kun miopaj sulketoj cxe la okuloj, kun malgranda nevuso sur maldekstra vango,
kun molaj lipoj; sub la maldekstran paraboloidon tiu homo metis minon.
Mi ne komprenas, pensis mi, ne komprenas. «Cxu cxiuj frenezigxis...» Ne
komprenas. Kaj tiam venis Grigorovicx --- Klimov, nenion trovinte, venis jam
pli frue kaj silente sidis en la angulo, sole kun siaj teruraj cigaredoj.
Grigorovicx same nenion trovis --- neniajn strangajxojn, krom kovrilojn de
bruligxintaj legitimiloj. Kaj la edzino de Kislenko, jam serioze
maltrankviligita de malapero de la edzo kaj de nia aktiveco, nenion interesan
sukcesis rememori por li. Kvankam, dum la nokto antaux la katastrofo Kislenko
preskaux ne kusxis; sxi lasis lin en la kabineto, kun nekomprenebla atento
studantan lernejan lernolibron «Historio de Rusio dum nova tempo»,
prunteprenitan de la pli agxa filo, --- li legas kun ia mirego, levas la okulojn,
movante lipojn, poste denove legas. Sed cxu tio estas riprocxinda?


Kaj gxenerale li estis, kiel cxiam. Nur tre laca. Tre. Ia malplenigita.
Sed sxi decidis, ke simple estis multe da laboro pro la forflugo de la
grandprinco, kaj nenion demandis.


Unu strangan frazon li diris al sxi, kaj pro tiu frazo nun, post la
okazintajxoj, eblis terurigite krii. Jam forirante matene al la laboro
en la tago de la katastrofo, kisinte la edzinon je la vango, li ridetis
iel nekutime severe kaj diris: «Nu bone. Mi repagos anstataux vi cxiuj,
puremuloj beataj. Bedauxrinde, lin mem mi jam ne atingos». Sxi demandis,
kion li volas diri, sed li ne respondis.


Mi denove celis mian sandvicxon, kaj eksonoris telefono. Bolsohxojev prenis
la parolilon, halo-is, auxskultis, kaj donis gxin al mi.


--- Kruus, --- diris li.


--- Trubeckoj, --- diris mi en la parolilon.


--- Ni trovis lin, --- pro evidenta emocio Kruus pli forte, ol kutime, tiris
siajn kauxcxukajn estonajn vokalojn. --- Venu, tio estas kvina urgxa narkologia
helpejo. Kislenko estas tre malbona. Kaj la plej malbona estas
tio, ke mi ne komprenas, kio kun li okazas.



    3



Kislenkon oni trovis cxirkaux la dua horo sur strato, nemalproksime de
haltejo de buso, kursanta inter la aerodromo kaj la urbo, sed ne tiu, sur kiu li kutime eliris,
sed je du haltejoj poste; versxajne, la sian li simple preterveturis.
Versxajne, en la buso li eksentis sin malbone, li komencis perdi konscion ---
sed iel elrampis, vagis gxis kasxita sur bordo de kanaleto, en arba ombro,
benko, kaj tiam fine senkonsciigxis. Kiam tio okazis --- ne eblas diri precize;
Tjuratamo estas urbo labora, tage sur strato eblas renkonti malmultajn homojn.
Trovis Kislenkon du gimnazianoj, irantaj hejmen post lecionoj. Ili vokis
policanon. Jen bildo: falinte flanken, sidas sur la benko homo, el la busxo
fluas strieto de salivo, odoras je alkoholo, la pantalono estas malseka pro
urino. Certe, la policano decidis, ke la homo estas ebria gxis senkonscia
stato. Li vokis «rikoltistojn de ebriuloj». Tiuj, kvankam okazo estis rara,
ne tre cerbumis; veturigis en la helpejon, faris klisteron, injekton kaj lasis
dormi. Dum la transportado Kislenko ion balbutis, kvazaux deliris, sed kiu ja
auxskultas en tiaj okazoj? Tamen, unu sanitaristo, el junaj, al li cxio cxi
ankoraux sxajnis nova, fiksmemoris treege, el lia vidpunkto, absurdan frazon ---
gxuste pro sia absurdeco ja gxi fiksigxis en la memoro. Malklare balbutinte
ion pri, kiel li nekompreneble esprimis, «demokrataj fiuloj», Kislenko subite
tre klare diris: «La popolo malsatas, kaj al vi cxi tie ne suficxas ordinaraj
estroj, ankoraux carojn vi denove establis...»


Du aliaj sanitaristoj ne povis konfirmi la depozicion de la juna kolego, sed
unu necerte kapjesis: jes, pri la caro estis io, sed kio gxuste --- ne fiksigxis
en la memoro.


Nur matene kuracistoj ekmaltrankvilis serioze --- Kislenko ne rekonsciigxis;
li jam evidente ne dormis, sed estis sen konscio, kaj de tempo al tempo
terure ekkriis. Oni faris analizojn. Spurojn de narkotajxoj oni ne trovis,
spurojn de alkoholo --- trovis en minimuma kvanto. Tiom homeopatia dozo neniel
povus kauxzi similan efekton. Versxajne, tiel mi pensis, Kislenko simple
trinkis kvindek gramojn por kuragxo antaux la afero aux tuj post gxi, por
malstrecxigxi. Ne pli. Sed malstrecxigxi li ne sukcesis.


Oni penis lin rekonsciigi. Provis cxion --- de la plej elementaj rimedoj, kiel
salamoniako, gxis komplikaj kompleksaj injektoj --- cxio estis vana. Oni penis
determini personecon, sed ne trovis iujn ajn legitimilojn, kaj kiam, poiome
ekkomprenante, ke la okazo estas ja tro netriviala, oni informis la urban
polican administrejon, tiam jam Kruus venis.


--- Por purigi la konsciencon mi ripetis cxiujn analizojn, --- rakontis Kruus,
kaj mi rigardis la renversitan, sekigxintan, jam kovritan per grizetaj
vangoharoj vizagxon de Kislenko sur kuseno. Gxi tiom ne similis la foton en
la paspermesilo... Kvazaux la tehxnikisto pasis tra iu katastrofo, tra terura,
mezepoka milito, kie oni senhauxtigas vivajn homojn, kie sucxinfanojn oni
jxetas en flamon. De tempo al tempo liaj lipoj sensone movigxis. Lumo de
surtabla lampo, staranta sur norma hospitala sxranketo cxe la litkapo, elhakis
el la vizagxo akrajn nigrajn ombrojn, ili sxajnis truoj. --- Nenio, cxio estas
pura. Estas neniaj spuroj de psihxomimetikaj, halucinogenaj drogoj, de drogoj,
plialtigxantaj sugestieblecon... Entute estis neniaj drogoj, krom tiuj, kiujn
oni injektis al li cxi tie. Memorante vian implicite eldiritan hipotezon, mi
penis malbloki lian memoron, --- la lipoj de Kruus ektremetis. Sxovinte la manon
ien profunde sub evidente fremdan hxalaton, kaj umadinte cxe la brusto, li
eltiris sian largxan naztukon kaj visxis la vizagxon. Pretere mi rimarkis,
ke la naztuko jam perdis sian aromon. Gxi odoris je medikamentoj, je malseka
kahela planko, je homa korpo, suferanta sur la lito --- sed ne plu je parfumo. --- Kaj
tiam, Aleksandro Lvovicx, mi preskaux trafis sur apudan liton por longe.


