---------------------------------------------------------------
© Copyright Вячеслав Рыбаков
© Copyright 1999 Jurij Finkel, перевод на эсперанто
Origin: http://www.esperanto.mv.ru/Gravitavio/Lat1/index.html
---------------------------------------------------------------
Traduko el la rusa












La patro ne sentis inferan odoron

kaj ellasis Satanon al mond'.


Alberto Haushoffer,

Moabito, 1944



    * Saguramo *



    1



Elasta maso de varma vento nehaste ruligxis renkonte al ni. Cxio brilis,
kvazaux jubilante: blua cxielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj
en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre,
ludila, anguloze sxvebanta akutpinta bloko de majesta Svetichxoveli.
Kaj --- silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastajxo, saturita
per dolcxa ebrio de genisto, kaj impete ekplauxdas, ondigxante pro
ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.


--- Kia belo, --- afekciite diris Stanjo. --- Dio, kia belo! Cxi tie eblas
stari dum horoj...


Iraklo kontente gruntis en sian barbon. Stanjo turnigxis, gardeme movis
la fingropintojn laux kruda, flav-okra muro de la pregxejo.


--- Varma...


--- Suno, --- diris mi.


--- Suno... Kaj en Peterburgo nun estas pluvo, vento, --- sxi denove karesis
la muron. --- Mil kvincent jarojn staras gxi kaj varmigxas cxi tie.


--- Kelkfoje gxi estis forte detruita, --- diris Iraklo malgaje. --- Persoj,
araboj... Sed ni rekonstruadis, --- kaj en lia vocxo auxdigxis sama fiero,
kiel en la diskreta grunteto antaux minuto, kvazaux li mem, kun siaj
proksimaj kamaradoj, rekonstruadis tiujn belajxojn, projektis komplikajn
parafojn de riveroj, starigis montan palisaron laux maldekstra bordo de
Kurao.


--- Iraklo Georgievicx, cxu estas vere, ke alto de pregxejo Gxvari, --- kaj
sxi denove, salutante la grandsxtonan aspran muron jam kiel malnovan
amikon, movis laux gxi la manplaton, --- rilatas al alto de la monto, sur
kiu gxi staras, kiel kapo de homo al ties korpo? Mi ie legis, ke gxuste
tial gxi aspektas tiel harmonie el ajna punkto de la valo.


--- Mi ne mezuris, Stanislava Solomonovna, --- digne respondis Iraklo. ---
Artosciencistoj asertas, ke estas tiel.


Sxi ete kapjesis, jam denove rigardante en malproksimon, kaj pasxis
antauxen, forte ektirinte post si preskaux nigran sur sunversxita
pavimo makulon de sia stumpigita ombro. «Gar!..» --- nevole komencis
mi, sed gxustatempe haltis. Se mi sukcesus diri «Gardu vin!», aux, des
pli, «Gardu vin, Stanjo», sxi tute povus aliri la randon mem de la
deklivo kaj balanci la piedon super tricentmetra abismo. Eble, ecx
saltus, kiu scias.


--- Iraklo Georgievicx, --- ne turnigxante al ni, sxi montris per la mano
dekstren, kontraux fluo de Aragvo, --- kaj je-en tie, post riverturno...
estas iuj ruinoj, cxu?


--- Ruinoj de fortikajxo Bebriscihxe. Tie estas tre bele, Stanislava
Solomonovna. Kaj estas vera inundo de tiom sxatata de vi genisto,
aero estas miela. Ankaux tien ni nepre veturos, sed alian fojon.
Post tagmangxo, aux ecx morgaux.


--- Apenaux post la tagmangxo, --- vocxis mi. --- Stanjo ja estas jxus post
la vojagxo.


Al Gxvari ni veturis survoje de la flughaveno.


Stanjo turnigxetis kaj el sub la frunto rigardis min per vaste
malfermitaj, mirigitaj okuloj.


--- Mi neniom lacigxis.


Deturnigxinte, sxi aldonis neglekte:


--- Nur se por la dua tagduono vi havas aliajn planojn...


Kaj denove, kiel cxiam pli kaj pli ofte dum lastaj semajnoj, mi eksentis
min kvazaux je mil verstoj for de sxi; kvazaux je mil jaroj for de sxi.
Kvazaux en tombo for de sxi.


Sxi nehaste ekiris laux rando de la placeto; ni, vole-nevole, sekvis sxin.


--- Kaj tute ili ne bruas, kunfluigxante,
--- diris sxi, rigardante malsupren. --- Kaj ne brakumas. Oni brakumas jen kiel,
--- sxi momente montris. Kiel angulozaj serpentoj ekflugis la brakoj, sxi mem
fleksigxis, kurbigxis malsupren risorte --- kaj mia koro stumblis, la korpo
memoris. --- Sed tiuj cxi pace, sensone, ecx sen plauxdeto eniras unu la alian.
Kiel maljunaj, dum tuta vivo fidelaj geedzoj. Strange li vidis...


--- Kaj Gxvari neniam estis monahxejo, --- subridetante, aldonis Iraklo.


--- La poeto bezonis --- do, li pravis, --- tuj respondis Stanjo, ne rimarkante,
ke atakas ne tiom la replikon de Iraklo, kiom sian propran antauxan. --- Se poeto
en apudvoja sxtono ekvidis vespermangxon --- li faros el gxi vespermangxon,
estu certa.


--- Sed ja la vespermangxo estos papera, Stanislava Solomonovna!


--- Unu tiu papera transvivos milon da viandaj.


Kun gaja indulgemo Iraklo disigis la manojn, agnoskante sian malvenkon ---
kvazaux lin konfuzus infano per argumento kiel «Sed ja feoj cxiam venas
gxustatempe».

--- Cxu mi ordonu hodiaux paperan
sacivon, --- mediteme diris li poste,
--- paperan ahxasxenon...
--- kaj palpebrumis al mi.


Stanjo, iranta je pasxo antauxe, ecx ne turnigxis. Iraklo iom konfuzite
cxirkauxglatigis la barbon.


--- Tamen, mi timas, ke mia kuiristo min ne komprenos, --- balbutis li.


Iel nekonvene komencigxas tiu longe atendita semajno, pensis mi. Tiu suna,
tiu libera, tiu senzorga... Mi alflugis hieraux vespere, kaj mi kaj Iraklo
preskaux ne dormis; babilis, ridis, trinketis junan vinon kaj kalkulis
stelojn, kaj mi ankaux horojn kalkulis --- kaj matene rapidege veturis de
Saguramo al la aerodromo, kaj mi kalkulis jam minutojn, kaj diradis: «Jen
nun Stanjo ekmovis aleronojn», «Jen nun sxi eligis cxasion»; dum Iraklo,
sibarite kusxante sur la benko kaj per unu mano neglekte balancante
la stirradon, sincere ridegis kaj per libera manplato montris cxiujn
tiujn aviajn manovrojn. Kaj jen --- interpikado. Iraklo videble same sentis
strecxon.


