virino estas Stanislava. Restinte kun sxi duope, mi, certe, provus ion klarigi
al sxi --- se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro sxia gxenemo, pro
absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun
Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore auxskulti
tion, kaj, se mi povus auxdigi sonojn pli lauxtajn ol siblado, mi kriegus, kiam
sxi peneme, konsekvence humiligxas, ofte ecx Lizan konsternante, kaj ecx
rugxigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi
afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante sxin
kiel konkubinon.


Kaj ke sxi ne plu permesos tion.


Gxuste sxi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, sxajne, tago ---
jes, gxuste tiam sxi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza --- sxi venis kun
plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka
mangxajxo, preparita de sxi mem. Ekde tiam tio establigxis. Antaux ol anstatauxi
unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidigxis en la malproksima angulo,
ekster limoj de videbleco, mangxis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu
cxasta bongustajxo kaj trinketante teon. Mi penis auxskulti, sed ili
konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete ecx komencis
ete ridi per du vocxoj. Versxajne, min pridiskutis. Sed, eble ne --- cxu
mi estas sola afero en la mondo? Foje mi ecx sentis solecon kaj ofendon ---
sxajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj
honoran servon.


En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, sxi levigxis,
sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi.
Haltis, rigardante al mia vizagxo. Tiel, kiel sxi, versxajne, cxiam deziris
--- de supre. Kaj mi --- al la sxia; de malsupre.


--- Mi jxus parolis kun la kuracisto. Cxio estas bona, vi rapide resanigxas,
--- diris sxi. --- Kaj mi cxiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam
prilaboris. Do mi revenas al la cxefurbo. Cxi tie mi ne plu necesas, kaj
tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.


Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba cxielo. Ne nur por mi --- al Liza,
versxajne, antaux tiu momento sxi same nenion diris.


--- Kiam? --- post pauxzo demandis Liza el la tea angulo.


--- Post du horoj estas ekflugo.


--- Cxu mi helpu al vi pri pakajxo?


--- Ah ne, Liza, kian mi havas pakajxon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.


--- Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.


--- Dankon, mi gxuste tiel faros.


Sxi pauxzis, klinigxis kaj kisis min per duonmalfermita busxo. Gardeme, por
ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensucxis miajn lipojn kaj dum kelkaj
sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Cxu vi deziras cxi tien?»;
poste desxovigxis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaux sxi
staris sur lignofajro.


--- Bonvolu, Sacxjo, ne plu faru tiel, --- rauxke diris sxi. --- Gardu vin,
mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaux pri Pauxlinjo pensu.


Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielajxo.


Sxi malfermis pendantan sur la sxultro saketon; atente fosis en gxi kaj
elprenis la sxlosilojn, kiujn mi redonis al sxi antaux la forflugo cxi tien.
Dum momento, kvazaux hezitante, --- kaj eble, strebante emfazi sekvan movon
--- tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen
ajna frapo, metis ilin sur la sxranketon apud mia litkapo.


--- Jen... Mi cxiam timas, ke vi povis malgxuste kompreni. Mi redonas al
la posedanto. Eble, ili ankoraux tauxgos. Se mi necesos --- venu, mi cxiam
gxojos.


Sxi turnigxis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo,
kaj mi fermis la okulojn. La frapado cxesis.


--- Tio koncernas ankaux vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable
konatigxi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne... jam... ne simple...
Mi amas.


--- Ankaux vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, --- respondis morte trankvila
vocxo de Liza.


La pordo malfermigxis kaj fermigxis.


Pasis, eble, kvin minutoj, antaux ol auxdigxis malrapidaj, molaj, katinaj
pasxoj de Liza. Sxi proksimigxis, kaj mi eksentis, kiel fleksigxis la lito ---
Liza sidigxis apud mi.


--- Cxu vi dormas? --- flustre demandis sxi.


Mi malfermis la okulojn. Sxajnis, ke sxi maljunigxis je jaroj. Sed tio estis
simple laco --- fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo --- la etulino
tuj ekflorus.


Triope kun Stanjo. Jen kiel cxiuj ekflorus.


--- Per eterna dormo, --- respondis mi.


Sxin kvazaux tusxis vipo.


--- Ne sxercu tiel! Neniam sxercu tiel cxe ni!!


Mi ne respondis. Sxi silentis, trankviligxante.


--- Sacxjo... Kiun vi amas pli?


--- Lian imperiestran mosxton kaj la patriarkon de komunistoj, --- pensinte,
siblis mi. --- Ambaux estas tiaj malsamaj, kaj ambaux estas tute... necesaj
por bonstato de la regno, --- mi ripozis. --- Antaux tri tagoj mi pli amis
la imperiestron. Cxar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon...
cxar oni lin kripligis, kaj nun... mi pli domagxas lin.


Sxi palpis mian vizagxon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon,
duan...


--- Al vi kun mi ne suficxas eksplodaj pasioj, --- diris sxi. --- Mi por vi,
versxajne, estas iomete kokino.


--- Anserideto, --- respondis mi.


Sxi penis rideti. Tutan sxian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure
tenigxis nia triopo, kvazaux forblovis vento. Mi ecx pensi timis, kio al sxi
okazis, kiam sxi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela cxambro
sola.


--- Tamen sxi emas al peko de trofiero, --- diris sxi.


--- Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, --- per afekta vocxo siblis mi.


Sxi denove penis rideti --- kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj
mole, kiel hakita lanugeca piceo, pusxis sian vizagxon en mian sanan sxultron.
Longaj helaj haroj dissxutigxis laux la pansoj.


--- Ne, ne, Sacxjo, ne parolu tiel. Sxi estas bona, tre bona. Vi ecx ne scias,
kia bona sxi estas.


Sxiaj sxultretoj ektremis.


Plauxd'-plaxud'-plauxd'.

    6




Ankoraux post semajno forflugis al siaj abiturientoj ankaux Liza.


Al tiu tempo mi mem jam povis mangxi kaj iri al necesejo. Kaj estri.


Kurakin elskuis Becxjon gxis la fundo mem. Pri tutaj ok tagoj de sxia estado
en Simbirsko gxis la atenco estis konstruita horaro, ecx minutaro. Nenio
rezultis, ne trovigxis iaj ajn krocxajxoj. Kio provokis liajn «revelaciojn»
pri valorajxoj en la teko kaj pri cetero, restis same mistera, samkiel post
la unua pridemandado. Neniujn personojn, en kiuj eblus almenaux kun
strecxo suspekti iajn hipnotigantojn, li renkontis. Ne havis li iajn ajn
truojn en memoro, nek perdojn de konscio --- nenion.


Kruus raportis, ke cxiuj liaj penoj palptrovi kaj malbloki iajn ajn
perforte fermitajn regionojn de la memoro aux de la subkonscio de Cin
fiaskis. Ne estis io por malbloki, Becxjo estis unueca kaj nedividebla.