--- Kiel?


Kruus sxovis la tukon reen.


--- Li rekonsciigxis. Li malfermis la okulojn, sidigxis sur la lito. Mi memoras,
ke mi sukcesis ekgxoji --- ja cxio iras glate, ni tuj komencos esplori... Kaj
tiam li ekkriis: «Ne! Mi ne volas! Ja li estas viva! Li ridetas al mi!» Mi
konfesu al vi, ke tian suferon, tian malesperon mi observis neniam dum mia
vivo. Li provis desalti de la lito. Lin kun peno tenis du sanitaristoj. Tiam
li komencis krii: «Mortigu min!» Kaj mi, parte pro timo, parte dezirante
almenaux iel trankviligi liajn evidentajn, kvankam tute nekompreneblajn al
mi suferojn, rapidis endormigi lin. En trankviligan, malstrecxigan dormon.


--- Cxu liajn kriojn vi iel fiksis?


--- Cxio estas en la diktofono. Kaj ankoraux tie estas frazo, kiu sendube
plikompletigos kaj plibeligos vian liston de strangaj frazoj, diritaj de
Kislenko dum lasta tagnokto. Li ekdormis momente, sed ial dormis maltrankvile,
baraktis, kaj kvazaux luktis kontraux iu. Kaj subite klare ekkriis: «Pro kio
vi la virinon?... OMON bugrita, kiun vi defendas? Ili,
Judasoj, Rusion vendas, kaj vi cxi tie kun bastonegoj!» Poste li sensone
ankoraux ion balbutis --- mi penis legi laux la lipoj, sed sencon ne kaptis ---
kaj subite tiel mallauxtete, senhelpe: «la flagon, la flagon supren... ili
vidu nian, rugxan...» Kaj jam poste --- nenio.


Mi ecx per la dentoj ekknaris. «Mallauxtete», «senhelpe» --- kio do okazas!
Kompatinda, kompatinda homo!


Kiel diris Iraklo? «Trovu ilin kaj mortigu». Jen, mi trovis.


--- OMON, --- malrapide ripetis mi nekonatan vorton.


--- Kion signifas tiu vorto, mi ne scias, --- tuj diris Kruus. Diablo pikis min
je la flanko.


--- Kaj kion signifas la sekvanta post gxi, cxu vi scias?


Kruus digne premis la lipojn.


--- Pf! Cxu mi ne estas rusiano, Aleksandro Lvovicx? --- demandis li kun penema volga
akcentado je «o».


--- Nu bone, bone, Voldemaro Olgerdovicx, pardonu. Cxu vi estas certa, ke vi
gxuste auxdis?


--- Kislenko tre klare akcentas vokalon «o», pli forte, ol mi jxus montris.
Ne povas esti iaj duboj. Du «o» kaj akcento sur la lasta silabo.


--- Eble, io en kriminala slango? Necesos konsulti krimfolkloristojn... Kvankam
de kie tehxnikisto Kislenko scius?..


--- Eble, tio estas nomo? --- supozis siavice Kruus. --- Tio estus tre sukcese...
Kvankam... --- samkiel mi, interrompis li sin, --- tiuokaze kial poste staras
pluralo: «kun bastonegoj»?


--- Kion vi opinias pri fumpauxzo, Voldemaro Olgerdovicx? --- demandis mi.


--- Volonte. Al mi tiu cxambro jam iom... --- li ne trovis vortojn, kaj ecx ne
penis fini la frazon, --- ecx sen tio cxio estis komprenebla.


--- Mi sidos cxi tie, --- diris Bolsohxojev. En la cxambro lokigxis sep litoj,
kaj cxiuj ili estis liberaj, krom tiu, sur kiu suferis en sia nekomprenebla
senkonscia stato Kislenko. La kolonelo, kunkrocxinte la fingrojn kaj
gxibetigxinte, sidis sur apuda lito orfe kaj malgaje. --- Eble li ankoraux ion
diros.


Ni eliris en la koridoron. Ni iris preter kulpe rigardantaj kuracistoj --- unu
el ili tuj eniris en la pordon malantaux niaj dorsoj, por anstatauxi Kruus-on;
iris preter ploranta edzino de Kislenko, iam, versxajne, bela, sed jam forte
dikigxinta tagxikino --- Kruus, tubforme kunpreminte la lipojn, negative
balancetis la kapon responde al sxia senespera rigardo.


La narkologia helpejo estis kasxita profunde de malgranda, sed densa kaj pompa
gxardeneto, kaj rufa lumo de stratlanternoj cxi tien ne penetris. Ni deiris
malantaux angulon, por ne frapu la okulojn lumo de forta lampo super la
enirejo, kaj eksidis sur benketon en mallumo, sub grandegaj steloj, tralumantaj
de la velura cxielo tra truoj en arabeskaj linioj de platanoj.


La manoj de Kruus tremis, mi donis al li fajron. Ekflagris orangxkoloraj
fajretoj.


Estis silento.


--- Cxu hipnota programado? --- demandis mi.


--- Mi komprenas, --- nehaste ekparolis Kruus, --- ke vin, kiel nefakulon, cxio
pensigas pri tio. Vere, ni konas kelkajn okazojn, kiam krimuloj, por fari
iujn agojn per aliulaj manoj, per manoj de hazardaj homoj, kiujn ecx ne eblas
suspekti, uzis tiun teruran trukon, --- li nervoze enspiris la fumon, kaj tiu
movo montris klaran kontraston al afektita trankvileco de la parolo. --- Kiel
tio okazas? Unue homon oni akcelite sugestias, kutime anticipe enmetinte en la
organismon drogojn, plifaciligantajn tiun operacion. Kun mangxajxo, trinkajxo,
aux --- per aerosolo... Ekzemple, heksametildekstraliserginbromidojn, aux ion
similan, ne gravas. Gravas tio, ke iliajn spurojn eblas detekti en la organismo
ecx post du aux tri semajnoj post la enmeto --- sed mi ilin ne trovas. Kaj nur
antaux semajno neniu --- tion vi mem al mi diris --- sciis, ke la grandprinco
ekveturos al Peterburgo. Plu. Pri la ricevita sugestio la homo ne memoras kaj
vivas senzorge. Sed en certa momento, sub influo de iu anticipe enkondukita
en la programon prajmo --- koda vorto, posxtkarto kun certa bildo, apero de
homo kun certa aspekto, finfine, post specifa batado de horlogxo, estis tia
okazo --- por kelka tempa intervalo la homo igxas roboto kaj faras vicon de
kelkaj, strikte difinitaj agoj. Lia kapablo varii ilin depende de konkreta
situacio estas minimuma.


