafane tremantan kapon
ventolilo. Kruus-on, kondukatan de unu el lokaj laborantoj, juna kozaka
kapitano, evidente felicxa pro tio, ke li ricevis okazon partopreni la enketon
de tiom sxoka krimo, mi sendis al la narkologiaj helpejoj; Grigorovicx-on ---
al la hejmo de Kislenko, ordoninte trasercxi cxion ne simple, sed gxuste
kun celo trovi aliajn spurojn de anomala, mallogika konduto de la suspektato,
ja min treege maltrankviligis tiuj bruligitaj legitimiloj; al Klimov mi ordonis
rigardi la laborlokon de Kislenko, sercxante ajnan kasxlokon, aux spurojn
de produktado de la mino. Tri knaboj de Bolsohxojev ekiris, kompatindaj,
sercxi la paspermesilon --- teda kaj malmulte perspektiva laboro, sed ni ne
rajtis neglekti ion ajn. La kabineto malplenigxis --- restis Bolsohxojev mem
kaj mi. Li, anhelante, iomete demande jxetis oblikvan rigardon al mi kaj
malbutonumis sian militjakon, poste superan butonon de la cxemizo. Li eksidis
kontraux la ventolilo, domagxe balancante la kapon pro cxiuj cxi aferoj,
kaj dum iu momento sxajnis al mi mirinde simila al la ventolilo --- sama
ronda, plata, malgxoje klinita kaj bonkora vizagxo. Nur de la ventolilo
blovetis fresxo, sed de Bolsohxojev --- varmego. Mi visxis la sxvitan frunton
per dorsa flanko de la manplato, eksidis sur randon de tablo apud telefonoj,
metis la manon sur parolilon.


--- Jen pri kio mi ankoraux volis vin demandi, Jahxonto Aldabergenovicx.


--- Mi auxskultas vin, Aleksandro Lvovicx.


--- Fakte, se io estus, vi mem al mi dirus... Cxu ne okazis iaj provoj malhelpi
laboron sur la lancxejoj, aux... iuj atencoj kontaux okupitaj en «Ares»
fakuloj...


--- Certe, mi dirus, --- respondis Bolsohxojev. --- Tio estis gxuste la unua, kio
venis en mian kapon. Kaj se la unua --- do, malgxusta, tiel la tuta mia sperto
montras. Tute nenio okazis, Aleksandro Lvovicx. Cxio estas pura. Se okazus,
mi scius... kaj tutegale mi parolis pri tio kaj kun la estro de gardistaro de
la kosmodromo, kaj kun la uloj, respondecaj pri sekureco de gvidaj fakuloj.
Nenio. Nek cxantagxo, nek minacaj leteroj, nek atencoj, nek diversioj. Tio
estas ne «Ares».


--- Sincere dirante, mi opinias same, --- diris mi kaj levis la parolilon. Klavumis
kodon de Lodejnoe Pole, poste telefonnumeron, tuj poste --- kodon, sxaltantan
ekranadon de lineo. Meze de la klavaro ekbrulis verda lampeto, kaj en la parolilo
auxdigxis alta, interrompigxanta fajfeto --- do, la interparolo ekiris tra
cxifrilo, kaj subauxskultado igxis neebla.


Mi bone sukcesis. Tuj alvenis Sercxjo Stacxinskij el la grupo «Az».


--- Tio estas Trubeckoj. Kio estas cxe vi, Sercxjo? Cxu vi rigardis?


--- Jes, Aleksandro Lvovicx, cxio estas gxusta, estas neniaj duboj. Diversio.


Jes. Mi por sekundo fermis la okulojn. Nu, fakte, neniu ja dubis. Sed pravas
ja Bolsohxojev --- ne eblas imagi. Duobligxo de personeco: mi jam dum dek sep
horoj okupigxas pri la krimo, sed en profundo de la animo gxis nun ne povas
ekkredi, ke tio vere estis krimo, sed ne malfelicxa akcidento.


--- Cxu vi estas certa? --- mi tamen ne sukcesis min deteni. Stacxinskij silentis
iom.


--- Sinjoro kolonelo, nu ne turmentu vin, --- diris li milde. --- Duboj malestas.


--- Kia mino? Kies? Cxu vi sukcesis determini? --- mi supersxutis lin per demandoj,
kaj la tono, sxajne, estis iomete tro abrupta --- sed mi tre malvolis aspekti
deprimita.


--- La fragmentoj, certe, estas en terura stato, --- respondis Stacxinskij. --- Ni
transportos ilin al Peterburgo kaj cxion esploros ankorauxfoje en la
laboratorio. Sed anticipa konkludo estas tia: memfarita mino, produktita
amatore. Kartocxo kun likva oksigeno plus acida eksplodigilo plus magneto
plus cxirkauxfluiga kesto. Cxio genia estas simpla. Per tia acxajxo nin cxiujn
eblas ekstermi, se ekprodukti gxin amase. Gxi estis alkrocxita sub maldekstra
tira paraboloido --- la paraboloido estis forrazita dum ono de sekundo, la
gravitavio ekturnigxis cxirkaux lauxlonga akso... gxenerale, jen tiel.