--- Mi pensas foje, --- diris li, evidente penante forigi la strecxon kaj
paroligi Stanjon, --- ke la Rusia kulturo de la antauxa jarcento multon perdus
sen Kauxkazo. Se oni fortrancxus gxin, aperus tia vundo... Elfluus tuta sango.


--- Ne elfluus, --- neglekte respondis Stanjo. ---
Mickiewicz, ekzemple, restus,
kia estis. Lin malmulte interesis palmoj kaj
gazavat-oj.


--- Ahx, nu eble Mickiewicz, --- kun troigite heligita mieno ekkapjesis Iraklo.
Senteblis, ke li estis incitita. --- Kiel mi povis forgesi!


--- Certe, gxi eniris en karnon kaj sangon, --- pacige diris mi. --- Kaj ne nur
en la antauxa jarcento, --- ankaux en la nuna... Eblas opinii, ke cxi tie
estas unu el koroj de Rusio.


--- Dio, kiaj floroj! --- ekkriis Stanjo kaj impetis de la placeto malsupren
laux malkruta deklivo; kaj la longa blanka robo kiel senpeza nubo ekbolis
malantaux sxi, kvazaux sxi levis dum kurado lanugon de milionoj da
leontodoj. Sxiros sxi la modan cxifonon, pensis mi, cxi tie estas ja ne
polaj veluraj herbejoj... Sed tion mi ne diris lauxte, certe.


--- Cxamo, --- sekvante sxin per rigardo, diris Iraklo --- cxu kun ironio,
cxu kun admiro. Plej versxajne, kun ambaux.


Certe, sxi krocxigxis. Sxi abrupte haltis tiel, ke preskaux falis. Sed
jam momenton poste iu ajn dirus, ke sxi haltis gxuste tie, kie deziris.


--- Konfesu, Stanislava Solomonovna, --- kriis Iraklo, --- en vi fluas ankaux
guto da kartvela sango!


Sxi turnigxis al ni --- preskaux gxis la zono en malmola herbo kaj flamantaj
floroj.


--- En mi estas miksita tiom da cxio --- ne eblas memori! --- la vocxo sonoris.
--- Sed naskigxis mi en Varsovio. Kaj tute fieras pri tio!


--- Vere, --- vocxis mi. --- Kaj la nazeto estas tia... kun gxibeto.


--- Ordinara juda nazacxo! --- firme objxetis sxi kaj forturnigxis, brilante,
kvazaux negxa, meze de varmega cxielarka sxauxmo de sunigita deklivo.


--- Cxu ne estas tie iuj venenajxoj? --- demandis mi, penante ne montri
maltrankvilon per la vocxo. Iraklo oblikve rigardis al mi per bruna okulo
kaj komencis kalkuli:


--- Kobroj, tarantuloj, karakurtoj...


--- Mi komprenis, --- suspiris mi.


Dum ioma tempo ni silentis. La tago arde spiris, fajfetis vento. Iraklo
prenis cigaredojn, proponis al mi.


--- Dankon, mi ne fumas dum ripozo.


--- Mi memoras. Simple al mi sxajnis, ke nun vi deziros, --- li eltiris longan,
kun ora cirklo cxe filtrilo, «Mtkvari». Kaptinte gxin per la lipoj,
li klakis per fajrigilo. Varmega vento forblovadis la flamon. Tamen, li fajrigis.


--- Pro kio ni vere povas perdi la tutan sangon, --- diris mi, --- tio estas
pro impetemo.


--- Kiel do?


--- Mi ecx mem ne tre bone komprenas. Ekokupigxi kune, atingi rapide kaj
ekdormi sur lauxroj. Nur cxe ni povus aperi proverbo: «Laboro farita ---
ripozo merita». Ja laboron, se gxi estas vera laboro, okupigxo, sed ne
mallongdauxra glorago, finfari ne eblas, gxi dauxras kaj dauxras. Sed ne!


Iraklo kun dubo balancis la kapon.


--- Ne, ne, ecx la lingvo tion fiksas. Prenu ilian «millioner» (milionisto)
kaj nian «millionsxcxik» (milionulo). Milionisto, jugxante laux la finajxo,
estas tiu, kiu faras ion kun milionoj. Sed milionulo estas tiu, kiu havas
milionojn, kaj fino. En la centro de la atento estas ne agado, sed atingita
senmova posedo.


Iraklo enspiris fumon, mediteme per duonfermitaj okuloj rigardante al la
ok-edra tamburo de la pregxejo. Sxajnis, la tamburo fandigxas en ora fajro.
Deskuante cindron, li frapetis la cigaredon per meza fingro. Denove
balancis la kapon.


--- Unue, ni parolis pri Rusia kulturo, sed vi parolas pri rusa nacia karaktero.
Jam tio estas substituo. Kaj due, pro kio tiu karaktero vere povas perdi la
tutan sangon --- tio estas, pardonu, pro ia ekstaza emo al memvipado. Vi ecx pretekstojn
elpensas, kiel speciale, kvankam ili eltenas nenian kritikon. Se sekvi vian
logikon --- eblas pensi, ke «pogonsxcxik»
(«bruto-pelulo») estas tiu, kiu havas epoletojn
(«pogony») sur sxultroj, --- li facile frapis min je
la sxultro, tegita per senmanika cxemizo, --- sed tute
ne tiu, kiu pelas brutaron.


--- Kaptis, --- diris mi, silentinte. --- Cxi tie vi min kaptis, --- ridetis mi. ---
Kaj kie! En la medio de mia lingvo!


--- La propra lingvo estas tro kutima. Dio scias, kion eblas elpensi, se rongxas
minuskomplekso. De ekstere pli videblas, --- li denove enspiris fumon kaj
denove oblikve rigardis al mi, cxi-foje singarde: cxu li ne ofendis. --- Kvankam
kion signifas de ekstere... Per unu piedo --- de ekstere, per alia --- de interne.
Kiel multaj en tiu cxi lando.


Nun jam mi tusxis per la manplato lian sxultron.


--- Auxskultu, Iraklo. Jen tiuj montoj...


--- Cxu maldekstre?


--- Jes, tiuj, kien la Tiflisa tunelo foriras...


--- Auxskultu, Aleksandro, --- samtone diris li. --- Kiam caro Vahxtango Gorgasal,
lacigxinte dum cxasado, decxevaligxis apud nekonata fonto kaj decidis lavi
la vizagxon, li mergis la manojn en akvon kaj mirigite ekkriis: «Tbili»!
«Varma»! De tio venis la nomo de la urbo. Memoru, mi petas.


--- Pardonu. Bone, sed kial vi al mi plendas, sed en Peterburgo kaj kie ajn
auxdas dekfoje dum tago «Tifliso» kaj ne kontrauxdiras ecx vorton?


Li jxetis la cigaredstumpon kaj zorgeme enbatis gxin per kalkanumo en sekan
teron, por ke ne restu ecx gxia spuro.


--- Cxar fremduloj gxin ecx Pnom-Peno nomu. Vi ja ne estas fremda. Cxu vi
komprenis?