--- Cxu vi volas diri, ke por tio, ke Kislenko konstruu oksigenan minon, gxuste
tiun tipon de mino devus enmeti en lian konscion la krimulo?


--- Tute prave, --- kapjesis Kruus.


--- Do, la krimulo devis anticipe scii, ke antaux la forflugo de «Carido»
Kislenko ricevos en la staplo la oksigenon?


--- Sendispute.


--- Sed la decido pri lancxo de la pilotata sondilo «Ozono» okazis kelkajn tagojn
antaux ol igxis sciate pri la forflugo de «Carido».


--- Jen, vidu, denove malkonformo. Sed la plej grava sekvos. Plenuminte la
programon --- transdoninte, ekzemple, pakajxon al iu, aux instalinte minon ---
jes, minon, okazis precedencoj --- la «peono» nenion memoras pri siaj agoj
kaj plu vivas senzorge. Kaj ecx se oni lin pridemandas, li negas cxion kun
maksimuma natureco. Mi neniam ecx auxdis, ke la programo estis konstruita
alie, por krimuloj tio estas la plej alloga varianto. Post malblokado de memoro,
se gxi estas sukcesa --- cxe mi gxi kutime estas sukcesa, --- modeste ensxovis
Kruus, --- la «peono» rememoras pri tio, kion li faris en senkonscia stato kaj
ecx foje rememoras la sugestian operacion mem. Kvankam tio okazas malpli ofte,
ja tie staras la plej fortaj blokoj... Kaj en cxi tiu okazo, mi petas rimarki,
cxio estas mala. Kislenko preskaux tagnokton antaux la krimo aspektas, kvazaux
li rekonsciigxis en nekonata mondo. Sed aspektas li tute inteligente, nur
perpleksite --- sed «peono» aspektas, male, stultete, auxtomatece, sed pri nenio
miras. Poste Kislenko rapide adaptigxas, lia tuta memoro estas je lia
dispono, kaj li kondutas ne nur inteligente, sed, pardonu, ingxenie --- el evidente
hazarde trovitaj materialoj produktas eksplodan aparaton.


--- Eble, tamen, Sapgir, aux iu el superaj estroj de la administracio de la
aerodromo? --- tute perdante firmajxon sub la piedoj, senhelpe supozis mi. --- Ili
ja sciis pri la planata flugo de «Ozono»...


Sed ne pri baldauxa flugo de «Carido», --- tuj interrompis mi min mem. Pri tio
neniu sciis. La grandprinco decidis flugi subite --- komprenis, ke povas
permesi al si du tagojn.


--- Plue, --- ne auxdante min, prelegis Kruus. --- Farinte la agon, li, anstataux
forgesi gxin kaj igxi normala, igxas ecx pli malnormala. Fakte, li estas en
sxoko kaj, plej probable, gxuste pro la farito. Kiam mi penas malbloki lian
memoron, anstataux rememori sin krimanta, li, jugxante laux lia sovagxa krio
«Mi ne volas! Li estas viva!», igxas antauxa, kutima si, bona kaj kompatema
homo, kiu nun ne plu povas vivi kun tia pezo sur la konscienco. Kiam mi lasas
lin, li dauxras lukti kontraux nekompreneble kiu, trovigxante en iu iluzia
mondo. Kio estas tiu mondo, laux kelkaj fragmentaj frazoj ne eblas diri, sed
mi kredigas vin, ke en la korpo de Kislenko eklogxis nun iu alia. Kaj kontraux
antauxa Kislenko li luktas gxismorte.


--- Skizofrenio... --- balbutis mi. Kruus kuntiris la sxultrojn. --- Kaj la
legitimiloj? --- rememoris mi. --- Kial li bruligis la legitimilojn?


--- Kion mi povas diri? --- denove kuntiris la sxultrojn la psihxologo. --- Necesas
transporti lin al Peterburgo --- tie, kun tuta aparataro, ni provos kompreni.
Kaj necesas hasti. Li lauxlitere forbrulas antaux niaj okuloj.


El la silento auxdigxis rapide proksimigxanta bruo de auxto. Hastema, malsupra
lumo de auxtolanternoj lekis delikatan hauxton de arboj --- verdetaj dum tago
trunkoj elsaltis el la mallumo kiel morte-blankaj fantomoj kaj ree kasxigxis.
Dejxetinte la cigaredstumpon, mi ekstaris por rigardi, kiu alveturis.


Gxuste kiel mi atendis, tio estis Grigorovicx. Forveturante de la aerodromo cxi
tien, mi sendis lin konversacii pri Kislenko kun prioro de cxi-tiea stelo
de komunistoj. La konversacio donis neniajn rezultojn. Bonega homo, honesta,
skrupule digna, cxiam strebanta helpi kaj defendi. Ne kapablas ofendi ecx
musxon. Post la morto de Altanses Erkinbekova li estis unu el kandidatoj al
Tjuratama prioro. Apenaux ne elektigxis.


--- Jes, --- diris mi kun malfacila suspiro, --- cxi tie por ni ne plu estas aferoj.
Certe, ni esploru la version pri la estro, sed... Doktoro, cxu transportado
ne malutilos al nia suferanto?


Kruus longe sercxis sian tukon. Finfine trovis. Visxis la lipojn. Poste la
frunton.


--- Mi absolute ne scias, --- poste respondis li.




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro





Tjfu-tjfu-tjfu ---


Laux rusa supersticxo oni devas trifoje kracxi trans
maldekstra sxultro, por ke malbona auxguro ne realigxu.



OMON ---


Otrjad Milicii Osobogo Naznacxenija --- Speciala
Milicia Tacxmento (rus.).



akcentado je «o» ---


Laux la norma rusa prononco senakcenta «o» proksimigxas al
«a», sed en kelkaj dialektoj (inklude kelkajn volgajn)
tio ne okazas kaj «o» klare diferencas disde «a».





[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



    * Denove Peterburgo *



    1



Sxin mi amis tute alie. Sxi estis, kiel knabino: versxajne tia sxi restos cxiam.
Kaj komence, longe, mi kvazaux estis trankviliganta kaj karesanta infanon,
kaj sxi estis fidanta min kaj alpremigxanta; sed en iu momento, kiel cxiam,
tiu senlima vira potenco super la delikata, elasta, gxoja, subite rompis
kluzojn, kaj mi ekbolis; kaj sxi jam ne simple estis obeanta --- sxi avide
submetadis sin, kaptadis kun jubila krio, kaj mi estis malfermanta
translimajn profundojn kaj reversigxanta, penante fordoni al tiu di-benita
abismo la tutan animon kaj esencon; kaj vere por momento estis mortanta...