--- Komprenite, --- diris mi. La vocxo iomete rauxkigxis, mi singarde tusetis.


--- Kio? --- ne komprenis Stacxinskij.


--- Nenio, Sercxjo, mi simple tusas. La gorgxo spasmis pro tiaj novajxoj.
Kiam vi intencas movigxi al Peterburgo?


--- Eble, post tri horoj. Mi jxus finis la esploradon. Ni nun komencas paki
cxion --- kiam pakos, tuj elflugos.


--- Vi tie... esploru la sxipon antaux la elflugo.


--- Tjfu-tjfu-tjfu.
Vere, tiel eblas komenci timi propran ombron. Ia infera malicajxo.


--- Ankoraux demandon, Sercxjo. Kiom da tempo necesas, por krocxi tian
surprizon sur sxelo de avio?


Stacxinskij snufis.


--- Du sekundojn kaj duono. Sekundon, por sxovi la manon al brusto aux en
pendantan sur sxultro sakon, sekundon, por elmeti, kaj duonsekundon, por
levigxinte sur piedpintoj, fari «plauxd'!».


--- Komprenite, --- denove diris mi. --- Bone... Kia vetero estas tie?


--- Dankon, ke almenaux ne pluvas. Kaj cxe vi?


--- Kaj cxe ni --- sxvito pluvas de ni, --- respondis mi. --- Nu, sukceson. Se en la
laboratorio io aldone montrigxos --- telefonu. Mi dume ne intencas reveni.


Mi surmetis la parolilon kaj levis la okulojn al kviete atendanta Bolsohxojev ---
tiu duonfermis la okulojn, submetante la vizagxon al la ventolilo; liaj
haroj, nigraj kaj malmolaj, hirtigxis kaj dancis en aera fluo.


--- Nu jen, --- diris mi. --- Eksploda aparato, kiun povus konstrui ecx infano.
Estas bone, ke cxe ni maloftas infanoj kun similaj inklinoj. Oksigena
kartocxo kaj acida kapsulo.


Bolsohxojev malfermis la okulojn kaj denove domagxe kapjesis. Poste subite
ekvigligxis, iom lame --- versxajne sxvelis la piedo pro sidado --- alkuris la
telefonon kaj kaptis la parolilon. Mi desxovigxis, por ne malhelpi. Bolsohxojev
klavumis iun mallongan numeron kaj, atendinte, kiam tie oni levos parolilon,
temperamente ekparolis kazahxlingve. Mi desxovigxis pli; cxi tie, diablo min
prenu, mi ne povus diri ecx «didad gmadlobt». Abomena sento estas senlingveco;
oni tuj sentas sin fremda kaj sensignifa. Bolsohxojev faris kulpajn okulojn,
kaj, kaptinte momenton, kovris la mikrofonon per la mano kaj flustris:


--- Pardonu, Aleksandro Lvovicx. La hodiauxa stapla dejxoranto ne komprenas la
rusan.


--- Lasu, Jahxonto Aldabergenovicx. Ne li ne komprenas la rusan, sed mi ne
komprenas la kazahxan. Bedauxrinde. Mi al vi venis.


Bolsohxojev iomete ekridetis, jam auxskultante, kion oni diras al li de tie.
Poste ion diris, balancinte la kapon, kaj surmetis la parolilon. Silentis iom.
Dum ioma tempo ni silente rigardis unu al la alia.


--- Ne pli frue ol antauxhieraux Kislenko ricevis en la staplo likvan oksigenon.
Dek ok kartocxojn. Por hierauxa tago estis planita longa superalta flugo de
ekologia sondilo «Ozono», tio estis por gxi.


--- Necesas spuri sorton de cxiu kartocxo, --- diris mi. --- Cxu ne povus iu krom
li...


--- Ni sekvos, --- respondis Bolsohxojev. Pauxzis. --- Ja tio estas li, li,
Aleksandro Lvovicx.


--- Kaj klarigi, kiu ordonis al Kislenko ricevi la oksigenon kaj kiam, --- mi
denove frotis la frunton. --- Ohx, vidas mi, ke estas li... Invitu la
atestantojn, Jahxonto Aldabergenovicx. Kaj la unua estu tiu, kiu vidis,
ke Kislenko aspektis «iel strange».