Kaj samtempe lia pretera mencio pri junagxa interesigxo pri komunismo
neniel konfirmigxis. Oni pridemandadis homojn, kiuj lin konis en juneco,
pridemandadis liajn samkrimaferanojn, pridemandadis komunistojn de steloj,
al kiuj li povus en tiuj jaroj turni sin kun peto igi lin novico --- mankis
ajnaj spuroj. Kaj tamen Becxjo firme insistis. Sed nenion povis montri
konkrete. Ne simple ne deziris, sed evidente ne povis; Kurakin, kolerigxinte,
jam testis lin per mensogdetektilo. Cxu en Vladivostoko? Jes, en
Vladivostoko. Sed eble en Siktivkaro? Aux en Hanti-Mansijsko? Jes. Povas
esti. En juneco, antauxlonge. Mi ne memoras.


Aperis al li de ie ankaux aliaj, antauxe neniel montrigxintaj strangajxoj.
Ekzemple, li estis serioze konvinkita, ke povus regi pli gxuste, ol la
imperiestro, estri la landon pli bone, ol Dumo aux la kabineto de ministroj.
«Kion do ili faras, acxuloj, salivuloj, --- diris li kolere, venante
al pridemandado kun fresxa jxurnalo en la manoj. --- Jen kion mi farus...»
Kaj kun certa, tre solida aspekto diris sensencajxojn; kaj ofte morgaux ne
memoris, kion diracxis hieraux, kaj diracxis ion tute malan. Sed tutegale,
tiel, kiel li proponis, eblus regi nur iun etan bandon, sed ne la grandan
regnon. Cxiujn malamikigi kun cxiuj; tiujn, sen kiuj ne eblas, acxeti,
aliajn timigi per tio, ke li neniam ilin acxetos; promesi unu, sed doni
alion kaj al tute aliaj homoj...
Ecx bando tion ne eltenus longe.
Antauxe oni ne rimarkis en li tian intereson al politiko.


Kelkaj ekspertoj konfirmis, tamen, lian plenan mensosanecon. Sxajnis, ke
en lia konscio samtempe aperis kelkaj obsedaj ideoj, kaj ili cxiuj treege
konvenis al lia origina menso.


Poste alflugis Papazjan kaj alportis simple sovagxajn amasojn da statistiko.
Mi foliumis ilin dum kelkaj tagoj. Vidigxis interesa kaj same tre
nekomprenebla bildo. Al io gxi evidente montris, treege evidente --- sed
al kio?


La hipotezon pri novaperinta mutacia viruso ni devis forlasi tuj --- se ne
supozi, savante gxin perforte, ke gxi estas ne novaperinta, sed ni jam
vivas kun gxi suficxe longe. Sed tio sxajnis tre malprobabla --- ja gxin
oni rimarkus; se cerba patologio havas evidentan karakteron, iuj sekcadoj
gxin nepre montrus.


Kriminalaj agoj, laux esencaj parametroj similaj al la du fidinde registritaj
specimenoj --- Kislenko kaj Cin, okazis delonge kaj tre malofte; kutime
ili aux restis ne malkasxitaj, aux la kriminto estis agnoskata psihxe ne plene
valida, aux liberigata pro nesuficxo de krimpruvoj, aux vere tuj post la
ago en neklaraj cirkonstancoj pereis, mortis aux malaperis, desxirante
tiamaniere cxiujn fadenojn. Sed disjxeteco de tiaspecaj krimoj estis ne
egalmezura; ili evidente strebis al tiuj aux aliaj spaco-tempaj nodoj ---
jen ili preskaux malaperis, jen en iu regiono por ioma tempo, de kelkaj
semajnoj gxis kelkaj jaroj, subite neklarigeble oftigxis, ne havante inter
si ian ajn observeblan ligon, jen ricevis por suficxe longaj periodoj
karakteron de vasta epidemio aux ecx pandemio. Tio estis diable interesa.


La plej proksima tempe al ni pandemio, felicxe, estis for de ni jam je
pli ol duonjarcento, gxin eblis proksimume dati per unua duono de la kvardekaj
jaroj, sed dum pasintaj kvindek jaroj potencaj, gxis ses-sep dekoj da
okazoj dum jaro, epidemioj eksplodis jen en unu, jen en alia lando;
malplej rapide la pandemio estis estingigxanta en Rusio, praktike finigxinte
nur ok jarojn post tio, kiam gxi finigxis, ekzemple, en Euxropo. Altiris
atenton tio, ke post lokigxintaj en tiujn kvindek jarojn periodaj kaj
suficxe lokalaj eksplodoj en Afriko, Indocxinio, Centra Azio, Cxinio,
Centra Ameriko tiu absurda epidemio en lastaj jaroj denove komencis
riveligxi en nia lando, okupante foje por tutaj monatoj samtempe kelkajn
guberniojn; la situacio laux intenseco, certe, neniel kompareblis kun
la kvardekaj, sed rimarkeble superis indikojn de, ekzemple, la sesdekaj
aux la sepdekaj jaroj. Ne placxis tio al mi.


Iri pli profunden en polvon de jardekoj estis malpli facile. Preciza kaj
kompleta statistiko tiam mankis; kaj restis nur admiri nekonatajn al mi,
nerimarkeblajn kaj skrupulajn laborantojn de la statistika buroo de
Ministrejo de Internaj Aferoj, kiuj siatempe de jaro al jaro estis
transportantaj en memoron de centra datumbanko cxiujn arkivajn dosierojn
de la lando kaj, kiom eblis, de la tuta mondo. Estis ecx nekompreneble,
por kio ili tion faras --- simple por ordo. Sed jen evidentigxis, ke ili
gxuste por mi laboris.


Kaj tie, en tiu polvo, trovigxis faktoj vere malbonsignaj.


La pandemio en Rusio komencigxis evidente pli frue, ol en plejmulto de
aliaj regionoj de la mondo; montrigxis, ke, kune kun Germanio kaj, parte,
cxemaraj provincoj de Cxinio mia lando igxis unu el tri potencaj centroj,
fontoj de tiu mistera malsano, inundinta poste la tutan civilizitan mondon.
En cxiuj tri centroj kruta kresko komencigxis proksimume samtempe, de komenco
de la tridekaj jaroj. Sed la samaj landoj --- kaj kio plej senkuragxigis, gxuste
Rusio unuavice --- firme tenis unuan lokon ankaux dum la dudekaj jaroj gxis,
finfine, en dua duono de la dekaj jaroj la fenomeno denove ricevis
pandemian, aux, pli gxuste, kvazauxpandemian karakteron, lauxlitere kiel
skualo trairinte laux Euxrazio de okcidento al oriento.