Per speciala avio ni ekflugis nokte kaj, iomete atinginte la sunon, venis al
Pulkovo en malfrua vespero. Rekte el la flughavena domo mi telefonis al Stanjo ---
neniu respondis. Kaj nun, kvankam, antaux ol revenis spiro, revenis ankaux
rongxanta maltrankvilo pri sxi --- cxu sxi ne ekmalsanis, kie sxi povas esti en
tia malfrua horo, cxu funkcias la telefono --- mi estis felicxa, ke mi venis al
Vasiljevskij.


--- Karulo mia...


--- Cxu?


--- Bela mia...


--- Jes, tia mi estas.


--- Vi sopiris pri mi, mi sentas.


--- Tre.


--- Kiel tio placxas al mi.


--- Kaj al mi.


--- Kiel al mi placxas cxio, kion vi faras kun mi!


--- Kiel al mi placxas fari tion kun vi!


--- Eble, vi ankoraux mangxi deziras? Vi ja ne mangxis bone dum la tuta tago!


--- Mi amas vin, Liza.


--- Ho Dio! Kiom longe vi ne diris tion al mi!


--- Cxu?


--- Tutajn dek du tagojn!


--- Kaj cxu vi...


--- Mi tre-tre forte vin amas. Cxiam pli kaj pli forte. Se tio dauxros, en
kvindekjara agxo mi igxos simple blanka veruko ie sub via akselo. Cxar mi ne
povas desxirigxi de vi.


--- Mi ne deziras verukon. Mi deziras knabinon.


--- Kaj kiel vin Pauxlinjo amas! Cxu vi scias, al mi sxajnas, ke jam iomete
kiel viron. Al sxi estos malfacile, mi timas, forgesi pri via bildo, kiam
venos sxia tempo.


--- Kiam gepatroj amas unu la alian, la infanoj amas la gepatrojn.


--- Prave. Sxi rigardas min, kaj vin amas; rigardas vin, kaj min amas...


--- Cxu al vi ne estas malfacile kun mi, Liza?


--- Mi estas tre felicxa kun vi. Tre-tre-tre.


Folioj sur vento.


Sed cxu kulpas ili, ke ne scipovas flugi mem? Kiu auxdacos kapti ilin el
vento kaj jxeti en koton kun krio: «Via flugo estas mensogo, vin tiras
la vento! Tio, ke vi flugas nun, tute ne signifas, ke vi povos flugi cxiam...»?


Tra la kurtenoj el la fenestroj likis avara griza lumo. En la mangxocxambro,
malantaux ne tute fermita pordo, egalmezure tiktakis la horlogxo. Senfunde
malhelis malsupre la tapisxo, kiel fumaj fantomoj staris la speguloj. La hejmo.


Sxia spiro tiklis miajn harojn sub la akselo --- tie, kie sxi intencis alkreski.
Preskaux metinte sxin sur min, mi brakumis sxin per ambaux brakoj, forte-forte,
preskaux spasme --- kaj tutegale mi deziris fari tion ecx pli forte, ecx pli
proksime.


Kaj, kiel cxiam post amoro, mi por ioma tempo igxis malkutime babilema. Mi
deziris cxiujn pensojn rakonti al sxi, cxiujn nuancojn... almenaux tiujn,
kiujn eblas.


--- Vi neniam rakontis tiel detale pri viaj aferoj.


--- Cxar tiu afero estas ne tia, kiel la aliaj. Cxu vi komprenas, mi cxiam
pensas --- versxajne, ne hazarde tio estis gxuste li. Tia justa, tia honesta,
tia preta helpi al cxiu humiligita. Ja li ecx en la deliro plu defendis iun,
plu batalis por iu nur al li sola komprenebla idealo. Jen en kio estas la
afero. Simple tiu idealo igxis monstre perversa.


--- Mi ne povas imagi tion.


--- Ankaux mi. Sed li, mi sentas, imagis. Tio estis por li natura. Kvazaux iu
iomete sxangxis iujn akcentojn en lia animo --- kaj tuj tiuj kvalitoj, kiujn ni
kutimis, kaj prave kutimis, taksi plej supere, igxis monstrajxoj. Sciu, mi
antauxe pensis, ke homo ne havas kvalitojn tute malbonajn aux tute bonajn,
ke tre multo dependas de situacio. En unu situacio mildeco estas utila, sed
en alia gxi montrigxos sia malo kaj igxos salivemo kaj senhelpa humileco, kaj
tiuj situacioj havas egalajn rajtojn okazi. En unu situacio severeco egalas
al krueleco, sed en alia gxuste gxi estos vera bonkoreco. Pardonu, mi ne povas
dume formuli pli bone, la penso drivas... Nun mi ekpensis, ke cxio estas tute
alie. Situacioj, kie bonkoreco estas pereiga, kaj savas krueleco, ne havas
ekzistorajtojn. Se la mondo faras el fiereco malmildecon, el fidelo altrudemon,
el fidemo stultecon, el helpo perforton --- tio estas malbenita mondo.


Sxi suspiris.


--- Certe, Sacxjo. Vi rompas malfermitan pordon. Bonkoreco sen Dio estas
salivemo, fiereco sen Dio --- malmildeco, helpo sen Dio --- perforto...


Mi ridetis kaj karesis sxian kapon.


--- Sacxjo, cxu ve ne sentas, ke mi pravas?


--- Kislenko ankaux antauxe ne kredis je dio --- kaj estis bonega homo. Kaj poste
plu ne kredis tute same --- kaj igxis rabia hundo.


--- Se li kredus je Dio, lin ne ricevus diabloj.


--- Kiomajn kredantojn ili ricevas, Liza! Kaj kiomajn ateistojn --- ne ricevas!


En la mangxocxambro, interrompinte pacan tiktakadon, eksonoris la telefono.


--- Kiu tio povus esti? --- timigite demandis Liza. --- Estas preskaux la tria
horo...


Kaj mia koro stumblis. Kvankam Stanjo neniam telefonis al mi hejmen, kaj
des pli neniam telefonus nokte, la unua freneza penso estis --- kun sxi io
okazis.


Ne, ne kun sxi. Telefonis Kruus.


--- Pardonu, ke mi gxenas, --- diris li per senkolora pro laco vocxo, --- sed vi,
kiel mi scias, matene raportos en la ministrejo, kaj mi volis, ke vi sciu.
Kislenko mortis.


--- Cxu li ankoraux ion diris? --- post pauxzo demandis mi.


--- Ecx ne vorton. Bonan nokton.


--- Bonan nokton, Voldemaro Olgerdovicx. Mi dankas vin. Iru ripozi.


Mi surmetis la parolilon.


--- Cxu io okazis? --- tre trankvile demandis el la dormocxambro Liza.


--- Ankoraux unu korpo ne eltenis disduigxon inter justo homa kaj justo diabla, ---
diris mi.


--- Kio?


--- Liza... Pardonu. Cxu vi permesos, kiel escepton... mi rekte cxi tie fumu,
cxu?


--- Certe, Sacxjo, --- momente respondis sxi. Kaj post pauxzo: --- Sed pli bone
vi tion ne faru, vere.


Mi ecx ridetis kontrauxvole. En tio estis sxi tuta. Amata mia.