Riparisto Aslanov depoziciis, ke antauxhieraux, t.e. en tago antaux la katastrofo,
li renkontis Kislenkon cxe la pas-kontrolo. Versxajne, tiu revenis el la hejmo
post tagmangxo. Li staris apud la interna elirejo, jam sur la teritorio de la
aerodromo, kaj rigardadis sian paspermesilon, evidente, jxus montritan al la
gardisto. Aslanov tiam sxercis: cxu vi vin mem cxesis rekoni sur foto, cxu
maljunigxis, dikigxis? Kislenko levis al li la okulojn, kaj ili estis iaj
strangaj, estingigxintaj kaj obtuze-nekomprenemaj, kvazaux la tehxnikisto
ecx Aslanov-on, sian malnovan kamaradon kaj cxiaman kunludanton je domeno kaj
damoj, ne rekonis, pli gxuste, ne tuj rekonis, sed kun peno rememoris.
Aslanov-on afekciis la vizagxo de Kislenko --- gxi estis laca kaj cxu
krueligxinta, cxu malfelicxa. «Mi ecx pensis, ke almenaux lia edzino estas
mortanta», --- diris Aslanov. Tamen, tiu vizagxesprimo post momento malaperis,
Kislenko ekregis sin. Li ion balbute sxercis --- Aslanov ecx ne memoris, kion
gxuste, sed diris strangan, memorigxintan frazon: «Cxu cxiuj frenezigxis...»
Aslanov, iomete ofendigxinte, ecx petis precizigi, sed Kislenko, versxajne
jam fine rekonsciigxinte, ekridis, frapis lin laux la sxultro kaj diris:
«Tion mi pri miaj aferoj diris». Poste li ekiris al la hangaroj. Gxenerala
opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: bona kamarado, bonega laboranto,
vera komunisto.


Elektrotehxnikisto Cxonia depoziciis, ke vespere de la sama tago renkontis
Kislenkon en la metiejo, tiu estis ion tornanta per tornilo. Krom li, en la
ejo estis neniu. Al Cxonia, veninta en la metiejojn hazarde, sercxante
perditan notlibreton --- li poste trovis gxin en tute alia loko, en la kantino ---
sxajnis, ke Kislenko estis konfuzita kaj maltrankviligita de la renkonto.
Cxonia pri nenio lin demandis, sed Kislenko mem komencis klarigi: diris, ke
fabrikas por la fileto donacon por naskigxtago... Interalie, la filoj de
Kislenko havas naskigxtagojn en novembro kaj marto. Sed dum la interparolo
Cxonia pri tio ne rememoris --- li estis zorgigita de la perdo kaj rapide
foriris. Gxenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: tian justan,
kompateman, cxiam pretan helpi homon oni malofte povas renkonti.


Samtempe tri atestantoj depoziciis, ke en la mateno antaux la katastrofo
Kislenko aspektis forte ekscitita. Sed tiam oni tion ne atentis --- cxiuj
estis en bona humoro, sciante, ke okazos renkonto kun la grandprinco, homo,
kiun, kiel mi ankorauxfoje konvinkigxis, cxiuj cxi tie profunde estimis.


Tamen, reveninte el la kampo sur la tirauxto, Kislenko sxangxigxis --- el li
oni kvazaux elmetis iun risorton, li cxirkauxrigardadis, kvazaux ne tre
bone komprenante, kie li estas kaj kion li cxi tie faras. Li ektremadis pro
ajna brueto; kiam oni al li alparolis el malantaux la dorso, li ekkrietis.
Tamen, li preskaux tuj foriris. Por tagmangxi, tiel decidis cxiuj. Opinioj
pri Kislenko estas plej pozitivaj.


En la regeneracian sistemon de la flugopreta «Ozono» estis instalitaj cxiuj
dek ok kartocxoj. La lancxo estis nuligita nur pro tumulto, komencigxinta pro
la pereo de «Carido». Elementa kontrolo montris, ke unu el la instalitaj
kartocxoj estas malplena, jam eluzita. La kartocxojn instalis Kislenko.
Fakturon pri ricevo de oksigeno subskribis estro de meteologia servo de la
kosmodromo Sapgir. Tiaspecaj flugoj estis suficxe ordinara praktiko:
meteologoj skrupule observadis staton de la atmosfero sur diversaj altoj
super Tjuratamo, penante unusignife klarigi, cxu malboninfluas al gxi, aux
tamen ne, lancxoj de grandaj sxipoj.


Cxirkaux la oka vespere mi kun Bolsohxojev permesis al ni interrompi laboron
kaj trinki po glaso da kafo kun sandvicxoj. Sed ne sukcesis mi ecx la unuan
gluton trankvile fari, kiam eksxutigxis vicaj novajxoj.


Revenis la knaboj de Bolsohxojev kaj fiere donis al Jahxonto Aldabergenovicx
la paspermesilon de Kislenko. Ili trovis gxin en unu el busoj, kursintaj de
la aerodromo al la urbo kaj reen; ili trovus ecx pli frue, sed malfelicxe
gxuste hodiaux tiu buso ne kursis, io paneis en transmisio. La paspermesilo
kusxis sur planko sub unu el segxoj, duonkovrita per kauxcxuka substernajxo,
dekrocxigxinta de la metala fundo. Gxi estis tute sendifekta; evidente,
Kislenko jam ne turmentadis gxin. Trinkante kafon, mi kun domagxa miro
rigardis la vizagxon sur la foto --- ordinaran vizagxon de bona mezagxa homo,
timigite strecxitan, kiel tio cxiam okazas sur fotoj en oficaj dokumentoj,