Poste --- en ordo, mala al la kronologia --- la epidemio estingigxis.
Unuopaj, kaj ne tre gravaj eksplodoj okazis jen en unu, jen en alia
provinco de Cxinio; jen en unu, jen en alia gubernio de Rusio; jen en
unu, jen en alia euxropa lando. Eksplodo en Meksiko. Afriko kaj Suda Ameriko
tiam plene igxis blankaj makuloj --- statistiko tie, fakte, tiam ne ekzistis;
sed ne ili min interesis. Por mi jam nedisputebla estis ekzisto de tri
nodoj, kvankam dume nesciate de kio: orient-azia, mez-rusia kaj centr-euxropa.
Jen la mez-rusia, jen la centr-euxropa nodo sendis metastazojn al Balkanoj.
Poste komencis estingigxi la orient-azia nodo. Poste, en nauxdekaj jaroj
de la antauxa jarcento, komencis velki ambaux nodoj; la indikoj stabile
tenis sin malpli alte, ol de la plej trankvilaj por la dudeka jarcento
sepdekaj jaroj. Finfine, en la sepdeka aux la sepdekunua jaro de la
antauxa jarcento okazis abrupta eksplodo en centra Euxropo, kvazaux Francio
kaj Prusio frotis unu la alian per silikoj de limoj, eljxetinte faskon da
fajreroj...


Kaj fino.


Kvazaux oni fortrancxis.


Cxiujn pulsadojn, observitajn de mi laux la laboroj de la grupo de Papazjan,
por la deknauxa jarcento eblus, probable, nomi spekulaciaj --- difektoj de
tiama statistiko kaj mankoj pro konvertado de gxiaj datumoj en la centran
bankon faris la materialon malmulte reprezentiva. Sed, cxu iris la procezo
tiel aux iomete alie, unu fakto por mi estis praktike nedisputebla: tiu
fenomeno, kio ajn gxi estu, startis en la historio de la Tera civilizo ne
pli frue ol 1869 kaj ne pli malfrue ol 1870 jaro.


Vere, mem sxovigxis penso pri viruso. Se almenaux foje dum preskaux cent
tridek jaroj biologio kaj medicino mencius pri infektaj frenezoj! Se almenaux
io montrus al kontaktoj inter unu kriminto-malsanulo kaj alia!


Nenio tia estis.


Urgxe, urgxe necesas eliri el cxi tie. Kriminalistika esploro nereteneble
estis transformigxanta en sciencan esploron, kaj kontrauxstari al tio
estis sensence.


Fine de julio mi jam penis kiom eble pli pasxadi --- unue laux la sekcio,
poste laux koridoroj de la tuta centra malsanulejo de Simbirsko, kaj dum
bona vetero eliris ankaux al libera aero, en malgrandan, sed komfortan
gxardeneton malantaux la malsanulejo. Baldaux mi jam rekonis vizagxojn de
multaj malsanuloj, ni salutis, mallonge, sed afable konversaciis pri
vetero kaj kuraco; sidis sur benketoj sub susurantaj poploj, jen parolante,
jen silente, kun ridetoj, auxskultante auxdigxantajn el la infana sekcio
akrajn kriojn, senzorgan ridon, bruon de sanigxanta infanaro.
«Al Marso ni flugu post la tagmangxo, kaj nun ni ludu je indianoj»
--- «Nu, tio ne estas interesa, tie necesas pafi unu al la alia!»
Invitojn partopreni turnirojn de domenludo kaj sxakludo mi afable rifuzis,
preferante instaligxi ie en relativa soleco, sub suno, kaj legi kaj relegi
leterojn de Liza kaj Pauxlinjo. La leteroj estis kutimaj --- komfortaj kaj
trankvilaj, kiel hejma teumado; Liza ecx per unu vorto ne rememorigis
al mi pri tio, kio okazis cxi tie antaux ses semajnoj. Nur foje sxi ne
sukcesis deteni sin --- sen ajna afekto informante min, kiel sxi sopiras,
kaj demandante, cxu mi ne deziras, ke sxi alflugu al mia eliro el la
malsanulejo kaj al Peterburgo ni flugu jam kune, sxi skribis subite:
«Kaj gxenerale --- vin cxi tie cxiuj atendas kaj tre sopiras sen vi».
Eblis multon legi inter linioj de tiu cxi frazo.


Stanjo ne skribis al mi ecx unu fojon.


Gxuste en la gxardeneto mi renkontis, finfine, lin. En tio estis nenio
mirinda --- la malsanulejo estis la plej bona en la gubernio kaj, certe,
ni ambaux trafis gxuste en gxin. Estis strange, male, ke ni tiom longe
ne renkontigxis. En invalida fotelo li nehaste ruligxis renkonte al mi,
submetante palan vizagxon al radioj de suno, klinigxanta al baldauxa auxtuno.
Sur la diketaj vangoj kusxis ombroj de fortaj, kun dika rando, okulvitroj.
Unu el la kugloj damagxis lian vertebron; mi sciis, ke, plej probable,
li neniam plu povos pasxadi.


Esence, nenio speciala estis en li --- li plene malgajnis kompare kun
solidaspekta Becxjo! --- li estis simple tre vundebla, bonkora kaj konscienca
homo. Laborulo, kamparano, ecx gxis nun ne sukcesinta forigi
molan Stavropolan prononcon,
kiu eniris en lian karnon kaj sangon tie, en sud-rusa aroma stepo.
En juneco li provis okupigxi pri praktika politiko, preskaux decidis
balotigxi en Dumon --- kaj dankon al dio, ke ne decidis, tio estis ne lia
vojo. Li vere, kiel esprimis Cin, tro deziris cxiujn kun cxiuj pacigi kaj
peneme, foje ecx ridinde, sercxis unuigantajn interesojn, kiuj povus superi
interesojn disigantajn, cxiam vokis al naturaj, sed malfacile penetrantaj
en ardajn kapojn cedoj kaj tiujn, kaj aliajn, kaj triajn, cxiam milde
apelis al vocxo de racio, al trankvila prudento --- en Dumo tio ne konvenas,
tie tute ne cxiuj estas komunistoj. Sed estimon kaj amon li rikoltis multe
plian, ol, ekzemple, prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj ecx anoj de aliaj
konfesioj auxskultis liajn vortojn kaj petis esti arbitracianto en disputoj.
Kion fari --- en Rusujo revuloj estis cxiam pli estimataj, ol aferuloj.
Afero estas io malnoble konkreta, vundebla de kritiko, havanta
malavantagxojn; sed revo estas ideala, en gxi estas sensence sercxi
malfortajn lokojn. Tiu, kiu faras tion, montras sin ridinda; kaj tiu,
kiu sukcesas ecx por jaro infekti per sia revo multajn, restas en la historio
por cxiam.


--- Saluton, kamarado patriarko.


Li haltigis la fotelon. Levis la mildan vizagxon, rigardis al mi demalsupre.
Kiel mi --- al Stanjo lastfoje. Li tusxis per fingroj la arketon, korektis
la okulvitrojn.