--- Jes, vi pravas. Mi ne fumos.


--- Pli bone venu al mi. Mi vin facilete cxirkauxkisos.


Mi ekiris al sxi. Sxi sidis en la lito, etendigxinte renkonte al mi; mallerte
malhelis sur delikata, jaspe brilanta en mallumo brusto anguloza ligna
kruceto.


--- Cxu Liza estas tiu, kiu lispas? --- demandis mi.


--- Gxuste tiu.


Mi sidigxis sur randon de la lito, kaj sxi tuj brakumis min per ambaux brakoj.
Mallauxte demandis:


--- Li mortis, cxu?


--- Jes.


--- Cxu vi lin tre bedauxras?


Plauxd'-plauxd'-plauxd'.


--- Tre.


--- Ja li estas murdinto, Sacxjo.


--- Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio
lin tiel kripligis.


--- La vivon ne fordonu, --- petis sxi. --- Vi ja min mortigos.



    2



--- ...Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan,
aux, almenaux nenie antauxe registritan manieron de krimcela influo al homa
psihxo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj ecx la monda
praktiko jam renkontigxis, sed ne sukcesis ilin identigi, cxar, kiel vi vidas,
identigado cxi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotigxas.
Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero --- sed
konduta reago de tiuj trajtoj terure misformigxas. Kaj, aldone, se jugxi laux
la okazo kun mortinta Kislenko, baldaux post plenumo de krima ago la influita
objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kauxzita de psihxa sxoko. La
sxokon, siavice, kauxzas, kiom eblas jugxi, kreskantaj spasmaj osciloj de
la psihxo inter du gxeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de
apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto --- ambaux variantoj estas
kondicxitaj de la plej esencaj karakterizajxoj de lia egoo, kaj samtempe ili
ne nur estas reciproke ekskludaj, sed ecx pli, el pozicio de cxiu el ili la
alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero
de egoo, pri plena socia degradigxo.


--- Eble, tio tamen estas ia malsano? --- demandis Lamsdorf. Malgaja, li sidis
trans tablo kontraux mi, apogante la kapon per la manoj. Tra fendoj inter la
fingroj ridinde kaj kompatinde hirtigxis liaj famaj vangoharoj.


--- La fakuloj kredigas, ke ne, --- respondis mi.


--- Mistera afero, sinjoroj, --- diris el sur divano la ministro. Li sidis en
angulo, metinte la kruron sur alian kruron, kaj estis ekfumanta pipon.
Samkiel mi antaux tagnokto, li venis al la ministrejo rekte el aerodromo ---
pro la katastrofo de «Carido» li devis cxifi programon de lastaj tagoj de
sia Auxstralia vojagxo --- kaj li same estis vestita ne oficiale. --- Mistera
kaj timiga. Cxu kontaktojn de Kislenko vi jam esploris?


--- Mi lasis homojn en Tjuratamo, --- respondis mi. --- Kun kazahxaj kolegoj ili
esploros lastajn tagojn de la vivo de Kislenko laux minutoj, estu certa. Kaj
samtempe mi ne tre kredas, ke tio ion donos.


--- Kial? --- levis la brovojn la ministro.


--- Kislenko vivis simple, malfermite. Hejmo --- laboro, laboro --- hejmo... Kaj
ankaux tablo en korto --- domeno kaj damludo. Hazardaj homoj en Tjuratamo
praktike ne ekzistas.


--- Sed iu ja gxin prilaboris?


Mi kuntiris la sxultrojn.


--- Iu prilaboris.


--- Kiel vi interpretas tiun frazon... e-e... --- la ministro prenis kunpinglitajn
pagxojn de kusxanta apud li sur la divano raporto; pli firme preminte la pipon
en la busxangulo, per libera mano li elprenis el surbrusta posxo okulvitrojn
kun rompitaj arketoj kaj alportis al la okuloj: --- «Bedauxrinde, lin mem mi jam
ne atingos»?


--- Mi timas, ke same, kiel vi, Anatolo Feofilaktovicx, --- penante paroli
senemocie, respondis mi. --- Atentante, aldone al cxio cetera, la
fakton de kripligo de la legitimiloj, atestantan pri subite riveligxinta
patologia malamego al la cara familio kaj ties simbolaro, mi inklinas opinii,
ke per tiu frazo Kislenko esprimis bedauxron pri neeblo plenumi terorisman
agon rilate de lia imperiestra mosxto.


--- Dio savu kaj absolvu nin! --- timigite balbutis Lamsdorf kaj faris krucosignon.


--- Cxu vi opinias, kolonelo, ke ni devas plifortigi gardadon de la dinastianoj?


Mi kun dubo balancis la kapon.


--- Ecx la plej etan spuron de sisteme funkcianta organizo ni ne trovis.


--- Vi trovos, sed estos jam malfrue! --- ekkriis Lamsdorf.


--- Aliflanke, --- respondis al si mem la ministro, mediteme spireginte per la
pipo, --- kia, je diablo, povas esti plifortigo de gardado, se plej kontrolita
homo povas jen tiel frenezigxi senkauxze kaj elpafi al la imperiestro tutan
sxargilon...


--- Vi, ekzemple, --- sufloris mi.


Li silente ekrigardis al mi.


--- Vi, homo decidema kaj principema, aktive sxatanta justecon, samtempe
arda patrioto de via patra Kurska gubernio, --- klarigis mi, --- subite rimarkis,
ke lasta el la aprobitaj de Dumo kaj konsentitaj de la imperiestro ukazoj iel
limigas rajtojn de Kurskaj kamparanoj. Nu, ekzemple, vica elektrolinio trairos
ne tra Kursko, sed tra Belgorodo, kaj en Belgorodaj vilagxoj elektroenergio
kostos je duonkopeko malpli. Gvidata de via principemo, simple bolante pro
indigno, vi dum la plej baldauxa auxdienco alvenas la imperiestron kaj,
manpreminte, silente sendas eksplodan kuglon en lian ventron.


--- Kion vi diras, princo! --- indigne ekvigligxis Lamsdorf.


--- Pardonu, Ivano Volfovicx, tio ne estas preparitajxo, mi improvizas. Sed tio,
kiel al mi sxajnas, estas tre bona ekzemplo de tio, kio okazis al Kislenko.


--- Jes, jenaj aferoj, --- post pauxzo diris la ministro, kaj, grakgxemante, kun
peno ekstaris. Ekiris laux la kabineto --- malrapide, iom sxanceligxante.
Versxajne, li tro sidis en segxo de avio Kanbero --- Peterburgo. ---
La aferoj bonas, kiel fulgo blankas...


Lamsdorf konsternite balancis la kapon.


La ministro dum ioma tempo pasxadis tien-reen, de tempo al tempo ellasante
per la pipo grizviolajn nubetojn de aroma, miela fumo. Poste li haltis antaux
mi. Mi ekstaris.


--- Ja sidu vi...


Tiam mi permesis al mi sidi.


--- Mi ja sidi jam ne povas, je Dio... Kion vi intencas fari plu?