--- Komprenis.


--- Cxu vi diros ankoraux «Tifliso»?

--- Amaze laparakic ki ar sxendzleba!


--- Pri tio ne indas ecx paroli... --- auxtomate tradukis li; li ekhavis tian afekciitan
aspekton, ke mi ekridis. --- Ba! Cxu vi, kara, la kartvelan lernas? Kaj kiel
vi trejnis prononcon!


--- Ho ve, nur fragmentojn, --- konfesis mi. --- Foliumis frazaron antaux la flugo.
Sed se mi havus tempon kaj kapablojn --- cxiujn lingvojn ellernus, honestan
vorton. Venu cxu al Revelo, cxu al Vernyj --- kaj al mi estus plezuro,
kaj al homoj estus respekto. Sed...


--- Krevos via kapo pro tia skalo, --- subridis Iraklo. --- Jen vere rusa
karaktero. Se lerni lingvojn --- do cxiujn samtempe. Kaj se ne cxiujn ---
do neniun. En plej bona okazo --- de cxiu po frazo. Imperia animo via...
Indulgu vin.

--- Didad gmadlobt.

--- Ne dankinde.


--- Mi jen kion intencis demandi. En tiujn montojn --- cxu eblas iri promeni?
Cxu estas vojetoj? Aux tie estas tro krute?


Iraklo nehaste movis rigardon al Stanjo. Sxi estis jam je kvindek pasxoj.


--- Jes, jes, mi parolas pri sxi.


--- Nu, Stanislava Solomonovna ja, kiel mi vidas, cxie trairos, --- li deiris
de mi je pasxo kaj kun afekta skeptiko cxirkauxrigardis min de la kapo
gxis la piedoj. Mi ekridetis.


--- Vi ofendas min, amiko Iraklo. Certe, post mia tridekjarigxo mi iom dikigxis,
sed en juna agxo mi iradis kaj laux spegulo de
Usxbo, kaj sur la
pinton de Komunismo...


--- Ho, nu certe! Kiel mi povis forgesi! Ne eblas, ke ortodoksa komunisto
ne grimpus sur sian Fugxi-monton!


--- Kara, kiel cxi tie rilatas Fugxi-monto! --- ekbolis mi. --- Simple malfacila
interesa itinero! Simple tiel okazis, ke plejmulto da knaboj, grimpintaj
tien unuafoje kaj donintaj en la dudek oka jaro la nomon, apartenis al
nia konfesio!


Li ekridis, brilante per blankaj dentoj el la nigra barbo.


--- Evidentigxas, ke ankaux vin eblas kolerigi, --- diris li. --- Sincere
dirante, rigardante, kiel kun vi kondutas iuj cxeestantoj, mi pensis,
ke vi estas angxelo de kvieteco.


Mi forturnigxis, rigardante al Mchxeto. Kuntiris la sxultrojn.


--- Ja al vi estas tiel malfacile, cxar vi cxion perceptas serioze, ---
nelauxte diris Iraklo. --- Kaj por tiuj, kiuj estas kun vi --- same cxio
estas serioze.


Mi kuntiris la sxultrojn denove.


--- Kaj kiel fartas Liza? --- demandis li.


--- Cxio estas bona. Sxi kondukis min hieraux preskaux gxis la avisxtuparo.


--- Cxu vi tial flugis en malsamaj avioj?


--- Nu, ni ne parolis pri tio entute, sed, eble, Stanjo estis certa, ke
mi estos kondukata. Sxi mem elpensis ian prokraston, por flugi hodiaux...
ecx ne diris, kian.


--- Kaj Pauxlinjo?


--- Kaj Pauxlinjo kondukis. Dum tuta vojo rakontis fabelon pri sia insulo,
jam ne fabelon, sed tutan novelon. Sur unu duono logxas homoj, kiuj
ankoraux scipovas iomete pensi, sed nur pri tio, kie trovi mangxajxon,
kaj sur la alia --- kiuj pensi jam tute ne scipovas. «Kial?!» --- «Pacxjo,
nu kiel vi ne komprenas? Ja Merlin donis al ili suficxe da pano, kaj
nun ili tute forgesis pensi, cxar la tuta insulo longe malsatis kaj
la homoj komencis pensi nur pri mangxajxo!». Jen, vidu... Tio jam
estas ne fabelo, tio jam estas filozofia traktajxo.


--- Cxu sxi agxas dek unu?


--- Baldaux estos dek tri, Iraklo.


--- Sankta Georgo, kiel flugas tempo. Kaj cxu Liza... scias?


--- Foje al mi sxajnas, ke sxi konjektas pri cxio kaj decidis ignori,
ja mi ne foriras. Hieraux sxi tiel rigardis... Kaj diris tiel trankvile:
«Ripozu tie bone, nin ne forgesu... Al Iraklo transdonu riverencon.
Angxelo gardu vin en la vojo». Foje sxajnas, ke sxi konjektas, sed pelas
tiujn pensojn, ne kredas. Kaj foje --- ke sxi ecx pensi pri tielajxo ne povas,
kaj se sxi ekscios, sxi simple murdos min tuj, kaj pra...


--- Sx-sx.


Alvenis Stanjo --- nehaste, kontentigite: grandega brakpleno da floroj kusxis
kiel bebo sur brakoj. Di-patrino. Kaj unu floron sxi, certe, enpikis super
la orelo --- delikata blank-roza pafo de lumo en nigraj, iomete krispaj
haroj. Cxapelon al sxi, pensis mi. Sub tia suno trovarmigxos la kapo...


--- Kia bela floro. Kaj kiel konvenas al vi, Stanjo. Kiel gxi nomigxas?


--- Vi tutegale ne memoros, --- respondis sxi kaj, ne haltante, preteriris
nin, laux ombra muro de la pregxejo al vojeto, kondukanta al demontigxo.
Iraklo, oblikve rigardante al mi, malaprobe, sed sensone klakis per la
lango. Mi kun pena indulgemo ridetis: kion fari, se sxi havas tian
humoron. Sed en la animo estis tristo.


--- Cxiu virino estas prokrastita mino, --- klinigxinte al mi, mallauxte
konsolis Iraklo. --- Oni neniam scias, en kiu momento sxi enuos demonstri
fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas.
Nur... --- li subridis. --- Nur eble kruron forsxiros eksplodo, ne pli.


Mi silentis.


Fidelon antaux aliuloj Stanjo neniam demonstris.


Antaux la demontigxo sxi turnigxis, mirigite rigardis al ni iomete el
sub la frunto.


--- Kion do vi?.. Ni iru.


Ni ekiris. La bebo balancis centon da diverskoloraj kapetoj.