--- Saluton...


--- Mi estas kolonelo Trubeckoj, Aleksandro Lvovicx.


--- Ahx, jes, jes! Oni jam diris al mi cxi tie pri via misio. Vi ja estas
komunisto, cxu ne?


--- Vere tiel.


Li etendis al mi la manon.


--- Saluton, kamarado Trubeckoj, --- ni manpremis. --- Cxu mi povas esti
iel utila al vi?


--- Jes, treege. Mi dezirus konversacii kun vi.


--- Ni sidigxu, --- li cxirkauxrigardis, sercxante benkon por mi kaj lerte
ekrulis sian fotelon al la plej proksima. Mi sekvis lin --- maldekstre kaj
je duonpasxo malantauxe.


Ni instaligxis. Mi kontente rimarkis, ke neproksime de ni haltis, vigle
konversaciante pri io, du junaj fortikaj malsanuloj. Tio estis knaboj de
Usolcev, kiujn li tuj metis en la malsanulejon por observi, cxu ne minacas
cxi tie io al la patriarko aux al mi, kaj cxu iu ne kasxobservas nin.


--- Mi estas komunisto, kaj la interesojn de nia konfesio mi taksas tre
alte, --- komencis mi, emociante. --- Sed mi estas ankaux rusa oficiro,
kaj interesoj de Patrujo por mi ne estas sensenca sono. Mia cxi-tiea
misio, ligita kun enketo de la atenco kontraux vi, estas nur unu el
momentoj de la enketo, kiun mi estras laux persona ordono de la caro.
Mi enketas la katastrofon de «Carido»


Li korektis la okulvitrojn.


--- Cxu cxi tie estas io komuna? --- iomete abrupte demandis li. Estis
evidente, ke miaj vortoj por li estis neatenditaj.


--- Nenio --- aux cxio. Gxuste tion mi devas kompreni. Mi volas peti de vi
konsilon, kaj kun tiu celo mi kuragxas konatigi vin, se vi ne kontrauxas, kun
cxefaj rezultoj de tiu laboro, kiun mi sukcesis fari. Mi nur volas averti,
ke la konversacio estas strikte konfidenca. La enketo ankoraux ne estas
finita.


--- Mi komprenas kaj tute konscias gradon de mia respondeco. Mi auxskultas
vin.


Mi konatigis lin kun la faktaro, emfazinte strangan statistikon, kiun
kolektis grupo «Buki». Kiam mi finis, la patriarko longe
silentis, per duonfermitaj okuloj rigardante al cxielo.


--- Cxio cxi estas tre stranga, --- diris li post longa medito. ---
Cxu ne venis en vian kapon profundigi la statistikajn esplorojn al la unua
duono de la deknauxa jarcento? Aux tio simple ne fareblas pro malricxeco
de materialo?


--- Plie la dua, ol la unua. Papazjan prilaboris, kiom tio eblas, tutajn
sesdekajn jarojn. Ne estas ecx unu okazo. Se tia rezulto estas kauxzita de
difektoj de statistiko, do mallevigxi pli malsupren laux tempa akso estas
sensence, tro hazarda kaj nekompleta estos specimeno. Se tamen tiu rezulto
estas kauxzita, kaj mi inklinas al tia opinio, de iuj aliaj kialoj, do tia
mallevigxo estos ecx pli sensenca.


--- Kion do vi pensas pri tio, kamarado Trubeckoj?


--- La sola ideo, kiu venas en mian kapon, aspektas kiel purega
fantastiko, --- konfesis mi. --- Sed ceteraj versioj, kiel tiu, ke
ekzistas nedetektita viruso, kauxzanta infektan agresan skizofrenion,
estas ecx pli fantastikaj, kaj krome, diference de la mia, ne klarigas
cxiujn faktojn.


Li korektis la okulvitrojn. Ridinde movigxis en la fotelo
dekstren-maldekstren, kvazaux al li estis maloportune sidi.


--- Dauxrigu, mi petas.


--- La sesdekaj jaroj de la antauxa jarcento estis tempo de disflorado de
terorismaj skoloj de prakomunismo. Ni supozu, ke tiam aperis sekreta sekto
de simila speco. Ni supozu ankaux, ke laux volo de sorto gxi ricevis por
sia dispono gxis nun ne konatan al la pozitiva scienco manieron de
manipulado de homa konscio. Nu, ekzemple --- mi diras por ekzemplo,
strebante nur montri, ke eblas tre strangaj variantoj, --- leginte gxin en
iuj antikvaj orientaj tekstoj. Orientaj antikvuloj tre interesigxis pri
provokado de sxangxitaj statoj de konscio; kaj inter radikaluloj foje
renkonteblis treege kleraj homoj... Ni supozu, ke tiu sekto, penante
konservi siajn nemultajn adeptojn en ombro, komencis plenumi siajn agojn
per aliulaj manoj, per manoj de «peonoj». Ni supozu ankaux,
ke, kiel necesis atendi, gxi baldaux degeneris al bandita grupo, eble,
gxis nun priskribanta sian agadon en terminoj de lukto por justeco. Eble,
degenerinte, gxi agas tute hxaose, sed tamen eble, laux plano, kies sencon
ni ankoraux ne komprenas.


--- Sed per kio al ili malhelpis mi? Ja mi same estas komunisto... --- li
ridetis. Mi mordis la lipon. Sxajne, li ne kredis.


--- Por ili --- ne. Anstataux ol, ni diru, lukti por defaligo de la carismo,
vi luktas, kaj ne sensukcese, por establo de homeco. Tio estas, siamaniere vi
faras tion, kion faras kaj cxiam faris la plej bonaj homoj el kristisma,
islama kaj ajna alia konfesioj. Anstataux ol defaligi la maljustan sociordon,
vi faras gxin cxiam pli kaj pli justa. Tio ja estas plena perfido de
interesoj de simpla popolo!


--- El vi, kamarado Trubeckoj, farigxus bonega propagandisto de tiu sekto.


Li ne kredis.


--- Mi okupigxas pri la demando jam delonge, mi envivigxis en la rolon.


--- Sed, kiom mi vin komprenis, al mi oni pafis tute ne pro tio.


--- Sed, kiom mi penis al vi klarigi, kamarado patriarko, al vi pafis
«peono». La psihxo de Becxjo Cin, kun tuta lia medicine
pruvita mensosaneco, portas evidentajn spurojn de skrupule balancita,
forta kaj integra influo. Gxuste novaj manioj, treege sukcese kaj efektive
aldonigxinte al liaj malnovaj krimaj inklinoj, igis lin fari tiun krimon.
Motivon de vera kriminto ni ne scias. Mi diris pri tio suficxe detale.


Li trankvilige metis la manon sur mian genuon.