--- Nu, unue, prilabori la kontaktojn de Kislenko; cxiel ajn, tio estas deviga
proceduro. Ni pri tio jam parolis. Due, mi volas retrospektive evidentigi
analogiajn krimojn, se tiaj okazis. Statistiko estas granda scienco. Eble, ni
sukcesos trovi ion, ecx iajn legxojn riveli. Kaj, trie, estas ankoraux unu
ideeto... kiel aldona sukerajxo.


--- Kio? --- demandis la ministro.


--- Min maltrankviligas la deliro de Kislenko. Ja gxi estas treege sencohava,
kaj fakte, priskribas iun tute konkretan bildon. Kontraux iu li batalas, defendas
iun virinon... kun sama ardo, kun kia vi, Anatolo Feofilaktovicx, viajn
Kurskajn kamparanojn.


Lamsdorf foliumis kusxantan antaux li sur la tablo ekzempleron de la raporto,
ekkuris per la okuloj laux linioj.


--- Kaj plue. La lastaj vortoj, kiujn diris Kislenko dum sia vivo.


--- «La flagon, la flagon supren... ili vidu nian, rugxan...» --- lauxte legis
Lamsdorf. --- Cxu tio?


--- Jes, tio.


--- Supozinde, la flago estas rugxa? --- precizigis la ministro.


--- Supozinde. Cxu vi ne havas iajn asociajxojn?


--- Sincere dirante, ne.


--- Mi same, --- diris Lamsdorf. --- Kvankam tio, certe, estas krocxajxo. En la
indikilo de Hagelström...


--- Stop', stop', Ivano Volfovicx. La afero estas en tio, ke la rugxa simbolaro
estis vaste uzata de fruaj komunistoj en tiu epoko, kiam la komunismo ---
prakomunismo, pli gxuste --- penis en diversaj landoj kontesti potencan regon
de historie kreigxintaj administraj strukturoj. Tio estis stultajxo, certe,
kvankam kauxzita de katastrofaj sociaj movigxoj de la dua kvarono de la antauxa
jarcento... sed se tio estus sukcesa --- tuj al la komunismo venus fino. Baldaux
igxis klare: ju plian perforton propagandas instruo aux movado, des pli da
kriminalaj elementoj igxas gxiaj adeptoj, senrevene transformante la tutan
konfesion en kriman bandon, --- cxar, ju pli perforto estas rangigata kiel
reordigo de la mondo, des pli oportuna rimedo por profitcela perforto igxas
la instruo aux la movado.


--- Mi ie legis tiun frazon...


--- Sendube, Ivano Volfovicx! En la jura fakultato vi ja devus gxin legi!
«Kio estas la "popolamikoj" kaj per kio ili minacas al la
popolo
», Vladimiro Uljanov. Eklezia nomo --- Lenin.


--- Al mi lia stilo cxiam sxajnis tro peza, --- pale ridetis Lamsdorf.


--- Ankaux pro «Agni-jogo» kapo doloregas, --- ofendigxis mi.


--- Al la afero, sinjoroj, al la afero! --- senpacience diris la ministro.


--- Ja mi gxuste pri la afero parolas, Anatolo Feofilaktovicx. Sub rugxa flago,
ekzemple, heroe pereadis sur barikadoj Lionaj teksistoj en
mil-okcent-tridek-kvara jaro --- tute ne krimuloj, sed simplaj, justaj,
malesperigitaj de mizero laboruloj. Estis ankaux aliaj ekzemploj. Kaj jen.
Povas esti, eblas, ne
ekskludeblas, ekzistas ia probablo --- ke konservigxis ia hermetika sekto,
konservanta instruon de komunismo en primitiva sovagxeco kaj tute
degenerinta... nu, io simila al la Irlandaj fanatikuloj, kiuj jam meze de
nia jarcento eksplodigadis Londonajn magazenojn.


La ministro penseme spiregis per la pipo, plu starante meze de la kabineto,
apoginte unu manon je la flanko kaj faltis la vizagxon. Tamen la vizagxo de
Lamsdorf serenigxis:


--- Kiel sukcese estas, ke la imperiestro komisiis tiun cxi aferon al vi!


--- Mi volus tiel pensi, --- diris mi.


La ministro subite ekmovigxis antauxen kaj, plu faltante la vizagxon, aliris
proksime al mi. Mi denove levigxis. Li prenis mian kubuton.


--- Se estas tiel, povas malkovrigxi tute monstraj misteroj, --- mallauxte kaj abrupte
diris li. --- Kolonelo, cxu vi estas certa?.. Cxu vi estas preta plu esplori
tiun cxi aferon --- aux vi, kiel komunisto...


--- Mi estas pli ol preta, --- respondis mi. --- Tio estas afero de mia honoro.


Dum ankoraux sekundo li atente rigardis en mian vizagxon, poste deiris kaj
eksidis, denove metinte la kruron sur la kruron. Tiam ankaux mi eksidis.


--- Kion vi intencas fari por prilaboro de tiu versio? --- demandis li.


--- Mi intencas konsulti rekte la sesan patriarkon de komunistoj de Rusio, ---
decideme respondis mi.


Denove miaj interparolantoj dum ioma tempo silente digestis tiujn vortojn.
Poste Lamsdorf demandis:


--- Sed cxu tio estas deca?


--- Tio estas neevitebla. Ecx se li nenion scias pri tio --- mi inklinas pensi, ke
ne scias, --- tiam, almenaux, li pli bone ol cxiuj ceteraj kapablos montri al
mi homojn, kiuj povas ion scii. En la patriarkejo ekzistas fako pri ligoj
kun eksterlandaj eparkioj --- por ke gxiaj laborantoj komencu doni al mi
informojn, mi ankaux bezonos subtenon de la patriarko. Krome, ekzistas tia
ricxega afero, kiel onidiroj kaj legendoj --- kaj same ili ne preteriras la
patriarkon.


--- Do, tio estas racia, --- diris la ministro. --- Kiam vi intencas veturi al
Simbirsko?


--- Mi esperas sukcesi jam hodiaux. Ekstremokaze --- per la unua matena flugo, je
la sesa kaj dek kvar. Tempo estas kara. Io sugestas al mi, ke tempo estas kara.


--- Dio al vi helpu, Aleksandro Lvovicx, --- diris la ministro kaj, elpreninte
el la posxo «bulbon» de horlogxo, rigardis al ciferplato. Levigxis.


--- Dankon, Anatolo Feofilaktovicx. Nun ankaux mi havas al vi demandon. Cxu mi
agu kiel reprezentanto de MSxS, aux simple kiel privata persono, kiel konfesiano,
strebanta al konversacio?


La ministro ekpensis, sxajne --- kun ioma malplezuro. Versxajne la demando
sxajnis al li rekta gxis sentakteco --- li deziris, ke mi faru oportunan por
la kabineto de ministroj decidon memstare.