Adiauxe mi cxirkauxrigardis la diafane belan vastajxon malsupre --- ankoraux
unu pasxo, kaj la pinto, sur kiu staris Gxvari, konveksante malantaux
niaj dorsoj, sxirmus la valon. La koro ekdoloris pro amo al tiuj lokoj.
Cxu amo povas esti senresponda? Iraklo... liaj amikoj... «Miaj amikoj
estas viaj amikoj!» De kie do venas tiu nigra sento, ombranta blindigan
lumon de suda tago --- sento, ke tiu cxi belo jam ne estas mia, ke mi vidas
gxin lastan fojon? Kiu sendis al mi tiun mallumon? Strange, sed mi estas
certa: gxi venis el ekstere, el nekonataj al mi malvastajxoj, gxi estas
fremda...


Ni komencis mallevigxi. Renkonte al ni, elfalante el grandega turista
auxtobuso, per densa vico levigxis homoj, sur kiuj pendis amaso da
vidaparataro, auxdigxis multevocxa hispana parolo, kaj mi ekgxojis, kiel ni
bone sukcesis --- ni estis cxe Gxvari nur triope.


La auxto de Iraklo atendis nin cxe vojrando, tie, kie ni lasis gxin antaux
horo, --- luksa, negxblanka kabrioleto «Russo-Balt», kun forigebla supro.
La supro estis forigita, la pordoj --- malfermitaj, sxlosilo kun sukcena
breloko, montranta kapeton de Egle la Kolubra Regxino --- sendube donaco
de iu balta belulino --- defie fideme elstaris el la regpanelo. En tio estas
la tuta Iraklo. Kvankam, versxajne lian auxton oni konas en la
regiono.


--- Iraklo Georgievicx, permesu, ke mi sidu apud vi, antauxe?


--- Mi opinios tion honoro, Stanislava Solomonovna.


Sxi donis al mi la bebon.


--- Tenu vi, bonvolu. Cxi tie gxi ne lokigxas, sxirmas la stirradon. Se
simple jxeti sur la benkon, gxi disfalos.


--- Certe, mi tenos, ne dubu.


Neniun homon eblas renkonti dufoje, pensis mi, solece eksidante sur vastan
malantauxan benkon. Dum homo vivas, li sxangxigxadas cxiusekunde, ecx se li
mem tion ne rimarkas gxis iu tempo --- kaj jen pasas semajno, ecx eble kvin
tagoj, kaj li estas alia, vi renkontas jam ne tiun, kiun adiauxis; saman
alton li havas, samajn kutimojn kaj emojn, sed li mem estas alia, li vin
ne memoras; kaj --- cxio rekomencigxas. Kaj kun mi ja okazas sama inferajxo;
ja ankaux mi vivas kaj, sekve, sxangxigxas cxiusekunde. Tiel estas
malhoneste! Mi ne deziras!


Sed sxajnigi sin antauxa, por ne vundi tiun, kiun renkontis post kvintaga
disigxo --- cxu estas honeste?


Do, digna homo devas esti malhonesta, por kompensi malhonestecon de la
mondo. Ja gxi estas fia, fia mondo, se gxi estas konstruita tiel:
gardema --- mensogas, honesta --- tuj vundas per vero...


Varmega jubilanta vento, cxirkauxante ventosxirmilon, blovis en la
vizagxon. Disversxajxoj de floroj cxe vojrandoj kuradis kaj anstatauxis
unu alian. Siblante, la vojo dancis renkonten, kiel serpento.


Bela malhonesta mondo.


Iraklo brave bremsis gxuste apud pordego de sia Sagurama vilao. Elsaltis
el la auxto, galante malfermis pordeton flanke de Stanjo.


--- Mi petas.


Poste, subridante, malfermis pordeton por mi. Kun la bukedo mi estis tute
senhelpa.


--- Mi petas ankaux vin.


Premante per ambaux manoj, li mem malfermis antaux ni klapon de la ajxura
pordego. Malkrute supren en la malluman profundon de la gxardeno estis
foriranta vojeto.


--- Bonvenon al la azilo de suomo povra.


Amuze, li jam ne unuan fojon nomas tiel sian familian neston. Mi neniam
kuragxis demandi, pri kio temas. Mi suspektas, ke la ludo aperis
jam antauxlonge, danke al multjara familia amikeco de princoj Cxavcxavadze
kun baronoj Mannerheim. Gxiaj radikoj foriras en, versxajne, tridekajn
jarojn. Ankaux Iraklo siatempe longe servis kune kun Urho. Mi neniam
estis aparte proksima al Urho, kaj neniam havis okazon viziti lian
palaceton apud Viipuri, sed, mi opinias, se tio okazus, cxe pordego
li nepre invitus eniri en malricxan kabanon, alkrocxigxintan al kruta
deklivo de alianca montaro. Aux ion
similan.


Finfine ombro. Nur en la gxardeno mi komprenis, kiel, malgraux tuta mia
amo al suno, pro malkutimo mi lacigxis de gxi. Vera malvarmo ne estis,
tamen, ecx cxi tie --- seka varmigita aero langvore ludis per foliaro,
blovetis inter arboj, bizare jxetante ondojn de odoroj de unu al alia,
tiel, ke, pasante preter oleandro aux jasmeno, ni subite sentis aromon
de glicino, kaj apud la glicino subite traflugis strieto de viskoza
melaso de genisto. Aperis deziro sidigxi sur teron, apogi sian dorson
kontraux trunko de ekzemple jen tiu pistakarbo, fermi la okulojn kaj spiri,
spiri...


--- Mi volas atentigi vin, Stanislava Solomonovna, --- jen antikva fonto.
Gxi estas sorcxa. Jam antaux pli ol tricent jaroj homoj rimarkis, ke cxiu
gluto forigas unu pekon.


--- Ho-o! Mi gxuste nun havas tian soifon! Necesas trinki kaj trinki!


Sxi rapide alkuris altan blokon el rugxaj brikoj, en kies nicxo apenaux
auxdeble lirlis kristale pura akvo. Penante stari malproksime de gxi,
por ne malsekigi la robon, kaj ecx metinte unu manon malantaux la dorson,
per manplato de la alia sxi cxerpis kaj trinkis, trinkis. Nur sxi ne
malvarmumu... Tuj post sunardo, kaj sxia gorgxo estas malforta, mi sciis.


Sxi forturnigxis, rektigxis, forskuante akvon de la mano. La vizagxo estas
felicxa, la okuloj brilas, kaj tremetas sennoma floro en nigraj bukloj.
Kaj humide briletas la mentono.


--- Bongusta! Kaj dudek sep pekoj estas for! Cxu mi povas ankoraux, gxi ne
sekigxos?


--- Kiom via animo deziras, Stanislava Solomonovna. Mi vidas, vi estas granda
pekulino. Aux vi decidis rezervi por estonteco? Nur ne malvarmumu.


Li kvazaux legis miajn pensojn.


Eble, li vere legis iomete. Amiko.


--- Aleksandro hieraux same komencis trinkegi, --- Iraklo ruze rigardis al mi
kaj denove palpebrumis. --- Sed poste rapide komprenis, ke ekzistas trinkajxoj
multe pli kuracaj.


Stanjo tute infanece tiris la kolon, por ke de la mentono ne falu gutoj sur
la robon.