--- Ne incitigxu, kamarado Trubeckoj, mi petas vin. Ni difinu la situacion.
Min vi dume ne konvinkis. Cxio cxi aspektas tre malprobable --- almenaux
tuj post via rakonto. Kaj krome... --- li movigxis dekstren-maldekstren,
suspiris. --- Krome, se io simila vere trovigxos, mi timas, ke tio povas
grave malutili auxtoritaton de nia instruo. Cxu vi al iu rakontis viajn
rezonojn?


--- Anticipe --- al la ministro de sxtatsekureco de Rusio kaj al lia
vicministro. Certe, al neniu krome.


La patriarko denove suspiris.


--- Tio estas eksklude dignaj kaj bondeziraj homoj, --- hastis aldoni mi.


--- Ni esperu, ke onidiroj pri tio ne tralikos... tro frue.


--- Mi estas certa, ke ne tralikos.


Li pauxzis.


--- Mi ne povas nun senprokraste elpensi mian version, sed la via sxajnas
al mi malmulte probabla. Ne ofendigxu. Tamen, mi estas preta helpi al vi
per cxio, per kio mi povas.


--- Tiuokaze mi faros al vi kelkajn demandojn.


--- Demandu.


Mi jam malfermis la busxon, sed rimarkis, ke laux vojeto al ni
nehaste proksimigxas paro da nejunaj virinoj en malsanulejaj hxalatoj.
Auxdigxis: «Ne, ne, petroselon al viando necesas meti nepre. Tio ja
estas bongusta, kaj kiel refresxigas! Kaj al viroj utilas. La mia, mi
memoras...» Ili malproksimigxis, kaj mi ne komprenis finon de la
frazo, sed ambaux virinoj subite lauxte, senzorge ekridis. Per io tio
rememorigis Lizan kaj Stanjon en la tea anguleto.


La patriarko, kun gaja simpatio duonferminte okulojn, sekvis ilin per
rigardo.


--- Vi, kiel estro de komunistoj de Rusio, kaj, fakte, ecx de la tuta
mondo --- cxu vi auxdis almenaux ion pri ekzisto aux almenaux pri apero
en estinteco de simila sekto?


--- Ne.


--- Almenaux onidirojn... aludojn, mitojn?


--- Ne.


--- Cxu en la patriarkejo estas homoj, kiuj okupigxas pri historio de
fruaj sektoj?


--- Ne.


Cxagrenite mi batis min per la pugno laux la genuo. La flanko tuj
reehxis al la abrupta movo per malrapide estingigxanta eksplodo de obtuza
doloro.


--- Inter la sesdeknauxa kaj la sepdeka jaroj en Euxropo okazis io,
lancxinta tiun diablan procezon. Kiel mi eksciu?


Li korektis la okulvitrojn.


--- Via konvinkiteco infektas... sed vi iomete eraris pri adreso. Ni estas
praktikuloj, kaj rigardas en estontecon. Por mi entute la komunismo
komencigxis de Lenin... Sed, sxajne, mi povas al vi helpi. Kiam vi eliras
el la malsanulejo?


--- Post semajno aux semajno kaj duono.


--- Ni nepre renkontigxu ankorauxfoje. Mi faros kelkajn telefonvokojn, kaj
poste informos vin pri rezulto. Mi provos kontaktigi vin, kamarado, kun
unu mia malnova amiko. Lia nomo estas Eriko Dirkshorn, li estas svedo kaj
laboras en Stokholmo. Estas tia institucio --- centra arkivo de Socialisma
Internacio. Necesaj al vi materialoj, se ili entute ekzistas, povas esti
nur tie.


Mi auxskultis, ne kredante al sukceso. Li demetis la okulvitrojn kaj
komencis visxi ilin per naztuko; pro tiu hejmeca gesto mia animo
varmigxis.


--- Kun lia helpo vi ne misvojigxos, kaj por vi ne estos netroveblaj
dokumentoj. Ekzistas fondusoj, kun kiuj tieaj laborantoj preferas ne
konatigi hazardajn homojn --- mi esperas, ke danke al Dirkshorn, vi ne
trafos en tiun kategorion. Sed, kamarado Trubeckoj, ankorauxfoje... mi
apelas vin. Estu singarda kun tiu informo, kiun vi, probable, trovos. Se
montrigxos, ke homoj, nomantaj sin komunistoj... kondutas tiom nekonvene,
--- mole diris li pri murdantoj, --- tio povas kauxzi en la mondo tre
fortan resonancon, kaj gxi al neniu utilos, krom al gxuste tiuj radikaluloj
mem. --- Li surmetis la okulvitrojn kaj subite sengarde ridetis. --- Se
mi estus politikisto, mi, versxajne, opinius mia devo antaux adeptoj per
ajnaj rimedoj malhelpi vin.


--- Se vi estus miopa kaj nesagxa politikisto, vi gxuste tiel agus, ---
respondis mi.


Li ecx grakis.


--- Cxu vi opinias, ke mi nun faras lertan politikan pasxon?


--- Sendube. Sed cxu de la animo aux de la racio --- tio estas alia
demando.


--- En mian kapon tio ecx ne venis. Mi simple deziras helpi al vi... Se vi
opinios tion ebla, informu min pri la afero, cxu konsentite?


--- Sendube, kamarado patriarko, --- diris mi kaj levigxis de la benko,
komprenante, ke la konversacio estas finita dume.


--- Estos terure, se vi estos prava, --- diris li malgaje.


--- Mi intencas agi kun maksimuma singardo, kaj la konfesion mi ne metos sub
baton, --- promesis mi. Silentis iomete. --- Miaflanke, mi same volus
peti vin pri singardemo.


--- Pri kio temas?


--- Pri mia misio sciu kiel eble malpli multe da homoj. Vi, via Eriko, se
vi al li tiel senlime fidas, kaj neniu pli. Kaj telefone parolu per
aludoj. Ja se mi estas sur gxusta vojo, kaj ili ekscios pri tio, ili,
diference de vi, vere malhelpos per ajnaj rimedoj. Oni min momente
neniigos.


Li rigardis al mi lauxlitere kun teruro.


--- Kaj la plej abomena estas, ke preskaux nepre tio estos farita per
manoj de homo, kun kiu mi ecx ne pensos esti singarda, kaj kiu mem poste
pereos, kiel Kislenko, per turmenta morto. Per manoj de amiko, aux...
edzino, aux... --- mi interrompis min kaj, pauxzinte momenton, foriris,
ecx ne fininte la frazon.




[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Notoj pri la cxapitro





Stecxjo Razin ---


Ribela kozaka hetmano Stepano Razin, estro de kamparana milito (1670--1671).
Lia armeo estis finvenkita cxe Simbirsko.



Isxeevko ---


Vilagxo apud Simbirsko.