--- Pli bone turnu vin kiel privata persono, --- nevolonte diris li post longa,
gxena silento. --- Komprenu... ekflaros gazetistoj kaj levigxos ondo --- jen,
imperia servo denove enmiksigxas en aferojn de konfesioj. Ekgrumblos Sinodo,
el Dumo eksxutigxos interpelacioj. Al ili nur preteksto suficxas... Pruvu
poste kvindekan fojon, ke vi ne estas fiulo.


--- Bone, Anatolo Feofilaktovicx, mi gxuste tiel agos, --- diris mi. Li abrupte
reensxovis la horlogxon en la posxon.


--- Gxis la funebra ceremonio restis kvardek minutoj, kaj mi ankoraux devas
razi min kaj alivestigxi. Ivano Volfovicx, cxu vi iras?


--- Jes, certe.


--- Do, ni renkontigxos malsupre. Kaj vi, Aleksandro Lvovicx?


--- Mi esprimos miajn kondolencojn al la pereintoj per akcelita enketado
de la afero, --- diris mi.



    3



Super Lepora insulo ventre murmuregis basoj de adiauxa saluto. Alte tintetis
vitroj. La funebra procesio etendigxis de Isaaka katedralo laux la tuta kajo
kaj tra tuta Triunua ponto. Venis regxino de Grandbritio kun pli agxa filino,
bela kaj avara je demonstro de sentoj --- sxin oni siatempe opiniis ebla
fiancxino por la grandprinco; venis la kronprinco de Germanio, ne tro sukcese
kasxanta sub malvarma masko sian afekcion pro la tragika pereo de la kuzo ---
Vilhelmo-Frederiko mem jam ne kapablis forlasi la Potsdaman palacon; kvazaux
plenmano de Kristnaskaj piceaj ornamajxoj movigxis, tenante sin proksime unu al
la alia, parencaj monarkoj de Skandinavio; la prezidanto de Tutcxinia Kunveno
de Popolaj Reprezentantoj respektoplene subtenis la kubuton de Pu I --- jam tute
kadukigxinta, sekigxinta, kiel grilo, cxirkauxvolvita gxis la okuloj, sed tamen
riskinta persone demonstri lastan omagxon; decidinte ne prokuri la aferon al la
filo, venis mikado, kaj post li --- multenombraj regxoj de Indocxinio. Preskaux
cxiuj kronoj de la mondo, malgxoje klinitaj, kiel unu familio defilis laux
tiuj lokoj, kie mi kutime perpiede pasxadis hejmen, kaj ilin vipis malseka balta
vento.


Rigardante sur ekranon de televidilo, staranta en angulo de la kabineto, mi
antaux cxio vokis al mi la estron de la grupo «Buki» leuxtenanton
Papazjan.


--- Jen, ankaux por vi aperis laboro, Azero Akopovicx. Kaj ne nur por vi persone,
sed por la tuta grupo. Tiel estos pli gaje. Faru por mi ekstrakton el cxiuj
eblaj kriminalaj informoj laux jen proksimume kia principo: murdatencoj aux
provoj de diversioj, inklude sukcesajn, kun ne tute klaraj kaj tute neklaraj
motivoj. Unuavice sercxu okazojn, kiam kriminto post la krimo igxis psihxe
nevalida aux pereis, aux mortis en neklarigitaj cirkonstancoj.


--- Komprenite, --- kapjesis la leuxtenanto. Mi sentis, ke li impetas al la laboro:
la enketo estas sensacia, la grupo ekzistas jam dum pli ol tagnokto, sed
ankoraux ne ricevis ecx unu taskon. --- Laux kiu regiono?


Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.


--- Cxu laux tuta Rusio? --- penis diveni li.


--- Laux la tuta mondo, --- diris mi. Li fajfetis. --- Sed laux Rusio, certe,
antaux cxio.


--- Dum kia periodo? --- jugxante laux la vocxo, lia entuziasmo iomete estingigxis.


Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.


Lia vizagxo etendigxis. Ankaux li silentis --- diveni li jam ne kuragxis.


--- Dum cxirkaux cent kvindek jaroj, --- diris mi finfine. --- Kiom suficxos
fidinda statistiko. Movigxu en direkto, kontrauxa al la kronologia: la nuna
jaro, la antauxa jaro, la antauxantauxa jaro kaj tiel plu.


Li kuragxe auxskultis, rimarkeble seriozigxinte. Kaj tiam mi, por jam fine
mortbati lin surloke, neglekte informigxis:


--- Cxu du horoj al vi suficxos?


--- Sed timu ja dion, sinjoro kolonelo!.. --- ekkriis li, sed mi rapide etendis
la manon kaj tusxis lian manplaton, strecxigxintan sur la tablo.


--- Ne, Azero Akopovicx, tio jam estis mia sxerco. Mi iomete vin gajigas antaux
la atako. La laboro estas infera, mi bonege komprenas. Ne hastu, faru skrupule.
Sed ankaux ne prokrastu. Mi tuj donos al vi kopion de mia raporto pri Kislenko
--- elporti el la kabineto mi ne permesos, rigardu cxi tie. Tiam vi pli bone
komprenos, kion mi sercxas. Kaj vi memstare faros selekton de faktoj, kiujn
trovos viaj knaboj. Mi ne havas por tio tempon.


Dum Papazjan, lokigxinte en angulo, kun profesia rapideco foliumis la raporton,
mi telefonis al cxifristoj kaj demandis, cxu ne venis al mia nomo raportoj de
Karavajcxuk. Tiuj venis. Kiel estis atendite, okazis neniaj incidentoj en
Usona parto de la projekto «Ares». Tamen, la usonanoj kun treega afablo dankis
pro la averto, promesis pligrandigi gardadon de okupitaj en la projekto
personoj kaj esprimis esperon, ke ni trovos eblon informi ilin pri rezultoj
de la enketo, se tiuj rezultoj, el nia vidpunkto, tusxos interesojn de
Nord-Amerikaj Sxtatoj. Sur la version «Ares» eblis meti finan krucon.


Tute seriozigxinta pro la legito Papazjan redonis al mi la raporton, kaj
foriris, kaj mi direktis min al lingvistoj. Kaj ankaux tie cxio estis malbona.
La vorton «OMON» sciis neniu. Komputila prilaboro de la termino montris, ke
plej probable gxi estas mallongigo, kaj ni por nelonge retrovis esperon ---
sed kiam la kompo komencis elsxuti sennombrajn variantojn de malcxifrado, de
ankoraux tute simplaj «Obeanta Majoro Observanta Naturon» kaj
«Ordeno de Monda Ordigo de Nacioj» gxis tute nedigesteblaj, mi kaj la
operatoro nur kracxis sen anticipa interkonsento; kaj se priatenti, ke la mallongigo povus esti
alilingva? Unuvorte, tiu fadeno same nenien kondukis.


Tiam mi revenis en mian kabineton.



    3



--- Ho, saluton! Kie vi estas?


--- En la oficejo.


--- Cxu vi jam revenis?


--- Jam hieraux. Tuj post la dekdua mi provis telefoni al vi el la flughaveno,
sed neniu alvenis.