--- Ankoraux dek kvin, --- sxi denove turnigxis al ni, visxante la ridetantajn
lipojn per malantauxa flanko de la manplato. --- Cxu? Ne, pli kuracaj ne
ekzistas.


--- Sed cxu junaj vinoj? --- evidente ofendigxis Iraklo.


--- Dankon, Iraklo Georgievicx, sed tio estas ne por mi.


Cxu io okazis al sxi?


Sxi subite aliris min. Rigardis iomete el sub la frunto.


--- Cxu cxi tie eblas preni dusxon, Sacxjo? Cxu mi sukcesos antaux la
tagmangxo?


--- Sendube. Mi tuj vin kondukos.


Finfine aperis io konata en intonacioj. Kaj tuj forflugis la tristo, restis
nur miro: pri kia mallumo mi deliris, el kia kesto de Pandora? Ja cxio
estas bona, cxio estas mirakla. Trankvilo, suno. Spiri...


--- Kiel bele estas cxi tie, --- diris sxi.


--- Jes. Mi sciis, ke al vi placxos. Ni iru.


--- Cxu vi scias, kion mi pensis tie, cxe Gxvari? Estas absolute necese foje
vidi per propraj okuloj tiujn belajn lokojn, pri kiuj antaux tio oni nur
legis kaj nur de poetoj sciis, kiel ili estas belaj. Konvinkigxi, ke ili
ne estas elpensitaj. Tiam tuj igxas klare, ke ankaux ceteraj belajxoj, pri
kiuj ni legas --- konscienco, fidelo, amo --- ankaux ne estas elpensajxo.


--- Cxu al vi foje sxajnas, ke ili estas elpensajxo?


Sxi kuntiris la sxultrojn.


--- Same kiel al vi.


--- Nu, ne-e...


Sxi subridis kun malgaja cxionindulga supereco.


--- Rakontu al iu alia. Mi ja scias.


Maljuna ocxjo Revaz', kvazaux elsaltinta el pentrajxoj de Pirosmani, sidis
en plektita fotelo apud enirejo, en ombro, svingante por ventumo per lasta
numero de «Apolono», kaj evidente atendis nin --- ekvidis kaj tuj ekstaris.

--- Gamargxobat, sinjorino!
Gamargxobat, batono knjaz!


--- Saluton, ocxjo Revaz'.


«Revaz» kaj «knjaz», danke al lia prononco, konsistigis, laux mi, idealan
rimon. Mi oblikve rigardetis al Stanjo --- cxu sxi rimarkis? Cxu ne naskos
cxi tiu detalo, ekzemple, epigramon? Al mi cxiam estis treege agrable kaj
ecx flate, se en sxiaj versoj mi divenis ehxojn de impresoj, de kiuj mi
estis se ne kauxzanto, do almenaux atestanto. Ne, sxia vizagxo restis
malatenta.


--- Tio estas Stanislava Solomonovna, granda talento, --- diris mi. --- Tio
estas Revazo Vahxtangovicx, granda animo.


--- Saluton, Revazo Vahxtangovicx.


--- Eniru dom', mi petas. Dom' estas malvarme, --- li parolis kun forta misprononco,
sed al mi ecx la misprononco placxis, ecx la misprononco estis saturita je suno.
Li faris pasxon flanken, preterlasante Stanjon al sxtupetoj, kaj, kiam sxi trairis,
klinigxis al mi. Diris duonvocxe: --- Al vi depesxo venis, batono. En kovert',
--- kaj, sxovinte la manon en posxon de vasta pantalono, trovis la koverton.
Donis al mi.


--- Dankon, ocxjo Revaz', --- mi desxovis la dekstran kubuton, kaj ocxjo
Revaz' metis la koverton sub mian akselon --- mi alpremis gxin al la flanko
kaj, plu portante la centkapan bebon, enmanigitan al mi de Stanjo,
eniris en la domon.


Cxi tie, en vere malvarmeta antauxcxambro, Stanjo kaj princineto Tamriko
jam turtumis, sukcesinte konatigxi sen mi.


--- Viroj cxiam hastas ne tie, kie necesas, kaj cxiam malfruigxas ne tie,
kie necesas, --- diris la princineto, ekvidinte min. --- Mi jam cxion scias ---
kaj kiel nomigxas nia gastino, kaj pri Gxvari, kaj ke necesas dusxo.
Vi estas libera, Sacxjo.


Jes. Stanjo scipovis esti fulmorapida, mi ja havis okazon tion sperti.


--- Tiam mi vere levigxos en mian cxambron por minuto kaj almenaux liberigos
la manojn.


--- Mi ordonos porti al vi vazon kun akvo, --- la princineto per rigardo de
sperta eksperto mezuris la bukedon. --- Du vazojn.


--- Metu gxin dume singarde, --- diris Stanjo, starante dorse al mi. --- Mi
venos --- arangxos.


Mi faligis la bukedon sur tablon, sxiris la koverton laux rando. Certe, la
papero sxirigxis ne tie, kie necesas, --- la fingroj hastis kaj senpaciencis;
saltanta en la okulojn surtajpo «Al princo Trubeckoj A. L. en proprajn
manojn
» kun krako duonigxis.


Kiel mi suspektis, nura ciferajxo. Dum kelkaj sekundoj, mordante la lipojn,
mi sensence okulumis elfalintan el la koverto malgrandan malmolan folieton kun
ses kolumnoj de kvinciferaj nombroj, poste ekstaris. Mi malfermis sxrankon; el
flanka posxo de la jako prenis komp-cxifrilon, arangxitan kiel notlibreto. Enmetis
en la fendon la folieton kaj premis per la fingroj sur nerimarkeblaj punktoj
de jxakoj de la rekonilo; dum du sekundoj la rekonilo legis miajn fingrospurojn,
indekson de sxvito... Poste sur malhela ekraneto eksxprucis saltantaj sensencaj
literoj kaj, treminte dum momento, envicigxis en stabilan linion: «Ricevinte
cxi tion vi devas senprokraste reveni cxefurbon partopreni enketon treega
graveco. Vicministro sxtata sekureco Rusio I. V. Lamsdorf
».


Mi demetis la cxifrilon. Ekster kontakto kun mia mano gxi tuj estingis la
tekston.


Mi levigxis kaj malrapide aliris al malfermita fenestro, kondukanta en la
gxardenon. Apogigxis per ambaux manoj je largxa fenestrobreto. Sunlumo foriris
de gxi, eble, antaux duonhoro, la suno kasxigxis malantaux domangulo, sed
la fenestrobreto gxis nun estis pli varma, ol la manoj. De cxi tie, de
sur dua etagxo, super brilanta foliaro la valo videblis je dekoj da
verstoj --- tio estis preskaux cxiuj cxefaj teroj de antikva Kartli.


Jen, ripozis mi.


Jen, restis mi kun la amatino en paradizo.


La ebriiga odoro de pitosporo,
kiu floris sub la fenestro, tuj igxis ne mia. Fora, kiel rememoro.