Karamzina gxardeneto ---


Gxardeneto en la centro de Simbirsko kun monumento al
Nikolao Mihxajlovicx Karamzin (1766--1826) --- fama rusa verkisto kaj granda
historiisto, kiu naskigxis en Simbirsko.



la auxtoro de «Oblomov» ---


Granda rusa verkisto Ivano Aleksandrovicx Goncxarov (1812--1891), kiu same
naskigxis en Simbirsko. Lia plej fama romano estas «Oblomov».



Malnova Krono ---


Bela bulvardo super kruta Volga deklivo, kurbigita kiel krono aux
diademo.



«Walter» kaj «Makarov» ---


Famaj tipoj de pistoloj.



fotoroboto ---


Bildo de kriminto, sintezita laux priskriboj de atestantoj.



Becxjo Cin ---


Rememoru pri Bocxjo Jelcin...



Pasifajoj ---


Pasifajo estis mita regxino de Krito, kiu amis blankan virbovon, senditan
de Posejdono. De tiu pasio naskigxis monstro Minotauxro.



Luca Brazzi ---


Mafiano el fama romano «La baptopatro».



Sud-Sahxalinsko ---


Urbo sur insulo Sahxalino, oriente de Rusio, apud Japanio.



malseka afero ---


En kriminala slango tio signifas murdon.



flustro ---


En kriminala slango: parolo.



cxefo ---


Kutima alparolo de krimuloj al enketanto.



akatesto ---


Lauxdkanta pregxo.



Ecx bando tion ne eltenus longe ---


Kaj ankorauxfoje rememoru pri Bocxjo Jelcin...



molan Stavropolan prononcon ---


Rememoru pri Mihxailo Sergeicx Gorbacxov...





[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]



    * Kaj denove Peterburgo *


    1




Sxi kvazaux preparigxis por kortego. La vizagxo estis gxoja, antauxgxuanta;
frizajxo, kosmetiko, orelringoj, koliero; severa, malfermita malhela
gxisplanka robo, ideale emfazanta molan virinecon de la staturo --- mia koro
stumblis: cxu nepre hodiaux sxi devas ien iri? Ne parolante ecx vorton, mi
brakumis sxin, kaj tuj palpe komprenis, ke sxi nenien intencis iri --- sub la
robo estis nenio. Sxi tiel renkontis min.


--- Finfine, Sacxjo, kara, --- alpremante la vizagxon al mia sxultro, diris
sxi. --- Kiel longe... Sed kial vi ne deziris, ke mi alveturu?


--- Sekreteco, --- serioze respondis mi. Sxi iomete desxovigxis,
maltrankviligite rigardante mian vizagxon.


--- Vi sxercas.


--- Neniom. Oni ecx oficiale min ne liberigis el la malsanulejo, sed laux
cxiuj dokumentoj translokigis por finkuraco en sanatorion en Arhxizo. Tio
estas Norda Kauxkazio, izolita loko. Kaj, laux dokumentoj de Simbirskaj
avikasoj, mi tien forflugis. Ili tie sercxu, se deziras.


--- Kiuj?


--- Barmaleoj.


--- Do, cxu vi hejme sidos, ne elirante? --- sxi ne sukcesis kasxi
gxojon. Mi pli dense alpremis sxin al mi. Kompatinda... Pli bone diri tuj.


--- Morgaux vespere mi eliros unufoje --- kaj en Stokholmon.


Tiuj vortoj estingis sxin, kiel kandelon.


--- Cxu por longe? --- demandis sxi, silentinte.


--- Por longe.


Dum kelkaj sekundoj ni plu staris, brakumante, sed sxi jam estis, kiel morta.


--- La vespermangxo estas sur la tablo, Sacxjo, --- diris sxi poste kaj mole
liberigxis.


--- Bonege. Mi nur dusxos min rapide.


Cxie dusxo estis malpli bona, ol hejme. Jen krano reagas nedelikate, jen
premo de akvo estas malforta, jen lumo estas malhela, jen estas maloportune
kusxigi sapon... Kiel mi sopiris pri la hejmo, se iu scius! Preskaux tutan
someron mi pasigis en fremda urbo, en malsanulejo... rigardis foliojn
trans fenestro, jen tremantajn sub vento, jen langvore senmovajn en varma
senventeco --- kaj pensis: ili baldaux defalos, sed mi cxi tie kusxas...
Rigardis, kiel malrapide rampas laux kahela malviva planko ora rektangulo
de suna lumo kaj pensis: baldaux la suno apenaux eliros el malantaux la
horizonto, sed mi cxi tie kusxas...


Rigardis al mia griza vizagxo dum razado kaj pensis: baldaux mi estos
kvardekjara, sed mi cxi tie kusxas...


Tre varmega dusxo, poste --- tre malvarmega dusxo. Kiel cxiam, mi kun
plezuro ekkriis, kiam la varmegigitan hauxton subite superversxis
preskaux glaciigxinta akvostrio. Mi nur relative antaux nelonge malkovris por
mi tiun plezuron; kaj antauxe, krome, kiam mi elrampis el la kuvo, estis
maloportune kombi min, la spegulo cxiam estis vaporkovrita, necesis unue
visxi gxin, sed tutegale la vitro restis kovrita per malpuraj humidaj spuroj.
Nun, krom plezuro kaj utilo por la organismo, mi ricevis ankaux uzeblan
spegulon, kiu sukcesis klarigxi, dum mi turnigxis en malvarma bolado.


Etaj hejmaj gxojoj. Sen ili nenio estas agrabla kaj nenio estas necesa.


Mi fermis akvon, etendis la manon al mia visxtuko; malmola, longe atendita,
odoranta je lavendo, gxis nun saturita, sxajne, de brilo de Krimea suno ---
Liza cxiam substernis gxin, sunbrunigxante; kaj subite malantauxe mole
alruligxis malvarma aero, kvazaux malfermigxis la pordo. Mi turnigxis; gxi
vere malfermigxis. Liza, aspektanta en sia ceremonia vestajxo meze de intima
ceramika brilo tre absurde kaj tial iel speciale sindoneme, staris,
apogigxante per la sxultro je porda fosto, alpreminte la pugneton al la
lipoj, kaj kun timo kaj kompato rigardis al mia dissxirita flanko.


--- Cxu doloras? --- kaptinte mian rigardon, mallauxte demandis sxi.


--- Ne, kara mia. Jam delonge ne doloras. Nur jukas.


La kuvo per longa gxema gluto ensucxis restajxojn de akvo.


--- Cxu hxalaton al vi? --- demandis Liza.


--- Ne.


--- Se vi volas --- entute ne vestigxu. Mi vin admiros finfine. Vi estas
tia... antikve greka.


Mi ekridis tra gorgxa spasmo. Sxi ecx ne ridetis responde. Sxi nun rigardis
pli malsupren, kaj al mi sxajnis, ke mi scias, pri kio sxi pensas. Pri tio,
ke mi, kiel igxis malkovrite, estis interne jen de sxi, jen de ne sxi.