--- Ha, do ankaux vi telefonis?


--- Cxu vi estis hejme?


--- Jes, mi kusxis senforte. Kaj, kiel cxiam, iu simple dissxiradis la telefonon,
sed mi preferis morti, ol ekstari. Tre malfacila estis tago, mi kuradis cxie,
kiel cxevalo --- sercxis, cxu ne bezonas iu haki lignajxon.


--- Pardonu, mi ne komprenas.


--- Laboron mi sercxis, Sacxjo, kio ja cxi tie estas nekomprenebla. Mono necesas.


--- Stanjo, --- singarde diris mi, --- eble mi tamen povus...


--- Sxajne ni jam parolis pri tio, --- seke interrompis sxi. --- Ni ne rekomencu.


Helpon per monbiletoj sxi neniam akceptis en ajna formo. Ecx, kiel tio
nomigxas, por mastrumado. Ecx prunte: de aliuloj sxi opiniis sin rajta
pruntepreni, sed de mi --- ne. Sxi povis pretere mencii, ke en la hejmo
lauxlitere mankas mangxajxo, kaj tuj arangxi por mi caran tagmangxon aux
vespermangxon; kaj sxi, sidante kontrauxe kaj bekante el sia telereto,
informis intertempe, ke mono restis por du tagoj, kaj se iu «Nova vorto»,
ekzemple, prokrastos honorarion, do necesos meti dentojn sur breton ---
kaj en mian gorgxon ne povis trairi peco, kvankam kuiris sxi cxiam mem kaj
cxiam bonege. Unufoje mi provis silente submeti sub paperon sur sxia skribotablo
ducentrublan monbileton --- matene, jam surstrate, mi trovis tiun monbileton en
palta posxo. Mi preskaux forbrulis pro honto.


--- Do, cxu trovigxis hakenda ligno?


--- Imagu, jes. Sxajne mi ricevos postenon de malsupera redaktisto en literatura
sekcio de «Rusa hebreo». Kaj kio estas tre valora --- ne necesas cxiutage iri
al la oficejo. Eblas alkuri unu aux du fojojn dum semajno, preni tekstojn ---
kaj iri hejmen.


--- Sed kio okazis, Stanjo? Kial subite akrigxis monbezono?


--- Venis tia momento. Por sxpari por estonta vivo. Nu, estas neinterese rakonti,
Sacxjo.


Kaj cxio. Sxi aludas al malfacilajxoj, sed neniam rakontos, en kio ili estas.
Iam, kiam tiu trajto nur komencis riveligxi en sxi --- en unuaj monatoj estis
nenio simila --- al mi sxajnis, ke sxi faras tion intence. Poste mi komprenis,
ke alie sxi ne povas, en tio estas sxi tuta. Konscii, ke sxia vivo ne estas
paradizo, mi, certe, devas, sed scii ion konkretan por mi estas senutile, cxar
ja tutegale mi ne povas iel helpi, kaj sxi ecx gxeni min ne deziras, sxi mem
sukcesos... Foje al mi sxajnis, ke mi falas de glacia muro; mi krocxigxas,
penas teni min, gxissange rompante la ungojn, kaj ne povas --- ili glitas laux
polurita blendo.


--- Cxu vi venos hodiaux?


--- Mi tre volus.


--- Kiam?


--- Ecx nun.


--- Bonege. Sed sciu, mi havas al vi peton, pardonu. Hodiaux al mi neatendite
venas Janusz Kwiatkowski --- cxu vi memoras, mi rakontis, tiu redaktoro el
Lodzo. Tio estas ne homoj, sed krokodilidoj. Matene li telefonas kaj diras,
ke elflugas. Cxi tie li havas aferojn por tri tagoj en fonduso de subteno de
okcident-slavaj literaturoj, do, anstataux pagi por hotelo, li min informas,
ke logxos cxe mi, kaj jen ni, malnovaj amikoj, finfine bone intervidigxos.
En novembro li vizitis min preterveturante, vidis, ke mi havas du cxambrojn...
Vespere li venos, cxu vi imagas?


--- Kun peno, sed imagas.


--- Cxu mi povas, cxu ne --- li ecx ne demandis. Kaj mi, gxenerale, iomete
malsanas, kaj en la hejmo cxio mankas. Cxu vi ne povus acxeti ian mangxajxon?


--- Sendube, --- diris mi, --- certe. Vi povus ne klarigadi tiom longe. Post
horo mi elveturos.


--- Dankon, vere! Kaj jen kio ankoraux: cxu la sxlosilojn vi havas cxe vi?


--- Certe.


--- Mi nun havas tute truan kapon, tial mi diras, dum memoras --- lasu ilin,
mi donos ilin al li por tiuj tri tagoj. Ne sidos ja mi apud la pordo,
auxskultante lian sonorilon...


--- Certe, --- diris mi. --- Atendu.


--- Kison.


--- Reciproke.

Mi trairis preter dejxoranto, grumblinte: «Mi estos post tri horoj»;
furioze skrapante per la kalkanumoj je asfalto, preskaux kuris al mia auxto. La
sxlosilo eniris en la startigilon nur post tria provo. La motoro ekronkis, ekgrauxlis.
Mi preskaux forgesis signali turnigxon. Turnis al Miliona strato, kun
fajfa rapido traveturis preter la palacoj, preter Marsa Kampo, kaj enfluis en densan
torenton, kiu, kiel senfine longa, artika testudo rampis laux Sadovaja-strato
suden.


Esence, tiuj cxi radaj benzinaj auxtacxoj jam estas anakronismo.
Jam dum longa tempo oni ellaboradas projektojn pri konvertado de individua transporto
al gravita tirado, same kiel cxe aeraj sxipoj --- ne necesas vojoj, ne necesas benzino,
ne estas bruo, ne estas eliggasoj, rapido laux ajna malfermita spaco estos tricent,
ecx kvarcent verstojn hore. Sed tio postulos plenan anstatauxigon de la tuta auxtaro
--- unue; treege malfaciligos vojregadon --- due; krome, auxtaj kaj vojaj magnatoj
rezistas, kiel tricent spartanoj --- trie; nu, kaj kvare --- necesos minimume kvinoble
plidensigi la reton de orbitaj gravitiloj. Ankaux tio kostas multe kaj postulas
multajn klopodojn. Kaj dume ni veturas, odoracxas, bruligas altvaloran nafton,
likas tra kapilaroj de vojoj.


Apud Ingxeniera Kastelo mi turnis al Fontanka kaj laux la kajo ekveturis pli rapide.


Kiom mi komprenis, antaux kvar jaroj sxi havis tute frenezan amon
kun tiu Kwiatkowski. Rekte sxi ne rakontis, sed laux preteraj mencioj, kaj ecx
simple konante sxin, eblis diveni. Du cxambroj! Kaj kiom da litoj? Kvankam en
la mangxocxambro staras malnova otomano. Aux sxi sternos al li sur apudporda tapisxeto?