Ne, tamen necesas ekfumi. Mi ekturnigxis laux la cxambro, sercxante
cigaredojn; trovis. Denove venis al la fenestro kaj blovis acxan fumon
en bonodorantan vastajxon. Estis auxdeble kiel malsupre, malantaux angulo,
sxercas kartvele knaboj, trenantaj pakajxon de Stanjo el la auxto
en la domon.

Afablega Ivano Volfovicx! Por ke li sendu al mi tian cxifrajxon, devus okazi
io vere eksterordinara. Ja mi intervidigxis kun li nur hieraux matene, kaj li,
tirante siajn eksmodajn vangoharojn, pufigante ilin per la montrofingro, tiel
sincere, tiel hejmece enviis al mi. «Kiaj lokoj! Kia lingvo! Cinandali, kvareli,
kindzmarauli
... cxiu vorto estas plena je profundega senco! Ripozu, kara,
ripozu. Vi havas plenan rajton. La afero de Tarbagatajaj narkobaronoj forvoris
de vi duonjaron da vivo».


Kaj jen, bonvolu. «Ricevinte cxi tion...»


Ne, suficxas. Ja povus ni plu promeni gxis la vespero! Kaj ocxjo Revaz'
povus, ekzemple, ekdormi, ne atendinte nin. Ja cxiel povus esti! Gxis la
mateno mi ne movigxos el cxi tie!


Sed --- kio do okazis?


Mi ne volas, ne deziras pensi pri tio! Jam forgesis!


Sed ja io terura... Kaj cxu morgaux, cxu postmorgaux --- mi denove plongxos
en tion kun la kapo.


--- Amiko Aleksandro! --- lauxte kriis Iraklo de malsupre. --- La tablo estas
arangxita!



    2



--- Vi lacigxis, amata.


--- Ne.


--- Ja lacigxis. Kisas jam sen forto.


--- Ne, Stanjo, ne.


--- Mi ja sentas.


--- Cxu vi jam ne deziras?


--- Mi cxiam deziras. Cxiam kusxus cxi tiel. Sed vi ripozu iomete.

Kiel karese sxi prononcis tiun «cx-t». Varsovio.


--- Mi ja nenien malaperos, Sacxjo.


--- Mi malaperos.


--- Vi malaperos. Sed mi ne. Kiam mi necesos --- mi cxiam estos apude.


Sxi ne mensogis. Sed ankaux ne diris veron. Sxi simple --- diris.


Sxi eksidis. Mallevis la piedojn al lanugeca, vasta je la tuta planko, tapisxo.
Zorgeme rigardis al la fenestro. La vastajxo kovrigxis per miela nebulo.


--- Kiel vi pensas, cxu ne estis auxdeble, kiel mi cxi tie jelpetis?


--- Estas mole dirite... --- balbutis mi.


--- Ja mi sopiris pri vi, --- klarigis sxi kaj ekstaris. Malrapide aliris
la fenestron. Mi rigardis. Sxi sentis mian rigardon, certe, kaj ne
turnigxis --- malhaste iris kaj permesis al mi admiri sxin. Preskaux dancis.
Elasta, fleksema, brunhauxta --- por momento mi sxajnis al mi fakiro kun
fluto, sorcxanta... kiun?


--- Vesperigxas, --- diris sxi. Silentis iom; mi admire rigardis. --- Nun ni
al Bebriscihxe jam ne veturos, certe.


--- Al mi vere aperis aliaj planoj por dua tagduono.


Sxi ne respondis. Versxajne, sxi jam ne memoris tiujn siajn vortojn.


--- Sed morgaux matene, --- reve prononcis sxi post pauxzo. --- Imagu, dum
tuta semajno ni estos cxi tie! Mi tiel dankas vin.


Kaj subite, levinte manojn, sxi ekturnigxis laux la cxambro. Nigraj haroj
disflugis per rapida karuselo, la mamoj tente tremis. Jam denove aperis
deziro premi ilin per la manplato.


--- Kiel bone! Kiel bone! Mi estas fe-li-cxa!


«Ricevinte cxi tion...»


Mi jam ne memoras! Ne memoras!


--- Belegajn bukedojn vi faris.


--- Jes, tion mi scipovas, --- sxi turnigxis al mi kaj iom mirigite jxetis
rigardon el sub la frunto. Kvazaux por sxi estis surprizo: mi rigardas
al sxi, sed ne al la bukedoj. --- Kiel vi rigardas...


--- Kiel?


--- Bone. Cxu mi similas al Liza?


La gorgxo spasmis. Mi glutis.


--- Tute ne similas.


--- Kaj cxu en lito similas?


--- Tute ne similas.


--- Cxu vi diverse sentas kun mi kaj kun sxi?


--- Tute diverse.


--- Cxu ne tutegalas?


--- Ne.


--- Cxu vi estis felicxa kun sxi, gxis ni ne kunpusxigxis?


--- Mi ecx nun kun sxi felicxas. Kaj kun vi felicxas.


Sxi ridetis iom malestime.


--- Vi devus akcepti islamon, sed ne komunismon.


--- Tiam mi ne povus trinki vinon.


--- Oj, stultulino mi estas! --- sxi svingis la manojn. --- Molestas per paroloj,
sed la viro, nature, volas ankoraux drinki! Cxu vi volas, mi surmetu ion kaj
kuru malsupren, tie sur la tablo restis botelo.


--- Vi estas tro zorgema.


--- Ne ekzistas «tro». Jam antikvuloj diris: nobla virino post kunigxo devas
zorgi pri amato, kiel patrino pri infano --- cxar virino en kunigxo naskigxas,
sed viro mortas. Kaj sportistoj rimarkis: post tiu afero rezultoj de virinoj
plibonigxas, sed de viroj --- fi!


--- Mi penu elvivi, --- respondis mi kaj, etendinte la manon en fendon inter la
litkapo kaj la muro, eltiris preskaux plenan botelon da «ahxasxeno». Pardonu,
Ivano Volfovicx, mi nenion memoras. Stanjo ekridis. --- Cxu vi trinkos?


--- Ne. Mi de vi estas ebria, tio suficxas.


Mi versxis por mi du glutojn en pokalon, trinkis. Demandis singarde:


--- Cxu vi estas en ordo?


--- En absoluta. Ja ne maltrankviligxu vi, simple estas sana vivmaniero.
Mi ankaux fumi cxesis.


--- Sed kio okazis?


Sxi ekridis ruze. Karesis unu el bukedoj. Al sxi vere placxis, kiel mi
rigardas al sxi, kaj sxi pasxadis, promenis laux la cxambro --- de la sxranko
al muro kun ponardoj kaj sabroj, de la sabroj al muro kun familiaj fotoj,
poste al grandega surplanka vazo... El la haroj super la orelo, tremante,
plu elstaris forgesita trunketo de anonima floro, nuda kaj orfa, al gxi
ne konvenis nudeco; cxiujn gxiajn petalojn ni fordrasxis je la kuseno.


--- Ja vi min tiel petegis! Tian konvinkan argumenton donis!