--- Ne. Mi volas konformi vian aspekton.


--- Nur kravaton ne surmetu, bonvolu, --- petis sxi kaj rigardis en miajn
okulojn. Kaj iomete ridetis, unuafoje post tio, kiam mi diris pri Stokholmo.
--- Ni estu simple, sen rangoj.


--- Sed vi mem? --- indignis mi.


Sxi silentis iom kaj subite rugxigxis. Denove ridetis:


--- Tion eblas demeti per unu movo.


En la sama negxoblanka kostumo de milionulo sur propra jahxto mi eniris en
la mangxocxambron. La tablo estis rompigxanta sub pladoj; sxajnis, ke
cxi tien pro ia miraklo transmigris cxio, kion mi akiris por Stanjo antaux
Simbirsko. Plus granda bukedo da rozoj meze. Plus du boteloj da Golicin-a
cxampano, malvarmigxantaj en siteletoj sur randoj de la tablo.


--- Ho, cxu ni hodiaux havas feston? --- demandis mi.


--- Certe, havas. La mastro alkuris hejmen por unu horeto.


--- Sed kie estas Pauxlinjo?


--- En la vilagxo, cxe viaj gepatroj.


Mia koro denove stumblis; mi pensis, ke sxi intence, antauxvidante hejmajn
skandalojn, forigis la filinon. Poste mi komprenis, ke Pauxlinjo en auxgusto
cxiam gastas en la bieno, kaj pretere enviis al sxi. Vastaj apud-Moskvaj
ebenajxoj kun mistere ondigxantaj laux horizontoj arbaroj; gxardeno,
klinigxantaj pro rugxaj fruktoj brancxoj de pomarboj; odoroj de fojno kaj
herbejo. Kvieto. En infaneco mi mem tutajn somerajn monatojn pasigis tie.


--- Nu, Lizeta, --- diris mi, --- cxu ni delogigxu al peko de tromangxado?


--- La popolo peki pretas! --- raportis sxi kaj neintence, ecx mem,
versxajne, ne rimarkinte, kion sxi faris, militsalutis per du fingroj,
laux pola maniero.

    2




Mi kusxigxis, sed sxi ne venis longe. Mi pensis, ke sxi banas sin, sed
kiam sxi finfine eniris, igxis klare, ke sxi simple vagis laux la domo aux
simple sidis ie, en infancxambro, ekzemple, kaj pensis pri io sia. La
juvelajxojn sxi, tamen, jam demetis kaj alivestigxis.


Do, mi ne sukcesis ekscii, cxu vere tiu sxia strecxa brila nigra kokono
demeteblas per unu movo.


Sxi jxetis kulpan rigardon al mi kaj estingis lumon.


--- Por kio? --- mallauxte demandis mi.


--- Mi gxenigxas, --- same mallauxte respondis sxi el mallumo. --- Mi
kusxigxos, kaj vi, se deziros, sxaltos, cxu bone?


--- Bone, etulino mia.


Mallonge kaj mole susuris, falinte sur la tapisxon, la hxalato. Mi auxdis,
kiel sxi defleksis sian kovrilon, sentis, kiel sxi kusxigxis --- malproksime
de mi, sur randon, strecxita kaj timigita, kvazaux vere denove igxis
knabino, dum mi forestis. Sxajne, sxi ecx tremis.


--- Kio okazas al vi? --- atendinte, demandis mi. Sxi respondis mallauxte:


--- Mi ne scias...


--- Laux mi vi tute malvarmigxis, Lizanjo. Mi vin iomete varmigu, cxu vi
deziras?


--- Deziras, --- balbutis sxi. Kaj kiam mi levigxetis sur la kubuto,
sxi aldonis: --- tre deziras. Varmigu min, mi petas.


Pretere mi tiris sxnureton de la klosxlampo. Varma rozkolora lumo saturis
la dormocxambron; mi vidis, ke Liza, kovrinte sin gxis la mentono, rigardas
al mi per grandegaj timigitaj okuloj. Mi plongxis al sxi sub la kovrilon,
kaj sxi mallevis la palpebrojn; kaj mi komencis varmigi sxin.


Apenaux senteble, peteme mi cxirkauxkaresis kaj cxirkauxkisis la sxultrojn,
la kolon, la bruston, la femurojn, la kortusxan trianguleton de hela hararo,
delikate kaj apenaux kapteble odoranta je knabino --- sxi al nenio malhelpis
kaj al nenio respondis. Sed jen la spasme kunpremita pugneto degeligxis,
jen sxi ekspiris pli ofte, jen varmigxis kaj ekfloris la cicoj; vivigxis dense
kunpremitaj kruroj, sxi fleksis unu kruron en la genuo kaj demovis flanken,
malfermigxante --- tiam mi brakumis sxiajn femurojn, mole alsxovante ilin
al mi, alportante kaj klinante adore, kvazaux plenigitan per eliksiro de
senmorteco kalikon, kaj sxi faciligite suspiris, kiam mi englitis en sxian
cedeman internan varmon.


Kaj denove mi karesis sxin gardeme, suprajxe, apenaux, dauxrante beki
la kolon, la sxultrojn kaj la lipojn per infanaj kisoj --- sed sxi jam
komencis respondi: kun iomete indiferenta, fratina karesemo sxi metis sur
mian dorson la manplaton, poste kaptis miajn lipojn per la siaj, poste
iomete sxovigxis, por al mi estu pli oportune --- kaj kiam sxi unuafoje
ekgxemis kaj unuafoje batis per la femuroj renkonte al mi, mi rompis
cxiujn cxenojn.


Mi cxifis sxian mamon per la mano --- sxi ekkriis, mi surruligxis sur
sxin --- sxi denove ekkriis, gxoje plene malfermigxante; mi freneze fleksis
kaj rulis sxin, tute obeeman kaj felicxan pro tio, ke al sxi same kiel
antauxe estas dolcxe esti obeema, kaj sxajne, mi ecx grauxlis: «Prenu
min! Jen! Jen prenu!»; kaj kiam mi finfine eksplodis, sxi kun
neimagebla forto brakumis min, kvazaux dezirante enpremi min en sin por
cxiam, platigi sian delikatan karnon per la mia --- kaj kun sufero, peto
kaj espero ekkriis, kvazaux mevo, postfluganta sxipon:


--- Mia! Mia! Mia!!


Versxajne, dum du minutoj mi estis meduzo, eljxetita sur bordon. Poste mi
malfermis la okulojn. Laux sxiaj vangoj ruligxis larmoj.


--- Liza...


--- Silentu. Simple kusxu sur mi kaj silentu, --- sxi plorgxemis. ---
Ho Dio, Sacxjo, kiel estas bone kun vi...


Dum kelka tempo mi ne movigxis, nur la manon lasinte sur sxi.