--- Kian?


--- Mi ne diros.


--- Jam antaux duonjaro mi rezignis petegi...

--- Min argumentoj atingas, kiel
gxirafon.
Ne maltrankviligxu, Sacxjo. Simple mi pensis: mi estas je kvar jaroj pli agxa,
ol sxi, mi devas tre-e observi min. Almenaux subteni egalecon, --- kaj subite
sxi montretis dum momento la langopinton. --- Ja mi ecx ne scias, kiel sxi aspektas.
Kaj Pauxlinjo. Vi almenaux fotojn montru.


--- Por kio?


--- Ja parencaj homoj.


--- Se tio ne estus vi, mi decidus, ke virino senlime paradas.


--- Tio signifas, ke mi senlime bele sentas. Kaj sentas mi, ke mi senlime amas
vin.


--- Kun vi estas malfacile paroli. Vi tiel posedas vortojn...


--- Vi posedas min, kaj mi posedas vortojn. Do, vi posedas vortojn prokure.
Regxu silente, kaj parolos mi.


Sxi eksidis sur la fenestrobreto, per nuda dorso al la gxardeno, superversxita
per flav-roza lumo.


--- Vortoj... Ili, damnitaj, estas kreitaj gxuste por trompo. Homoj estas
diversaj, cxiu havas sian amon, sian malamon, sian timon. Kaj vorto estas
unu sama por cxiuj. Tiu, kiu parolas, subkomprenas tute ne tiun amon kaj ne
tiun timon, kiun subkomprenas, auxdinte, la alparolato. Tial estas pli
bone silenti pri tiuj temoj... aux paroli nur por gxojigi tiun, kiu estas
apude... aux, se diri serioze, klarigadi gxuste sian amon. Ja nur por tiu
sola vorto necesas tutan romanon, tutan poemon verki. Mi jen, dum flugis,
--- sxi ridetis, --- du versajxojn pri vi verkis. Tamen, tion, ke ili estas
pri vi, neniu komprenos.


--- Kaj cxu mi? --- stulte fierante, demandis mi.


--- Kaj vi, --- sxi denove ridetis, --- des pli.


--- Legu.


--- Ne.


--- Legu.


--- Ne, ne. Mi ne deziras nun. Ja ju pli oni macxas sian komprenon, des pli
oni foriras de la aliula. Por kio vi foriru de mi? Jen vi, apude. Tio ne
tre ofte okazas. Baldaux vi denove forveturos ien, kaj mi dume publikigos
--- tiam legu, --- sxi metis unu kruron al la fenestrobreto, cxirkauxvolvis
gxin per la brakoj. --- Kia mirakla aero iras de ekstere, --- profunde
enspiris sxi. --- Ni ankoraux promenos antaux vespermangxo, cxu? El la
fonto trinkos.


--- Nepre. Kaj antaux vespermangxo. Kaj antaux dormo.


--- Antaux dormo tio estas aparte necesa.


«...Senprokraste reveni cxefurbon...»


Mi versxis plenan pokalon kaj eltrinkis, ne desxirante. El la pokalo ekscite
venis odoro de vinbergxardenoj, nagxantaj en suna oceano.


--- Cxu al la aerodromo vi veturis el la hejmo?


--- Hejmo... --- la suna oceano ekversxigxis en la sangon. --- Hejmo estas loko,
kie eblas ne adaptigxi. Ne kontroli vortojn. Esti laca, kiam lacigxis,
silenti, kiam silentemas --- kaj dum tio ne timi, ke ofendos. Ne sxajnigi
sin ecx je momento --- nek per gesto, nek per rigardo...


--- Tiel neniam estas.


--- Eble. Tial mi neniam havis hejmon.


--- Sed eble, simple vi neniam estis hejme?


--- Sukcesa bato.


--- Sacxjo, mi ne volis ofendi! Vi estas la plej bona, mi ja scias! Simple
mi tre volas esti via hejmo... kaj al mi sxajnas, mi povus. Sed kiam mi
pensas, ke vi vizitos la hejmon du-tri-foje monate, kaj ceteran tempon
estos en la alia... kaj eble, ecx en la tria --- jen tie, jen tie hejmoj
aperados kaj defalados de vi, kiel folioj, sekigxantaj pro manko de vi...
Ho ne, ne. Cxiam mi diras stultajxojn. Kapricas. Ne auxskultu. Tio estas,
cxar mi malstrecxigxis, ja mi nun tro bone fartas. Kaj se mi subite
naskus de vi, cxu vi min forlasus?


--- Ne, certe, --- malrapide diris mi.


--- Ne? Cxu vere ne? --- sxia vocxo eksonoris, kaj eklumis la vizagxo.


--- Stulta vorto --- forlasus... Ja vi estas mia familio. Mi estus kun vi,
kiom povus. Sed, vidu... jam rompita. Cxar neniam plu sentus min digna
homo.


--- Sed cxu nun vi sentas?


Tio estis vangofrapo. Vangofrapo sub la zonon, tiel scipovas nur virinoj.
Jes, ne mi parolu pri honesteco. Kun peno, kvazaux boateto, naviganta kontraux
forta fluo, mi demetis la pokalon malproksimen; en paradiza silento
abrupte ektintis vitro.


--- Ne tre. Sed dum mi donas al vi pli da gxojo ol da malgxojo --- ja vi mem
tiel diras...


--- Jes, certe jes! Do --- kio?


--- Do tio havas almenaux ian sencon.


--- Sed tiam mi havus ecx pli da gxojo, Sacxjo!


--- Sed li? Ja mi ne povos doni al li tiom da atento, kiom... li meritas.


--- Al mi vi same ne cxiam donas tiom da atento, kiom mi meritas. Sed kiu
diros, ke mi al vi kreskas malbona?


Uragano. Vortoj estas ne pli, ol flugantaj laux vento folioj. Se venis
uragano --- la folioj devas desxirigxi kaj flugi, sed ilia flugo nenion
signifas. Gxi signifas nur, ke venis uragano. La uragano foriros --- kaj
ili falos. Kaj stultulo, ne, sadisto estos tiu, kiu, veninte al nagxanta
en koto folieto, ekriprocxos gxin: «Ja vi jam flugis, nu, ek, ankoraux,
ja tio estas tiel bela!»


Do, cxu vere estas pli honeste silenti, ne jxetante al vento vortojn, kaj
silente fari tion, kion oni deziras; simple penante lauxeble ne malutili dum
tio al aliuloj, same silente?


--- Stanjo, vi mem ne komprenas, kion vi parolas.


--- Certe, ne komprenas, mia afero estas virina. Sed vi, masklo, diru sincere -
cxu vi ne estus almenaux flatita?


Mi nur balancis la kapon.


--- Nature, se sen kvereloj kaj skandaloj --- mi treege fierus.


Sxi ekstaris de la fenestrobreto, ridetante. Nehaste alvenis min.


--- Kontraux via volo mi neniam ion ajn faros.