Sed sxi jam, sxajne, estis trankviligxanta. La okuloj sekigxis. Sxi, jam
ne gxenigxante, eksidis; cxirkauxvolvinte la genuojn per la manoj, sxi
metis sur ilin la mentonon --- al mi videblis nur la frunto kaj la brilantaj
okuloj. Sxi rigardis al mi ne desxirigxante. Versxajne, tiel oni rigardas
al ikonoj.


--- Mi amas vin, --- diris sxi. --- Mi amegas vin, mi vivi ne povas sen vi.
Mi tiel sxatas vin mangxigi, vin ridigi, kun vi paroli... Tiel sxatas kune kun
vi iri ien, tutegale kien. Tiel sxatas... --- sxi stumblis, sercxante vorton,
kaj elektis, versxajne, la plej krudan kaj bestecan el tiuj, kiujn sxi povis
prononci; versxajne sxi volis substreki, ke sxi igxas besteto kaj ne hontas
tion, ecx male, adoras, --- doni min al vi, --- kaj tiam sxiaj okuloj denove
malsekigxis. --- Mi simple ne scias, kion fari.


Mi silentis.


--- Sxi estas graveda, Sacxjo.


Mi ekpalpebrumis. Vazomotora reago, diablo gxin prenu, gxi estas malfelicxo
de cxiuj Cin-oj en la mondo. Afekciite mi levigxis sur la mano, kaj poste
demandis, kiel stultulo:


--- Cxu de mi?


Dum sekundo sxi plu rigardis, ne sxangxante vizagxesprimon, kaj poste
ekridegis. Sxi kaj ploris, kaj ridegis, kaj ne tuj sukcesis prononci:


--- Sacxjo... kara mia... ja pri tio vi demandu ne min!


Mi same eksidis. Nun jam mi komencis gxenigxi; barikadis min per la
litkovrilo. La mondo turnigxis kiel sxanceligxema karuselo.


--- Cxu estis sxi, kiu tion al vi diris?


--- Jes.


--- Kiam?


--- Tuj. Kiam mi kuratingis sxin je la unua tago.


Mi penis kolekti pensojn. Longe. Sed sensukcese.


--- Kiel do vi tie toleris...


--- Cxar mi amas vin.


--- Ho dio, vi elportadis la noktovazon...


Sxi obstine skuis la kapon.


--- Cxar mi amas vin.


--- Kial do vi tuj ne diris al mi?


--- Cxar --- mi amas vin!


Mi frotis la vizagxon per la manplato. Kvazaux volis forvisxi araneajxon,
blindigintan la okulojn. Sed ne sukcesis.


--- Cxu vi nin ne forlasos?


--- Se vi min ne forpelos --- neniam.


--- Kaj cxu ilin?


Mi pauxzis.


--- Se ili ne forpelos...


--- Neniam, --- findiris sxi anstataux mi. --- Diru, cxu vi havis ankoraux
virinojn samtempe kun mi?


--- Liza, cxu vi estas certa, ke vi volas cxion cxi scii?


--- Jes, kara. Eble, mi poste bedauxros --- sed se ni jam tion komencis ---
necesas... disfosi. Cxu vi havis multajn virinojn post kiam ni geedzigxis?


--- Multe --- kiom estas tio?


--- Dek! --- kuragxe diris sxi.


--- Nu, vi flatas al mi...


--- Kvin.


--- Du. Tio estas, sen Stanislava du. Kun unu mi estis tre nelonge, antaux
ok jaroj. Sxi rapide komprenis, ke mi pro sxi ne disigxos kun vi, kaj
foriris. Kvankam, laux mi, sxi ne deziris, kaj al sxi estis tre dolore.
Kaj mi estis frenezigxanta... cxu vi scias, pro kio precipe? Pro tio, ke
mi faras al sxi doloron, kaj ne povas ne fari. Cxu vi memoras, mi kasxigxis
en la vilao sola kaj drinkis tie dum tri tagoj?


--- Memoras. Kiam mi telefonis, vi respondis... apenaux movante la langon...
mi terure ektimis, volis cxion lasi kaj veturi tien, sed vi malpermesis...
kaj sekvan vesperon vi revenis. Tia verdeta... Do, tio estis pro sxi?


--- Jes.


--- Kaj post du semajnoj ni unuafoje veturis al Otuzo. Kaj vi estis gaja,
hejma, zorgema, fiera!


--- Certe. Tie estis tiel bone. Kaj mi vidis, ke al vi kaj Pauxlinjo estas
bone --- kaj pro tio mi floris duoble.


--- Kaj la dua? Kiu kiun forlasis?


--- Sxi forveturis por trijara laboro en Brazilon. Sxi estas biologo,
okupigxas pri ekosistemoj de humidaj tropikaj arbaroj. Ni intersxangxas
leterojn foje, sed kiel sxi nun rilatas al mi --- mi ne scias.


--- Cxu vi sxin sopiras?


--- Vidu, jes. Kutime mankas tempo, sed foje subite mi kvazaux vekigxas,
kaj io mankas.


--- Kaj Stanjo estis jam dum sxi?


--- Ne. Distanco estis pli ol jaro.


--- Cxu en mi vere io mankas?


--- Liza, mi vin tre amas.


--- Mi scias, kara mia. Cxu vi pensas, ke, se mi tion ne sentus, mi
komencus tiun konversacion? Mi scias. Sed estas alia afero. Versxajne,
tiel okazas, tiel povas esti --- vi amas, sed samtempe konstante sentas
ian nekontentecon, mankon. Cxu ne suficxas pasieco, cxu komforto, cxu
fidelo emfazata antaux aliuloj...


--- Ne. Laux mi, ne.


--- Do, cxu vi simple tute ne povas havi nur unu virinon?


--- Nu kial do ne povas!


--- Ne, vi ne respondu tuj. Ne tian konversacion ni havas. Vi mem demandu vin.


Mi demandis.


--- Nun mi jam ne scias, --- diris mi.


--- Kaj kiam tiu... la tropika, revenos?


--- Printempe devas.


--- Kaj se sxi, ekzemple, denove deziros al vi?


Mi ne respondis. Ne sciis, kion diri. Neniu povas veni al iu ajn dufoje.


Sxi rigardis al mi jam ne kiel al ikono. Kaj ne kiel al homo. Kaj ecx ne
kiel al fiulo. Tamen, kiel al fiulo sxi neniam rigardis al mi... mi ne scias.
Tiel rigardi sxi povus al alveninto el alia galaksio; sed ne al plenrajta
reprezentanto de frata potenca civilizo, mallevigxanta laux vasta sxtuparo
el interno de fotona raketo, sed al absurda, ne adaptita al teraj kondicxoj
jxeleeca estajxo, kiu, pace kaj plende gruntante kaj furzante, subite
elrampus el, ekzemple, necesejo --- evidente neagresema, sed absolute