Sidigxinte cxe miaj piedoj, sxi klinigxis. Hipnotigite rigardis, kiel mi,
tremetante, sxvelas sub sxia rigardo --- kaj mem senkonscie tremetis kun
mi.


--- Nu jen, --- diris sxi preskaux adore, --- vi denove min deziras.


Sxi tusxis per la fingropintoj. Poste, ekstarinte super mi sur genuoj,
tusxis per la brusto. Poste per la lipoj. Denove desxovigxis, enrigardante.
La disvolvitaj haroj pendis preskaux gxis la littuko.


--- Gxi rememorigas al mi idon de iu raba birdo. Postulema kaj sendefenda.
Iomete kreskis --- kaj jam emas beki! Sed mem, sola --- nenion povas, necesas
alflugi, el ajna foro alflugi al gxi kaj nutri, nutri...


Sxi levis la vizagxon. La okuloj brilis.


--- Mi amas vin, Stanjo, --- diris mi.


--- Mi alflugos. El ajna foro, almenaux por tago, por horo, por kiom vi
diros. Alflugos, alflugos! --- sxi movis la fingropintojn laux la
duonmalfermitaj, sekigxintaj pro kisoj lipoj. --- Cxu vi deziras cxi
tien?


--- Ne. Prefere donacu al la masklo inon.


Per rapida elasta fulmo sxi turnigxis al mi per la dorso, falis sur la
flankon --- nur risorte ektremis la matraco. Pikanta kirlo de haroj brulvundis
mian vangon.


--- Cxu tiel?



    3



Al la programo «Tempo» ni malfruigxis gxuste je minuto. Kiam, petole finridante
kaj finflustrante, ni mallevigxis en la salonon, Iraklo kaj Tamriko jam sidis
antaux la televidilo, kaj mi tuj komprenis, ke okazis io terurega. Iraklo
turnigxis al la sono de la pasxoj, lia vizagxo estis tute griza.


--- ... Je la deka kaj dek sep laux Peterburga tempo, --- per morta vocxo
informis la anoncisto. --- Gravitavio «Carido» iris de bazo Tjuratamo, kie
grandprinco Aleksandro Petrovicx trovigxis kun inspekta vojagxo, al
flughaveno Pulkovo. Cirkonstancoj de la katastrofo sendube atestas pri
tio, ke okazis atenco...


--- Dio! --- ne sukcesis reteni ekkrion la princineto.


Mi malvarmigxis. Mi cxion ekkonsciis momente --- ecx tion, ke ekzistas nek savo,
nek prokrasto por mi kaj Stanjo. Mi rigardis al sxi --- sxi auxskultis,
etendinte la kolon, kiel antauxe cxe la fonto, kaj sxia frunto estis sufere
faldita. Mi prenis el la posxo la cxifrilon kun la depesxo, tusxis per la
fingroj la jxakojn kaj montris al sxi la ekraneton. Dum sekundo sxi
nekomprenante legis, poste kun teruro ekrigardis en miajn okulojn.


--- Tion mi ricevis tage, --- diris mi. --- Intencis prokrasti gxis morgaux.


Sxi prenis mian manon kun la cxifrilo, alportis al la lipoj kaj kisis.


--- Dankon pro la hodiauxo.


Mi ekiris al la telefono. Prenis la parolilon, ekklavumis numeron. Malantaux
mia dorso Stanjo ion klarigadis al la gastigantoj --- mi ne auxdis.


--- Frauxlino, kiam vi havas la plej proksiman flugon
al Peterburgo? Je la dudek dua kaj kvindek?


--- Ni sukcesos, --- abrupte prononcis Iraklo. --- Mi veturigos.


--- Rezervu unu lokon...


--- Du! --- despere ekkriis Stanjo.


Mi konfuze turnigxis al sxi.


--- Stanjo, eble vi ankoraux iom ripozu sub la suno...


Sxi ecx ne donis al mi respondon. Ecx forturnigxis.

--- Du lokojn. Kajxinskaja Stanislava Solomonovna, Trubeckoj Aleksandro Lvovicx.
Ne, ne Levonovicx, simple Lvovicx. Jes, je duonhoro pli frue, mi komprenis.
Gmadlobt dahxmarebisatvis.

Mi surmetis la parolilon. Gxi preskaux elglitis el sxvitaj fingroj.


Iraklo aliris min. Peze mallevis la manplatojn sur miajn sxultrojn kaj
forte skuis. Li iel tuj malaltigxis.


--- Trovu ilin kaj mortigu, --- kun firma rauxko diris li.


--- Mi penos, --- respondis mi.


--- Mi kafon kuiros al vi, --- mallauxte diris Tamriko.


Jam en la auxto, meze de stela aroma nokto --- maldiketa lunarko nagxis
tiel trankvile --- Stanjo demandis, kiam Iraklo deiris por fermi la
pordegon:


--- Cxu Liza vin renkontos?


--- Ne. Ili ecx ne scias.


--- Bone. Do, ni sukcesos tie interkisi por adiauxo.


--- Mi venos, Stanjo! --- mia gorgxo spasmis pro tenero kaj kompato. Mi sciis,
tio estas malvero, neniu povas veni al iu ajn dufoje. --- Mi venos!


--- Mi estas via hejmo, --- respondis sxi.

En karesa mallumo jen tie, jen cxi tie pulse sonoretis cikadoj.




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro






versto ---


Malnova rusa mezurunuo de distanco (1066.8 metroj, t.e. proksimume 1 kilometro).



bruas, kunfluigxante ---

Temas pri priskribo de tiu cxi loko fare de granda rusa poeto Mihxailo
Jurjevicx Lermontov (1814--1841) en komenco de poemo «Mciri»
(en traduko de B. Tornado):


Nemultajn jarojn antaux nun,

kie brakumas sin sub sun'

kiel fratinoj kun la bru'

Kura' kaj de Aragvo flu' ---

situis monahxej'. Post mont'

ecx vidos nun preteriront'

ruinojn de l' pregxeja mur',

de l' volbo kaj de l' garda tur'...




sacivo ---

Kartvela mangxajxo el kokajxo.



ahxasxeno ---

Kartvela vino.



Mickiewicz ---


Adamo Mickiewicz (1798--1855), granda pola poeto.



gazavat ---

Sankta milito cxe islamanoj.



pelulo ... pelas brutaron ---


La tradukinto petas pardonon de leganto pro tio, ke li ne sukcesis
traduki la kalemburon en Esperanton; sed espereble tio estas pardoninda,
cxar la kalemburo montras gxuste neregulecon de rusa vortoderivado,
kio nature apenaux tradukeblas en regulecan Esperanton.



Didad gmadlobt ---


Grandan dankon (en la kartvela).



Usxbo ---


Monto en Kauxkazo, sudoriente de Elbruso; havas glaciriverojn.



pinto de Komunismo ---


La plej alta pinto de Pamira montaro.



azilo de suomo povra ---


Citajxo el fama poemo de la granda rusa poeto Aleksandro Pusxkin
«Kupra rajdanto».